Napoleono Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoleono Bonaparte
Persona informo
Napulione Buonaparte
Naskonomo Napulione Buonaparte
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1769 (1769-08-15)
en Ajaccio,  Reĝlando Francio
Morto 5-an de majo 1821 (1821-05-05) (51-jaraĝa)
en Longwood House, Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francakorsika vd
Loĝloko Sankta HelenoAjaccioParizoElbo vd
Ŝtataneco Unua Respubliko de FrancioUnua Franca ImperioReĝlando Francio vd
Alma mater Militista Akademio (Parizo) vd
Subskribo Napoleono Bonaparte
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Carlo Maria Buonaparte vd
Patrino Maria Letizia Ramolino vd
Gefratoj Elizo Bonaparto • Ludoviko BonapartoKarolino Bonaparto • Paŭlino Bonaparto • Jozefo BonapartoLucien BonaparteJérôme Bonaparte • unnamed daughter Bonaparte vd
Edz(in)o Jozefino de BeauharnaisMarie-Louise de Aŭstrio vd
Amkunulo Marie Walewska • Pauline Fourès • Emilie Kraus von Wolfsberg • Elisabeth de Vaudey • Eléonore Denuelle de La Plaigne • Giuseppina Grassini • Albine de Montholon vd
Infanoj Napoleono la 2-a • Karolo Leono • Alexandre Colonna-Walewski • Eugen Megerle von Mühlfeld vd
Parencoj Camillo Borghese, 6th Prince of Sulmona • Stéphanie de Beauharnais • Eugène de Beauharnais • Napoleono la 3-a vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentantooficiro • artkolektanto • imperiestrosuvereno • aktivisto • militestro • monarko • army officer vd
Aktiva dum 1789–1821 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Napoleono Bonaparte (france Napoléon Bonaparte, naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko, mortis la 5-an de majo 1821 en la brita kolonio Sankta Heleno) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a.

Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte. En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione.

Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio ekde kiam li estis 9-jaraĝa. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam li estis 10-jaraĝa. Li ĉiam parolis kun itala akĉento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo de la ekspedicio de Jean-François de La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel Vendemiero, kiam li savis la direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ la Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita tiam al pli aparta insulo en Atlantiko, nome Sankta Heleno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Napoleono[redakti | redakti fonton]

La blazono de la familio Bonaparte (antaŭ Napoleono la 1-a).
Portreto de Madame Mère de Joseph Karl Stieler, 1811
Portreto de Charles Bonaparte, la patro de Napoleono.

Napoleono Bonaparte naskiĝis en Ajaccio la 15-an de aŭgusto 1769, unu jaron post la traktato de Versailles per kiu la Ĝenova Respubliko transdonis la insulon Korsiko al Francujo. Lia baptonomo estis Napoleone di Buonaparte (akto de la 21-a de julio 1771, sed sian edzeckontrakton kun Joséphine de Beauharnais li subskribis Napoleone Buonaparte.

El nobela familio, itala-korsika, kiu jam vivis sur la insulo ekde la 16-a jarcento[1] li estis la kvara infano (dua supervivanta) de Carlo Maria Buonaparte, advokato ĉe la supera konsilio de insulo kaj de Maria Letizia Ramolino. Lian antaŭnomon, Napoleone (aŭ Nabulione laŭ la korsika skribmaniero [2]), li ricevis memore al onklo mortinta en Corte en 1767[3].

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patrino poste priskribos lin kiel kuraĝega. Tion konfirmis ĉe Sankta Heleno Napoleono al Emmanuel de Las Cases. Januaro de 1779, kiam li estis naŭjaraĝa, Napoleono Bonaparte eliris el Korsiko, kaj abandonis sian lernejon de Jezuitoj[4], por eniri en lernejo de Autun. La abato Chardon, unu de liaj instruistoj, priskribis lin kiel knabo pensema, kiu ne amuziĝis interhome kaj kutime promenis sola. Ĉar tiam li scipovis paroli nur la korsikan, li lernis en tri monatoj la francan, kaj tiele li povis kaj paroladi kaj verketi eseetojn kaj versiojn, laŭ la abato Chardon[5].

Fine de majo, li estis akceptita ĉe la militista lernejo de Brienne-le-Château, estrita de la Ordeno de la Minimuloj, kie li ekvestiĝis uniformon. Li estis elstara en matematiko, sed nur mezbona en literaturo, latino kaj germana[4]. Ne aprezata de siaj kamaradoj, li alproksimiĝis vere nur al unu, nome Louis Antoine Fauvelet de Bourrienne[4].

La legendo napoleona rakontos epizodon de sia militista edukado dum kiu, en 1783[4], li estus estro de siaj kamaradoj por batalo de neĝobuloj. Tio estos poste rakontita de libroj pri Napoleono.

Militista edukado[redakti | redakti fonton]

En 1777, Charles Bonaparte, reprezentanto de la nobelaro, estis ano de la deputitaro, kiun sendis Korsiko al Versailles ĉe la reĝon Ludoviko la 16-a. Tiuokaze la guberniestro de la insulo havigis de la ministro pri milito, stipendion por ke la dua filo de Charles povu viziti militistan lernejon (lia pli aĝa frato Joseph estis destinita al eklezia kariero).[6]

La 1-an de januaro 1779, Napoleono kaj lia frato Joseph eniris provizore la lernejon de Autun. Napoleono restos tie dum tri monatoj, dum lia patro kunigis la necesajn rajtigilojn por ricevi la reĝan stipendion.[7] Kontrolis kaj akceptis la dosieron Antoine-Marie d'Hozier de Serigny [8]. Napoleono estis do akceptita en la militista lernejo de Tiron, sed pro aliaj foriroj, li fine anis la reĝan militistan lernejon de Brienne-le-Château (Aube)[8].

Napoleono eniris la sepan klason de la lernejo la 15-an de majo 1779.[9] Ĝi estis unu el la dek du lernejoj en Francujo, kiu akceptis la filojn de la malalta nobelaro. Napoleono restis tie dum kvin jaroj. Li estis taksita bona lernejano, ĉefe pri matematiko, tamen liaj samklasanoj ne tro aprezis lin, ĉefe pro lia admiro de Pascal Paoli[10].

Li jam montris emon pri la arto estri, organizis militludojn, kiujn li gvidis. Neĝbula batalo, kiujn li estrus vintre iĝis parto de lia legendo.[11].

Lia frato Joseph, post forlaso de la projekto iĝi ekleziulo, studis juron; Lucien eniris la seminarion de Aix-en-Provence kaj liaj fratinoj estis edukitaj de Sinjorino Campan.

La 17-an de oktobro 1784 Napoleono forlasis la lernejon kaj kvin tagojn poste aniĝis en Parizo al la compagnie des cadets gentilshommes (kompanio de la nobelaj kadetoj) [12].

La 24-an de februaro 1785, lia patro mortis pro stomaka kancero; lia frato Joseph iĝis la familiestro, kvankam Napoleono taksis lin tro malforteca por estri la familion.[13] Septembre, li trapasis la lernejfinan ekzamenon. Li iĝis dua leŭtenanto (42-a el 58 ĉe la artileria ekzameno) kaj iris al la de li elektita artileria regimento de la Fère, tiam en Valence.[14]

Li forlasis Parizon la 30-an de oktobro 1785. La 15-an de septembro 1786, sep jarojn kaj naŭ monatojn post sia foriro li denove estis sur Korsiko okaze de duonjara ferio. Dum la jaroj 1787 kaj 1788 li kombinis multajn ripozpermesojn, trejnadon pri artilerio kaj legadon. Ankaŭ en 1789 li ricevis ripozpermesojn.

Unuaj militagadoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj revoluciaj militoj.

Komence de la franca revolucio en 1789, la leŭtenanto Bonaparte estis 19-jaraĝa. Li militservis ĉe la regimento de La Fère jam de la 15-a de junio 1788. La marŝalo Jean-Pierre du Teil respondecigis lin pri subpremo de loka ribelo la 19-an de julio 1789.

En 1791, la leŭtenanto Bonaparte respondis al malfermo de la rusa armeo por la francaj enmigrintoj ordonita de la carino Katerina la 2-a. Lia propono estis malakceptita ĉar la carino, kiu malfidis je respublikanoj, estis same malema el la vantema karaktero de la leŭtenanto kiu postulas integron en ŝia armeo kun alta rango[15].

