Rudolf Christoph Eucken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolf Christoph Eucken
Eucken-im-Alter.png
Naskiĝis la 5-an de januaro 1846(nun 1846-01-05)
en Aurich
Mortis la 5-an de septembro 1926 (80-jara)
en Jena
Profesio prozisto, filozofo
Civitaneco PrusioPrusio
Germana Imperiestra RegnoGermana Imperiestra Regno
GermanioGermanio
Notindaj premioj Nobel prize medal.svg Nobel-premio pri literaturo (1908)
v  d  r
Information icon.svg

Rudolf Christoph Eucken (naskiĝinta la 5-an de januaro 1846 en Aurich, mortinta la 16-an de septembro 1926 en Jena) estis instruisto kaj filozofo.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Li deĵoris kiel gimnazia instruisto en Husum, Berlino kaj Frankfurt am Main kaj iĝis profesoro ĉe la universitato de Bazelo, en 1871, de 1874-1920 en Jena. Li estis reprezentanto de postkanta nova ideismo, kiun li perceptis socialetike kaj nomis "kreanta aktiveco" ("schöpferischer Aktivismus").

Li kontraŭis la intelektismon de filozofio por kleruloj kaj kulturon ŝajnan tro enradikitan en la tekniko. Kontraŭe li postulis etike radikitan regnon de la spirito kaj orientitan je la unueco. Ties absolutan formon li vidas en la diaĵoj.

Ligite al siaj pensadoj estis liaj klopodoj por la spirita kunlaboro de ĉiuj popoloj.

Premio[redakti | redakti fonton]

En 1908 oni aljuĝis al li la nobelpremion pri literaturo "pro serioza serĉado de la vero, ĉionpenetranta pensoforto, vasta erudicio, viveco kaj konvinkigeco, kun kiuj li defendadis kaj evoluigadis idealisman filozofion".

La 5-an de januaro 1916, en la tago de sia 70-jariĝo, li iĝis honora civitano de la urbo Jena.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte und Kritik der Grundbegriffe der Gegenwart (1878;
  • Die Einheit des Geisteslebens in Bewusstsein und That der Menschheit (1888)
  • Grundlinien einer neuen Lebensanschauung (1907)
  • Der Sinn und Wert des Lebens (1908)
  • Mensch und Welt (1918)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jens Aden: Rudolf Christoph Eucken: Grundlinien einer neuen Weltanschauung. En Walter Jens (eld.): Kindlers neues Literaturlexikon. 1988 sekv., vol. 5.
  • Wolfgang Beutin: Rudolf Eucken. en: Preisgekrönte: Zwölf Autoren und Autorinnen von Paul Heyse bis Herta Müller. Ausgewählte Werke, sprachkritisch untersucht. Peter Lang Verlag, Frankfurt am Main 2012, ISBN 978-3-631-63297-0, p. 55–76.
  • Peter Hoeres: Der Krieg der Philosophen. Die deutsche und britische Philosophie im Ersten Weltkrieg. Schöningh, Paderborn 2004, ISBN 3-506-71731-6.