Rabindranath Tagore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rabindranath Tagore

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale: রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; naskiĝis la 6-an de majo 1861; mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo.

Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore, kiu interalie verkis kaj komponis la nacian himnon de Barato, en la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Li grave malsaniĝis dum rondvojaĝo en 1926 en Vieno, sed li sukcese saniĝis en la hungara urbo Balatonfüred.

Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj, bildoj kaj sentoj.

Li fondis universitaton laŭ siaj idealoj en Shantiniketan.

Li naskiĝis kaj vivis en tre riĉa familio de terposedantoj, kun tradicio de klereco kaj flegadoj kulturaj. Li mem malkovris la vivon de kamparanoj nur 35-jara, kiam li devis mastrumi la familiajn posedaĵojn anstataŭ sia patro.

Kritiko de la brita klerig-kulturo[redakti | redakti fonton]

Kategorioj, kiuj malebligas realigon de la eduk-idealo:

  • manko de harmonio inter individueco kaj la socio (inter unuopulo kaj la universo)
  • manko de harmonio inter individuo kaj la naturo
  • fragmenta traktado de la homa persono
  • spirita mondo traktata kiel apartigita superkonstruo propra al la konscio de elito
  • neglektas kaj malprofundigas la ekzisto-sencon de infano, malheredigas ĝin de la bezono senpere kontaktiĝi kun multoblaj formoj de la mondo kaj de la natura inklino kompreniĝi kun universalaĵoj
  • dominado de kolektado de informoj, kie ĉio estis desupre planita kaj oni ne atendas de instruisto grandan krean invencion
  • posedas sekan formon de sciencismo
  • ne estas esenco de la vivo
  • instruado ne atentas pri individueco de la infano
  • praktikado de ekposedo de la infano en la nomo de ĝia "bono" kaj senigo de ĝia individueco, altrudo al la infano la mondon de plenkreskuloj kaj ties bezonoj
  • troa fido al libroj – kiel vojo al supraĵa alproprigado de ideoj, senigita de sendependa pensado kaj supera volo

Specifeco de eduka proceso laŭ Tagore[redakti | redakti fonton]

1. Unuaplana emoci-estetika perceptado kaj intuicia kono antaŭ la scienca kono.

2. Formigo de karaktero kaj de spirita vivo kaj sekve de tio estingo de la liberigo de viv-turmento; ekkonado de si, lernado de sinmoderigo, ekrego de avidemo kontraŭ riĉaĵoj kaj konuma sinteno, estimo en la infano ĝian bezonon de esprimado kaj esprimiĝo.

3. Malkovro de la harmonio inter vero kaj belo; edukado pere de vero kaj por vero absoluta.

4. Edukado devas kreski el naturaj kulturaj fundamentoj de la socio kaj direktiĝi al valoroj unuigantaj la baratan kulturon. Etika plano - konstruo de morala karaktero pere de aktiveco favoranta hejmecon kaj kunmastrumadon de la lernejo.

5. Disvastigo de am-idealo - supera morala valoro favoras al pli profunda senpera rigardo en esencon de la homa naturo, pere de amo la homo multobligas sin mem (apogo je modeloj de malfermo kaj simpleco).

6. Venkado de memlimigo, memperfektigado kaj scio pri supervenko de malfacilaĵoj pri ekkonado de vero pere de rezigno kaj natura inspirado el la vivoĝojo.

7. Instruo de humileco - protektas kontraŭ agresa interpretado de supozoj pri tio, kio estas bona kaj kontraŭ unuflanka identigo de krea laboro kun sukceso.

8. Virteco de la vivo - akcentado de enhavo kaj formoj, kiuj favorus disvolvon de konscia kultura identeco kaj scipovon de la krea kaj memstara solvado de sociaj problemoj.

9. Preno de ĝojo el instruado - kiel esprimo de spertado pri propra spirita vivo kaj kompreno, ke ekzistas harmonio inter ilia spirita vivo, vero kaj belo kaj la spirita vivo de aliaj personoj.

10. Specifeco de la medio, en kiu devus okazi instruado - neŭtra sfero, en proksima kontakto kun la naturo, malproksime de setlejoj kaj de ne dezirataj eksteraj influoj perturbantaj kvieton de la lernantoj.

11. Konsidero de diverseco de spertoj - de komunumo kaj soleco, aktivado kaj kontemplo (lernado pri memregado).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]