Distrikto Oberallgäu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Svabio
administra sidejo: Sonthofen
areo: 1527 km²
enloĝantoj: 150.570 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: OA (Oberallgäu)

La distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas la plej suda distrikto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sonthofen. La distrikto estas parto de la distriktaro Svabio.

Najbaras la distriktoj Unterallgäu (Malsupra Algovio) norde, Ostallgäu (Orienta Algovio) oriente, Lindau kaj Ravensburg (la lasta de Baden-Virtembergo) okcidente. Krome sude limas la federaciaj landoj Tirolo kaj Vorarlberg de Aŭstrio. La eksterdistrikta urbo Kempten komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj do estas enklavo en la nordo de la distrikta teritorio.

La suda parto de la distrikto apartenas al la Alpoj, la iom malpli monta norda parto al la Antaŭalpoj. Kiel ĉiuj partoj de la regiono Algovio, la teritorio bone taŭgas por vintra sporto, ekzemple skiado kaj skikurado, kaj allogas multajn turistojn. En la komunumo Altusried de la distrikto dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis pluraj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj de GEJ.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Immenstadt (14.343)
  2. Sonthofen (21.100)

Merkataj komunumoj:

  1. Altusried (10.037)
  2. Bad Hindelang (4.884)
  3. Buchenberg (3.955)
  4. Dietmannsried (7.943)
  5. Oberstaufen (7.306)
  6. Oberstdorf (9.979)
  7. Sulzberg (4.616)
  8. Weitnau (5.237)
  9. Wertach (2.467)
  10. Wiggensbach (4.705)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Balderschwang (215)
  2. Betzigau (2.814)
  3. Blaichach (5.698)
  4. Bolsterlang (1.064)
  5. Burgberg (3.200)
  6. Durach (6.564)
  7. Fischen (2.955)
  8. Haldenwang (3.714)
  9. Lauben (3.288)
  10. Missen-Wilhams (1.413)
  11. Obermaiselstein (962)
  12. Ofterschwang (2.023)
  13. Oy-Mittelberg (4.443)
  14. Rettenberg (4.160)
  15. Waltenhofen (8.946)
  16. Wildpoldsried (2.539)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]