Bydgoszcz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La panoramo el la ponto Jerzy Sulima-Kamiński. Vido al la rivero Brda.
Magnify-clip.png
La panoramo el la ponto Jerzy Sulima-Kamiński. Vido al la rivero Brda.
Bydgoszcz
Flago Blazono
Bydgoszcz (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Bydgoszczy
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Jes
Komunumo Bydgoszcz
Speco de komunumo urba komunumo
Aglomeraĵo 460660 (urbo Bydgoszcz kaj distrikto Bydgoski)
Fondita en 1038
Urborajtoj 19-a de aprilo 1346
Koordinatoj 53° 7′ N, 18° 0′ O53.11666666666718Koordinatoj: 53° 7′ N, 18° 0′ O
Alto super la marnivelo 60 m
Areo 175,98 km2
Loĝantaro 357.650 (en 2010)
Loĝdenso 2098/km2
Poŝtkodo 85-001 ... 85-915
Telefona antaŭkodo (+48) 52
Aŭtokodo CB
Estro Rafał Bruski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ulica Jezuicka 1
Retpoŝto de estraro prezydent@um.bydgoszcz.pl
Poŝtkodo de estraro 85-102
Telefono de estraro (+48) 52 58-58-358
Fakso de estraro (+48) 52 58-58-301
Poŝto de estraro urzad@um.bydgoszcz.pl
Ĝemelaj urboj Arvika (Svedio), Ĉerkaso (Ukrainio), Eindhoven (Nederlando), Granado (Hispanio), Hartford (Usono), Kragujevac (Serbio), Kremenĉuk (Ukrainio), Mannheim (Germanio), Ningbo (Ĉinio), Pavlodar (Kazaĥio), Patraso (Grekio), Perth (Skotlando), Piteşti (Rumanio), Reggio Emilia (Italio), Tuluzo (Francio), Wilhelmshaven (Germanio)
Komunuma retejo http://www.bydgoszcz.pl
v  d  r
Information icon.svg

Bydgoszcz [ˈbɨdɡɔʂt​͡ʂ], esperante foje kiel Bidgoŝto (latine: Bydgostia, germane: Bromberg) estas urbo en nordcentra Pollando, situanta proksime de la enfluejo de la rivero Brda en Vistulon. Ĝi estas unu el du ĉefurboj de la Kujavia-Pomeria Provinco (la dua estas proksima Toruń) kaj sidejo de provincestro.

Bydgoszcz estas unu el pli grandaj polaj urboj - la oka laŭ nombro de enloĝantoj (357 650) kaj la deka laŭ areo (175,98 km2). Ĝi estas grava centro ekonomia, kultura, akademia, medicina, armea, sporta kaj ankaŭ trafika - ŝosea, fervoja, ŝipvetura kaj aviadila; en Bydgoszcz troviĝas rivera haveno kaj internacia flughaveno. Ĉi-tie kunligas du internaciaj akvovojoj, kunligante kunfluojn de Eŭropo Orienta kaj Eŭropo Okcidenta.

En 2008 en Bydgoszcz studis 43,9 mil studentoj ĉe la kvar publikaj altlernejoj: Universitato Kazimiro Granda, Teknologi-Naturscienca Universitato J.J. Śniadeccy, Collegium Medicum de Universitato Nikolao Koperniko kaj Muzika Akademio kaj ĉe la dek kvin nepublikaj altlernejoj, i.a. ĉe la Ekonomia Altlernejo (Wyższa Szkoła Gospodarki), la plej granda nepublika altlernejo en norda Pollando. En Bydgoszcz troviĝas ankaŭ Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie oni instruas turismon kaj kulturon en Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bydgoszcz estis fondita en la 11-a jarcento. Germanaj loĝantoj nomis ĝin Bromberg laŭ rivero Brda, polaj loĝantoj uzis la nomon de la proksima kastelo Bidgost. Bidgost/Bromberg evoluis al komercejo pri greno, salo kaj biero. En 1386 ĝi ricevis de la reĝo Kazimiro Granda la grandajn urboprivilegiojn.

En la 16-a jarcento Bydgoszcz estis unu el la plej grandaj urboj de Pollando; en la 18-a jarcento ĝi suferis pro la Granda (Tria) Nordia Milito, pro inundo kaj epidemio; ĝia loĝantaro malkreskis al 700 en 1772, kiam ĝi iĝis parto de la prusia provinco Posen (pole Poznań, esperante Poznano). Pro konstruado de la Kanalo de Bydgoszcz, kiu ligas la riversistemojn de Odro kaj Vistulo, ĝi ekonomie reprosperis. Ĝia loĝantaro rekreskis al 31.300 en 1875 kaj 57.700 en 1910, el kiuj 84 % estis germanoj kaj 16 % poloj.

De post la unua mondmilito Bydgoszcz apartenas al Pollando kaj nun preskaŭ ĉiuj loĝantoj estas polaj.

La administra reformo de 1999 igis Bydgoszcz parto de provinco Kujavio-Pomerio, kies ĉefurbo estis Toruń. Ĉar Bydgoszcz estas multe pli granda ol Toruń, ĝi ne akceptis ties superecon, kaj oni kreis la sistemon de ĉefurba duo.

BELA MALNOVA BYDGOSZCZ Almenaŭ antaŭ mil jaroj

La ĉapitro estas dediĉita al la plej malnova historio de Bydgoszcz. Stefan Pastuszewski skribas, ke la unuaj setlejanoj aperis en tiu regiono inter la dekdua kaj oka miljaro a.n.e., en fina paleolito. Arkeologoj pruvis ankaŭ ĉeeston de agrikulturistoj en la kvara miljaro a.n.e. (kulturo de funelaj pokaloj) kaj ankaŭ de la loĝantaro el bronza epoko en la dua miljaro a.n.e.

Moneraj eltrovaĵoj en la terenoj de Romia Imperio, el la unuaj jarcentoj de nia erao kaj arkeologiaj elfosejoj en Bydgoszcz kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo ŝajnas montri, ke tra la urbo gvidis komerca itinero. En la verko de aleksandria geografo Klaudio Ptolemeo sub titolo „Germania“ apud la nomo Calisia (Kalisz) aperas ankaŭ nomo Budorgis, Budorigon. Konata lingvisto Stanisław Rospond ligas tiun nomon kun Bydgoszcz, kiel komerca setlejo (faktorio) sur la sukcena itinero.

La lastaj arkeologiaj esploroj en la centro de Bydgoszcz montras la ekeston de fruurba centro komence de la 11-a jarcento. Komenca urbensemblo, konsistanta el interna urbo kaj ĉeurba setlejo, troviĝis sur tereno de nuntempaj stratoj: Bernardyńska, Grodzka, Przy Zamczysku kaj placo de Kościelecki familio. Proksime oni lokigis paroĥan preĝejon sub la nomo de sankta Idzi (Egidio). La unua noto pri Bydgoszcz aperis la 28-an de marto de 1238 jaro, kiam ĝuste estis notita Suzzlaus, kastelmastro de Bydgoszcz (de Budegac). En la sekvonta jaro jarlibro de Gniezno-kapitulo informis, ke kujavia princo Kazimiro rericevis Bydgoszcz el la manoj de pomerelia princo Świętopełk (dŭ Cuyavie Bidgosciam recuperavit).

La urbajn rajtojn al la urbo donis reĝo de Pollando Kazimiro Tria la Granda la 19-an de aprilo de 1346 jaro.

Historia skizo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Janusz Kutta skribas pri la postlokacia Bydgoszcz. Dinamika disvolvo de la urbo komenciĝis post la dua toruna paco en la 1466 jaro, kiam ĝuste Pollando rericevis aliron al Balta Maro. Bydgoszcz ĉerpis grandegan komercan profiton, lokiĝante sin en la 16-a jarcento en la vico de la plej grandaj urboj de la Pola Respubliko.

En la urbo restadis reprezentantoj de fremdaj nacioj, kiel: germanoj, skotoj, italoj, kiuj aranĝante siajn interesojn bone sinsentis inter toleremaj polaj bidgostanoj. La kulturo disvolviĝis dank’al la venigitaj ordenoj: franciskana, kaj poste jezuita. Bernardanoj kreis signifan centron de la scienca laboro. Laboris en ĝi leksikografo Bartolomeo el Bydgoszcz, aŭtoro de la plej malnova el la konataj latino-polaj vortaroj.

Ekestis imponaj sakraj kaj laikaj konstruaĵoj, kaj i.a. post la 1515 jaro – nova domego de urbodomo – kunvenloko de urba memregistaro kaj de la urbestro, en la jaroj 1466–1502 – patrino de bidgostaj preĝejoj – paroĥa preĝejo (fara). Poste venis la pli malbonaj jaroj. La urbo estis detruita dum trapaso de fremdaj svedaj, sasaj, prusaj kaj rusaj armeoj. Katastrofajn konsekvencojn kaǔzis precipe tiel nomata norda milito (1700–1721).

En la dua duono de la 18-a jarcento Bygoszcz troviĝis sub la rego de Prusa Reĝlando. En tiu ŝtato, kun mallongaj paŭzoj – dum la jaroj 1807–1815, ĝi eniris al konsisto de Varsovia Princlando – restadis tie dum 148 jaroj, fariĝante plejparte germana urbo. Tamen germaniga politiko ne atingis ĝisfine intencitajn celojn dank’al la polaj loĝantoj, kiuj okupiĝis pri organika laboro.

Pruslando celis transformi Bydgoszcz al grava ekonomia centro oriente de la monarkio. Por tiu celo servis i.a. konstruo de Bydgoszcz Kanalo (1773–1774), kiu ligis Brda kun Noteć. Post Viena kongreso en 1815 jaro, precipe en la dua duono de la 19-a jarcento, en Bydgoszcz dank’al profita formiĝo de la fervoja reto fondiĝis grandaj fabrikoj, modernaj komunalaj entreprenoj: gasejo (1860), elektrejo (1896), akvoduktoj (1899), kanalizo (1900). Oni konstruis domojn je socia uzo kaj por loĝaj celoj. En la urbo troviĝis forta milita garnizono.

La 19-an de januaro de 1920 jaro Bydgoszcz revenis al la Pola Respubliko. Komenciĝis repoligo de la urbo. Al forfluo de germana loĝantaro akompanis alfluo de poloj el aliaj flankoj de la lando. Dank’al la aktiveco de la loĝantoj, dum la jaroj 1925–1933 Bydgoszcz fariĝis frunta ekonomia centro de nord-okcidenta Pollando. En la 1938 jaro, post inkludo de Bydgoszcz al pomerelia vojevodio, ĝi superis la aliajn urbojn de Granda Pomerelio per nombro de asocioj, organizaĵoj kaj unioj. Ĝi estis grava centro de sporto, precipe akva.

La evoluon de la urbo rompis atako el Germanio septembre de la 1939 jaro. Germana diversio la 3-an de septembro estis konkerita pere de Pola Armeo. Germanoj nomis tiujn eventojn „Bromberger Blutsonntag”, komencante represiojn. Estis mortigitaj multaj pastroj, instruistoj, advokatoj kaj kuracistoj. Januare de la 1945 jaro Bydgoszcz revenis al Pollando. La loĝantoj, neatentante je la fremda anime politika kaj ideologia sistemo, partoprenis en la transformado de sia urbo. Bydgoszcz fariĝis ĉefurbo de signifa bidgosta vojevodio kun disvolvita industria centro. Kreiĝis altaj lernejoj, kiel: Inĝeniera Altlernejo, Pedagogia Altlernejo, Muzika Akademio, Medicina Akademio. Larĝe ekster la limoj de la regiono transpaŝis la arta agado de Pomerelia Filharmonio. Fine de la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento nombro de la loĝantoj atingis 380 mil. En la jaro 2004 papo Johano Paŭlo la Dua fondis Bidgostan Diecezion kun sidejo en Bydgoszcz, substrekante per tio rolon de la Katolika Eklezio, kiu ĉiam daŭris ĉe la loĝantoj. En la jaro 2005 estis fondita Universitato je la nomo de Kazimiro la Granda.

Pri la nomoj[redakti | redakti fonton]

Bydgoszcz estas la urbo al kiu dum la historio algluiĝis tri nomoj. Ĝenerale uzata estas nomo Bydgoszcz. Lingvistoj devenigas ĝin de la slava nomo Bydgost.

Inter germanaj gentoj aperadis ankaǔ malnova nomo Bromberg. Ĝi ligiĝas kun la rivero nuntempe nomata Brda. Ofte en malnovaj dokumentoj oni povas renkonti ambaǔ nomojn: samtempe aǔ interŝanĝe.

La plej malmulte konata estas la tria nomo, kiu aperis en la lokacia privilegio starigita de la reĝo de Pollando Kazimiro Tria la Granda la 19-an de aprilo de 1346 jaro. Monarko elektis por la nova urbo, lokita apud urbo Bidgoscza, nomon Kunigesburg, do, aliel – reĝa urbo. Tamen tiu nomo ne adaptiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bydgoszcz situas en la loko, kie krucas komunikaj trakoj. Tra la urbo iras du ekspresaj vojoj (S5 kaj S10), kvin ŝtataj (5, 10, 80 kaj 25) kaj kvin provincaj (223, 256, 244, 249 kaj 394). Intenso de la movo ĉe la urbaj eniroj kaj eliroj egalas al 98,6 mil veturiloj je la tagnokto en tiu 13,5% da pezaj veturiloj (mezurado el la 2005).

Trajna konekto[redakti | redakti fonton]

En Bydgoszcz troviĝas la oka plej granda trajna stacidomo - Bydgoszcz Główna, kiu havas rektajn ligojn kun la plimulto de la polaj grandaj urboj (la plej oftaj ligoj kun Triurbo, Varsovio, Poznano, Lublino kaj Lodzo). Bydgoszcz havas ankaŭ rektan trajnan ligon kun Berlino.

Urba trafiko[redakti | redakti fonton]

Pri urba trafiko zorgas kompanio Zarząd Dróg Miejskich i Komunikacji Publicznej w Bydgoszczy, mallonge ZDMiKP (retpaĝaro de firmao). Estas 8 tramaj linioj kaj 5 linioj de noktaj busoj [1](estas ja ankaŭ tagaj linioj de busoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Unu el plej gravaj firmaoj en Bydgoszcz estas kompanio PESA, kiu produktas tramojn kaj elektrotrajnojn.

La reĝa urbo[redakti | redakti fonton]

La ĉapitro estas dediĉita al la restado de elstaraj personecoj en la malnova Bydgoszcz. Temas ĉi-tie ĉefe pri princoj kaj reĝoj de Pollando.

La unuan bidgostan kastelurbon, rolantan gravan rolon en defenda sistemo de la lando konstruis reganto de Pollando Kazimiro la Unua Renoviganto (1016–1058).

Najbarajn kastelurbojn, en tio Wyszogród en Fordon (nuntempe kvartalo de Bydgoszcz), konkeradis en 1113 jaro Boleslao Krzywousty (La Kurbbuŝa). En Bydoszcz multfoje estadis reĝo Kazimiro Tria la Granda, kiu sur la ruinoj de estinta kastelurbo konstruis belan gotikan kastelon. En 1397 jaro oni tre solene akceptis reĝinon Jadwiga. Konata reganto Vladislao Jagiełła en 1409 jaro rebatalis la kastelon el la manoj de Kruckavalira Ordeno detruante fragmenton de la muro per kanono. Dum la jaroj de dektrijara milito kun Kruckavalira Ordeno (1454–1466) Bydgoszcz estis la milita ĉefurbo de Pollando kaj restadis en ĝi la reĝo de Pollando - Kazimiro Jagiellończyk.

En Bydgoszcz kunsidis ĝeneralaj sejmoj de la Respubliko, i.a. en 1410 jaro. En 1520 jaro en la urbo restadis reĝo Sigismundo la Maljuna, kiu militbatalis kun Kruckavalira Ordeno. Dum la sejmo kiu okazis en la tendara rondo oni akceptis decidojn, kiuj ebligis starigi pli abundan kaj fortan ĉevalregimenton, kaj rezulte devigis la reiron de malamika armeo. Vintre de la 1577 jaro sian kvartiron havis en Bydgoszcz la reĝo Stefan Batory, kiu batalis kun ribeliantaj gdanskanoj.

Sigismundo la Tria Vaza en 1623 jaro vizitadis Reĝan Monfarejon. En 1657 jaro sur la ŝtuparo de neekzistanta jam postjezuita preĝejo, reĝo Jan Kazimierz subskribis figloran interkonsenton kun brandenburga elektoro, prusa grafo Frideriko Vilhelmo.

En Bydgoszcz estadis ankaŭ reĝoj: Johano la Tria Sobieski, Stanisław Leszczyński, grandaj komandantoj, i.a. Stefan Czarniecki kaj generalo Henryk Dąbrowski, aliaj regantoj, kiel: prusa reĝo Frideriko la Dua, Napoleono kaj liaj elstaraj komandantoj, caro Aleksandro la Dua kaj germana imperiestro Vilhelmo la Dua kaj multaj aliaj.


Antikvaĵoj kaj kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aǔtoro Lech Łbik bedaŭras, ke pro la pluraj militoj detruitaj estis multaj antikvaĵoj de Bydgoszcz, por memorigi almenaǔ la 14-jarcentan kastelon, urbodomon de la dua dekado de la 16-a jarcento, elegantan Urban Teatron el la fino de la 19-a jc., kaj ankaŭ multajn preĝejojn kaj monaĥejojn.

La liston de la ekzistantaj antikvaĵoj malfermas 15-jarcenta la plej malnova paroĥeja preĝejo nomita „fara”. Je la suda rando de la Malnova Urbo transdaŭris la fragmentoj de urba remparmuro el la fino de la 15-a jc. kun turo kaj peco de foso. Ĉe la strato Jezuicka 1 troviĝas domo de estinta kolegio de jezuita ordeno konstruita en 1638 j. Konserviĝis ankaǔ ensembloj de postmonaĥejaj konstruaĵoj, apartenantaj iam al patroj bernardanoj (1545–1557) kaj fratinoj klarisaninoj (1581–1645).

En la klimato de malnova Bydgoszcz restas la stratoj: Długa kaj Jezuicka. El la dua duono de la 19-a jarcento devenas pluraj brikdomoj en la stiloj klasika kaj elektika, secesia kaj modernisma – ĉefe ĉe la stratoj Gdańska kaj de Aŭgusto Cieszkowski. Respekton elvokas elstaraj objektoj de bidgosta regencio, hodiaǔ Kujavia-Pomerelia Vojevodia Ofico ĉe la str. Jagiellońska (1834–1836), Ĉefa Poŝtejo ĉe la str. Jagiellońska kaj str. Stary Port (1883–1899), Direkcio de Fervojo ĉe la str. Dworcowa 63 (1886–1889) kaj la sanktejoj. Atenton meritas konstruaĵo de fervojstacidomo ĉe la kvara perono de la Stacio Bydgoszcz Główna el 1851 j., aǔ kluzoj de Bydgoszcz Kanalo fondita en la jaroj 1773–1774. En la parko je la nomo de Jan Kochanowski staras fiera „Arkpafistino” el 1908 j., en la ĉirkaŭaĵo de str. Stary Port kaj str. Grodzka ĉe Brda – malnovaj grenmagazenoj (1790–1803).

El pli postaj monumentaj realigadoj oni devas nomi la Plimalgrandan Bazilikon de Sankta Vincento à Paǔlo (1925–1938).

Ĉarmiga Malnova Urbo[redakti | redakti fonton]

Jerzy Derenda montras kiel antaǔ la jaroj aspektis Malnova Bydgoszcz. La publikaĵo estas riĉigita per rekonstruitaj hodiaǔ jam ne ekzistantaj objektoj: kastelo, urbaj remparmuroj kun la turoj kaj urbodomo faritaj de konata bidgosta plastik-artisto Mark Rony.

Sekve la aǔtoro prezentas la plej gravajn foirplacojn kaj placojn de Malnova Urbo sur la antikvaj gravuroj, bildoj kaj fotoj. La fragmento pri la Teatra placo estas riĉigita per unika foto de la Urba Teatro antaŭ ol ĝi estis bruligita kaj detruita. Laŭ vico sekvas la plej gravaj stratoj de Malnova Urbo, i.a. Zaułek, likvidita jam str. Jatki, ĉu ekzistanta fragmente str. Mostowa. La fotoj montras, kiel ŝanĝiĝis ĉiutaga vizaĝo de la urbo, ofte de jaro al jaro. Ĉeokaze de la str. Dworcowa oni prezentis ankaŭ transformiĝojn de la fervoja stacidomo. Per okulo de malnova kamerao oni montris ankaŭ aliajn malnovajn stratojn.

Pluraj fotoj kaj pentristaj reproduktoj montras belecon de la troviĝantaj en la centro de la urbo: Mueleja Insulo, Venecio de Bydgoszcz kaj Reĝa Monfarejo (dum la jaroj 1627–1644 la sola monfarejo en la pola ŝtato). Multaj fotoj montras la ĉarmon de Brda kaj troviĝantajn apud ĝi konstruaĵojn, pontojn de Bydgoszcz, jam neekzistantajn kaj tiujn, kiuj de pratempoj servas al la urbo. La liston fermas konata Fordona ponto, siatempe la plej longa ponto en Eŭropo kaj fervojaj pontoj.

Inter objektoj de socia utilo: bela domego de Lernejo de Artaj Metioj planitan kiel embrio de estonta universitato, objektoj de Ŝtata Katolika Vira Seminario, Evangelika Instruista Seminario, Reala Urba Lernejo, Agrikultura Instituto, unua Domo de Orfoj en la kvartalo Szwederowo, Domo de Orfoj ĉe la str. Karola Chodkiewicza, Germana Remista Asocio „Frithjof”, Ŝipkompanio de Bydgoszcz, Fajrobrigado, Poŝteja Direkcio, multaj komunalaj konstruaĵoj kaj postenoj de sanservo.

En 1927 jaro Bydgoszcz laŭ teritorio estis en la dua loko en Pollando, post Varsovio, sed antaŭ la Krakovo. Ĝi estis grava centro de ligna industrio kun sola en la lando ligna borso kaj centro de eksportado per akva vojo. En la urbo funkciis grandaj fabrikoj, kiel: Bidgosta Maŝina Fabriko de Hermann Löhnert, Fabriko de Trakoj kaj Maŝinoj por Prilaboro de Ligno de C. Blumwe kaj Filo, Pola Akcia Kompanio „Kauczuk” kaj „Kabel Polski”.

La centron de la urbo ornamis hodiaŭ jam neekzistantaj monumentoj, i.a. „Inundo”, statuo de la reĝo de Pruslando Frideriko Dua la Granda, de Imperiestro Wilhelm la Unua sur la ĉevalo, Turo de Bismarck nomata Turo de Libereco aŭ monumento al Henryk Sienkiewicz skulptita de profesoro Konstanty Laszczka el Krakovo. Konserviĝis aliaj monumentoj, inkluzive de „Arkpafistino” kaj „Puteto” ĉe la Malnova Foirplaco. En la panoramo de la urbo enskribiĝis monumentoj dediĉitaj al la viktimoj de la milito kaj germana okupado kaj ankaŭ monumentoj ligitaj kun nuntempa vivo de la urbo.

Atenton meritas fotoj prezentantaj faman Bernardinan Bibliotekon en la Vojevodia kaj Urba Publika Biblioteko ĉe Malnova Foirplaco konata ne nur pro la unikaj teologiaj, filozofiaj, historiaj kaj sciencaj verkoj. Ĉi tie agis Bartolomeo el Bydgoszcz, la plej elstara pola leksikografo el la unua duono de la 16-a jarcento, aŭtoro de prezentita jam latina-pola vortaro.

Preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Piotr Winter skribas pri la sorto de la preĝejoj kaj monaĥejoj firme ligitaj kun la urbo.

Kiel la plej malnovan sanktejon oni opinias neekzistantan hodiaŭ preĝejon de st. Idzio, kiu troviĝis je okcidenta flanko de la 11-jarcenta kastelurbo antaŭ ekesto de la urbo. La unua paroĥeja preĝejo en la limoj de la lokacia urbo ĝis la 17-a jarcento estis fara. En ĝi troviĝas mirakla bildo de Dipatrino de Bela Amo.

En la lasta dekono de la 14-a jc. en Bydgoszcz aperis karmelitanoj, kiuj konstruis monaĥejon kaj preĝejon ĉe maldekstra bordo de Brda, sur la Gdańska antaŭurbo. En la Kujavia antaǔurbo dum la jaroj 1480-1485 ekestis monaĥejaj konstruaĵoj kaj preĝejo de abatejo de patroj observantoj nomitaj bernardanoj. En la jaro 1448 en Gdańska Antaǔurbo oni donacis la unuan en la urbo hospitalan azilon, baldaǔ poste ankaǔ tie estis fondita malgranda preĝejeto je la nomo de Sankta Spirito. En 1615 jaro papo Paǔlo la Sesa sankciis fondaĵon de la monaĥejo de fraŭlinoj klarisaninoj. Ili preĝis jam en la nova preĝejo de ss. Adalberto, Klara kaj Barbara, kies presbiterion formis praa preĝejeto de Sankta Spirito. En 1529 jaro Urba Konsilio donacis en la Kujavia Antaǔurbo (parceloj ĉe la Grena Foirplaco 3 kaj 4) hospital-azilon por malriĉuloj, grave malsanaj kaj maljunuloj kun kapelo de s. Stanislao Episkopo kaj Martiro. Sekva sakra konstruado aperis en la duono de la 16-a jc. en la Poznania Antaǔurbo, proksime al la urba pordego. Tio estis hospitalo kun la kapelo de Sankta Kruco. En la sama antaǔurbo en 1549 jaro ekestis unue malgranda tombareja kapelo, transkonstruita en 1556 jaro, funkcianta kiel kapelo de Sankta Triono. La preĝejo estis konsekrita en 1579 jaro.

En 1616 jaro alvenis al Bydgoszcz jezuitoj, kiuj dum la jaroj 1637–1646 konstruis barokan domon de kolegio, en la jaroj 1637–1649 – preĝejon de la Sankta Kruco (post 1806 j. – de s. Ignacio Loyola). La sanktejon malkonstruis germanoj en la 1940 jaro.

Dum la tempoj de Pruslando oni fondis bidgostan evangelian komunumon, por kiu oni konstruis neekzistantan jam kongregacion sur la loko de nuntempa Foira Halo. Dum 1872–1876 ekestis kongregacio ĉe la placo de Libereco, dum 1901–1903 paroĥa preĝejo de evangeli-unia komunumo de Sankta Kruco ĉe la nuna placo de Kościelecki-familio kaj aliaj sanktejoj. Juda komunumo ĝisatendis sian sinagogon en 1884 jaro ĉe la str. Wały Jagiellońskie. Ekestis ankaǔ novaj katolikaj sanktejoj kun monumenta baziliko ĉe la Aleoj de Ossoliński-familio.

La fotoj ilustras ankaǔ detruitajn pere de germanoj monumentojn de religia kulto kaj konservitajn ĝis hodiaǔ kapelojn.

Malnovaj hospitaloj kaj klinikoj[redakti | redakti fonton]

Komence pri la kuracado okupiĝis herbistinoj, nomadaj kuracantoj kaj barbiroj. Samtempe kun la disvolvo de la urbo atenton ricevis apotekistoj kaj ĥirurgoj konsiderataj kiel metiistoj. Fine de la 15-a jarcento en Bydgoszcz ekloĝis la unuaj kuracistoj kun universitata edukeco.

Dum tiu tempo neekzistis hospitaloj je la nuna senco de tiu vorto.

Pli riĉaj personoj estis kuracataj en propraj loĝejoj. Por malriĉuloj, sendomaj kaj almozuloj oni konstruadis specialajn azilejojn. Kutime kune kun preĝejo kaj kapelo, ekster la urbaj muroj. La unua hospitalo-azilejo en Bydgoszcz estis fondita en 1448 jaro ĉe la kapelo de Sankta Spirito, kie hodiaǔ troviĝas Distrikta Muzeo de L.Wyczółkowski. En la Kujavia Antaǔurbo ĉe la preĝejo de s. Stanislao Episkopo kaj Martiro funkciis hospitalo konstruita en la jaro 1529. Loĝis en ĝi ĉ. 50 personoj. En la jaro 1582 ĉe la str. Poznańska 12 kaj 14 oni konstruis hospitalon kun la preĝejo de Sankta Kruco.

La unua hospitalo nomita Urba Kuracejo ekestis en Bydgozscz en la monaĥeja konstruaĵo de fratinoj klarisaninoj en 1836 jaro. En 1937 jaro oni akceptadis en ĝi ĝis 600 pacientojn jare.

En 1852 jaro oni finkonstruis ĉefan konstruaĵon de la Garnizona Hospitalo ĉe la kruciĝo de la stratoj: 3 Maja kaj Jagiellońska. En 1855 jaro la unuajn pacientojn akceptis la Hospitalo de la Fondaĵo Giese-Rafalska ĉe la str. Seminaryjna 1. Malsanulojn zorgis fratinoj diakonistinoj. En 1898 jaro ĉe la str. Floriana ekestis Entrepreno de s. Floriano, en kiu ŝaritaninoj, nomataj ankaǔ vincentinoj, akceptadis infanojn. En 1910 jaro oni disponigis al ili domegon de la hospitalo konstruita per la mono de la onklo de nacia aganto dr Emil Warmiński. La 1-an de julio de 1909 jaro ĉe la placo de Kościelecki-familio oni malfermis Centron por novnaskitaj „Auguste – Victoria Heim” (por substreki meritojn de germana imperiestrino Aǔgusta Viktoria, kiu iniciatis la konstruadon).

Fine de la 19-a jarcento en Bydgoszcz laboris 40 kuracistoj. La pli riĉaj gvidis proprajn klinikojn, ekz. ĉe la str. Gdańska 16 – kliniko de okulmalsanoj de dr Carl Augstein, ĉe la str. Gdańska 71a – ginekologia-akuŝeria de dr. Heinrich Dettmer, kaj ankaǔ hospitalojn, ekz. internista-ĥirurgia de dr. Jan Król ĉe la str. Gimnazjalna 11.

De la jaro 1880 ekzistis en Bydgoszcz – Bielawy, Distrikta Hospitalo - nuna Vojevodia Infana Hospitalo. En 1937 jaro komencis agadon Urba Hospitalo ĉe la str. M. Skłodowskiej-Curie.

Armeo en Bydgoszcz[redakti | redakti fonton]

Bydgoszcz estis ĉelandlima urbo, rolante strategian rolon en la defenda sistemo de la pola ŝtato. De tio devenas eĉ fragmento de la fortikaĵo en la urba blazono.

Wojciech Zawadzki skribas, kiel maltrankvila estis la historio de la urbo, tra kiu pasis diversaj militaj fajregoj, rezulte de kiuj ruinigita estis kastelo kaj multaj aliaj konstruaĵoj. Kiam Bydgoszcz trafis sub prusa sceptro, la reĝo de tiu lando fondis en la urbo, unuan en ĝia historio, konstantan militan garnizonon. Baldaǔ oni konstruis la unuajn kazernojn. La situo ĉe rivero Brda kaj Kanalo de Bydgoszcz kaǔzis, ke por militaj celoj oni uzis havenajn terenojn kaj instalaĵojn. Dum militaj agadoj en 1920 kaj 1939 jaroj bazis ĉi-tie ŝipoj kaj kutroj de vistula floto de pola Milita Marservo.

Post la 1871 jaro, dank’al la rimedoj ricevitaj kadre de francaj militaj rekompencoj, en Bydgoszcz estis konstruitaj multaj kazernaj objektoj. Kreskis ankaǔ nombro de la oficiroj, suboficiroj kaj armeaj oficistoj. Komence de la 20-a jc. en Bydgoszcz fondita estis milita flughaveno.

La 20-an de januaro de 1920 j. en Bydgoszcz enkroĉis Pola Armeo transprenante la urbon de prusaj manoj. Tio estis grandega festo de la poleco. En la urbo ekestis forta milita garnizono, kiun formis taĉmentoj naskitaj dum grandpoluja insurekcio. Ili montris sian heroecon dum batalo kun germana okupanto en 1939 jaro. Al historio de la dua mondmilito enskribiĝis nomoj de bidgostanoj: Augustyn kaj Roman Träger kaj Bernard Kaczmarek pro la rekono de la eksperimenta poligono por germana raketa batalilo je tipo „V” kaj Marian Rejewski pro deŝifro de germanaj militaj ŝifroj je tipo „Enigma”.

Post la Dua mondmilito Bydgoszcz rolis kaj rolas gravan rolon en la armeaj strukturoj de la ŝtato. Ĉi-tie troviĝas sidejo de la stabo de Pomerelia Armea Distrikto, unu el la du tiatipaj distriktoj en la lando. De la jaro 2004 ekzistas Join Force Training Centre, do, Centro de Instruado de Ligitaj Fortoj de NATO. En Eǔropo ekzistas nur du tiaj centroj: en Bydgoszcz kaj en Stavanger en Norvegio. Sian sidejon havas la 1-a Logistika Brigado je la nomo de Kazimiro la Granda, okupiĝanta i.a. pri priservo de la unuoj situantaj ekster la landaj limoj. En Bydgoszcz troviĝas komando de la 2-a Aer-Defenda Korpuso kaj Armea Fluga Entrepreno preparita por renovigo de la plej modernaj aviadiloj.

Prezentitaj fotoj ilustras militajn eventojn, atingantajn la tempojn de la sveda „inundo”, prusa regado, enmarŝo de Pola Armeo en 1920 jaro, prezentas la armeajn unuojn de la dudekjara intermilita periodo 1920–1939, liberigon de la germana okupado en 1945 jaro kaj aktualajn tempojn.



