Distrikto Fürth
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Bavario |
| Distriktaro: | Meza Frankonio |
| administra urbo: | Zirndorf |
| areo: | 307 km² |
| loĝantoj: | 114 496 (decembre 2008) |
| loĝantoj po km²: | 372 |
| aŭtokodo: | FÜ |
| municipokodo: | 09 5 73 |
| komunumoj: | 14 |
| administreja adreso: | Im Pinderpark 2 90513 Zirndorf |
La distrikto Fürth situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario. La distrikto havas areon de 307 km², kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 114 496 loĝantojn.
Najbaras norde la distrikto Erlangen-Höchstadt, oriente la eksterdistriktaj grandurboj Nürnberg kaj Fürth, sude la distrikto Roth, sudokcidente la distrikto Ansbach kaj nordokcidente la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim.
Administra centro de la distrikto estas la urbo Zirndorf. Ekster la regiono la urbo konatas aparte pro tio, ke ĉi-tie estas la centralo de la firmao Playmobil, kiu produktas karakterizan serion de infanludiloj. Krom la produktejo en la urbo ankaŭ situas granda porinfana amuzoparko dediĉita al la Playmobil-ludiloj.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj [redakti]
|
Urboj Merkataj komunumoj |
Neurbaj komunumoj |
|