En Parizo la juna oficiro spektis la invadon de la palaco de la Tuileries fare de la popolo la 20-an de junio 1792 kaj montrintus sian malestimon pri la malforto de Ludoviko la 16-a. Tiu ĉi subskribis kelkajn tagojn poste lian diplomon de kapitano, unu el la lastaj publikaj agadoj de la reĝo.

Ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793); tiu afero akrigis la dividon inter anoj el la Bonaparte kaj la paolistoj.

Napoleono revenis ofte al Korsiko, kie klanbataloj ankaŭ oftis, la familio Pascal Paoli subtenis la monarkion anglecstilan, dum la familio Bonaparte apogis la revolucion. Napoleono estis elektita leŭtenant-kolonelo de la Nacia Gvardio en marto de 1792, danke al 522 voĉdonoj el 492 enskribitoj[16]. Kiel dua komandanto de la bataliono Quenza-Bonaparte li faris siajn unuajn militagadojn en februaro de 1793, partoprenante estre de la artilerio ĉe la ekspedicio de La Maddalena. Spite la kompetentecon kaj la determinadon de Napoleono, la operaco estrita de Colonna Cesari, proksimulo de la Paolioj, estis malvenko. Tiu evento kaj la ekzekuto de la reĝo Ludoviko la 16-a en januaro de 1793 akrigis la dividon rilate al la paolistoj, kio okazigis ribelon de la sendependistoj.

La malkonsento inter Paoli kaj Bonaparte akriĝis eĉ plie sekve de letero de Lucien Bonaparte al la Konvencio por denonci Paoli. La familio de Napoleono, kies domo estis rabita kaj incendiita[4], devis rifuĝiĝi en alia loko, nome malgranda farmo Milleli, kaj poste, nome la 10an de junio 1793, lasi rapide la insulon por iri al la kontinenta Francio.

Elŝipiĝintaj ĉe Toulon, la familio Bonaparte instaliĝis en la regiono de Marsejlo. Napoleono Bonaparte aliĝis al la armeo taskita por finigi la federalismajn insurekciojn de la Sudo (Midi). Li aktivulis por liverado al la artileriio de materialo dum la somero de 1793. Tiam li redaktis Le Souper de Beaucaire, politika broŝuro pro-jakobena kaj kontraŭ-federalisma.

Fine de aŭgusto de 1793, kiam Marsejlo estis rekaptita de la respublikanaj jakobenoj kaj la familio Bonaparte instaliĝis tie, Toulon, enmane de la federalistoj kaj la monarkistoj, estis kaptita de trupoj kaj britaj kaj hispanaj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sieĝo de Toulon (1793).
Bonaparte dum la Sieĝo de Toulon.

Bonaparte estis artileria kapitano kiam prezentiĝis antaŭ la generalo Carteaux taskita por estri la sieĝon de la urbo. Tiu ne atentis lin kaj ne sekvis liajn konsilojn[4]. Bonaparte akiris, laŭ mendo de la komisaroj Augustin Robespierre kaj lia samlandano Salicetti, la komandadon de la artilerio, kun rango de batalionestro. Bonaparte kontraŭis ankaŭ Louis Fréron, kiu, pro sia malbonkvalita administrado de la militaj aferoj, kontribuis al plialtigo de lia kariero. Li renkontis dum tiu sieĝo junajn oficirojn kiaj MarmontVictor kaj la tiam serĝento Junot[4] kiuj akompanos lin en lia kariero. La 23an de novembro li kaptis kun siaj soldatoj la anglan generalon Charles O'Hara[4]. Post malvenko de atako kontraŭ Toulon, Napoleono prezentis planon de atako al la generalo Dugommier, kiu prenis la estradon de la sieĝo. La aplikado de tiu plano permesis la rekapton de la urbo el la trupoj monarkismaj kaj britaj la 18an de decembro, post la kapto de la Petit Gibraltar (Ĝibraltareto)[4]. Liaj ordonoj kontribuis devigi la britan ŝiparon abandoni la golfeton de Toulon, tiele senigante la insurekciintojn de grava helpo. Li iĝis brigada generalo la 22an de decembro, post esti malakceptinta al la komisaro Augustin Robespierre la estradon de la armeo de Parizo[4].

Post tiu venko, li aliĝis al la armeo de Italio, koncentrita ĉe la regiono de Nico.

Lia amikeco kun la Jakobenoj okazigas lian areston post la falo de Robespierre la 9an Thermidor de la jaro II (27an de julio 1794), ĉe Antibes, precize ĉe la Fort Carré (Kvadrata Fortikaĵo)[4].

La 13an de Vendemiero, edziniĝo kaj armeo de Italio[redakti | redakti fonton]

A three-quarter-length depiction of Bonaparte, with black tunic and leather gloves, holding a standard and sword, turning backwards to look at his troops
Bonaparte au pont d'Arcole, pentraĵo de Antoine-Jean Gros, (ĉ. 1801), Muzeo Luvro, Parizo

Post liberigo, François Aubry, membro de la militista komitato, proponis al li estradon en la Vendée sed li malakceptis[4]. Aubry lasis lin sentaske kaj sensalajre. Sekve li vagadis tra Parizo sen fakta estreco; senmona, li iris vespermanĝi ofte ĉe Bourrienne aŭ ĉe Sinjorino Panoria Comnène, edzino de Permon, konatulino el Korsiko, kun Junot, ambaŭ intimaj ekde la sieĝo de Toulon[4]. La 13an de Vendemiero de la jaro IV, Barras taskis lin subpremadi la monarkisman insurekcion kontraŭ la Nacia Konvencio[4]. Tiam, Bonaparte havis kiel subulon junan oficiron, nome Joaĥimo Murat, lia estonta bofrato. Tiu lasta ludis gravan rolon, liverante akurate la bezonitajn kanonojn ekde Sablons al la Tuileries. La kanonado de Sankta Roĥo — kie la kugloj estis anstataŭitaj de la mitrajlo, nome pli efika — disigis la monarkismajn fortojn, kaj faris nombrajn viktimojn.

Post kelkaj tagoj, Bonaparte estis altigita al rango de divizia generalo, kaj poste al tiu de komandanto de la Interna Armeo, sukcedante al Barras kiu iĝis unu de la kvin membroj de la Direktoraro. Li instaliĝis en Parizo, ĉe la hejmo de la 271 divizio, ĉe la strato Capucines[4]

Oficiro de artilerio pro formado, li plinovigis tiuepoke la uzadon de la artilerio (kanonoj de Gribeauval) kiel movebla forto helpa al la atakoj fare de infanterio.

Napoleono dum la Batalo de Rivoli, pentraĵo de Philippoteaux

Li edziĝis la 9an de marto 1796[4] kun Joséphine de Beauharnais, amikino kaj iama amatino de Barras. Tiu edziĝo permesis al li atingi, la 2an de marto 1796, sian rangaltiĝon al ĉefgeneralo de la malgranda Armeo de Italio, taskita dekomence nur por malfermi simplan fintan fronton[4]. Li motivis siajn soldatojn kaj faris, sur la tereno kiun li rekonis en 1793-94, kampanjon kiu poste utilis en militlernejoj. Li venkis separe super kvar generaloj kaj piemontanoj kaj aŭstrianoj (el kiuj Colli, Von Beaulieu kaj Argenteau en Millesimo, Montenotte), post konkeri la Masivon l'Authion kun Masséna, kie la generaloj Brunet kaj Sérurier estis malsukcesaj, ĉe Turini-Camp d'argent, kaj subskribis la batalpaŭzon de Cherasco kun la unua reĝlando. En dua fazo, li venkis super nova armeo aŭstria sendita por helpi kaj estrita de Sebottendorf en Lodi kaj de Beaulieu en Borghetto, kio sekurigis al li la konkeron de Milano.

