Malsupra Bavario

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bazaj datumoj
Federacia lando: Bavario
Ĉefurbo: Landshut
Areo: 10.329,91 km²
Loĝantoj: 1.197.631 (2005-09-30)
Loĝdenso: 116 / km²
Retejo: www.regierung.niederbayern.de

Malsupra Bavario (germane Niederbayern) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario.

Ĝia ĉefurbo estas Landshut, kiu iam estis rezidejo de la dukoj de Bavario.

[redakti] Administra divido

Malsupra Bavario konsistas el naŭ distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj:


Distriktoj

  1. Distrikto Deggendorf
  2. Distrikto Dingolfing-Landau
  3. Distrikto Freyung-Grafenau
  4. Distrikto Kelheim
  5. Distrikto Landshut
  6. Distrikto Passau
  7. Distrikto Regen
  8. Distrikto Rottal-Inn
  9. Distrikto Straubing-Bogen

Eksterdistriktaj urboj

  1. Landshut
  2. Passau
  3. Straubing

[redakti] Historio

La nomo Malalta Bavario estis unuafoje oficiale uzita dum la unua disdivido de Bavario en 1255. Tiam ĝi ampleksis teritoriojn sufiĉe altajn, interalie la regionojn de lago Chiemsee kaj de Bad Reichenhall, kiu situas en la nordaj Alpoj.

La dukoj de Bayern-Landshut (Malalta Bavario) iam estis regantoj de sufiĉe granda teritorio, konsiderinde pli granda ol nuna Malalta Bavario.


[redakti] Geografio kaj agrokulturo

Malsupra Bavario situas ambaŭflanke de la rivero Danubo kaj estas (kompare kun Supra Bavario malalta; en ĝia agrokulturo gravas interalie kukumetoj kaj lupolo. Pri kukumetoj ĝi estas la plej granda kultivejo en Eŭropo. Ĝi enhavas parton de la monde plej granda kultivejo de lupolo, Hallertau.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj