Germana Imperiestra Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Regno
(Germana Imperiestra Regno)
Origina nomo Deutsches Reich
(Deutsches Kaiserreich)
18711918
Flag of the German Empire.svg
flago
Wappen Deutsches Reich - Reichsadler.png
blazono
Geografio
Deutsches Reich1.png
Ĉefurbo:
Berlino
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
42 milionoj (1880)
65 milionoj (1910)
Nacia konsisto:
germanoj;
naciaj minoritatoj (poloj, ĉeĥoj, soraboj, kaŝuboj, litovoj, danoj, francoj): 3 milionoj (1880)
germana
protestantismo, romkatolikismo
Ŝtat-strukturo
1 marko = 100 pfenigoj
Estiĝo:
1871: Prusio kaj ties aliancanoj kunfandiĝas al la Germana Regno
Pereo:
Novembra Revolucio 1918: La Germana Regno iĝas respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Nordgermana Federacio Nordgermana Federacio
Bavario Bavario
Virtembergo Virtembergo
Badeno Badeno
Hesio-Darmstadt Hesio-Darmstadt
Postsekvaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Libera Urbo Dancigo Libera Urbo Dancigo
Pollando Pollando
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Germana Imperiestra Regno (germane: Deutsches Kaiserreich, neoficiala nomo) ekzistis de 1871 ĝis 1918, kiam abdikis imperiestro Vilhelmo la 2-a. La ŝtato mem plu ekzistis, sub la sama oficiala nomo Germana Regno (Deutsches Reich), kiel Vajmara Respubliko. Pro la Francia-Prusia Milito en 1870, la sudgermanaj princoj aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu ŝanĝis sian nomon al Germana Regno kaj ricevis novan konstitucion en 1871. Plej alta organo estis la Federacia Konsilio de la ŝtatoj kaj urboj, kies prezidanto estis la prusa reĝo, samtempe Germana Imperiestro. Tiu imperiestro nomumis regnan kancelieron, la estron de la ĉiutaga politiko. Sed ekzistis krome parlamento (Reichstag), kiu estis elektita laŭ ĝenerala balotrajto (por viroj).

La Regno estis federacio de 25 ŝtatoj (inkluzive de tri liberaj urboj, ekskluzive de la Regna Lando Alzaco-Loreno). Ekde 1884 Germanio havis koloniojn, komence en Afriko, poste ankaŭ en Pacifiko. Germanio fariĝis unu el la plej gravaj industriaj landoj de la mondo.

Post la devigita abdiko de Vilhelmo la 2-a en 1918, Germanio donis al si en 1919 respublikan konstitucion. Komenciĝis la periodo de la Vajmara Respubliko (1919-1933).

Germanaj Imperiestroj[redakti | redakti fonton]

La Germanaj Imperiestroj estis samtempe reĝoj de Prusio; ĉiuj tri imperiestroj apartenis al la dinastio de la Hohencolernoj. La sekvaj estis la regantoj de la imperio:

La 9-an de novembro 1918 la kanceliero Max von Baden, sub politika premo, anoncis la eksiĝon de Vilhelmo la 2-a. Tiu fakte nur poste konfirmis tion. Vilhelmo neniam revenis al Germanujo (li estis en Belgio dum la eksigo) kaj mortis en 1941 en ekzilo en Nederlando. Ankoraŭ hodiaŭ vivas idoj de Vilhelmo.

Regnaj kancelieroj[redakti | redakti fonton]

Kanceliero En ofico[1]
Otto von Bismarck 1871-1890
Leo von Caprivi 1890-1894
Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst 1894-1900
Bernhard von Bülow 1900-1909
Theobald von Bethmann-Hollweg 1909-1917
Georg Michaelis 1917
Georg von Hertling 1917-1918
Max von Baden 1918

Historio laŭ jaroj[redakti | redakti fonton]

Estigo de la Regno (1871)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Militoj de Germana Unuiĝo.

