Malbork

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malbork
esperante: Malborko, latine: Mariaeburgum, germane: Marienburg, litove: Malborkas
urbo
Malbork - Miasto.JPG
Vido al Malborko de la kastel-turo
POL Malbork flag.svg
Flago
POL Malbork COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Malbork
Deveno de nomo: Urbo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/)
Ŝtato Flago de Pollando  Pollando
Provinco Pomeria Provinco
Distrikto Distrikto Malborski
Komunumo Malbork (urba tipo)
Konata loko Malborko burgo
Rivero Nogat
Situo Malbork
 - koordinatoj 54°02′00″N 19°02′00″E  /  54.033333°N, 19.033333°O / 54.033333; 19.033333 (Malbork)
Plej alta punkto
 - alteco 30 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 17,15 km² (1 715 ha)
Loĝantaro 38 175 (2008)
Denseco 2 225,95 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1286
Urbestro Andrzej Rychłowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 82-200 ĝis 82-210
Telefona antaŭkodo +48 55
Aŭtokodoj GMB
TERYT 2209011
Situo enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Pollando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Malbork
Retpaĝo: www.malbork.pl

Malbork ([ˈmalbɔrk]) (esperante: Malborko; latine: Mariaeburgum Mariae castrum, Marianopolis; germane: Marienburg; litove: Malborkas; beloruse: Ма́льбарк; ruse: Ма́льборк; ukraine: Ма́льборк; latve: Malborka) estas urbo en Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al distrikto Malborski.

La fontano en la centro de la urbo en Malborko, ĉe la strato Kościuszki
La funelpokalkulturo, la pokalo el funeltombo en Skanio, Svedio
La areoj de la funelpokalkulturo en diversaj regionoj de Eŭropo
Delto de Vistulo, Oksywie / (kvartalo de Gdynia, Wielbark (kvartalo de Malborko / Malbork), Gościszewo (vilaĝo apud Malborko / Malbork)
Ekipaĵo de la gota tombo de la Wielbark-kulturo (la 2-a - 3-a jc p.K.).
La gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo en vilaĝo Węsiory en Kaŝubio
Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3-a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork; Sur la mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro, blua koloro: Romia Imperio.
Unu el la kromleĥoj de Wielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio / Distrikto Chojnicki - la kromleĥoj estas parto de la granda nekropolo de gotoj)
La Sukcena Vojo

La urbo ĉiujare estas vizitata de preskaŭ miliono da turistoj. Allogas ilin interalie la ege interesa triparta, ruĝbrika kastelo, situanta sur la dekstra bordo de Nogat-rivero (Nogat estas riverbrako de Vistulo), agnoskita en 1994 kiel historia monumento kaj en 1997 honorigita per la enskribo sur la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La kastelo en Malborko estas la plej norde situanta objekto el la 13 objektoj en la tuta Pollando kaj la plej proksima estas la Mezepoka urbo de Toruno / Toruń (komparu la liston de la heredaĵoj en Pollando).

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La setlado en la Gdanska Pomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / nova ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la nova ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.). Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo (vidu la sube alkroĉitan mapon) kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.
En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al riverdelto / riverbuŝo de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork. (Sur la suba mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra maro kaj la blua koloro: la Romia Imperio. Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la apuda vilaĝo Gościszewo kaj apude de vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kiel kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj vidu la alkroĉitan foton).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12 jc kaj komence de la 13 jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis la la pomeriaj princoj t.e. kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko la praprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la nunan kastelon parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr kaj nomis ĝin Marienburg (la burgo de Maria). Samtempe apude de la kastelo kreskas la setlejo kiu ricevas la urborajtojn en la jaro 1286. Malborko ekde 1309 jaro estis la sidejo de la grandaj majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

Post la dektrijara milito (1453 - 1466) Malborkon konkeris Pollando. La Ordeno de germanaj kavaliroj tiam translokis sian sidejon al Kenigsbergo / Kaliningrado. Dum la unua dispartigo de Pollando en 1772 la urbo ekapartenis al Prusio.

Ĉe Tĉevo kaj Malborko / Malbork - do ĉe la Vistula Baslando la armeo de Bonaparto kaj polaj legioj de Dąbrowski staris la 17-an de januaro 1807. La Malborkon konkeris la armeo de Napoleono Bonaparto jam la 22-an de januaro. Persone Bonaparto tranoktis en la Teŭtona Kastelo la 25-an de aprilo 1807. La urbon Tĉevo konkeris la legioj de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski - bonvolu rimarki, ke eĉ estis menciitaj en pola nacia himno Mazurek Dąbrowskiego / Mazurko de Dąbrowski same Bonaparto kaj Dąbrowski:

"Iros ni trans Vistul', Varto,

Estos pollandanoj,

Kiel venki, Bonaparto,

Montris al kompanoj.

