Rostock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rostock; Esperante: Rostoko; pole: Rostock kaj Roztok (malnova nomo)
Blazono
Rostock (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Devizo: Sit intra te concordia et publica felicitas

In deinen Mauern herrsche Eintracht und allgemeines Wohlergehen

Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Fondita en 1218
Urborajtoj  ?
Koordinatoj 54°05′N 12°07′E  /  54.083°N, 12.117°O / 54.083; 12.117 (Rostock)
Alto super la marnivelo 13 m
Areo 181,39 km²
Loĝantaro 197129 (stato: 30-a de junio 2005)
Loĝdenso 1087/km²
Telefona antaŭkodo 0381
Aŭtomobila kodo HRO
Komunumestro Roland Methling
Partneraj urboj Stettin (Ŝĉeĉino), Turku (Turkuo), Dunkerque (Dunkirko), Rigo,

Antverpeno, Århus (Arhuzo), Göteborg (Gotenburgo), Bergen (Norvegio) (Bergeno), Varna (Varno), Rijeka (Rijeko), Bremen (Bremeno), Dalian, Raleigh (Norda Karolino)

Komunuma retejo http://www.rostock.de
v  d  r
Information icon.svg
Antikva sigelo

Rostock [ROstok] (Esperante Rostoko) estas havenurbo proksime al la Balta Maro. Ĝi ne estas la ĉefurbo, sed la plej granda urbo de la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.

  • Alteco: 13 m super la marnivelo
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Industrio kaj publika vivo[redakti | redakti fonton]

Kune kun la kvartalo Warnemünde Rostock estas unu el la plej gravaj komercaj havenoj en Germanujo. La nomo devenas el la slava vorto Roztoc, kiu signifas larĝiĝo de rivero. Al la plej gravaj industribranĉoj nombriĝas la ŝip- kaj maŝinkonstruada, la fiŝprilaborada kaj la kemiaĵfabrika.

Ankaŭ la fremdultrafiko gravas. Multaj vizitantoj venas regule al grandaj eventoj en la urbo kiel al la Internacia Ĝardenekspozicio (IGA) en 2003. En Rostock troviĝas la plej malnova universitato de Norda Eŭropo (1419) kaj pluraj esplorinstitutoj (i.a. por ŝipveturado kaj fiŝkaptado) kiel ankaŭ de la Germana ŝipveturiga entreprenaro (Deutsche Seereederei). Estas en la urbo muzeo pri ŝipveturado artohalo kaj pluraj aliaj muzeoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vizitindas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario konstruita laŭ la stilo de la brika gotiko (13-a ĝis 15-a jc.) kun astronomia horloĝo el 1472 kaj la Preĝejo Sankta Kruco (14-a jc.) kun malfrugotikaj skulptitaj altaroj. La plej malnova kirko, la Preĝejo Sankta Nikolao (13-a jc) havas plurajn specifajn trajtojn post profaniĝo: sub ĝia altaro troviĝas strata transirejo (ĉe arkaĵo inter du paralelaj muroj); en la subtegmento troviĝas 20 loĝejoj; la turo gastigas administradajn oficejojn; la navo estas koncerthalo. Iam tiu kirko estis la centro de slava setlejo. La monaĥeja komplekso kun la Preĝejo Sankta Katarino servis de post 1534 kiel malriĉulejo, poste kiel orfejo kaj lernejo instrua kaj industria; post la restaŭrado ekgastis surloke la Altlernejo por muziko kaj teatro.

La gotikstila urbodomo, ekde 700 jaroj sidejo de urba administrado, fariĝis per la unuigo de tri burĝaj domoj danke al ununura antaŭa fasado gotika kun sep turetoj. Mezepoko ĝi estis ankaŭ aĉethalo antaŭ ol ricevi en 1727 sian barokan fasadon.