La Germana Imperiestra Regno estis la unua tutgermana nacio-ŝtato. Antaŭ 1871, multaj diversaj germanaj landoj ekzistis sur la mapo de Eŭropo, el kiuj la plej dominantaj, Prusujo kaj Aŭstrujo, vivis en longa konkurenco, kiu montriĝis ekzemple en la sepjara milito meze de la 18-a jarcento. En la 19-a jarcento, pli ekzakte en 1864, ambaŭ germanaj ĉefpotencoj militis kune kontraŭ Danujo kaj gajnis Ŝlesvigon kaj Holstinion por la Germana Federacio (kiu estis kvazaŭ alianco inter la germanaj landoj). Kiam ekis konflikto inter ili pri la administrado de la akiritaj landoj, la Germana Federacio dissolviĝis (pro la militado inter ĝiaj membroŝtatoj) kaj Prusujo superis Aŭstrujon finfine. Kiam Otto von Bismarck kiel ĉefministro de Prusujo vidis la eblon ataki Francujon, kiu estis la komuna malamiko de la germanoj tiutempe, por veki naciismon en la germanoj kaj por formi Germanan nacion sub prusa regado, li prenis la unuan ŝancon kaj militis kontraŭ la okcidenta najbaro. Kiam la franca reĝo kaj ties registaro estis malfortigataj per prusaj armeoj, la germanaj subŝtatoj unuiĝis en ties deziro je nacia unueco. La prusa reĝo, Vilhelmo la 1-a, estis proklamata kiel Unua Germana Imperiestro, kaj Bismarck iĝis la unua kanceliero de la germana regno. Pro lia opinio, ke nur “fero kaj sango” povas decidi pri la “grandaj demandoj de l’ tempo”,[2] pro lia militismo, kiu unuigis la germanan regnon, kaj pro lia forta efekto kaj amasa influo al la politiko de la regno ĝis 1890, li estas ofte nomata “la fera kanceliero”[3].

Proklama Ceremonio[redakti | redakti fonton]

La proklamacio de Vilhelmo la 1-a kiel germana imperiestro

La imperiestro estis proklamata la 18-an de Januaro 1871 de la germanaj princoj en la tiel-nomata spegula salono de la Kastelo de Versailles. Kaj la loko kaj la tempo de la proklamo havis grandan simbolan signifon: 170 jarojn antaŭ ĝi, la Reĝlando Prusujo estis kreata.[4] Koncerne la proklamejon, temis pri la kastelo de la francaj reĝoj konstruita de Ludoviko la 14-a, unu de la plej potencaj kaj plej bone-konataj reĝoj de la franca historio. La humiligon, ke nun en la milito inter Francujo kaj la germanaj landoj la prusa reĝo estis plipotencigata en ekzakte tiu salono, kiu estis kvazaŭ metaforo de la franca supereco, repagis la francoj post la unua mondmilito, en kiu la francoj superis la germanojn kaj devigis ilin subskribi la Traktaton de Versajlo en tiu sama spegula salono.

Kanceliero Bismarck (1871-1890)[redakti | redakti fonton]

1871-1878[redakti | redakti fonton]

Bismarck, 1881

Dum la unuaj jaroj post la estigo de la Germana Regno, ĝia fondinto Bismarck ankoraŭ ludis tre gravan rolon kiel regna kanceliero. Ĝis ĉirkaŭ 1878/1879, li preferis kaj subtenis la politikon de la Nacia Liberala Partio, kiu estis la plej granda partio en la unua regna elekto de 1871 gajninte 30,1% de la voĉoj. Sub la regado de la liberala partio, pluraj ekonomiaj reformoj plimodernigis la germanan nacio-ŝtaton, i.a. la forigo de restaj doganoj, la enkonduko de nacivasta monunuo (la tiel-nomata Mark) kaj aliaj normitaj mezuroj. Ankaŭ juraj reformoj kontribuis al la interkultura unuigo de la germanaj subŝtatoj. Tamen, la granda subŝtato Prusujo, kies estraro ĉefe organizis la germanan union, ankoraŭ estis dominanta en la regna politiko, ĉar la imperiestro samtempe estis prusa reĝo kaj la ĉefministro de Prusujo preskaŭ ĉiam ankaŭ estis la kanceliero de la germana regno.

En 1873, ekonomia krizo nomita Gründerkrach (germane: krako de fondintoj) ŝokis la financan merkaton, i.a. en Usono, Aŭstrujo-Hungarujo kaj Germanujo. Post 1871, la germana ŝtato ricevis kontribuciojn de Francujo, kiu malsukcesis en la milito kontraŭ Prusujo. Aldone, la liberala politiko ebligis pli facilan kreon de akciaj entreprenoj. Sekve, ekonomia optimismo pligrandiĝis en la germana regno kaj la akcioj kreskis rapide. Malmulte poste, la spekulativa bobelo eksplodis kaj la krizo evidentiĝis. En la sekvaj jaroj, la ekonomio ankoraŭ suferis sub la krizo, pro kio oni nomis la fazon post la akcia falo Gründerkrise (germane: krizo de fondintoj). Ĉar la ekonomia politiko de la liberala partio antaŭiris la krizon, oni akuzis la liberalulojn kaj la judojn, kiuj estis la ĉefiniciatintoj de ekonomiaj krizoj laŭ la opinio de tiuj, kiuj serĉis propekan kapron.

