Distriktaro Ŝvabio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri Ŝvabio, administra unuo en la nuna Bavario.

Aliaj signifoj de Ŝvabio estas:

Situo en Bavario
Bazaj informoj
Provinco: Bavario
Ĉefurbo: Augsburg
Areo: 9.992,03 km²
Loĝantoj: 1789294 (fine de decembro 2011)
Loĝdenso: 179 / km²
Retejo: www.regierung.schwaben.de

Ŝvabio (germane Schwaben) estas unu el la sep distriktaroj de la germana lando Bavario. Fine de decembro 2011 ĝi havis 1789294 loĝantojn.

La teritorio situas en la sud-okcidento de Bavario kaj limas al

La distriktaro etne kaj lingve grandparte apartenas ne al la bajuvara, sed al la alemana lingvoregiono. En distrikto Aichach-Friedberg, oriente de rivero Lech, uzatas bavara dialekto. La historian lingvolimon oni bone rimarkas kalkulante sur mapo urbonomojn finiĝantajn per "-ingen" (alemana) kaj per "-ing" (bavara).

La plejsuda parto de Ŝvabio estas (la plejgranda) parto de la historia regiono Algovio.

Enhavo

Administra divido [redakti]

Ŝvabio konsistas el dek distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.

Eksterdistriktaj urboj [redakti]

  1. Augsburg
  2. Kaufbeuren
  3. Kempten
  4. Memmingen

distriktoj [redakti]

  1. distrikto Aichach-Friedberg
  2. distrikto Augsburg
  3. distrikto Dillingen
  4. distrikto Donau-Ries
  5. distrikto Günzburg
  6. distrikto Lindau
  7. distrikto Neu-Ulm
  8. distrikto Oberallgäu (Supra Algovio)
  9. distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio)
  10. distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio)

Riveroj [redakti]

Wertach en Augsburg kunfluas kun Lech; Wörnitz estas norda, la aliaj estas sudaj flankriveroj de Danubo.