En tria fazo organizita ĉe la sieĝo de Mantovo, li venkis super du novaj aŭstriaj armeoj estritaj de Quasdanovich kaj Wurmser en sep bataloj, kiaj Castiglione kaj Roveredo. Finfine, la plifortigaĵoj senditaj de Alvinczy estis same venkitaj ĉe Arcole kaj ĉe Rivoli. Samtempe li organizis en Italio fratajn respublikojn laŭ la modelo de la Franca Respubliko, kaj iris kontraŭ Aŭstrio; subskribis la pactraktatojn de Leoben. Dum malpli ol unu jaro, li venkis super kvin aŭstriaj armeoj, foje unu kontraŭ du, kaj decidis per li mem la futuron de la milito, dum la francaj armeoj en Germanio (Rejno) estis venkitaj de la aŭstroj kiuj devis malfortigi siajn trupojn tie por sendi plifortaĵojn en Italion. La strato de Parizo kiu nomiĝis Chantereine iĝis ĝis nun Rue de la Victoire (strato de la venko).

Kampanjo de Egiptio[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Antoine-Jean Gros (1804), Bonaparte vizitanta la pestomalsanulojn de Jaffa
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca militiro al Egiptio.

Reveninte de Italio, en decembro de 1797, Bonaparte estis ricevita kiel heroo de la Direktoraro kiu organizis oficialan ceremonion por celebri la pacon de Campo-Formio. Lia populareco ĉe la francoj pliiĝis kaj la 25an de decembro de 1797, li estis elektita membro de la Institut de France en la fako de mekanikaj artoj de la klaso de fizikaj kaj matematikaj sciencoj. En feburaro de 1798, la Direktoraro studas kun Bonaparte la projekton de invado al Anglio. Napoleono inspektis la francajn marbordojn de Bulonjo, Calais kaj Dunkerque, cele al la realigo de la projekto. La 23an de februaro de 1798, la registaro abandonis la projekton de invado de Anglio laŭ la konsiloj de Bonaparte, kiu, li mem influita de Talleyrand, konvinkis tiam la Direktoraron porti la militon al Egiptio, kie li povus tranĉi la vojon al Hindio el Granda Britio. La 24an de februaro de 1798, la informo estis prezentita al Barras. La 5an de marto, maltrankvila pro populareco de Bonaparte, la Direktoraro taskis lin por ekspedicio en Egiption, cele al forigo de li. Krome, la balotasembleo de Landes elektis lin por deputito, sed tiu elekto estis senvalidita per leĝo (11a de majo 1798), kun tiu de aliaj 105 aliaj deputitoj, ĉefe jakobenoj[17].

En aprilo de 1798 oni kreis la Armeon de Oriento, sub la ordonoj de Bonaparte. Scienculoj kiu formos la Instituton de Egiptio akompanis lin. Li estis krome akompanata de la generaloj Kléber, Desaix, Murat, Lannes, Davout kaj Caffarelli. Multaj el ili estis framasonoj (la generalo Kléber kiu fondis la loĝion «Isis» en Kajro, Dominique Vivant Denon, membro de la Ordono de Sofizianoj kaj de la loĝio «La Parfaite Réunion», Gaspard Monge membro de la militista loĝio «L'Union parfaite»), kaj tiele onidiro asertas, ke Bonaparte povos estis iniciatita en la framasonismo dum tiu kampanjo de Egiptio en la loĝio «Isis», kiel sugestas ĉefe la manuskripto Le miroir de la Vérité (la verspegulo) dediĉita al ĉiuj framasonoj[18], tamen la kritikojn kontraŭ la framasonoj kiujn li faris ekde sia ekzilo en Sankta Heleno ŝajne pruvas la malon[19].

Bonaparte antaŭ la Sfinkso (1867-68), Hearst Castle, San Simeon, Kalifornio.

La 19an de majo de 1798, Bonaparte eliris el Toulon kun la kerno de la franca ŝiparo kaj evitis la persekutadon fare de la brita ŝiparo de Nelson. La francoj konkeris Malton, la 10a-11a de junio 1798, por sekurigi la postan komunikadon inter Francio kaj Egiptio. La 19an de junio 1798, post lasi roton de 3,000 homoj surloke, la ŝiparo direktis sin al Aleksandrio kien ili alvenis la 1an de julio 1798. Post mallonga rezisto, la urbo estis konkerita la sekvantan tagon.

Bonaparte lasis tri mil homojn en Aleksandrio kaj direktis sin orienten, laŭlonge de la delto de la rivero Nilo ĝis la rivero kiun li suprenirirs al Kajro. La unua vera lukto de la kampanjo de Egiptio okazis ĉe Ĉebreis la 13an de julio de 1798 kiam la mamelukoj estis venkitaj, danke al la artilerio de la Armeo de Oriento. La 21an de julio, ĉe la batalo de la Piramidoj de Gizo, Bonaparte venkis denove super la armeo de la mamelukoj. La 24an de julio, Bonaparte kaj sia armeo eniris kiel venkintoj en Kajron. La 1a kaj 2a de aŭgusto la franca ŝiparo estis preskaŭ tute detruita ĉe Abukiro fare de la ŝiparo de la admiralo Nelson. Tiele la britoj posedis la Mediteraneon kaj Bonaparte estis prizonulo de sia konkero. Post tiu malvenko, la turkoj, je la 9a de septembro, deklaris la militon al Francio. Tiam Egiptio estis parto de la Otomana Imperio, kiel majoritato de Proksima Oriento.

Napoléon et ses généraux en Égypte. (Napoleono kaj liaj generaloj en Egiptio), Jean-Léon Gérôme.

Dum li decidis fari de Egiptio veran ŝtaton kapabla vivi en aŭtarkio, Bonaparte sendis la generalon Desaix persekuti Murad Bejon ĝis la Supra Egiptio, kompletigante tiele la submeton de la lando. Pelitaj de britoj kaj turkoj, la mamelukoj kiuj survivis influis super la loĝantaro de Kajro kiu ribeliĝis la 21an de oktobro kontraŭ la francoj. Tiu ribelo estis senpie subpremita de la francaj trupoj: Trankvilo revenis kaj Bonaparte restarigis la situacion dekretante fine ĝeneralan amnestion, post senkapigi multajn, kies kapoj estis montritaj al la terurita homamaso, kaj kanonadi la Grandan Moskeon Al-Azhar.

En februaro de 1799, Bonaparte eliris al Sirio por fronti la trupojn otomanajn kiujn la sultano estis senditaj por ataki la francojn en Egiptio. La 10an de februaro de 1799, Bonaparte eliris el Kajro kun sia armeo kaj venkis super la turkoj ĉe la bataloj de El-Ariĉ kaj Gaza. La 7an de marto de 1799, la urbo Jafo estis konkerita kaj rabita de la francoj. Napoleono ordonis la ekzekutadon de ĉirkaŭ dumil kvincent turkaj prizonuloj kiuj estis aŭ mortpafitaj aŭ buĉitaj pro manko de municio[20]. Per tiu masakro, li esperis impresi siajn kontraŭulojn. Tiam la pesto aperis inter la francoj. Napoleono favoris al eŭtanazio de la mortontaj soldatoj helpe de fortaj dozoj de opio (uzita por maldolorigi), sed lia kuracisto, la barono Desgenettes, ege kontraŭis.

Loko de la batalo de Monto Tabor, laŭ mapo de Pierre Jacotin, 1826.

La 19an de marto 1799, Bonaparte eksieĝis ĉe Akko. La 13an de aprilo de 1799, la kavalerianoj de Junot venkis super la otomanaj kavalerianoj ĉe la batalo de Nazareth kaj la 16an de aprilo de 1799, Bonaparte kaj Kléber detruis la turkan armeon sendita por helpi fare de la sultano por liberigi la sieĝon de Akko dum la batalo de Monto Tabor. Kvankam ili venkis ĉe tiu batalo, la ekspedicio en Sirio estos dekonigita de la pesto kaj haltigita ĉe Akko.

Reveninta al Akko, Bonaparte klopodis, malsukcese de la 24a de aprilo al la 10a de majo de 1799, konkeri la urbon. La 17an de majo de 1799, li decidis abandoni la sieĝon kaj revenis en Egiption. La 14an de junio 1799, li alvenis al Kajro kaj, ŝanĝante la situacion, venkis super la turkoj la 25an de julio de 1799 ĉe la surtera batalo de Abukiro.

La situacio de la Direktoraro ŝajnis al li favora por puĉo, kaj Bonaparte, kiu jam havis nur malfortan surteran armeon, ĉar li estis perdinta sian ŝiparon, abandonis la estradon de la Armeo de Oriento al Jean-Baptiste Kléber.