Bydgoszcz - urbo ĉe eŭropa rivero. Enkonduko al albumo pri la urbo ... Kio estas tio? Kia devus esti tia enkonduka albuma teksto? Ĝi devas esti kiel vizitkarto. Kiel eleganta vizitkarto, kompreneble. Ne granda. Sur bona papero. Ne krianta kaj ne troiga. Kaj fruntfaco kaj reverso. Minimumo da vortoj - maksimumo da informoj, neniaj plibeligoj, neniaj ornamaĵoj. Apenaŭ kelkaj necesaj vortoj per modesta kursiva, eventuale antikva stilo. Ĉu tio entute estas ebla? Apenaŭ kelkaj frazoj pri Bydgoszcz! Kelkaj vortoj pri 400-mila, pulsanta urbo! Oka urbo en Pollando, je pli ol 650-jara historio! Pri Bydgoszcz kun nuntempaj eblecoj, dinamiko! Pri ĝiaj, kompreneble, de tiu Bydgoszcz, ambiciaj planoj por morgaŭ kaj postmorgaŭ! Pri ĝia beleco, etoso, lokoj la plej belaj, la plej gravaj, eble interesaj, eble nekonataj, eble romantikaj ... Feliĉe albumo - tio antaŭ ĉio bildoj. Bildoj de la urbo pentritaj per sentemo de fotografikistoj, per lumo de tempoj, de tago kaj jaro, per ekspresio de kaptita strata trafiko, mastrumantaj loĝantoj, riĉeco de konstruaĵoj, stratoj, parkoj, fabrikoj, kulturaj kaj sportaj instancoj, gravaj eventoj kun amaso da trapasantoj, spektantoj, partoprenantoj, kibicantoj. Kaj ĝuste tian albumon ni celis. Antaŭ ĉio, ke ĝi estu por tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis en nia urbo, kiuj ne konas Bydgoszcz, sed ankaŭ ja, por ĝiaj loĝantoj. Por bydgoŝĉanoj de antaŭ longe kaj por tiuj de kelkaj jaroj, kaj por estintaj loĝantoj, ankaŭ por ili. Laŭ koncepto tiu nia albumo ne deziras esti altruda reklama printaĵo: ĉe ni la plej bone, ĉe ni la plej bele, ĉe ni la plej malmultekoste, ĉe ni la plej abunde .... Ĝi estas apenaŭ, aŭ tia revas esti, mozaika bildo de viva, granda, dinamika urba organismo. Per tiaj fotografaj pecetoj, kies apartaj elementoj - fotoj formas unu bildon - BYDGOSZCZ. Ĉu estas iu aparta distingilo en la bildo de nia urbo, inter aliaj bildoj de aliaj grandaj eŭropaj urboj? Foliumante tiun albumon pri Bydgozscz atentu kiom da okupas en ĝi rivero. Kiom da estas en ĝi Brda. Jen, ĝuste. La rivero Brda kreis urbon Bydgoszcz. De historiaj komencoj la rivero Brda disvolvadis Bydgoszcz, riĉigis ĝin, ankaŭ defendis ĝin, kaj antaŭ ĉio kunligis kun aliaj urboj, kun Eŭropo, kun la mondo. Sed kiaj estis la komencoj? En XI jarcento oni starigis setlejon, kiu gardis trapason trans la rivero, sed antaŭ ĉio gardis sekurecon de navigado. Tuj apud la setlejo arkeologoj antaŭ nelonge malkovris la unuan, ankoraŭ lignan, havenan kajon. Iomete pli poste (kion signifas 300 jaroj por historio) okcidenten de la setlejo, sed ankaŭ ĉe la rivero oni difinis starigi urbon. Urbajn rajtojn Bydgoszcz ricevis de la reĝo Kazimiro la Granda la 19-an de aprilo de 1346-a jaro. Kiel decas al solida mezepoka urbo baldaŭ estis ĉirkaŭita per urbaj muroj kun pordegoj, turoj kaj fosaĵo. Sed ne de la nordo. Tie sen iuj ajn bariloj ĝi tuŝis bordojn de Brda. La rivero asekuradis loĝantojn kontraŭ eventualaj atakantoj, kaj ĝia bordo estis natura haveno por multaj barkoj, boatoj, flosoj, lignoflosiloj ktp. Ne estis do la plej digna loko por la plej grava konstruaĵo de la urbo, por ĝia sacrum, por paroka preĝejo, kiel bordo de la rivero. Kompreneble parokan preĝejon "Fara" oni starigis plej proksime al Brda, en pitoreska ĝia meandro, de kie same proksime al ĉefa placo de la urbo, nuntempa Malnova Foirplaco. Fara ekestis same kiel la urbo. De ĝia prospero, de ĝia disfloro. Kiam la komerco per greno, gudro, biero, potfaraĵoj kaj aliaj lokaj produktoj disvolviĝis la plej profite, riĉigante ankaŭ la ĉirkaŭan kujavian, palukian kaj krainan nobelaron, kiam urbo estis plej potenca, oni konstruis novan gotikan sanktejon, kaj ne senkaŭze unu el ĝiaj patronoj, S-ta Nikolao, estas ankaŭ patrono de navigistoj kaj de komercistoj. La urbo rapide transpaŝis terenon signitan per urbaj muroj. Ekonomia sukceso funkciis kiel magneto. Ĝi favoris setligadon de la urbo. Kaj kiel vi opinias, kiel ja disvolviĝis space tiu nia Bydgoszcz dum XV, XVI, XVII jarcentoj? Ĉu koncentrite ĉirkaŭ la Malnova Foirplaco kaj Urbodomo? Tamen, ne. Sufiĉas kompari historian kaj nuntempan planojn de la urbo. Bydgoszcz disvolviĝis laŭlonge de Brda rivero, okcidenten kaj orienten direkte al alia grava por ni rivero, Vistulo. Sur ambaŭ bordoj de Brda oni konstruis grenmagazenojn kun komercaj kontoroj, magazenoj, havenoj, oni starigis ankaŭ monakejojn de karmelitanoj, klarisaninoj, bernardianoj. Masonitajn domojn oni konstruis iom profundece, ĉirkaŭ Foirplaco kaj laŭlonge de regule signitaj stratetoj de nuntempa Malnova Urbo. Sur rivera insulo, tuj apud ĉe Foirplaco kaj Fara funkciis tre specifa fabriko - Reĝa Monfarejo. En la XVI jarcento monfaraj instalaĵoj en tiel nomita "varko" estis movigataj per eĉ kvin akvaj radoj, peligataj per rivera kurento. Tie ĉi oni produktis malmultekostajn "boratinkojn" kaj famajn denarojn. Kiam en la XVIII jarcento la monfarejo ĉesis funkcii, anstataŭis ĝin Reĝaj Muelejoj, kreante nuntempan karakteron de la Mueleja Insulo. Vere diversaj estis la sorto-vojoj de Bydgoszcz. Kiel en la vivo, post periodo de la sukceso, disfloro, venis periodo de stagnado, regreso, momente eĉ falo. Tiel estis post la sveda invado en la XVII jarcento, post la periodo de pestoj, okupadoj kaj destrukciaj tramarŝoj de soldatoj en la XVIII jarcento. Kune kun perdo de sendependeco de la Respubliko - urbo Bydgoszcz ankaŭ falis en klopodojn. Preskaŭ malaperis. En la jaro 1772 la urbo transiris en la prusan okupadon por plenaj 148 jaroj. Denove la urbo reviviĝis en la fino de XVIII kaj komenco de XIX jarcentoj. Favoris al tio novaj administraj solvoj, sed antaŭ ĉio, finkonstruado de Bydgoszcz-kanalo, kiu kun granda sukceso enskribiĝis en eŭropa sistemo de akvaj vojoj, funkcianta principe ĝis hodiaŭ. Kanalo malfermis novajn senlimajn eŭropajn ekonomiajn kontaktojn de Bydgoszcz kun: Berlino, Hamburgo, Antverpeno, tradicie kun Gdańsk kaj Toruń, kun Amsterdamo, ankaŭ kun Skandinavio, kaj tuta Eŭropo. Tiuj eksterordinaraj por tiuj tempoj inĝenieraj solvoj, ĝis hodiaŭ fascinas tiujn, kiuj observas malfermantajn sin akvajn pordegojn, reguligantajn akvan nivelon, kun ĉiu foje alia, mirinda, teknika sistemo. Kio estis pli poste? Freneza, impeta XIX jarcento, kaj antaŭ ĉio, ĝia dua duono. En tiu tempo kuraĝe oni povas konstati, ke preskaŭ tuta Bydgoszcz estis konstruita denove. Kaj vere tuj je tre serioza skalo. Bona situo rilate, antaŭ ĉio, al akvaj itineroj, sed ankaŭ de la duono de XIX jarcento al fervojaj kaj vojaj itineroj, favoris dinamikan evoluon de Bydgoszcz. Kiel fungoj post la pluvo aperis en la urbo grandaj fabrikoj, amasmagazenoj, riveraj havenoj. Preskaŭ ĉiuj el tiuj entreprenoj aperis je plej proksima najbareco de la rivero, ĉe ambaŭ ĝiaj bordoj. Daŭre ege grava restis kontakto kun plej grava transeŭropa trafika arterio kaj ĝia parto, kiu estis rivero Brda. Tiu peziga, moderna, brua vaporindustrio ne instigis por ekloĝadi apude. Ambaŭ bordoj de Brda, krom pli frue mastrita centro, fariĝis krudaj, malamikaj tiel, kiel respektinda, sed ne estetika admiro de panoramo kun fabrikaj haloj, kun kamenoj, tuboj, kun iuj deformitaj metalfolioj, kabloj, reloj. Jen, freneza vapor'jarcento. Tiun krudan impreson iom mildigis, pli multaj ol ie alie, lignaj barakoj de remistaj kluboj. Sed jam ŝanĝiĝas. Denove la rivero komencas formi plej atrakcian urban panoramon. Tamen i.a. de tiuj ĉeriveraj XIX-jarcentaj fabrikoj, el la profitoj de ĝi, ekestis nova centro de Bydgoszcz. Malnova urbo maljuniĝis. Domoj evidentiĝis tro modestaj, malgrandaj kaj severaj. Sur norda bordo, de la monakejo de klarisaninoj laŭ malnova itinero al Gdańsk formiĝis moderna centro de la urbo. Tuta tiu tereno kaj ankaŭ la hodiaŭa centro kun la stratoj Gdańska, Dworcowa, Mickiewicza, Chodkiewicza, Cieszkowskiego, kun Piasta Placo, Pomorska, Focha kaj multaj aliaj formiĝis apenaŭ dum daŭro de 30 jaroj. Nekredeble. Sed vere. Efektive titana konstrua evento. Kaj kia arkitekturo aperis. Impona. Tiu de la lasta kvarono de XIX jarcento, tn. neostila, kaj plej ofte eklektika, laŭ la plej bonaj stilaj tendencoj fluantaj ĉefe el Berlino, krome ofte ankaŭ kunlabore de berlinaj arkitektoj kaj, kiu scias, eble pli bela ankoraŭ, tiu de la komenco de la XX jarcento, secesia, ankaŭ devenanta el Berlino, ofte ankaŭ kreita de bydgoŝĉaj arkitektoj. Ĝuste tiam oni komencis paroli pri Bydgoszcz kiel pri "malgranda Berlin" kaj estis tio komplimento por kaj bela, kaj parenca arkitekturo, kaj ega kvanto de verdaĵoj, kaj pri la akvo en la urbo, pri la rivero, pri la lagetoj, pri la fontanoj, kaj pri la modela ordo, kaj pri ĝenerala dinamiko de la urbo. Krome de 1911-a jaro Berlin kaj Bydgoszcz ligis du ĝemelaj monumentoj de nuda sporteca knabino streĉanta pafarkon. Arkpafistino de Bydgoszcz transdaŭris. Koncepto por disvolvo de Bydgoszcz kiel urbo-ĝardenon subtenita estis post rericevo de sendependeco en 1920-a jaro. Mirakla, verda vilaa kvartalo Bielawki, en kiun jam tute antaŭnelonge oni enskribis muzikan kvartalon kun filharmonio, Muzika Akademio, muzikaj lernejoj, internulejoj. Kiel dankesprimon por rericevita libereco de la Patrujo oni starigis potencan konstruaĵaron de Baziliko de St. Vincento a Paŭlo. Tio estas nova arkitektura akcento, sed de tiam dominanta preskaŭ sur tuta urbo. Kaj ankaŭ mi dezirus paroli ankoraŭ pri nuntempo, pri teatro, pri opero, pri fabrikoj, stadionoj, altlernejoj, pri novaj loĝkvartaloj, pri ĉirkaŭaĵoj de la urbo, tiel amikecaj, arbaraj, lagaj, pri planoj, pri reveno de la urbo al la rivero... Sed, tamen, albumo, enkonduko, vizitkarto, kaj ĉio pro la rivero Brda, por rememorigi kion skribis iu bernardiano en 1604-a jaro: "Danke al tiu bonfara rivero, la urbo venis al tia splendo kaj riĉeco, ke multaj nobeloj vidante, ke ilia posedaĵo malgrandiĝas, direktas sin al ĝi, por ke aćetante grenon kaj sendante ĝin al Gdańsk, kovru la deficiton. Civitanoj, ja, siajn filinojn donante al ili kiel edzinojn, donacas al ili nemalbonan doton. Kaj tio estas la kaŭzo, pro kiu Bydgoszcz prioritatas antaŭ ĉiuj urboj de Pola Reĝlando." Ĉio pro la rivero Brda. Albumo ankaŭ. Simple - Urbo sur la rivero .... Urbo en Eŭropo ... do, tie-ĉi!