Post la krizo, Bismarck ne plu laboris kun la liberaluloj, kiuj perdis 7% de la voĉoj inter 1871 kaj 1878, sed li nun pli intense laboris kun la konservativaj partioj. Dume, li enkondukis leĝon kontraŭ socialismo, per kiu li intencis malfortigi la plifortiĝantan socialdemokratian partion.

1878-1890[redakti | redakti fonton]

Jam en 1875, Bismarck estis diranta, ke li volas reenkonduki kelkajn doganojn, por ke la danĝero de denova financa krizo estu malplialtigata. Tia protektisma formo de ekonomia politiko kontraŭis la opiniojn de la liberaluloj, do diversaj ministroj de la Nacia Liberala Partio anoncis sian abdikon. Fine, la subŝtataj politikistoj, kiuj ankoraŭ malfidis je la nova protektismo de Bismarck, estis konvinkataj de ekonomiistoj kaj industriuloj, kiuj mem petis la ŝanĝon de la ekonomia politiko.

Ekde la 1880aj jaroj, Bismarck pluigis sian batalon kontraŭ la socialismo per la enkonduko de tri asekuroj, nome al la malsanulara, la maljunulara kaj la akcidenta asekuroj. La kanceliero ne nur intencis bati la socialistojn per fari reformojn, kiujn ili deziris kaj kiuj ilin popularigis. La reformoj ankaŭ parte solvis la socian demandon per la interveno de la ŝtato, alie ol la liberaluloj volis. Ilia intenco estis, ke la socia demando estu solvata ene de la socio, ekzemple per memhelpaj organizaĵoj.

Intertempe, la germana regno evoluis al granda potenco, kies ekonomio kaj ĉefurbo kreskis tiel rapide, ke ĝi baldaŭ kapablis konkurenci kun landoj kiel Britujo kaj Rusujo. En 1877, la germana ĉefurbo Berlino havis unu milionon da enloĝantoj,[5] dum nek Moskvo nek Sankt-Peterburgo havis pli ol 800.000 enloĝantoj. Iĝinte pli forta, la regno ankaŭ estis konfrontata kun pli da internaciaj konfliktoj, ekzemple kun la milito-jam-videblas-krizo, en kiu Rusujo kaj Britujo certigis, ke ili intervenus, se Germanujo denove atakus Francujon. Sed la regno ankaŭ kapablis akiri prestiĝon kiel gastiganto de la Berlina kongreso, kiu precipe koncernis la politike ŝanceliĝantan situacion en la Balkano.

Eksterpolitike, la nove fondita imperio devis alianciĝi kun aliaj potencoj por ne esti izolita. Lokiĝante inter Francujo kaj Rusujo, Bismarck konstante timis aliancon inter tiuj landoj, kiuj kune povus ataki Germanujon ĉe du frontoj. Por eviti tian kontraŭgermanujan koalicion, Bismarck formis sekretan aliancon kun Rusujo en 1887. Krom tio, Germanujo jam estis en alianco kun Aŭstrujo-Hungarujo ekde 1879, al kiu sin aldonis Italujo tri jarojn poste. En tiu sistemo, Bismarck evitis la eblon de alianco kontraŭ Germanujo kaj samtempe ekskludis Francujon el la alianca sistemo. Britujo ajnkaze ne apartenis al iu ajn alianco tiutempe.

En 1888, la unua germana imperiestro, Vilhelmo la 1-a, mortis. Lia filo, Frederiko la 3-a, mortis samjare pro kancero kaj do nur povis regi kelkajn semajnojn. La posteulo kaj filo de Frederiko, Vilhelmo la 2-a, malŝatis la dominantan rolon, kiun ludis Bismarck en la germana politiko. Alie ol sia avo, li ne volis esti kvazaŭ regata de sia kanceliero, sed li volis mem regi. La nova imperiestro baldaŭ poste, en 1890, demisiis la maljunan kancelieron, kiu jam ekde preskaŭ 20 jaroj regis la regnon. La sekvanto de Bismarck iĝis Leo von Caprivi.

Vilhelma Tempo (1888/1890-1918)[redakti | redakti fonton]

Paca tempo (1888/1890-1914)[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Vilhelmo la 2-a

Kontraste al Bismarck, Vilhelmo la 2-a ne opiniis, ke la teritorio, kiun Germanujo havis ekde 1871, sufiĉis por esti granda potenco. Anstataŭe, la imperiestro pligrandigis la militan ŝiparon por konkurenci kun Britujo kaj akiri koloniojn en aliaj kontinentoj. La germana koloniismo, kvankam Vilhelmo tutenergie provis ĝin praktiki, ne estis tre fruktodona, ĉar la plejmulto de la eblaj kolonioj jam estis okupata de aliaj potenco, i.a. Britujo, Francujo kaj la Otomana Imperio. Tamen, kelkaj koloniaj restoj povis esti aneksataj, ekzemple Germana Sudokcidenta AfrikoGermana Orient-Afriko kaj iuj insuloj en la pacifiko. Entute, oni koloniis ĉ. 2,7 milionoj da kvadratigataj kilometroj.[6]

La tiel-nomata Weltpolitik (germane: Mondpolitiko), kiel oni nomis la germanan imperialismon, precipe estis malŝatata de la socialdemokratoj, kiuj pli kaj pli fortiĝis en la germana regno. Nek la kontraŭsocialisma leĝo nek la sociaj reformoj enkondukitaj de Bismarck povis haltigi la sukceson de la socialisma partio, SPD, kiu en la elekto de 1912 eĉ gajnis 34,8% kaj estis la plej granda partio en la nova parlamento.[7] La socia demando, al kiu Bismarck provis respondi per la novaj asekuroj, denove graviĝis en granda ondo de la industriigo, kiu okazis fine de la 19-a jarcento: Inter 1882 kaj 1907, la ekonomiaj sektoroj de industrio kaj komerco kune kreskis je 10,9%, dum la agrikulturo malkreskis je eĉ 13,2%.[8]

Kadre de la mondopolitiko, la germana regno konkurencis kun Britujo pri la kreado de ŝipoj, en kiu venkis Britujo. Inter 1906 kaj 1914, la Unuiĝinta Reĝlando kreis 38 batalŝipojn kaj Germanujo kreis 24.[9] Sed la konkurenco ne nur estis restriktata je ŝipkreado, sed oni ankaŭ batalis pri kolonioj: Dufoje la germana regno provis pliintensigi sian influon en Maroko per sendi ŝipojn tien, sed Francujo, al kiu apartenis la Maroka teritorio tiutempe, kaj Britujo sin defendis kontraŭ Germanujo sukcese.

Dum la eksterpolitikaj malfacilaĵoj plimultiĝis, la alianca sistemo de Bismarck iompostiome ŝanĝiĝis malavantaĝe por Germanujo. Vilhelmo la 2-a ne pluigis la sekuran aliancon kun Rusujo, kaj kelkaj politikistoj kaj diplomatoj preferis la forfalon de tiu alianco, i.a. Bernhard von Bülow, kiu poste iĝis kanceliero kaj posteulo de Caprivi. Bülow anstataŭe volis refirmigi la aliancon kun Aŭstrujo-Hungarujo, kiu estis malamiko de Rusujo pro konfliktoj en Balkano. Intertempe, Britujo kaj Francujo alianciĝis en 1904 kaj Rusujo aliĝis al tiu alianco en 1907. Tiumaniere, Germanujo estus havinta du frontojn kontraŭ la malamika alianco inter Francujo, Britujo kaj Rusujo, se milito okazus.

La Unua Mondmilito (1914-1918)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unua mondmilito.

La 28-an de junio 1914, la heredanto de la aŭstra trono, Franz Ferdinand, estis murdata de serba naciisto en la urbo Sarajevo. Sekve de tiu okazaĵo en la Balkano, kiu jam estis de longe la plej malstabila regiono en Eŭropo, Aŭstrujo-Hungarujo deklaris militon al Serbujo. Antaŭ ol Rusujo, kiu sin komprenis kiel savanto de la balkanaj landoj, povis ataki Aŭstrujo-Hungarujon, Germanujo sendis ultimaton al Rusujo kaj al Francujo, kaj post kiam la ultimatoj ne estis respondataj, la regno deklaris militon al ambaŭ la 1-an kaj la 3-an de Aŭgusto 1914.[10] La aliancoj efikis kiel ĉenreakcio, en kiu unu ago sekvis aŭtomate al la alia. La Unua Mondmilito estiĝis.

