Distrikto Mecklenburg-Strelitz
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Mecklenburg-Strelitz |
La distrikto Mecklenburg-Strelitz ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Meklenburga Lagaro. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:
| Distrikto Mecklenburg-Strelitz | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreises Mecklenburg-Strelitz |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
| Administra centro | Neustrelitz |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 85.484 |
| Loĝdenso | 41 hom./km² |
| Areo | 2.089 km² |
La Distrikto Mecklenburg-Strelitz sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio |
|
| Aŭtaj kodoj | MST |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Mecklenburg-Strelitz (germane: Landkreis) situis en la sudoriento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Neustrelitz estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.089 km² loĝis 85.484 homoj; do meznombre 41 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Mecklenburg-Strelitz estas signita per 5.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Müritz (6), norde Demmin (2) kaj Orienta Antaŭpomerio (9), nordoriente Uecker-Randow (12), ankaŭ la brandenburgiaj distriktoj Uckermark oriente kaj sudoriente, Oberhavel kaj Ostprignitz-Ruppin. Distrikto Mecklenburg-Strelitz preskaŭ komplete ĉirkaŭis la eksterdistriktan urbon Neubrandenburg.