Zierker See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zierker See
Situo Landkreis Mecklenburg-Strelitz
Koordinatoj 53° 21′ 41″ N, 13° 2′ 9″ O53.36138888888913.035833333333Koordinatoj: 53° 21′ 41″ N, 13° 2′ 9″ OKoordinatoj: Nekonata argumenta formato
Zierker See (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Zierker See
Ĉefaj fontoj malgrandaj riveretoj
Ĉefaj elfluoj Kammerkanal
Surfaca areo 3.473 km²
Averaĝa profundo 1.6 m
Maksimuma profundo 3.5 m
Akva volumeno 5675302 m³
Borda longo1 11.78 km
Surfaca alto 59.0 m
Setlejoj Neustrelitz
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
v  d  r
Information icon.svg
Zierker See kaj banejo (Poŝtkarto el la jaro 1918)
Ĉe la nova haveno en Neustrelitz

La lago Zierker See situas ĉe la okcidenta urborando de Neustrelitz kaj sude de la Havelfonta teritorio, kiu apartenas al la Obere Havel-Wasserstraße, en Germanio. Tra la Kammerkanal la Zierker See estas ligata kun Woblitzsee kaj Havel. Ĝi estas nomata laŭ la urboparto Zierke, kiu troviĝas apud la lago. La akvejo havas akvokolektan basenon de ĉirkaŭ 22,7 km².

La lago estas relative malprofunda, tre ŝlima kaj ekde jaroj netaŭga por banado. La iam ĉe la orienta bordo troviĝinta banejo estis barita por la banado kaj la konstruaj instalaĵoj estis senreste forigitaj post la jaro 1960. La lago estas ĉirkaŭ 2,6 kilometrojn larĝa kaj du kilometrojn longa. Pro la unue nepurigita resp. poste meĥanike purigita poluakvo, kiu estis enlasita en la lagon, ĝi estas tre eŭtrofita.

La konstruado de la Kammerkanal, farita kiel artefarita etendo de la Gorbaches de 1840 ĝis 1843, la akvonivelo tre falis, tiel ke la averaĝa profundo nuntempe estas ĉe 1,6 metroj. En la norda parto la Zierker See kelkloke estas nur duonan metron profunda. Ĉe la okcidenta bordo estis produktita en la 19a jarcento kalko, tiel ke tie estiĝis „kalkaj truoj“ plenaj je akvo, kiuj nuntempe formas apartan biotopon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Laŭ germana vikipedio