Distrikto Tirschenreuth

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Tirschenreuth
areo: .1085 km²
enloĝantoj: 77.233 (fine de septembro 2006)
aŭtokodo: TIR (Tirschenreuth)

La distrikto Tirschenreuth [prononco "Tirŝnrojt"] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Tirschenreuth. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato, kaj estas ties plej norda distrikto.

Najbaras la distriktoj Wunsiedel norde, Neustadt an der Waldnaab sude kaj Bayreuth okcidente, krome oriente la regionoj Karlovy Vary kaj Plzeň de Bohemio en Ĉeĥio.

[redakti] Administra divido

La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bärnau (3420)
  2. Erbendorf (5344)
  3. Kemnath (5270)
  4. Mitterteich (7135)
  5. Tirschenreuth (9311)
  6. Waldershof (4614)
  7. Waldsassen (7369)
Tirschenreuth, ekonomia kaj politika centro de la distrikto

Merkataj komunumoj:

  1. Falkenberg (966)
  2. Fuchsmühl (1779)
  3. Konnersreuth (1963)
  4. Mähring (1948)
  5. Neualbenreuth (1547)
  6. Plößberg (3453)
  7. Wiesau (4305)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Brand (1187)
  2. Ebnath (1390)
  3. Friedenfels (1328)
  4. Immenreuth (1874)
  5. Kastl (1393)
  6. Krummennaab (1659)
  7. Kulmain (2410)
  8. Leonberg (1027)
  9. Neusorg (2014)
  10. Pechbrunn (1450)
  11. Pullenreuth (1854)
  12. Reuth (1223)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj