Distrikto Aichach-Friedberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
distrikto Aichach-Friedberg

(Blazono)

(mapeto)

Bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Ŝvabio
administra sidejo: Aichach
areo: 781 km²
loĝantoj: 124.800 (2002)
loĝdenso: 160 loĝantoj/km²
regiona aŭtokodo: AIC
retejo: lra-aic-fdb.de
Situo de la distrikto ene de Bavario
situo en Bavario
Situo de Bavario ene de Germanio
situo enGermanio

La distrikto Aichach-Friedberg (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Aichach. En la distrikto sur areo de 781 km² loĝas 124.800 homoj; do meznombre 160 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Aichach-Friedberg estas signita per 1.

Aichach-Friedberg

Najbaraj distriktoj estas norde la distrikto Neuburg-Schrobenhausen, oriente la distriktoj Dachau kaj Fürstenfeldbruck, sude la distrikto Landsberg am Lech, okcidente la eksterdistrikta urbo Augsburg kun ties distrikto kaj nordokcidente la distrikto Donau-Ries.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas oriente de la urbo Aŭgsburgo; la limon inter ambaŭ areoj grandparte difinas la rivero die Lech. La plej grava rivereto interne de la distrikto nomiĝas Paar, ĝi de sudokcidento al nordoriento vojas tra la distrikto kaj pasas iujn partojn de la urbo Friedberg kaj la komunumon Aichach.

La distrikto estas kampare strukturigita, la solaj pli grandaj urboj kaj komunumoj estas Friedberg, Aichach kaj Dasing kaj en la distrikta sudo Mering kaj Kissing. Apud tiuj centroj ekzistas preskaŭ nur malgrandaj ĝis tre malgrandaj vilaĝoj.

La distrikto germanlingve ankaŭ nomatas Wittelsbacher Land, ĉar la nobela dinastio Wittelsbacher, el kies familio dum pluraj jarcentoj venis la reĝoj de Bavario, ĉi-tie havis sian familian sidejon. Ankoraŭ nun en Oberwittelsbach, urboparto de Aichach, viziteblas la restaĵoj de la mezepoka familia fortikaĵo kaj funkcianta burga preĝejo.

Rivereto Paar
Kastelo Friedberg