/refreno:

Marŝu, marŝ' Dąbrowski

El itala lando;

Al Patruj' nin gvidos

Via Ĉefkomando."

Pramodelon de la melodio de pola nacia himno Mazurek Dąbrowskiego / Mazurko de Dąbrowski prenis la aŭtoro de la himno Józef Wybicki de la kanto "Czegoś oczki zapłakała" de la vilaĝo Bukowo ĉe Malborko (la vilaĝo troviĝas inter Malborko kaj Dzierzgoń / legu: Dzjeĵgonj).

Ekde 1945 Malborko estas pola urbo kaj la germanaj loĝantoj estis forpelataj al Germanio. La belega, granda kastelo de la ordeno estis grave domaĝita dum la Dua Mondmilito, sed poste restaŭrita. Nuntempe estas la ĉefa turisma allogaĵo de la urbo.

La kastelo en Malborko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Burgo en Malbork.
Krucista burgo en Malborko flanke de la Nogat-rivro (13a jc)
Batalo de Grunwald (la 15an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
Gravuraĵo de Dominiko Quaglio, La Kastelo en Malborko, 1834 j
La Kastelo en Malborko, ĉirkaŭ la 1895 j
Kastelo en Malborko, panoramo de la oriento, en la jaro 1901
Kastelo en Malborko, vido de la oriento
Kastelo en Malborko, vido de la oriento