Origine la germanaj soldatoj pensis, ke la milito jam estus finita je decembro 1914, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis utopio. Ĉe la okcidenta fronto, inter Germanujo kaj Francujo estiĝis grandega aro da tranĉeoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ĉe la orienta fronto, inter Germanujo kaj Rusujo, la germanaj trupoj estis pli sukcesaj. En 1917, la Rusa Revolucio okazis kaj sekve, la komunistoj, kiuj ekde tiam regis en Rusujo, igis pacon kun la regna registaro. Dume, britaj ŝipoj blokis la nordan maron por eviti manĝaĵan komercon al Germanujo. Kiam en vintro 1916/1917 la enlanda produktado de manĝaĵoj estis katastrofe malsufiĉa, grandaj partoj de la popolo suferis malsaton. Post kiam Usono aliĝis al la kontraŭgermana alianco, la milita malsukceso de la regno preskaŭ certis. En Oktobro 1918, la registaro iomete demokratiiĝis sub la rego de la socialdemokratia partio, ĉar Usono postulis demokratian ŝanĝon antaŭ la subskribo de paca kontrakto kun Germanujo. Tamen, sub la premo de maldekstraj revoluciistoj kaj ribelantaj soldatoj, la kanceliero Max von Baden anoncis la abdikon de Vilhelmo la 2-a, sen ke tiu intencis abdiki. La 9-an de Novembro, la socialdemokrato Philipp Scheidemann proklamis la Germanan Respublikon kaj per tio finigis la imperiestran regnon. Du tagojn poste, la milito finiĝis por Germanujo.

Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Prusujo en Germanujo
Bavarujo
Saksujo
Virtembergo

La Germana Regno en 1871 jure nek estis nova ŝtato nek estis vera nacio, sed nur estis pligrandigita formo de la Nordgermana Federacio de 1866/1867. Same kiel en ĉi-lasta, gravan pozicion en la Germana Regno havis la unuopaj subŝtatoj (la tiel-nomataj Bundesländer). Nur iompostiome la Germana Regno estis konsiderata kiel pli ol nura federacio, kiel firma unuo regata de la imperiestro (la Kaiser).

Kvankam la ŝtataneco de la regnaj civitanoj, kiu estis skribita sur ties legitimilo, ne estis germana oficiale, sed tiu de la respektiva federacia subŝtato (ekz-e PrusujoBavarujo), la tria artikolo de la konstitucio difinas, ke ĉiu regna civitano devas esti trajtata egale, do sendepende de sia subŝtata civitaneco.[11]

Kiel rezulto de la federacia tradicio de Germanujo, la regno havis duĉambran parlamenton – la regnan parlamenton (Reichstag) elektatan ĉiujn tri jarojn (ekde la konstitucia reformo de 1890 ĉiujn kvin jarojn) kaj la federacian konsilion (Bundesrat, resp. malnova ortografio: Bundesrath), en kiu reprezentiĝis la registaroj de la subŝtatoj. Ambaŭ institucioj kune estigis leĝojn, sed la imperiestro, kiu ĉiam estis la reĝo de Prusujo samtempe, rajtis revoki la ĉambrojn kaj krome dissolvi la regnan parlamenton. Li ankaŭ reprezentis Germanujon popoljure kaj estis ordonanto de la armeo. Malgraŭ la grava pozicio de la imperiestro, la federacia konsilio laŭkonstitucie estis la plej supra institucio de la regno, i.a. ĉar ĝi havis la rajton iniciati kaj vetoi leĝojn kaj dissolvi la regnan parlamenton. Ĝia prezidento samtempe estis ministro-prezidanto de Prusujo kaj kanceliero de la Regno, kiu kune kun sia registaro estas nomata de la imperiestro.[12] La nombro da membroj de la konsilio, kiujn ĉiu subŝtato rajtis sendi, dependis de la grandeco de tiu federacia subŝtato. Jen listo.[13]

Membroj de la Federacia Konsilio[redakti | redakti fonton]

Subŝtato Reprezentantoj
Prusujo 17
Bavarujo 6
Saksio 4
Virtembergo 4
Badeno 3
Hesio 3
Meklenburgo-Schwerin 2
Saksio-Vajmaro 1
Meklenburgo-Strelitz 1
Oldenburgio 1
Brunsvigo 2
Saksio-Meiningen 1
Saksio-Altenburg 1
Saksio-Koburgo kaj Gotao 1
Anhalt 1
Schwarzburg-Rudolstadt 1
Schwarzburg-Sondershausen 1
Waldeck 1
Reuß älterer Linie 1
Reuß jüngerer Linie 1
Ŝaŭmburgo-Lipo 1
Lipo 1
Lubeko 1
Bremeno 1
Hamburgo 1
Entute 58

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio en la Ruhr-regiono

La grava rolo de la Germana Regno sur la scenejo de internacia politiko ne nur estis kaŭzata de sia grandeco kaj militforteco. Precipe la ekonomio ebligis la pligravigon de Germanujo kiel Eŭropa grandpotenco. Fine de la 19-a jarcento okazis plua ondo de la Industria Revolucio, kiu unuflanke pliintensigis la gravecon de la Socia demando kaj rezulte plifortigis la influon de la germana socialdemokratio kaj aliflanke promociis la ekonomian kapaciton de Germanujo. Per la pligrandigo de la industria sektoro, la konstruado de armiloj, ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj militiloj kaj la urbanizado plirapidiĝis. La industria koro de Germanujo estis la Ruhr-regiono, kie ĝis hodiaŭ lokiĝas la ĉefejoj de ThyssenKrupp, kiu subtenis la germanan ŝtaton i.a. kun armiloj (ankaŭ dum la nazia tempo).

La urbanizado kaj la industriigo bezonigis pli bonan infrastrukturon, kiu ankaŭ estis rapide konstruata en Germanujo. Kun preskaŭ ok fervojoj per kvadratigata kilometro, Germanujo havis unu de la plej bone evoluitaj fervojsistemoj.[14] Krome, la Germana Regno fortegis koncerne komercon, ĉar valoroj je 5,6 miliardoj da markoj estis eksportataj en 1904, do Germanujo estis je la tria plej alta pozicio de eskportantaj landoj post Usono kaj Britujo.[15] Ankaŭ la enlanda ekonomia forteco de la regno estis tre progresa, ekzemple konsiderante la mezan nombron de senlaboruloj inter 1871 kaj 1914, kiu nur estis 1-2%, dum en Britujo je la sama tempo la nombro fluktuis inter 5% kaj 10% kaj en la Tria Respubliko de Francio inter 6% kaj 10%. Krome, la fakto, ke la regna ekonomio baziĝis sur oro, kontribuis al la stabileco de la prezoj kaj de la valuto. Inter la fondiĝo de la imperio kaj la eko de la unua mondmilito, la ĉiujara inflacio meze estis nur 0,48%.[16]

Laborantoj el tuta popolo laŭ ekonomiaj sektoroj[17][redakti | redakti fonton]

Sektoro 1882 1895 1907
Agrokulturo 41,6% 35,0% 28,4%
Industrio/Metio 34,8% 38,5% 42,2%
Komerco/Trafiko 9,4% 11,0% 12,9%
Hejmaj servoj 5,0% 4,3% 3,3%
Publika servo/liberaj profesioj 4,6% 5,1% 5,2%
Senlaboruloj/rentuloj 4,7% 6,1% 8,1%

Naciaj Identeco kaj Eŭforio[redakti | redakti fonton]

La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata germana demando, kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ Napoleono Bonaparte, kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en 1848 eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel federacion de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.[18]

Kiam Vilhelmo la 2-a iĝis imperiestro, li pligravigis la rolon de la militistoj en la nacio. Tiumaniere, la nacia konscienco orientiĝis laŭ la prusa tradicio de militarismo – jam Frederiko la Granda, kiu metis Prusujon en egalnivelan pozicion kun Aŭstrujo meze ĝis fine de la 18-a jarcento. La plejmulto de la germanoj ne nur kontentis, sed eĉ ĝojis pri sia regno, ankaŭ pro la ega sukceso ekonomia de la regno, kaj sekve ili kunĝojis pri la soldatismo de Vilhelmo, kiu promesis “lokon ĉe la suno”, kio signifis, ke Germanujo iĝus mondpotenco.[19] Aliflanke, tiuj, kiuj malŝatis la militismon – pleje la socialdemokratoj – estis nomataj “senpatriaj kamaradoj” de la politika elito.[20] Pro la malbonaj laborkondiĉoj, la socialdemokratoj tamen fortiĝis kaj transformis la regnon iompostiome al socia ŝtato, kaj fine la plej granda amaso da germanoj amis sian patrion tiutempe kaj eŭforis pri la Unua Mondmilito, kiu ebligis pligrandigon de Germanujo.

