Distrikto Schwandorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Schwandorf
areo: 1472 km²
enloĝantoj: 144.616 (fine de septembro 2006)
aŭtokodo: SAD (Schwandorf)

La distrikto Schwandorf situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Schwandorf. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato.

Najbaras la distriktoj Neustadt an der Waldnaab norde, Cham oriente, Regensburg sude, Neumarkt in der Oberpfalz sudokcidente kaj Amberg-Sulzbach okcidente; krome nordoriente limas la regiono Plzeň de Bohemio en Ĉeĥio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 33 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Burglengenfeld (12.308)
  2. Maxhütte-Haidhof (10.497)
  3. Nabburg (6072)
  4. Neunburg vorm Wald (8229)
  5. Nittenau (8508)
  6. Oberviechtach (4982)
  7. Pfreimd (5553)
  8. Schönsee (2721)
  9. Schwandorf (28.148)
  10. Teublitz (7452)

Merkataj komunumoj:

  1. Bruck in der Oberpfalz (4443)
  2. Neukirchen-Balbini (1146)
  3. Schwarzenfeld (6252)
  4. Schwarzhofen (1493)
  5. Wernberg-Köblitz (5778)
  6. Winklarn (1446)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Altendorf (951)
  2. Bodenwöhr (4031)
  3. Dieterskirchen (1059)
  4. Fensterbach (2479)
  5. Gleiritsch (669)
  6. Guteneck (881)
  7. Niedermurach (1305)
  8. Schmidgaden (2905)
  9. Schwarzach (1553)
  10. Stadlern (636)
  11. Steinberg am See (1813)
  12. Stulln (1691)
  13. Teunz (1997)
  14. Thanstein (998)
  15. Trausnitz (989)
  16. Wackersdorf (5036)
  17. Weiding (595)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]