Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)
Kazimiro la 4-a, (Kazimiro Andreo Jogailitis) (n. 30-an de novembro 1427, Krakovo - m. 7-an de junio 1492, Grodno) estis Grandduko de Litovio (1440-1492), Reĝo de Pollando (1447 - 1492). Pli juna filo de Jogailo.
Estis proklamita kiel grandduko de Litovio post murdo de Žygimantas Kęstutatis fare de partio de sendependeco de Pollando. Pri elekto promesis rericevi terojn prenitaj de Pollando kio poste plenumis. Post morto de sia frato Ladislao de la 3-a lin invitis al pollanda trono. Sed li longtempe ne konsentis, lin ne lasis litovia nobelaro, kiuj maldeziris personan union kun Pollando, sed sub influo de sia patrino Kazimiro konsentis. En junio de 1447 estis proklamita kiel pollanda reĝo. En la jaro de 1454 edziĝis al filino de imperiestro de Sankta Roma Imperio Albreĥto la 2-a. Havis 13 gefilojn.
Intencis plifortigi granddukan potencon; kiam ĉi tio malrezultis, estis devita plifortiĝi rajtojn de nobelaro. En la jaro 1447 proklamis privilegiojn de nobelaro: garantiis rajtojn de propraĵo je tero, libera forveturo eksterlande, rajto juĝi dependajn homojn. Ĉi tiaj privilegioj proklamis, ke terposedaĵojn kaj ŝtatajn postenojn en Grandduklando de Litovio povis ricevi nur loka nobelaro. En lia regado en Pollando komencis epoko de nobela anarkio. Helpis per monoj al studentoj. En la jaro 1468 eldonis leĝaron, nome unua provo en sia ŝtato ordigi leĝojn. Dum lia regado Ordeno de Germanaj Kavaliroj subiĝis al Pollando. Provis aliĝi Velikij Novgorod al Grandduklando Litovia, sed senrezultate.
| Antaŭe: | Grandduko de Litovio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Žygimantas Kęstutatis | 1440–1492 | Aleksandro la 1-a |
| Antaŭe: | Reĝo de Pollando | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Ladislao la 3-a | 1447–1492 | Johano la 1-a |