Seniluziigitaj post la milito malsukcesa por Germanujo, la plejmulto de la germanoj malŝatis la Vajmaran Republikon kiel sekvantan ŝtaton de la imperiestra regno, ĉar la respubliko estis asociata kun ekonomia krizo kaj nacia subpremo (ĉar la venkintoj de la milito forprenis de Germanujo unu seponon de ĝia teritorio). Multaj deziris denove havi stabilan kaj fortan, eĉ se ne demokratian Germanujon kiel la imperiestran regnon kaj do voĉdonis por Adolf Hitler, kiu misuzis la revojn kaj dezirojn de la germanoj. Malgraŭ la dua seniluziigo sekve de la dua mondmilito, multegaj germanoj ĝis hodiaŭ pensas, ke Otto von Bismarck estas tiu persono, kiu faris plej multon por la germana nacio. Tio pruvas, ke eĉ hodiaŭ la nacia unuigo per Bismarck ne nur restas en la memoro de la germanoj, sed ankaŭ estas rigardata kiel tre feliĉa momento kaj identigilo en la germana historio.

Politikaj partioj[redakti | redakti fonton]

Karl Kautsky provis interpacigi la dekstran kaj maldekstran flankojn de SPD.

Jen la plej gravaj partioj en la imperiestra regno:

  • Liberalaj Partioj:
    • La Nacia Liberala Partio (NLP) fondiĝis en 1866 kaj estis la plej forta partio dum la komencaj jaroj de la germana regno. Ĝi kreiĝis en 1866 kaj enhavis en sia programo ekonomie liberalajn kaj naciismajn ideojn.
    • La Germana Liberala Partio (DFP) estis malpli dekstra ol la NLP kaj ekzistis inter 1884 kaj 1893. Antaŭe ekzistis du maldekstraj liberalaj partioj, kiuj en 1884 unuiĝis. En 1893, la DFP disfalis. En 1910, la du partieroj, kiuj kreiĝis post la disfalo, reunuiĝis al la Progresema Popola Partio (FVP).
  • La Partio de la Centro (Z) reprezentis la katolikan religion en la evangelie orientiĝanta regno. La partio fondiĝis en 1870 kaj ludis gravan rolon ĝis la fino de la Vajmara Respubliko. Post la Dua mondmilito, ĝi rekreiĝis en la Federacia Respubliko Germanujo kaj ekzistas ĝis hodiaŭ, sed nur kiel malgrava partieto.
  • Konservativaj Partioj:
    • La Germana Konservativa Partio (DKP) estis pli dekstra ol la NLP kaj kaj inkludis naciismajn kaj kontraŭjudajn opiniojn. Fondita en 1860 kiel prusa partio, ĝi
    • La Liberalkonservativa Partio, ankaŭ nomata Germana Regna Partio (DRP), estis konservativa, sed pli maldekstra ol la DKP. Ĝi ankaŭ estiĝis en 1860.
  • La Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) origine kreiĝis kiel Ĝenerala Germana Klubo de la Laborantaro (ADAV) en 1863, kiu kunfandiĝis kun la Socialdemokratia Germana Laborantara Partio (SPAD) al la Socialisma Laborantara Partio (SAP) en 1875, kiu fine sin nomis SPD en 1890.[21] La SPD intencis plibonigi la situacion de la laborantaro per la enkonduko de sociaj reformoj. Ĝi havis kreskantan influon al la regno politiko, precipe en la lastaj 10-20 jaroj de ĝia ekzisto, kio estis kaŭzata de la pligraviĝanta Socia demando (vd. ankaŭ). Dum la tempo inter ĉirkaŭ 1900 kaj 1918, la partio dupartiĝis en pli revoluciema (sendependa/komunisma) kaj pli reformema (majoritata/social-demokratia) flankoj, kiuj post la disfalo de la imperiestra regno batalis unu kontraŭ la alia dum la Novembra Revolucio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bornemann, Andreas. Die Reichskanzler im wilhelminischen Kaiserreich Postkartenarchiv germana. Alirita la 8-an de Novembro 2013.
  2. Neugebauer, Karl-Volker (2006). Grundkurs deutsche Militärgeschichte. Die Zeit bis 1914 (en germana). Oldenbourg Wissenschaftsverlag, Munkeno, p. 331.
  3. Dem Tod des Eisernen Kanzlers germana. Der Spiegel (40/1968). DER SPIEGEL (30-an de Septembro 1968). Alirita la 2-an de Aprilo 2014.
  4. Deutsche Reichsgründung 1871 germana. Alirita la 2-an de Aprilo 2014.
  5. Die kaiserliche Reichshauptstadt germana. Alirita la 27-an de Oktobro 2013.
  6. Eikenberg, Gabriel. dhm (Germana Historia Muzeo):Statistische Angaben zu den deutschen Kolonien germana. Alirita la 27-an de Oktobro 2013.
  7. (1914) Statistisches Jahrbuch für das Deutsche Reich (en germana), p. 342.
  8. Hohorst, Gerd et al.: Sozialgeschichtliches Arbeitsbuch. Vol. 2: Materialien zur Statistik des Kaiserreichs 1870–1914. Munkeno 1978, p. 66.
  9. Trueman, Chris: The Naval Race 1906 to 1914. El: History Learning Site. Ligilo: http://www.historylearningsite.co.uk/naval_race_1906_to_1914.htm. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.
  10. dhm (germana historia muzeo): Kriegserkärungen. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/wk1/kriegsverlauf/kriegserklaerungen/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.
  11. documentArchiv.de: Gesetz betreffend die Verfassung des Deutschen Reiches. Verfassung des Deutschen Reichs, Art. 3 [1]. Publikigita la 16-an de Aprilo 1871. Ligilo: http://www.documentarchiv.de/ksr/verfksr.html. Vidita la 15-an de Marto 2014.
  12. Bundeszentrale für politische Bildung (bpb.de): Die Verfassung des Deutschen Reiches vom 16. April 1871. Publikigita la 27-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.bpb.de/cache/images/0/141010-st-original.jpg?BC77D. Vidita la 15-an de Marto 2014.
  13. documentArchiv.de. Samloke, Art. 6 [1].
  14. Kaiserliches Statistisches Amt: Internationale Übersichten. El: Statistisches Jahrbuch für das Deutsche Reich, 1914, p. 42. Ligilo: [1]. Vidita la 24-an de Decembro 2013.
  15. Kaiserliches Statistisches Amt: Internationale Übersichten. Samfonte, pp. 57-59.
  16. Müller, Wolfgang; Siegert, Roland: Deutschlands großer Sprung nach vorn.Das vergessene Goldene Zeitalter: Wirtschaft, Wissenschaft und Kultur im Deutschen Kaiserreich. Ligilo: http://www.wilhelm-der-zweite.de/kaiser/grossersprungnachvorn.php. Vidita la 28-an de Marto 2014.
  17. Hohorst, Gerd et al.: Samloke.
  18. La eŭforion atestas dokumentoj el tiu tempo. No. 10. Provinzial-Correspondenz. Neunter Jahrgang. 8. März 1871. Ligilo: http://zefys.staatsbibliothek-berlin.de/amtspresse/ansicht/issue/9838247/1741/. Vidita la 28-an de Marto 2014.
  19. Kulke, Ulli: Als Deutschland seinen Platz an der Sonne forderte. El: Die WELT. Publikigita la 6-an de Aŭgusto 2013. Ligilo: http://www.welt.de/geschichte/article118739959/Als-Deutschland-seinen-Platz-an-der-Sonne-forderte.html. Vidita la 28-an de Marto 2014.
  20. Universal-Lexikon: Vaterlandslose Gesellen. Publikigita en 2012. http://universal_lexikon.deacademic.com/314492/Vaterlandslose_Gesellen. Vidita la 28-an de Marto 2014.
  21. mpg: Politische Parteien im Deutschen Kaiserreich. Ligilo: http://www.mpg-saarlouis.de/projekte/unterricht/geschichte/Lernbilder_05/06_Politische_Parteien_im_Deutschen_Kaiserreich.pdf. Vidita la 29-an de Oktobro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]