Distrikto Amberg-Sulzbach

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
distrikto Amberg-Sulzbach

(Blazono)

(mapeto)

Bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Amberg
areo: 1.255 km²
loĝantoj: 107.100 (1999)
loĝdenso: 85 loĝantoj/km²
regiona aŭtokodo: AS
retejo: amberg-sulzbach.de
Situo de la distrikto ene de Bavario
situo en Bavario
Situo de Bavario ene de Germanio
situo enGermanio

La distrikto Amberg-Sulzbach (germane: Landkreis) situas en la nordorienta mezo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Amberg estas la administra centro de la distrikto, sed ne apartenas al ĝia areo. Sur ties areo de 1255 km² loĝas 107.100 homoj; do meznombre 85 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Amberg-Sulzbach estas signita per 3.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Najbaraj distriktoj estas norde Bayreuth (10) kaj Neustadt a.d.Waldnaab (48), oriente Schwandorf (61), sude Neumarkt i.d.OPf (46), okcidente Nürnberger Land (50). La distrikto komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Amberg.