Reveno al Parizo, situacio de Francio[redakti | redakti fonton]

Li revenis diskrete en Francion la 23an de aŭgusto de 1799 surŝipe de la fregato La Muiron, abandonante la generalon Kléber kun armeo malgrandigita kaj malsana. Li elŝipiĝis ĉe Saint-Raphaël la 9an de oktobro de 1799 post eviti mirakle la britajn ŝipojn dum la 47 tagoj de veturado. Survoje al Parizo, li estis aklamita de la popolo. Jean-Baptiste Kléber montriĝis elstara administranto kaj la 20an de marto de 1800, sukcesis venki super la turkoj ĉe la batalo de Heliopolo. Tiu venko permesis al Francio konservi Egiption, sed Kléber estis murdita, la 14an de junio de 1800 en Kajro, la saman tagon kiam Napoleono klare venkis en la batalo de Marengo en Italio, danke al la heroa atako de Desaix, kiu mortiĝis dume, nome forpasante li mem ankaŭ la saman tagon kiel Kléber.

La sukcedanto de Kléber, nome la generalo Menou, kapitulacis la 31an de aŭgusto de 1801 antaŭ la fortoj turka-britaj post esti perdinta 13,500 homojn, ĉefe viktimoj de epidemioj dum la pacnegocado. La francaj soldatoj restintaj estis repatriigitaj sur britaj ŝipoj al Francio.

Reganto de Francio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 18a de Brumero.
Napoleono ĉirkaŭita de membroj de la Konsilio de Kvin-Centoj dum la puĉo de la 18a de Brumero, pentrita de François Bouchot.

En Egiptio, Bonaparte restis informita pri la aferoj de Eŭropo. Li eksciis ke Francio estis suferinta en 1799 serion de malvenkoj en la Milito de la Dua Koalicio.[21] La 24an de Aŭgusto 1799, li profitis avantaĝon de la portempa eliro el Britaj ŝipoj el la Francaj marbordaj havenoj kaj enŝipiĝis al Francio, spite la fakton ke li ne estis ricevinta klarajn ordonojn por tio el Parizo.[22] La armeo estis lasita zorgite de Jean Baptiste Kléber.[23]

Nekonate al Bonaparte, la Direktoraro estis sendinta al li ordonoj retiriĝi por helpi eviti eblajn invadojn de Franca tero, sed la malbonaj linioj de komunikado malhelpis la liveron de tiuj mesaĝoj.[21] Kiam li atingis Parizon en Oktobro, la situacio de Francio estis estinta plibonigita pro serio de venkoj. La Respubliko, tamen, estis finance ruinigita kaj la neefika Direktoraro estis nepopulara ene de la Franca loĝantaro.[24] La Direktoraro studis la "dizerton" de Bonaparte sed ĝi estis tro malforta por puni lin.[21]

Spite la malsukcesojn en Egiptio, Napoleono revenis bonvenigita kiel heroo. Li faris aliancon kun la Direktoro Emmanuel Joseph Sieyès, sia frato Lucien, parolanto de la Konsilio de la Kvin Centoj Roger Ducos, Direktoro Joseph Fouché, kaj Talleyrand, kaj ili elpostenigis la Direktoraron per puĉo la 9an de Novembro 1799 ("la 18an de Brumero" laŭ la revolucia kalendaro), nuligante la Konsilion de la Kvin Centoj. Napoleono iĝis "unua konsulo" por dek jaroj, kun du konsuloj nomumitaj de li mem kiu havis nur konsultajn voĉojn. Lia povo estis konfirmita de la nova "Konstitucio de la Jaro VIII", origine plenita de Sieyès por doni al Napoleono minoran rolon, sed reverkita de Napoleono, kaj akceptita per rekta popola voĉdonado (3,000,000 favore, 1,567 opozicie). La konstitucio konservis la aspekton de respubliko sed reale establis diktatorecon.[25][26]

Konsularo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Milito de la Dua Koalicio kaj Konsularo (Francio).
Bonaparte, Unua Konsulo, de Ingres. Pozi kun mano en jako estis ofte uzita en portretoj de regantoj por indiki trankvilan kaj stabilan regopovon.

Napoleono stablis politikan sistemon kiu historiisto Martyn Lyons nomigis "diktatoreco per plebiscito".[27] Priokupita pro la demokrataj fortoj liberigitaj de la Revolucio, sed nevola ignori lin entute, Napoleono turniĝis al regulaj balotaj konsultoj kun la franca popolo en sia vojo al la imperia povo.[27] Li redaktis la Konstitucion de la Jaro VIII kaj sekuris sian propran elekton kiel Unua Konsulo, ekloĝante en la Tujlerioj. La konstitucio estis aprobita en manipulia referendumo okaziĝinta la venontan Januaron, per 99.94 procento de oficiale listitoj kiel voĉdonintaj "jes".[28] La frato de Napoleono, nome Lucien, estis falsiginte la informojn por montri ke 3 milionoj da personoj estis partoprenintaj en la plebiscito; la reala nombro estis 1.5 milionoj.[27] Politikaj observantoj tiamaj supozis ke la eblaj elektantoj francaj publike voĉdonuntaj nombris ĉirkaŭ 5 milionoj da personoj, kaj tiele la reĝimo artefarite duobligis la partoprenan indicon por indiki popularan entuziasmon por la Konsularo.[27] En la unuaj kelkaj monatoj de la Konsularo, kun milito ankoraŭ timigante Eŭropon kaj la interna nestabileco ankoraŭ plage en la lando, la kapto fare de Napoleono de la povo restis ankoraŭ tre milda.

Printempe de 1800, Napoleono kaj liaj trupoj trapasis la Svisajn Alpojn en Italion, cele al surprizo kontraŭ la Aŭstriaj armeojn kiuj estis reokupintaj la duoninsulon kiam Napoleono estis ankoraŭ en Egiptio. Tio estas priskribita en Bonaparte trapasanta la Alpojn de Hippolyte Delaroche kaj en la imperia pentraĵo de Jacques-Louis David nome Napoleono trapasanta la Alpojn.[29] Post malfacila trapasado de la Alpoj, la franca armeo eniris en la ebenaĵoj de Norda Italio praktike senopozicie.[30] Kiam Franca armeo alproksimiĝis el la nordo, la Aŭstrianoj estis tro okupitaj pro alia postene en Ĝenovo, kiu estis sieĝita de grava forto. La akra rezisto de tiu Franca armeo, sub André Masséna, havigis al la norda truparo iome da tempo por finfari operaciojn sen grava interfero.[31] Post kelkaj tagoj de reciproka serĉado, la du armeoj koliziis en la Batalo de Marengo la 14an de Junio. La Generalo Melas havis avantaĝon laŭ homkvanto de ĉirkaŭ 30 000 Aŭstraj soldatoj dum Napoleono komandis ĉirkaŭ 24 000 Francajn trupojn.[32] La batalo ekis favore por la Aŭstrianoj ĉar ties komenca atako surprizis la Francojn kaj laŭgrade retirigis ilin. Melas asertis ke li estis venkinta en la batalo kaj retirigis sian stabanaron al sia stabejo ĉirkaŭ la 3a horo posttagmeze, lasante siajn subulojn zorge de la persekutado de la Francoj.[33] La Francaj linioj neniam rompiĝis dum tiu taktika retiriĝo; Napoleono konstante rajdis inter la trupoj instige al la rezisto kaj la pluluktado. Vespere, kompleta divizio estre de Desaix alvenis al la batalkampo kaj ŝanĝis ties tajdon. Serio de artileriaj kaj de kavaleriaj atakoj dekonigis la Aŭstran armeon, kiu fuĝis laŭ la rivero Bormida reen al Alessandria, lasante ĉirkaŭ 14 000 perdojn.[34] La venontan tagon, la Aŭstria armeo interkonsentis abandoni Nordan Italion laŭ la Konvencio de Alessandria, kiu garantiis al ili sekuran pasadon al amika teritorio ŝanĝe de ties fortikaĵoj tra la tuta regiono.[34]

Napoleono kiel komandanto de la Armeo.

