Distrikto Kulmbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Frankonio
administra urbo: Kulmbach
areo: 656 km²
loĝantoj: 75.593 (decembre 2008)
loĝantoj po km²: 115
aŭtokodo: KU
municipokodo: 09 477
komunumoj: 22
administreja adreso: Konrad-Adenauer-Str. 5
95326 Kulmbach

La distrikto Kulmbach [prononco "Kulmbaĥ"] situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Kulmbach. La distrikto havas areon de 656 km², kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 75.593 loĝantojn.

La distrikta areo situas centre de la distriktaro. Najbaras norde la distrikto Kronach kaj la distrikto Hof, oriente kaj sude la distrikto Bayreuth kaj okcidente la distrikto Lichtenfels.

urbodomo de Kulmbach kun bierbareloj okaze de festo


Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (litero S)

  1. Kulmbach
  2. Kupferberg
  3. Stadtsteinach

Merkataj komunumoj (litero M)

  1. Grafengehaig
  2. Kasendorf
  3. Ludwigschorgast
  4. Mainleus
  5. Marktleugast
  6. Marktschorgast
  7. Presseck
  8. Thurnau
  9. Wirsberg
  10. Wonsees

Neurbaj komunumoj (litero G)

  1. Guttenberg
  2. Harsdorf
  3. Himmelkron
  4. Ködnitz
  5. Neudrossenfeld
  6. Neuenmarkt
  7. Rugendorf
  8. Trebgast
  9. Untersteinach

Komunumaroj

  1. Kasendorf
    ( komunumoj Kasendorf kaj Wonsees)
  2. Marktleugast
    (komunumoj Grafengehaig kaj Marktleugast)
  3. Stadtsteinach
    (urbo Stadtsteinach kaj komunumo Rugendorf)
  4. Trebgast
    ( komunumoj Harsdorf, Ködnitz kaj Trebgast)
  5. Untersteinach
    (urbo Kupferberg, komunumoj Ludwigschorgast, Guttenberg kaj Untersteinach)

Map of Landkreis Kulmbach.png

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]