Probal Dasgupta

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Probal Dasgupta
2008-04-26 malf Probal Das Gupta 01.JPG
Probal Dasgupta parolante en la Malferma Tago de UEA, printempo 2008
Dato de naskiĝo 19-an de septembro 1953
Loko de naskiĝo Flago de Barato Kalkato, Barato
v  d  r
Information icon.svg

Probal DASGUPTA (foje esperantigita kiel Daŝgupto, naskiĝinta en Kalkato 19-an de septembro 1953), estas esperantisto kaj leksika esploristo, nuna prezidanto de UEA. Li estis elektita por trijara periodo en la Jokohama Universala Kongreso en aŭgusto 2007 kaj reelektita en Kubo 2010.

Enhavo

Vivo kaj kariero[redakti]

Probal Dasgupta doktoriĝis en Novjorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.

En la universitato de Hajderabado, li estas profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj junuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto de 2006, li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

Krom sian denaskan lingvon, la bengalan, li parolas ankaŭ la anglan, la francan, la germanan, la sanskritan, kaj Esperanton.

Esperanto[redakti]

En Esperantujo, li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001.

Jam kiel 17-jarulo (1969-1970) li korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore, pri la ata-ita-problemo kaj pri frazeologio DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, helpante el vidpunkto de la lingvoj bengala kaj hinda. Kalocsay traktas kun li komplikajn gramatikajn problemojn, kvankam li scias pri lia juneco (gratulas lin pro abiturientiĝo) (vidu: Selektitaj Leteroj de Kálmán Kalocsay, Budapest 2006).

Al la movada vivo, li kontribuas ekde la Rejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkavika kongreso, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la ĉeesto de Ralph Harry kiel la estro de la aŭstralia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.

Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste iĝis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.

Ekde 1990, li estas kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).

De 2007 li kunredaktas la novan revuon Beletra Almanako kune kun Jorge Camacho (ĉefred.) kaj István Ertl.

Printempe de 2007 li kandidatis por la posteno de la prezidanto de UEA, kaj estis tiel elektita.

Verkoj[redakti]

  • Nomi kaj karakterizi (En: De A al B ; fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de D-ro André Albault, 1923 - 14 majo - 1998 / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p. 75 - 82)
  • Facila lingveto, peza lingvego, ĉu? (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p. 83 - 94)
  • Degree words in Esperanto and categories in universal grammar (En: Interlinguistics : aspects of the science of planned languages / Hrsg.: Schubert, Klaus ; p.[231] - 247 : bibliogr. p. 246 - 247)
  • Adverboj en Esperanto (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 años...] ; p.[119] - 130)
  • Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (Pune: Dashgupta, [1987]. - [28] p. : bibliogr. p. 28) Dashgupta, Probal:
  • Culture, sharing and language (En: Rights to language: equity, power and education : celebrating the 60th birthday of Tove Skutnabb-Kangas / Hrsg.: Phillipson, Robert ; p.[49] - 51)¨Dashgupta, Probal:
  • Kategorioj, la fleksio, la lingvistiko, kaj radikoj en Esperanto (En: Centjara Esperanto : jubilea libro de Akademianoj ; p. 63 - 75)
  • La toleremo kaj aliaj artoj (En: Lingva arto : jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton / Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p. 40 - 49)
  • Toward a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (En: Esperanto, interlinguistics and planned language / Hrsg.: Tonkin, Humphrey ; p.[140] - 171 : bibliogr. p. 169 - 171)
  • La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, En: Esperanto: the solution to our language problems : studies and articles on language problems, the right to communicate and the international language (1959-1981) / Hrsg.: Eichholz, Rüdiger ; p. 298 - 361 : ilustr.)
  • The otherness of English: India's auntie tongue syndrome: New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage, 1993. (ISBN 978-0803994560)
  • Explorations in Indian Sociolinguistics, Rajendra Singh, Probal Dasgupta, Jayant K. Lele. New Delhi, Sage, 1995, 258 p., (ISBN 978-0803992382)
  • After Etymology, 2000
  • Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, New York: Mondial, 2011. (ISBN 1595692142) (ISBN 978-1595692146)

Resumoj kaj referencoj[redakti]

Legebla sur la reto[redakti]

Tradukoj[redakti]

Aliaj[redakti]

Kontribuis al BA1.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Faces-nevit.svg Trovu « Probal Dasgupta » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ekstera ligilo    Lia sinprezento ĉe Nitobe
Ekstera ligilo    Artikolo pri lia elekto ĉe raporto.info
Ekstera ligilo    LiberaFolio.org : Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA
Antaŭe: Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Poste:
Renato Corsetti ekde 2007