Ingolstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
blazono de Ingolstadt situo de la urbo en Germanio

Ingolstadt (latine Auripolis, "urbo de oro") estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi situas en la distriktaro Supra Bavario (germane Oberbayern). Fine de decembro 2006 lau urbo havis 122.448 enloĝantojn: per tiu nombro ĝi estas post Munkeno la dua granda urbo de la distriktaro kaj post Munkeno, Nurembergo, Augsburg, Regensburg kaj Würzburg la ses plej granda de Bavario. Dum la jaro 2006 la urbo festis sian 1200-jaran urbojubileon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ingolstadt situas sur alteco de 374 metroj super marnivelo borde de la eŭropa rivero Danubo, en vasta ebenaĵo. La areo de la urbo ampleksas 133,35 km². Post Regensburg, Ingolstadt estas la dua plej granda en Germanio borde de la rivero Danubo.

la mezepoka "kruca pordego" (Kreuztor) estas la simbolo de la urbo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]