(en la germana Marienburg - la Burgo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/) – majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la tarda Mezepoko. La plej granda gotika brik-fortreso en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la totala kub-amplekso pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, ĝi estas la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Malborko estis konstruita etape, parto post parto, komence de la 70aj jaroj de la 13a jc, kaj dum pasado de la tempo ĝi fariĝis la ĉefelemento de defenda sistemo en la teŭtona Prusio. Komence (ĉ. la 1280 j) ĝi funkciis kiel unu el la teŭtonaj komandoraj kasteloj. Jam de la 1309 jaro ĝi estis sidejo de grandaj majstroj de la Ordeno. Danke al plikonstruo en la 14a jc ĝi estas kiel la formo de triparta defend-ensemblo: la Alta Kastelo (klostro, tie unu ZEO), la Meza Kastelo (sidejo de la granda majstro kaj de la granda komandoro, la politika kaj administra centro de la ordena ŝtato) kaj la Antaŭ-kastelo (vasta ekonomia bazo). Kiel ĉefurbo de la ŝtato de la Hospitala Ordeno de Dipatrino Maria de Germana Domo en Jerusalemo la kastelo fariĝis la centro diplomatia, militara, ekonomia kaj religia. Ĝis mezo de la 15a jc Malborko estis konata kiel unu el la bazoj de la kruc-ekspedicioj al Litovio (Ĵemajtio) kaj Kurlando kaj tie okazadis la montraj turniroj kaj festenoj kiuj allogis al Prusio la kavaliraron el la tuta Eŭropo. La 15an de julio de 1410 jaro – post la malvenko de la teŭtona armeo en la Batalo de Grunwald (Grünwald) (vidu la foton) – (la 1-a Batalo de Tannenberg /germane/, Grunwald /pole/, Ĵalgiris /litove/), la pol-litva armeo kun pola reĝo Ladislao la 2-a (Jogaila) / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortreson ĉe la rivero Nogat (vidu la foton en la suba fotaro), tamen sen sukceso, tio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la teŭtona ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (la 1454 j) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando. En la majo 1457 la grandmajstro fuĝis de la Malborka Kastelo al Kenigsbergo, la teŭtonaj dungmilitistoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la 4-a / Kazimiro la Kvara JAGELIDO aŭ Kazimiro la Kvara JOGAILIDO. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la fortreso servis kiel portempa rezidejo de polaj reĝoj, militbazo en la Reĝa Prusio kaj kiel sidejo de polaj starostoj kaj por ilia dispono estis: administrado, militistaro, polico kaj justico. Post la unua dispartigo de Pollando (la 1772 j), la nordaj teritorioj de Pollando kun la fortreso de Malborko troviĝis en la limoj de Prusio. Dum la periodo de dominado de Prusio la kastelo servis kiel kazerno kaj magazenoj. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo dum la fino de la 19a jc kaj dum la komenco de la 20a jc fare de fama arkitekto Konrado STEINBRECHT (legu: ŝtajnbreĥt) / Conrad STEINBRECHT. En la jaro 1945 Malborko revenas al Pollando. La kastelo denove grandparte estis ruinigita en la fino de la Dua Mondmilito. Daŭras ĝis nun la intensiva restaŭrado kaj rekonstruo de la kastelo, fare de interalie de lia direktoro Arkadio Binnebesel / Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, filo de Bernardo Binnebesel / Bernard Binnebesel kiu en la jaro 1909 kunfondis Esperanto-rondon en Malborko). En la 1997 j la arkitektura ensemblo de la kastelo honorigita per la enskribo sur la prestiĝa Registro de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Nun administras la fortreson ĉe la rivero Nogat la Kastela Muzeo en Malborko fondita en la 1961 j. La ĉefaj taskoj de la muzeo estas la protekto de la historiaj valoroj de la kastelo, gvidado de konservadaj kaj esploraj laboroj, kolektado de la valoraĵoj por la konstantaj kaj portempaj ekspozicioj kaj ankaŭ la eduka tasko. La muzeo disponas je 23 kolektoj en kampo de arto, arkitekturo, arta metio kaj historio. La plej interesaj estas la kolektoj de: sukcenelfaraĵoj, armilaro, numismatikaĵoj, skulptarto kaj la detaloj de arkitekturo. Krom la ĉefa aktivado, la muzeo organizas simpoziojn, artajn kaj edukajn aranĝojn ekzemple koncertojn, teatraĵojn, kaj eĉ historiajn spektaklojn subĉielajn – i.a. “La sieĝo de Malborko”. La kastelo ĉe la rivero Nogat ofte servas kiel dekoracio por fari filmojn (televido, kinematografio). Vespere dum la someraj monatoj la vizitantoj povas admiri la spektaklon “Lumo kaj Sono”. En la rekonstruita karavanejo, nun kiel moderna Konferenca Centro “Karwan” /t.e. ”Karavanejo”/ - tie oni organizas laŭ specialaj mendoj – kunvenojn, festenojn, atelierojn kaj la kastelajn aventurajn ludojn. La muzeo funkcias dum la turisma sezono (de la 1a de majo ĝis la 30a de septembro) de la 9 h. ĝis la 20 h. (la ekspoziciojn oni fermas je la 18:30 en la Meza Kastelo kaj je la 19:00 en la Alta Kastelo). Post la sezono la muzeo funkcias de la 10 h. ĝis la 15 h. La spektaklo “Lumo kaj Sono” (NUR EN POLA LINGVO-VERSIO) De la 1a de majo ĝis la 15a de septembro.

Aliaj historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Malnova Urbodomo (gotiko)
La ruinaĵoj de la mezepoka Latina Lernejo
Maria Pordego
La Potista Pordego (La Pordego de la Sankta Spirito)
La Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, la rivero Nogat kaj panoramo al la Vistula Baslando (pole: Żuławy)
La Malnova Urbo kun dekstre videbla la Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, la foto farita de la turo de la Alta Kastelo

Krom la Teŭtona Kastelo, en la urbo vizitindaj estas la Malnova Urbodomo, la gotika brika konstruaĵo el la 14a jc (vidu la foton), la ruinoj de la Mezepoka t.n. Latina Lernejo, konstruita en la jaro 1352 fare de la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno W. Kniprode (nun rekonstruata por la Centro de Kulturo kaj Edukado) (vidu la foton) kaj mezepokaj defendmuroj kun la gotikaj pordegoj, de la sudo la Maria Pordego ankaŭ nomata la Ŝtum-pordego, ĉar vojo de ĝi direktis al la sekvonta teŭtona kastelo en la proksima urbo Sztum / (legu: ŝtum (vidu la foton) kaj de la oriento la Potista Pordego ankaŭ nomata la Pordego de la Sankta Spirito aŭ la Elbląg-pordego (vidu la foton), ĉar direktis la la alia teŭtona kastelo en la proksima urbo Elbląg / (legu: elblong).