Kvakam kritikistoj indikis kelkajn taktikajn erarojn de Napoleono antaŭ la batalo, ili ankaŭ laŭdis lian aŭdacon kiam elektis riskan kampanjostrategion, invadante la Italian duoninsulon el la nordo kiam plej parto de Francaj invadoj venis okcidente, ĉe aŭ laŭlonge de la marbordo.[35] Kiel Chandler indikas, Napoleono uzis preskaŭ unu jaron por elpeli la Aŭstrianojn el Italio en sia unua kampanjo; en 1800, necesis nur unu monato por atingi la saman celon.[35] Germana strategiisto kaj batalkampa marŝalo Alfred von Schlieffen konkludis ke "Bonaparte ne nuligis sian malamikon sed eliminis lin kaj igis lin nedamaĝa" dum "[atingo] de la kampanja celo: nome la konkero de Norda Italio".[36]

La venko de Napoleono ĉe Marengo sekurigis sian politikan aŭtoritaton kaj levis sian popularecon hejme, sed ĝi ne koondukis al tuja paco. Frato de Bonaparte, nome Jozefo, estris la komplikajn negocadojn en Lunéville kaj informis ke Aŭstrio, kuraĝigita de Brita subteno, ne agknoskus la novan teritorion kiun Francio estis akirinta. Tiele Bonaparte ordonis al sia generalo Moreau frapi Aŭstrion denove. Moreau kaj la Francoj trairis Bavarion kaj venkegis ĉe Hohenlinden en Decembro 1800. Kiel rezulto, la Aŭstrianoj kapitulacis kaj subskribis la Traktaton de Lunéville en Februaro 1801. Tiu traktato konfirmis kaj etendis la dekomencajn francajn akirojn de la Traktato de Campo Formio.[37] Britio tiam restis la nura lando kiu estis ankoraŭ milite kontraŭ Francio.

Provizora paco en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Post jardeko de konstanta milito, Francio kaj Britio subskribis la artikolojn de la Traktato de Amiens en Marto 1802, kio markis la finon de la Revoluciaj Militoj. Amiens alvokis por la retiro de la Britia trupoj el ĵus konkeritaj koloniaj teritorioj same kiel por la sekuro tranĉi la ekspansiajn celojn de la Franca Respubliko.[31] Kun Eŭropo pace kaj la rekuperon de la ekonomio, la populareco de Napoleono plialtiĝis al siaj plej altaj niveloj sub la Konsularo, kaj hejme kaj eksterlande.[38] Per konstitucia referendumo dum la printempo de 1802, la Franca popolo klare aprobis konstitucion kiu faris la Konsularon permanenta, esence plialtigante Napoleonon al la posteno de diktatoro porvive.[38] Kvankam la voĉdonado de du jaroj antaŭe estis alportinta 1.5 milionojn da presonoj al la balotado, la nova referendumo estis partoprenita de 3.6 milionoj (72% el elektanteblaj voĉdonantoj).[39] Ne estis sekreta balotado en 1802 kaj malmultaj personoj deziris malferme kontraŭi la reĝimon; la konstitucio atingis aprobon per ĉirkaŭ 99% el la voĉdonado.[39] Liaj ampleksaj povoj estis deklaritaj en la nova konstitucio: Artikolo 1. La Franca popolo nomigas, kaj la Senato proklamas Napoleonon Bonaparte Unua Konsulo dumviva.[40] Post 1802, li estis ĝenerale aludita kiel Napoleono pli ol kiel Bonaparte.[41]

François Dominique Toussaint-Louverture kontraŭis la napoleonajn klopodojn reakiri la francan kolonion kiu poste estos Haitio.

Tiu mallonga paco en Eŭropo permesis al Napoleono centriĝi en la Francaj kolonioj eksterlande. Sankta-Domingo estis sukcesinta akiri altan nivelon de politika aŭtonomeco dum la Revoluciaj Militoj, kaj Toussaint Louverture instalis sin kiel de facto diktatoro ĉirkaŭ 1801. Napoleono vidis oportunon rekuperi la iaman riĉan kolonion kiam li subskribis la Traktaton de Amiens. Dum la Revolucio, la Nacia Konvencio voĉdonis por aboli sklavecon en Februaro 1794. Laŭ la terminoj de Amiens, tamen, Napoleono interkonsentis pacigi la Britiajn postulojn por ne aboli sklavecon en kolonioj kie la dekreto de 1794 neniam estis plenumita. La rezulta Leĝo de 20a de Majo 1802 neniam aplikiĝis al kolonioj kiel GvadelupoFranca Gujano, kvankam generaloj kaj aliaj oficiroj uzis la ekskuzon de la paco kiel oportuno por reinstali sklavecon en kelkaj el tiuj lokoj. La Leĝo de 20a de Majo oficiale restaŭris la sklavokomercon en la kolonioj de Karibio, ne la sklavecon mem.[42] Napoleono sendis ekspedicion estre de la generalo Charles Leclerc por rehavi kontrolon super Sankta-Domingo. Kvankam la francoj sukcesis kapti Toussaint Louverture, la ekspedicio malsukcesis kiam malsano kripligis la Francian armeon. En Majo 1803, la lastaj 8000 Francaj trupoj lasis la insulon kaj la sklavoj proklamis sendependan respublikon kiun ili nomigis Haitio en 1804.[43] Vidinte la malsukceson de siaj koloniaj klopodoj, Napoleono decidis en 1803 vendi la Teritorion Luiziano al Usono, kio tuj duobligis la grandon de la tiama Usono. La vendoprezo estis malpli ol tri centimoj por akreo, nome totalo de 15 milionoj da usonaj dolaroj.[44][45]

La paco kun Britio montriĝis nestabila kaj polemika.[46] Britio ne foriris el Malto kiel estis promesita kaj protestis kontraŭ la anekso de Piemonto fare de Napoleono kaj lia Acte de Médiation (perakto), kiu establis novan Svisan Konfederacion. Neniu el tiuj teritorioj estis kovritaj de la Traktato de Amiens, sed ili okazigis gravajn ŝtreĉojn.[47] La disputo finis per deklaro de milito fare de Britio en Majo 1803; Napoleono reagis rekunigante la invadan kampadejon ĉe Boulogne.[22]

Unua Imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Imperio (Francio).
Colored painting depicting Napoleon crowning his wife inside of a cathedral
La kronigo de Napoleono de Jacques-Louis David en 1804.

Dum la Konsularo, Napoleono frontis kelkajn monarkiajn kaj Jakobenajn murdoklopodojn, kiaj la Konspiro de la ponardistoj en Oktobro 1800 kaj la Konspiro de la strato Saint-Nicaise (konata ankaŭ kiel la Infera Maŝino) du monatojn poste.[48] Januare 1804, lia polico malkovris murdan konspiron kontraŭ li en kiu estis implikita Moreau kaj kiu estis klare sponsorita de la familio de la Burbonoj, iamaj regantoj de Francio. Je konsilo de Talleyrand, Napoleono ordonis la kidnapon de Louis Antoine, Duko de Enghien, kontraŭ la suvereneco de Baden. La Duko estis tuj eksekutita post sekreta militjuĝado, kvankam li ne estis implikita en la konspiro.[49] La ekzekuto de Enghien furiozigis la monarkiajn kortegojn tra tuta Eŭropo, kaj tio iĝis unu el la kontribuaj politikaj faktoroj por la eksplodo de la Napoleonaj Militoj.

Busto de Napoleono la 1-a, 1807–1809. Marmoro, el Kararo. Laŭ Antoine-Denis Chaudet. Muzeo Viktoria kaj Alberto, Londono.