Banurbo[redakti | redakti fonton]

La kvartalo Rostock-Warnemünde, 12 km for de la urbokerno, estas konata banurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en la 12-a jc sur setladteritorio de la slavaj Vendoj, la vilaĝo ricevis la urbajn rajtojn en 1218 kaj submetitis je la komenco de la 14-a jc a. Meklenburgio. Por la plua evoluo de la urbo, elstara membro de la Hansa Ligo gravis aparte la komcerco kun Skandinavio: en la 15-a jc la urbo prosperadas.

Pro la Tridekjara milito la graveco de la urbo malkreskis. Nur de post 1850 la haveno denove reekfloris (antaŭ ĉio kiel transŝarĝadoloko por grenaĵoj). Dum la Dua mondmilito estis bombarde damaĝitaj kaj detruitaj vastaj partoj de la urbo. De 1952 ĝis 1990 la urbo estis ĉefurbo de GDR-distrikto. En 1960 la haveno fariĝis internacia.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-grupon de Rostock pro historiaj ŝanĝoj kvar fojojn necesis fondi: La unua fondo okazis je la 10-a de oktobro 1908 en la metiista ripozejo-gastejo "Stadt Halle". Tie pri Esperanto prelegis la migranta metiisto s-ro Schlaf el Dresdeno, kaj konvinkis 30 kolegojn esperantistiĝi - sekve de tio oni sukcese fondis la unuan grupon, krome ekorganizis Esperanto-kursojn kaj ĉiusemajnan duhoran lingvoekzercadon. Post la unua Mondmilito sekvis la dua fondo, ĉar multaj antaŭaj membroj mortis en la milito kaj kelkaj aliaj rezignis. En la venontaj jaroj kolektiĝis iamaj esperantistoj, progresemaj laboristoj kaj oficistoj, kiel A. Wilken, O. Wackerow, d-ro Gieraß, Willi Puls por fondi novan grupon de Germana Laborista Esperanto-Asocio. Oni denove regule aranĝis kursojn en la Margarethen-lernejo. En 1928 la angla Esperanto-instruisto "Flower" instruis dum tre viglaj kursoj. Danke al la pozitiva evoluo de la urba klubo, la juna esperantisto Rudi Graetz povis disvastigi la Esperanto-movadon en tuta Meklenburgo. Ekde 1933 la nova reĝimo de Nazia Germanio malpermesis unue la laboristan Esperanto-movadon, du jarojn pli poste ĉiun esperantistan agadon, ankaŭ en Rostock. Post la Dua Mondmilito restis malpermeso disvastigi la lingvon. Danke al la seninterrompa agado de Rudi Graetz kaj aliaj aktivuloj en 1965 la ŝtataj instancoj de GDR permesis apliki Esperanton en la kadro de Kulturligo de GDR, kaj la 31-an de aŭgusto 1965 en la Heinrich-Mann-klubejo de la urbo estis elektita estraro de la GDR-a distrikto Rostock. La unuan kurson por 1945 ekde la 14-a de januaro 1966 gvidis Detlev Blanke, studento ĉe la universitato de Rostock, kaj pliajn kursojn gvidis samtempe Paul Köster en Warnemünde, Werner Plate en Rostock kaj U. Hannemann en Bad Doberan.[1] Post la reunuiĝo de Germanio la urba Esperanto-grupo devis plian fojon registriĝi kiel urba organizaĵo, la membrojn kunfondis la Landan Esperanto-Asocion de Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiu kadre de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en majo 1991 akceptiĝis en Germana Esperanto-Asocio.

Disponeblas "Rondiro tra la preĝejo de Sankta Maria", kio estas esperantigita versio de la loke disponebla informilo, tradukita kun la helpo de Peter Bäß, pastro en Berlin.

Ankaŭ pri esperantista kunlaboro kun Rostoko legu en urbo Ŝĉeĉino (Szczecin).

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partnerurboj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. historiaj informoj el la artikolo "85 jaroj Esperanto-grupo en Rostock fare de Werner Plate, en Esperanto-aktuell 8/1993, paĝo 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]