  • Urbodomo en Malborko – konstruita dum la jaroj 1365-1380 en la sama loko de la pli frua urbodomo. Rekonstruita en la fino de 15a jc kaj en la jaro 1901 fare de arkitekto Konrado Steinbrecht (legu: stajnbreĥt). Konstruita je la plano de ortangulo, kun kelo, duetaĝa. La tegmento duklina kun du ornamitaj gabloj (pinjonoj) kaj meze de la firsto estas kampanileto t.n. firstotureto. En la firstotureto estis sonorilo fandita en la jaro 1407. En la kelo antaŭ la Dua Mondmilito estis restoracio „Ratskeller” („Urbodoma Kelo”) kun la memorĉambro omaĝe al la tria prezidento de la Vajmara Respubliko Paul von Hindenburg. En la urbodomo en 90-aj jaroj de 20a jc okazadis la E-kursoj fare de la E-rondo „Kastelo” kaj en la apuda brikdomo kun la apoteko „Sub la Ora Aglo” en la jaro 1909 oni fondis la unuan E-rondon. La brikdomo kun la apoteko ne plu ekzistas (detruita dum la 1945 jaro dum la bombardado fare de la Ruĝa Armeo), sed tie estas trilingva (en Esperanto, la pola kaj la germana) E-memorŝtono okaze de la 100-jara datreveno (ZEO).
  • La Maria Pordego (Ŝtum-pordego) - konstruita kune kun la aliaj defend-muroj en la unua duono de la 14a jc. Konstruita je la plano de ortangulo je 6,6 m kaj 7,6 m kaj 10 m alta. Ĝiajn fasadojn la sudan kaj la nordan ornamas blindaj fenestroj fermitaj de supre per pintaj arkoj. Tiu gotika defendturo post la incendio en la jaro 1838 ricevis la alkonstruitan surkonstruaĵon de la trabfakaĵo. En la jaroj 1936/1937 oni rekonstruis la tegmenton laŭ la projekto de la konstru-majstro Paŭlo Dombert. Oni malkonstruis la tureton, kaj la pordegon oni kovris per la groptegmento (t.e. la kvardekliva tegmento) kiu kovradis la krenelojn / krenelaron kaj la turhorloĝon oni metis en tiu ornama krenelaro. Post la Dua Mondmilito oni ne kovris la defendturon per la tegmento el la 1937 jaro.
  • La Potista Pordego (ankaŭ nomata la Pordego de la Sankta Spirito aŭ la Elbląg-pordego) – konstruita supozeble en la jaro 1380. Ĝi estas kvinetaĝa, 12 m alta, konstruita je la plano de ortangulo je 7,6 m kaj 9,4 m. Krom la chefa traveturejo apude estas du trairejoj por piedirantoj. Larĝaj frisoj kiuj dividas la etaĝojn kaj blindaj fenestroj en la du supraj kaj la blazonaj ŝildoj en la plej alta etaĝo, kaj ortangulaj embrazuroj (paftruoj) bone videblaj de la orienta fasado de la defendturo. Simile aspektis la okcidenta fasado tamen ĝi ne posedis la grandan niĉon kia estis de mala flanko kaj kiu estis alta je tri etagĥoj.
  • Indas rigardi ankaŭ la parokan preĝejon de Sankta Johano la Baptisto el la 13a jc /tie ZEO - memortabulo honore al s-ano Bernardo BINNEBESEL, la unua polo-esperantisto en Malborko/, la gotikan urbodomon el la 1380 jaro, la fragmentojn de la urbaj fortikaĵoj kun la du pordegaj turoj ankaŭ la preĝejon de Dipatrino de Senĉesa Helpo el la 18a jc.
  • Krome proksime de Malborko estas la belega katedralo kaj la kastelo en Kwidzyn (legu: kvidzin) (germane: Marienwerder), la kastelo en Gniew (legu: gnjev), la ruinaĵoj de la kastelo en Sztum (legu: ŝtum) kaj la palaco en Waplewo (legu: vaplevo). Sekve en la ĉirkaŭaĵo estas jenaj la plej interesaj historiaj urboj: Gdansko / Gdańsk (la urbo de la 19-a UK de E-o en 1927), Frombork (la urbo de pola astronomo Nikolao KOPERNIKO), Pelplin (la urbo de episkopo Konstanteno DOMINIK / Konstantyn Dominik, esperantisto, la estonta beatulo) kaj Toruno / Toruń /legu: torunj/ - la naskiĝurbo de Nikolao KOPERNIKO)

Esperanto en Malborko[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Ĉar inter vizitantoj de Malborko estas multaj konataj homoj el la mondo, i.a. Nobel-premiitoj, diplomatoj, parlamentanoj, politikistoj, sciencistoj kaj kultur-aktivistoj, kiaj estas esperantistoj aŭ apogantoj de la ideo de interkompreniĝo kaj de la pontlingvo Esperanto, loka E-klubo "Kastelo" kun Urba Konsilantaro de Malborko prenis la ideon, ke ili plantu en parko Esperanto, en la jaro 2000 nomita "Parko de la Mondo" sian arbeton kaj malkovru la E-memorŝtonon nome de sia lando aŭ urbo kreante tiamaniere la unikan esperantistan Parkon de la Mondo. Tio estas komuna kontribuo por proksimigo de la nacioj jam antaŭ la plivastigo de Eŭropa Unio.

Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro 2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista Sekcio IFEF-FISAIC ČD.

En la Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-ro Ludoviko Zamenhof (inaŭgurita la 11-an de junio 2000 de la Urbestro de Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino Danuta Stanek-Gutowska, esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo 2000) kaj dekdulingva obelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo Seatlo / Seattle kaj Seatla Esperanto-Societo (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / Jerzy Dobrzyński, Honora Civitano de Usono, tio okazis la 24an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18a EEK /Ekumena Esperanto-Kongreso/ en Pelplino / Pelplin). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj de Aŭstralio, Barato, Britujo, Bulgario (la platanaceron kaj E-memorŝtonon "Bulgario" plantis prof. d-ro habil. Boĵidar Leonov, la rektoro de E-Universitato en Karlovo, predidanto de EDE-Bulgario), Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Irlando, Latvio, Litovio, Pollando, Ruslando, San-Marino, Svedio, Japanio, Brazilo, Koreio, Slovenio / Mariboro, Eŭropa Unio, DR Kongo, Usono (omaĝe al Antono Grabowski), Israelo, Hispanio kaj Valencio, Vatikano kaj aliaj ekz. Ŝtono de Romaoj, Kaŝubio la ŝtono de Kaŝuboj, tri ŝtonoj: Sölvesborg, Nordhorn, Neubrandenburg - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktas Aŭstrio, Kanado, Svislando, Ĉinio, Belgio, Slovakio kaj Luzacio la ŝtono de soraboj.

ZEO-j en Malborko[redakti | redakti fonton]

En Malborko estas la plej multaj ZEO Zamenhof/Esperanto-Objektoj - do unua loko en la mondo !!!. Post vizito lastatempa de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito Reinhard Selten kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, Robin Pope, kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Mijoŝi Ecuo / Miyoshi Etsuo, Prezidanto de Kompanio Swany el Japanio (la 25an de julio 2003) kaj s-anino Margareta Handzlik, eŭropdeputitino (MEP) (la 21an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo kreskis ĝis 35. La 30an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" omaĝe al Etsuo Miyoshi (legu: Mijoŝi Ecuo) kaj ĉe tiu ZEO Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo (jen la plena nomo de la ordeno: Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito de Pola Respubliko). La merita esperantisto el Gdinio /Gdynia mag. Kazimierz Krzyżak (legu: Kazimiro Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo Roman Zaborowski kaj kun Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "Kaŝubio" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / (EDE-Pollando)

La Esperanto-Movado en Malborko[redakti | redakti fonton]

Foirejo de la Malnova Urbo en Malborko kun la Arkadoj, ĉirkaŭ 1935 j / sur la Foirejo estas ZEO "100 jara jubileo de E-o en Malborko"
Gotika preĝejo de Sankta Johano la Baptisto (apude ZEO omaĝe al esperantisto, papo Johano Paŭlo la 2-a; kaj interne de la preĝejo ZEO omaĝe al la esperantisto Bernardo Binnebesel)

Esperanto kaj E-Movado en Malborko havas longan tradicion. En 1909 dum kunveno de la membroj de Orient-Germana Esperanta Ligo ("Ogelo") fondiĝis grupo esperantista de Malborko (tiame dum la dispartigo de Pollando troviĝis en Prusio kaj oficiala nomo estis: Marienburg), kies prezidanto estiĝis apotekisto H. Mehländer. Nuntempe E-klubo "Kastelo" kun prezidanto Eduardo Kozyra kunligas ĉ. 40 esperantistojn. E-kunvenoj okazas unufoje monate, E-kurso ĉiusemajne en la Urbodomo. En la Urbodomo estas E-klubejo kaj E-biblioteko kaj en Publika Biblioteko "Bona Novaĵo" troviĝas riĉa Esperanto-Fako ĉe Kristana Baptista Preĝejo apud la placo Zamenhof. Krome unufoje monate okazas Esperanto-diservo en Katolika Paroĥejo de la Descendo de la S-ta Spirito, str. Nogatowa 7, sabate (14-15 h), poste ĉe la preĝeja klubejo E-renkontiĝo (15-17 h) kun pastro, mag. Eŭgeno Grzesik.

