Opole
| Opole | |||
|
|
|||
|
|
|||
| Genitivo de la nomo | Opola | ||
| Provinco | Opolio | ||
| Distrikto-rajta | Jes | ||
| Speco de komunumo | Urba | ||
| Urba komunumo | Jes | ||
| Aglomeraĵo | 267000 | ||
| Urborajtoj | Antaŭ 1217 | ||
| Koordinatoj | 50°40′0″N 17°56′0″O / 50.66667°N, 17.93333°O | ||
| Alto super la marnivelo | 176 m | ||
| Areo | 96,2 km2 | ||
| Loĝantaro | 131272 (en 2007) | ||
| Loĝdenso | 1336/km2 | ||
| Poŝtkodo | 45-001 do 45-910 | ||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 077 | ||
| Aŭtokodo | OP | ||
| Estro | Ryszard Zembaczyński | ||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||
| Adreso de estraro | ul. Rynek | ||
| Retpoŝto de estraro | urzad@um.opole.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | 45-015 | ||
| Telefono de estraro | (+48) 077 45 11 800 | ||
| Fakso de estraro | (+48) 077 54 11 322 | ||
| Poŝto de estraro | urzad@um.opole.pl | ||
| Ĝemelaj urboj | (Litovio) Alytus (Germanio) Bonn (Ĉeĥio) Bruntál (Italio) Carrara (Francio) Grasse (Finnlando) Kuopio (Germanio) Potsdamo (Usono) Roanoke (Hungario) Székesfehérvár |
||
| Komunuma retejo | http://www.opole.pl | ||
Opole (pole Opole; germane Oppeln; ĉeĥe Opolí) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu ĝis 1945 apartenis al Germanio. Situante meze de la regiono Supra Silezio kaj borde de la rivero Odro, la urbo estas la administra centro de provinco Opolio.
Opole situas inter la urboj Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau) kaj Katowice (germane Kattowitz) kaj estas centro de germanlingva minoritato de la lando. Krome ĝi ankaŭ estas sidejo de katolika diocezo, do havas katolikan episkopon. En Opole troviĝas universitato (kun la unua fakultato pri katolika teologio de Pollando), teknika universitato, altlernejo pri arto kaj muziko kaj pluraj sciencaj institutoj.
Enhavo |
[redakti] Esperanto en Opole
Fondiĝis unua Esperanto-klubo tie en 1908. En 1919 en Opole esperantiĝis fratoj Fethke: Stephan (* Danzig 1901), Jan (* Oppeln 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz (1921).
[redakti] Esperantistoj
[redakti] Partneraj urboj
Potsdam (Brandenburgo, Germanio) ekde 1973
Székesfehérvár (Hungario) ekde 1978
Kuopio (Finnlando) ekde 1980
Mülheim an der Ruhr (Nordrejn-Vestfalio, Germanio) ekde 1989
Alytus (Litovio) ekde 1993
Roanoke (Virginio) (Usono) ekde 1994
Agii Anargiri (Grekio) ekde 1996
Bonn (urba distrikto, Nordrejn-Vestfalio, Germanio) ekde 1997
Bruntál (Ĉeĥio) ekde 1997
Carrara (Italio) ekde 2000
Grasse (Francio) ekde 2000
Ingolstadt (Bavario, Germanio) ekde 2005
Krome la provinco Opolio ekde februaro 1996 havas partnerajn rilatojn al la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio.