Por etendi sian povon, Napoleono uzis tiujn murdoknspirojn por justigi la kreadon de imperia sistemo bazita sur la Romia modelo. Li kredis ke Burbona restaŭrado estus pli malfacila se la sukcedo ene de sia propra familio estus enmetita en la konstitucion.[50] Lanĉante alian referendumon en 1804, Napoleono estis elektita kiel Imperestro de Francoj per pli ol 99%.[39] Same kiel por la Dumviva Konsuleco du jarojn antaŭe, tiu referendumo produktis tre altan partoprenon, kun preskaŭ 3.6 milionoj da voĉdonantoj en la balotejoj.[39]

Atenta observanto de la plialtigo de Bonaparte al la absoluta povo, nome Madame de Rémusat, klarigis ke "homoj elĉerpita pro la tumultemo de la Revolucio... serĉis la dominadon de kapabla reganto" kaj ke "la homoj kredis tre sincere ke Bonaparte, ĉu kiel konsulo aŭ kiel imperiestro, plenumos sian aŭtoritaton kaj savos [ilin] el la danĝeroj de anarkio.[51]"

La kronigo de Napoleono okazis la 2an de Decembro 1804. Oni alportis du separatajn kronojn por la ceremonio: ora laŭra krono alvokanta al la Romia Imperio kaj kopio de la krono de Karlo la Granda.[52] Napoleono eniris en la ceremonion vestante la laŭran kronon kaj tenis ĝin sur sia kapo dum la tuta proceduro.[52] Por la oficiala kronigo, li mem levis la krono de Karlo la Granda super sia kapo kiel simbola gesto, sed neniam metis ĝin sur la verto ĉar li jam estis portinta la oran laŭran kronon.[52] Anstataŭe li metis la kronon sur la kapo de Josephine, kiu evento estis memorita en la oficiale akceptita pentraĵo de Jacques-Louis David.[52] Napoleono stis kronita ankaŭ kiel Reĝo de Italio, per la Fera Krono de Lombardio, ĉe la Katedralo de Milano la 26an de Majo 1805. Li kreis dekok Marŝalojn de Imperio el inter siaj pintaj generaloj por sekurigi la fidelon de la armeo.

Milito de la Tria Koalicio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de la Tria Koalicio.
Colored painting depicting Napoleon receiving the surrender of the Austrian generals, with the opposing armies and the city of Ulm in the background
Napoleono kaj la Grande Armée ricevas la kapitulacon de Aŭstra Generalo Mack post la Batalo de Ulm en Oktobro 1805. La definitiva finalo de la Kampanjo de Ulm levis la nombron de la kaptitaj aŭstraj soldatoj al 60 000. Kun la Aŭstria armeo detruita, Vieno falus al la Francoj en Novembro.

Granda Britio estis rompinta la Pacon de Amiens deklarante militon kontraŭ Francio en Majo 1803.[53] En Decembro 1804, Angla-Sveda interkonsento iĝis la unua paŝo al la kreado de la Tria Koalicio. Aprile 1805, ankaŭ Britio estis subskribinta aliancon kun Rusio.[54] Aŭstrio estis venkita de Francio dufoje en la ĵusa memoro kaj volis revenĝon, kaj tiele ĝi aliĝis al la koalicio kelkajn monatojn poste.[55]

Antaŭ la formado de la Tria Koalicio, Napoleono estis ariginta invadan forton, nome Armée d'Angleterre (Armeo de Anglio), en ses kampadejoj ĉe Boulogne en Norda Francio. Li intencis uzi tiun invadan forton por frapi en Anglion. Ili neniam invadis, sed la trupoj de Napoleono ricevis zorgan kaj valoran trejnadon por estontaj militoperacojn.[56] La homoj de Boulogne formis la kernon de tio kion Napoleono poste nomigis La Grande Armée. Je starto, tiu Franca armeo havis ĉirkaŭ 200 000 homojn organizitajn en sep korpusojn, kiuj estis grandaj kampunuoj kiuj havis po 36 al 40 kanonojn kaj estis kapablaj je sendependa agado ĝis aliaj korpusoj povu veni al savado.[57] Unusola korpuso taŭge situa en forta defenda posteno povu survivi almenaŭ unu tagon sen subteno, havigante al la Grande Armée enormajn strategiajn kaj taktikajn eblojn en ĉiu kampanjo. Pinte de tiuj fortoj, Napoleono kreis kavalerian rezervon de 22 000 organizitaj en du kirasistaj divizioj, kvar rajdaj divizioj de dragonoj, unu divizion de nerajdaj dragonoj, kaj unu de malpeza kavalerio, ĉiuj subtenitaj de 24 pecoj de artilerio.[58] Ĉirkaŭ 1805, la Grande Armée estis kreskinta ĝis forto de 350 000 homoj,[58] kiuj estis bone ekipitaj, bone trejinitaj, kaj estritaj de kompetentaj oficiroj.[59]

Napoleono sciis ke la Franca ŝiparo ne povas venki super la Royal Navy en rekta batalo, kaj tiele li planis malproksimigi tiun for el la Manika Markolo pere de distraj taktikoj.[60] La ĉefa strategia ideo konsistis el la eskapo de la Franca Mararmeo el la Britaj blokadoj de Toulon kaj Brest kaj minaco de atako al Karibio. Pro tiu atako, oni esperis, ke la Britoj malfortigu sian defendon de la Okcidentaj Proksimejoj (okcidente de la Brita Insularo) pere de la sendado de ŝipoj al Karibio, kio permesus al kombinita Franc-hispana ŝiparo ekkontroli la markolon sufiĉe dumlonge por ke la Francaj armeoj trapasu ĝin kaj invadu.[60] Tamen, la plano malmuntiĝis post la Britia venko de la Batalo de Kabo Finisterre en Julio de 1805. La Franca Admiralo Villeneuve tiam retiriĝis al Cádiz anstataŭ unuiĝi al la Franca ŝiparo ĉe Brest por atako en la Manika Markolo.[61]

Ĉirkaŭ Aŭgusto 1805, Napoleono estis konstatinta ke la strategia situacio estis ŝanĝita fundamente. Frontante eblan invadon fare de siaj kontinentaj malamikoj, li decidis frapi la unuan kaj turnis la direktojn de sia armeo el la Manika Markolo al la rivero Rejno. Lia baza celo estis detrui la izolitajn Aŭstriajn armeojn en Suda Germanio antaŭ la ebla alveno de ties Rusiaj aliancanoj. La 25an de Septembro, post granda sekreto kaj arda marŝado, 200 000 Francaj trupoj ektrapasis la Rejnon en fronto de 260 km.[62][63] Aŭstria komandanto Karl Mack estis arigante la plej grandan parton de la Aŭstria armeo ĉe la fortikaĵo de Ulm en Svabio. Napoleono sendis siajn fortojn sudorienten kaj la Grande Armée plenumis prilaboritan cirklan movadon kiu flankis la Aŭstriajn okupolokojn. La Ulma Manovro komplete surprizis la Generalon Mack, kiu malfrue komprenis ke lia armeo estis tranĉokaptita. Post kelkaj minoraj bataletoj kiuj rezultis en la Batalo de Ulm, Mack fine kapitulacis post esti konstatinta ke ne estis vojo por rompi la Francan ĉirkaŭon. Kontraŭ nur 2000 perdojn de Francoj, Napoleon estis sukcesinta kapti totalon de 60,000 Aŭstriaj soldatoj pere de la rapida marŝado de sia armeo.[64] La Ulma Kampanjo estas ĝenerale konsiderata kiel strategia majstroverko kaj estis influa en la disvolvigo de la Plano Schlieffen fine de la 19a jarcento.[65] Por la Francoj, tiu spektakla venko surtere estis tamen amarigita pro la klara venko kiun la Royal Navy akiris en la Batalo de Trafalgar la 21an de Oktobro. Post Trafalgar, Britio havis totalan dominadon de la maroj dum la daŭro de la Napoleonaj Militoj.

Napoleono ĉe la Batalo de Austerlitz, de François Gérard 1805. La Batalo de Austerlitz, konata ankaŭ kiel la Batalo de la Tri Imperiestroj, estis unu el multaj venkoj de Napoleono, kie la Franca Imperio venkis super la Tria Koalicio.

