Distrikto Straubing-Bogen
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
La distrikto Straubing-Bogen situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Straubing.
Najbaras norde la distrikto Cham, oriente la distriktoj Regen kaj Deggendorf, sude la distrikto Dingolfing-Landau, sudokcidente la distrikto Landshut kaj okcidente la distrikto Regensburg.