La 10-an de septembro 2002 vizitis Parkon de la Mondo ankaŭ prof. d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof (nepo de L.L. Zamenhof) kun edzino, li tiutage solene metis florojn ĉe monumento de Ludoviko Zamenhof kaj solene malkovris E-memorŝtonon ĉe arbo de "Francio". Pri la vizitoj en la "PARKO de la MONDO" en 2004 red. Roman Dobrzyński faris filmon "SIEĜOJ de MALBORKO" en la versioj la pola /oficiale por Pola Televido/ kaj en Esperanto. La filmo montras kiel la lokaj esperantistoj kontribuas al evoluo de sia urbo.

Fine de la jaro 2007 (de la 26-a de decembro 2007 ĝis 2-a de januaro 2008) okazis en Malborko la junulara E-renkontiĝo Ago-Semajno kun 228 aliĝintoj el pli ol 30 landoj. La partoprenantoj tiam povis eniri kastelon senpage, kiam ili montris nomŝildon de de la renkontiĝo Ago-Semajno.

Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaugŭris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo.

Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski), kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antoni Grabowski).

De la 4-a ĝis 25-a de januaro 2013 gastis en la Malborka Urbodomo dum sia turneo tra tuta Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. La ekspozicion kunorganizis la Kastela Muzeo en Malborko kaj la Urba Oficejo. La vernisaĝo de la elspozicio okazis la 4-an de januaro - inaŭguris ĝin la Urbestro Andreo Rychłowski kaj Prezidanto de la Urba Konsilantaro Arkadio Mroczkowski, ĉeestis ankaŭ Direktoro de la Kastela Muzeo prof. Janusz Hochleitner kaj adjunkto de la Kastela Muzeo Eva Kasprzyk (esperantistino) kiu estis la kuratoro de la ekspozicio. La regalon kun i.a. Esperanto-medoj financis la Urbestro. La 25-an de januaro 2013 la ekspozicio veturis al urbo Nowy Staw / Nova Stavo, kie la vernisaĝo okazis la 27-an de januaro en la Baslanda Galerio.

De la 2011 jaro tre aktivas en Malborko la E-rondo "Kastelo" kiu apartenas al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj prezidanto de la rondo kol. Eduardo Kozyra estas vicprezidanto de la Estraro de EDE-Pollando.

KONTAKT-RET-ADRESO kun Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Malborko:


esperanto@powiat.malbork.pl; Tel.: +48 607 659 404 (vicprezidanto de EDE-Pollando)

Sidejo de la Estraro de EDE-Pollando:

62-100 Wągrowiec, poŝt-kesto 111; Tel.: 0607 659 404

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-Pollando legu en Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto

Transporto[redakti | redakti fonton]

La stacidomo en Malborko el la jaro 1852

Malborko havas regulan kaj rapidan trajnkonekton al Varsovio (tiuj trajnoj vojaĝas de aŭ al Gdansko / Gdańsk kaj Gdinio / Gdynia) kaj al Elblongo / Elbląg; ankaŭ havas tre bonan ŝosean trafikan kunligon, speciale kun Gdansko (Gdańsk), Elblongo (Elbląg) kaj Varsovio (Warszawa), kaj ankaŭ kun Germanio, Ruslando kaj Skandinavio (i.a. danke al la Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko /legu: Leĥ Vaŭensa-flughaveno de la Triurbo / Trójmiasto (t.e. Gdansko-Sopoto-Gdinio) kaj danke al la marhavenoj en Gdansko / Gdańsk kaj Gdinio /Gdynia/).

  • La fervojstacidomo en Malborko estas unu el la plej belaj kaj unu el la plej malnovaj en Pollando. Tie dum la Tutpollanda Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj estis granda ekspozicio de Esperanto (dum la jaro 2002), la unikan stacidomon vizitis ankaŭ IFEF-kongresanoj dum ilia Kongreso en Pollando en la jaro 2008 post la oficiala inaŭguro de IFEF-ZEO en la PARKO de la MONDO en Malborko.

Urbaj ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj de Malborko[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

La panoramo de la Teŭtona Kastelo en Malborko, 2004
Magnify-clip.png
La panoramo de la Teŭtona Kastelo en Malborko, 2004