Post la Ulma Kampanjo, Francaj fortoj sukcesis kapti Vienon en Novembro. La falo de Vieno havigis al la Francoj grandan milit-akiron ĉar ili kaptis 100 000 pafilojn, 500 kanonojn, kaj netuŝitajn pontojn super la Danubo.[66] Je tiu kritika situacio, kaj la caro Aleksandro la 1-a kaj la Sankta Romia Imperiestro Francisko la 2-a decidis fronti Napoleonon batale, spite la kontraŭvolojn de kelkaj el ties subuloj. Napoleono sendis sian armeon norden persekute de Aliancanoj, sed poste li ordoni al siaj fortoj retiriĝi ĉar li sentis malfortecon. Nesperante allogi la Aliancanojn en batalon, Napoleono donis indikojn dum la tagoj antaŭ la engaĝiĝo ke la Franca armeo estas en bedaŭrinda stato, eĉ abandonante la dominajn Altaĵojn Pratzen ĉe la vilaĝo Austerlitz. Ĉe la Batalo de Austerlitz, en Moravio la 2an de Decembro, li deplojis la Francan armeon sub la Altaĵojn Pratzen kaj intence malfortigis sian dekstran flankon, kuraĝigante la Aliancanojn lanĉi fortan atakon tie espere ĉirkaŭi la tutan Francan linion. Perforta marŝado el Vieno fare de Marŝalo Davout kaj de lia 3a Korpuso plenigis la malplenon lasita de Napoleono ĝuste akurate. Dume, la forta Aliancana deplojado kontraŭ la Franca dekstro malfortigis ties centron de la Altaĵoj Pratzen, kiuj estis arde atakitaj de la 4a Korpuso de Marŝalo Soult. Kun la Aliancana centro detruita, la Francoj forbalais ambaŭ malamikajn flankojn kaj devigis la Aliancanoj fuĝi ĥaose, kaptante milojn da prizonuloj en la procezo. La batalo estis ofte vidita kiel taktika majstroverko pro la preskaŭ-perfekta plenumo de kalkulita sed danĝera plano — de sama gravo kiel ĉe Cannae, nome fama venkego de Hanibalo ĉirkaŭ 2,000 jarojn antaŭe.[67]

La Aliancana katastrojo ĉe Austerlitz signife frapis la fidon de la Imperiestro Francisko en la Briti-estrita militklopodo. Francio kaj Aŭstrio interkonsentis por tuja batalpaŭzo kaj la Traktato de Pressburg (Bratislavo) tuj sekvis poste la 26an de Decembro. Tiu traktato eligis Aŭstrion el la milito kaj el la Koalicio dum plifortigis la antaŭajn traktatojn de Campo Formio kaj de Lunéville inter ambaŭ potencoj. Tiu traktato konfirmis la Aŭstriajn perdojn de tero al Francio en Italio kaj en Bavario, kaj terojn en Germanio al la Germanaj aliancanoj de Napoleono. Ĝi inkludis ankaŭ reparacion de 40 milionoj de frankoj al la venkitaj Habsburgoj kaj permesis al la fuĝintaj Rusiaj trupoj liberan pasadon tra malamikaj teritorioj kaj reen al ties hejmolokoj. Napoleono diris, "La batalo de Austerlitz estas la plej fajna el ĉiuj kiujn mi luktis".[68] Frank McLynn sugestis ke Napoleono estis tiom sukcesa ĉe Austerlitz ke li perdis kontakton kun la realo, kaj ke tio kiu estis Francia eksterlanda politiko iĝis "persona Napoleona".[69] Vincent Cronin malkonsentas, asertante ke Napoleono ne estis tiom tro ambicia por si mem, "li enkorpigis la ambiciojn de tridek milionoj da Francoj".[70]

Mezorientaj aliancoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Franc-Otomana alianco kaj Franc-Persa alianco.
La Irania sendito Mirza Mohammed Reza-Qazvini kunside kun Napoleono Bonaparte ĉe la Palaco Finckenstein, la 27an de Aprilo 1807, por subskribi la Traktaton de Finckenstein.

Napoleono plue entreprenis grandan skemon por establi Francan eston en Mezoriento por meti premon al Britio kaj Rusio, kaj eble por formi aliancon kun la Otomana Imperio.[71] Februare 1806, la Otomana Imperiestro Selimo la 3-a finfine agnoskis Napoleonon kiel Imperiestro. Li ankaŭ klinis por alianco kun Francio, nomante Francion "nia sincera kaj natura aliancano".[72] Tiu decido kondukis la Otomanan Imperion al perdo de milito kontraŭ Rusio kaj Britio. Franc-Persa alianco estis formita ankaŭ inter Napoleono kaj la Persa Imperio de Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro. Ĝi falis en 1807, kiam Francio kaj Rusio mem formis senesperan aliancon.[71] Finfine, Napoleono ne estis farinta efektivajn aliancojn en la Mezoriento.[73]

Milito de la Kvara Koalicio kaj Tilsit[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de la Kvara Koalicio.

Post Austerlitz, Napoleono establis la Rejnan Federacion en 1806. Kolekto de Germanaj ŝtatoj intencis servi kiel kusena zono inter Francio kaj Centra Eŭropo, kaj tiele la kreo de tiu Konfederacio markis la finon de la Sankta Romia Imperio kaj grave alarmis la Prusianojn. La senhonta reorganizado de Germana teritorio fare de la Francoj riskis minaci la Prusian influon en la regiono, se ne elimini ĝin entute. Militofebro en Berlino rapide altiĝis tra la somero de 1806. Je insisto de sia kortego, speciale de sia edzino la reĝino Louise, Frederiko Vilhelmo la 3-a decidis defii la Francan dominadon de Centra Eŭropo irante al la milito.[74]

Napoleono revizias la Imperian Gvardion antaŭ la Batalo de Jena.

La komencaj militmanovroj ekis en Septembro 1806. En letero al la Marŝalo Soult detalante la planon por la kampanjo, Napoleono priskribis la esencajn trajtojn de la Napoleona militmaniero kaj enkondukis la frazon le bataillon-carré ("kvadrata bataliono").[75] En la sistemo de bataillon-carré, la diversaj korpusoj de la Grande Armée marŝus unuforme kune laŭ tre proksima subtena distanco.[75] Se ajna sola korpuso estis atakita, la aliaj povus rapide eniri en agado kaj veni helpo. Napoleono invadis Prusion kun 180,000 trupoj, rapide marŝante al la dekstra bordo de la rivero Saale. Kiel en antaŭaj kampanjoj, lia fundamenta celo estis detrui unu opozicianton antaŭ plifortigoj el alia pinto povu ekvilibrigi la militon. Post cii pri la lokoj kie estis la Prusia armeo, la Francoj revenis okcidenten kaj trapasis la Saale kun nerezistebla forto. Je la ĝemelaj bataloj de Jena kaj Auerstedt, luktitaj la 14an de Oktobro, la Francoj klare venkis super la Prusianoj kaj okazigis al ili enormajn perdojn. Kun kelkaj gravaj komandantoj mortintaj aŭ senkapabligitaj, la Prusia reĝo montriĝis nekapabla efektive komandi la armeon, kiu rapide komencis disintegriĝi. En laŭdita persekutado kiu markis la "pinton de la Napoleona militmaniero", laŭ la historiisto Richard Brooks,[76] la Francoj sukcesis kapti el la malamiko 140,000 soldatojn, ĉirkaŭ 2,000 kanonojn kaj centojn da municiaj vagonoj, ĉiuj en unusola monato. La historiisto David Chandler verkis pri la Prusiaj fortoj: "Neniam la spirit-forto de ajna armeo estis pli komplete detruita".[75] Spite ties enorman malvenkon, la Prusianoj malakceptis negoci kun la Francoj ĝis la Rusoj havus oportunon eniri en la lukto.

La Traktatoj de Tilsit: Napoleono kunside kun Aleksandro la 1-a de Rusio sur flosaĵo en la mezo de la rivero Neman.

