Fürth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
urba blazono situo de la urbo en Germanio

La eksterdistrikta urbo Fürth [firt] situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario.

Oriente ĝi kunkreskiĝis kun Nürnberg; inter la centroj de ambaŭ urboj estas apenaŭ 7 kilometroj. Nuntempe Fürth havas ĉirkaŭ 114.000 enloĝantojn (stato fine de 2005). Simile proksimas la urbo Erlangen; ĉiuj tri komunumoj formas urban triangulon kaj estas unu el 11 "metropolaj regionoj" de Germanio.


urbodomo

La urbodomo, konstruita en italeca stilo inter 1840 kaj 1850, tre memorigas pri la Palazzo Vecchio en Florenco kaj estas la simbolo de la urbo.

Ĉar dum la mezepoko Fürth libere donis rifuĝon al judoj el najbaraj urboj, precipe al tiuj forpelitaj el Nürnberg, la urbo dum multaj jarcentoj havis la kromnomon "Frankona Jerusalemo". Pri tiu pasinteco memorigas inter alie la "Juda Muzeo Frankona en Fürth" (Königstraße 89), malfermita dum 1999. La domo originas de la 17a jarcento kaj estis enloĝita de judaj familioj ĝis fino de la 19a jarcento. Plafonaj ornamaĵoj, historia Sukoto (juda simbola kabano el branĉoj kaj folioj) kaj Mikveo (juda religia banejo) en la kelo memorigas pri tiu tempo. En la domo, koncipita kiel renkontejo, ankaŭ troviĝas librejo kaj kafejo.

urba teatro