La resumon en Esperanto de la albumo „Bydgoszcz – urbo ĉe eŭropa rivero”, eldonitan en 2003 jaro, tradukis Regina Grzębowska. www.esperanto-turismo.com

Partneraj urboj de Bydgoszcz[redakti | redakti fonton]

Panelo "Partneraj urboj de Bydgoszcz" ĉe Teatra Placo, Bydgoszcz

Bydgoszcz havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Famuloj ligitaj kun Bydgoszcz[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

ZEO en Bydgoszcz

En Bydgoszcz troviĝas kelkaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj - bulvardo Esperanto kaj skvaro Zamenhof kun du monumentetoj omaĝe al L.L. Zamenhof. Ĉi-tie situas Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj), kie oni povas studi turismon kaj kulturon en Esperanto, kaj sidejo de Kujavia-Pomeria Filio de Pola Esperanto-Asocio. En Bydgoszcz agadas ankaŭ du Esperanto-kluboj: Internacia Klubo "Esperantotur" kaj Klubo de Nevidantaj Esperantistoj "Esperanta Amiko". Krome, loĝas ĉi-tie kelkaj gastigantoj de Pasporta Servo.

Dum longa periodo Bydgoszcz estis kaj estas grava centro de la pola Esperanto-movado, precipe en la kampoj eldona, instruista kaj vojaĝa.

En 2010 aperis libreto "Esperanto en Bydgoszcz. Pli ol 100 jaroj" (ISBN 978-83-62323-05-0), kiu priparolas historion de Esperanto-movado en Bydgoszcz. Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj ankaŭ legebla rete.

Galerio[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.zdmikp.bydgoszcz.pl/?id=komunikacja_rozklad_jazdy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]