Distrikto Erlangen-Höchstadt
El Vikipedio
| distrikto Erlangen-Höchstadt | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Bavario |
| distriktaro: | Meza Frankonio |
| administra sidejo: | Erlangen |
| areo: | 565 km² |
| enloĝantoj: | 128.900 (2000) |
| loĝdenso: | 228 loĝantoj/km² |
| regiona aŭtokodo: | ERH |
| retejo: | erlangen-hoechstadt.de |
| Situo de la distrikto ene de Bavario | |
| Situo de Bavario ene de Germanio | |
La distrikto Erlangen-Höchstadt (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Erlangen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 565 km² loĝas 128.900 homoj; do meznombre 228 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Erlangen-Höchstadt estas signita per 22. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.
Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Fürth, Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim, Bamberg, Forchheim kaj Nürnberger Land, krome la urboj Nürnberg kaj Erlangen. La urbo Erlangen ne apartenas al la distrikto, tamen ĝi estas ties administra centro.