Post sia venko, Napoleono trudis la unuajn elementojn de la Kontinenta Sistemo pere de la Berlina Dekreto publikigita en Novembro 1806. La Kontinenta Sistemo, kiu malpermesis al Eŭropaj nacioj komerci kun Britio, estis amplekse malatentita tra sia regoteritorio.[77][78] En la venontaj kelkaj monatoj, Napoleono marŝis kontraŭ la antaŭenirintaj Rusiaj armeoj tra Pollando kaj venis al la sangelverŝa sakostrato de la Batalo de Eylau en Februaro 1807.[79] Post periodo de ripozo kaj plifirmigo ambaŭflanke, la milito restartis en Junio pere de la komenca lukto ĉe Heilsberg kiu montriĝis nedecida. La 14an de Junio, tamen, Napoleono finfine atingis klaran venkon super la Rusoj en la Batalo de Friedland, forbalaante la majoritaton de la Rusia armeo en tre sangelverŝa batalo. La grado de tiu malvenko konvinkis la Rusojn fari pacon kun la Francoj. La 19an de Junio, la caro Aleksandro sendis senditon por klopodi batalpaŭzon kun Napoleono. Tiu lasta certigis al la sendito ke la rivero Vistulo reprezentis la naturajn limojn inter Franca kaj Rusia influoj en Eŭropo. Sur tiu bazo, la du imperiestroj komencis porpacajn negocadojn ĉe la urbo Tilsit post kunsidi sur simbola flosilo sur la rivero Niemen. La unua afero kiun Aleksandro diris al Napoleono estis probable bone kalkulita: "Mi hatas la Anglojn triom multe kiom vi".[80]

Aleksandro frontis premon el sia frato, la Duko Konstantin, kontraŭ fari pacon kun Napoleono. Pro la venko kiun li ĵus atingis, la Francia imperiestro proponis al la Rusoj relative malseverajn terminojn – postulante ke Rusio aliĝu al la Kontinenta Sistemo, retiru siajn fortojn el Valaĥio kaj Moldavio, kaj lasu la kontrolon super la Ioniaj insuloj al Francio.[81] Kontraste, Napoleono diktis tre akrajn pacterminojn por Prusio, spite la senĉesajn instigojn de la reĝino Luiza. Forbalaante duonon de la Prusiaj teritorioj el la mapo, Napoleono kreis novan regnon de 1,100 kvadrataj mejloj nome Vestfalio. Li poste nomumis sian junan fraton Jérôme kiel la nova monarko de tiu nova reĝlando. La humiliga traktado al Prusio en Tilsit okazigis profundan kaj amaran antagonismon kiu pli akriĝis dum progresis la Napoleona epoko. Plie, la intencoj de Aleksandro por amikeco kun Napoleono kondukis tiun lastan al serioza misĵuĝo pri la veraj intencoj de sia Rusia partnero, kiu malatentos nombrajn erojn de la traktato en la venontaj jaroj. Spite tiujn problemojn, la Traktatoj de Tilsit finfine permesis al Napoleono ripozon el milito kaj revenon al Francio, kie li ne estis dum ĉirkaŭ 300 tagoj.[82]

Duoninsula Milito kaj Erfurt[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duoninsula Milito.

La paco de Tilsit donis al Napoleono tempon por organizi sian imperion. Unu el liaj ĉefaj celoj estis plifortigi la Kontinentan Sistemon kontraŭ la Britoj. Li decidis fokusigi sian atenton al la Regno Portugalio, kiu konstante malatentis liajn komercajn malpermesojn. Post malvenko en la Milito de la Oranĝoj en 1801, Portugalio adoptis duoble-flankan politikon. Dekomence, Johano la 6-a interkonsentis fermi siajn havenojn al la Britia komerco. La situacio tute ŝanĝiĝis post la Franc-Hispana malvenko de Trafalgar; Johano kuraĝiĝis kaj oficiale pluigis diplomatiajn kaj komercajn rilatojn kun Britio.

Joseph Bonaparte, frato de Napoleono, kiel Reĝo de Hispanio.

Malkontenta pro tiu ŝanĝo de politiko fare de la Registaro de Portugalio, Napoleono negocis sekretan traktaton kun Karlo la 4-a de Hispanio kaj sendis armeon por invadi Portugalion.[83] La 17an de Oktobro 1807, 24,000 Francaj trupoj estre de la Generalo Junot trapasis la Pireneojn kun hispana kunlaborado kaj direktis sin al Portugalio por plifortigi la ordonojn de Napoleono.[84] Tiu atako estis la unua paŝo al tio kio poste iĝosla Duoninsula Milito, nome ses-jara luktado kiu grave elfosis la Francan forton. Tra la vintro de 1808, Francaj agentoj interplektiĝis pli kaj pli en la hispanaj internaj aferoj, cele al kreado de malkonsento inter la membroj de hispana reĝa familio. La 16an de Februaro 1808, sekretaj Francaj maŝinadoj finfine materiiĝis kiam Napoleono anoncis ke li intervenos por peri inter la rivalaj politikaj fakcioj en la lando.[85] La Marŝalo Murat kondukis 120,000 trupojn en Hispanion kaj la Francoj alvenis en Madridon la 24a de Marto,[86] kie sovaĝaj tumultoj kontraŭ la okupado eksplodis ĝuste nur kelkajn semajnojn poste. Napoleono nomumis sian fraton, Joseph Bonaparte, kiel la nova Reĝo de Hispanio en la somero de 1808. Tiu nomumo furiozigis la tre religian kaj konserveman hispanan loĝantaron sed ankaŭ gravajn sektorojn de liberaloj. Rezistado al la Franca agreso tuj disvastiĝis tra la tuta lando. La surpriza malvenko de la Francoj ĉe la Batalo de Bailén en Julio nutris la esperojn de la malamikoj de Napoleono kaj parte konvinkis la Francan imperiestron interveni persone.

Antaŭ iri al Iberio, Napoleono decidis entrepreni kelkajn londaŭrajn haltigajn aferojn kun la Rusoj. Ĉe la Kongreso de Erfurt en Oktobro 1808, Napoleono deziris teni Rusion ĉe sia flanko dum la tuj venonta lukto en Hispanio kaj dum ajna ebla konflikto kontraŭ Aŭstrio. Ambaŭ flankoj atingis interkonsenton, nome Erfurta Konvencio, kiu proponis al Britio ĉesi sian militon kontraŭ Francio, kiu agnoskis la Rusian konkeron de Finnlando el Svedio, kaj kiu konfirmis la Rusian subtenon por Francio en ebla milito kontraŭ Aŭstrio "plej bone kapable".[87] Napoleono tiam revenis al Francio kaj prepariĝis por milito. La Grande Armée, sub la persona komando de la imperiestro, rapide trapasis la riveron Ebro norde de Hispanio en Novembro 1808 kaj okazigis serion de detruajn venkojn super la hispanaj fortoj. Post klare venki super la lastaj hispanaj trupoj garde de la ĉefurbo en Somosierra, Napoleono eniris en Madridon la 4an de Decembro kun 80,000 trupoj.[88] Li poste liberigis siajn soldatojn kontraŭ Moore kaj la Britajn fortojn. La Britoj rapide retiriĝis al la marbordoj el la plej parto de Hispanio post lasta rezisto en la Batalo de Korunjo en Januaro 1809.

Napoleono fine lasis Iberion por trakti kun la Aŭstrianoj en Centra Eŭropo, sed la Duoninsula Milito pluis longe post lia foresto. Li neniam revenis al Hispanio post la kampanjo de 1808. Kelkajn monatojn post la batalo de Korunjo, la Britoj sendis alian armeon al la duoninsulo sub la estonta Duko de Wellington. La milito tiam eniris en komplika kaj nesimetria strategia senelira sakostrato kie ĉiu partio klopodis akiri venkon. La kerno de la konflikto iĝis la bruta gerilo kiu enkotigis multon el la hispana kamparo. Ambaŭ flankoj faraĉis la plej malhumanajn farojn el la Napoleonaj Militoj dum tiu fazo de la konflikto. La senkompata gerilmaniero en Hispanio, ege foresta el la Francaj kampanjoj en Centra Eŭropo, ege malhavigis la Francajn liniojn el liveraĵoj kaj komunikado. Kvankam Francio tenis ĉirkaŭ 300,000 trupojn en Iberio dum la Duoninsula Milito, la majoritato estis ligitaj al kazernoj kaj al informaj operacoj.[89] La Francoj neniam kapablis koncentri ĉiujn siajn fortojn efektive, plilongigante la militon ĝis la eventoj aliloke en Eŭropo fine ŝanĝis la tajdon en favoro de la Aliancanoj. Post la invado de Rusio en 1812, la nombro de Francaj trupoj en Hispanio vaste malpliiĝis ĉar Napoleono bezonis plifortigojn por konservi sian strategian pozicion en Eŭropo. Ĉirkaŭ 1814, post serioj de bataloj kaj sieĝoj tra tuta Iberio, la Aliancanoj estis sukcesintaj elpeli la Francojn el la duoninsulo.

La efiko de la Napoleona invado de Hispanio kaj anstataŭo de la hispana Burbona monarkio favore de lia frato Joseph havis enorman rezulton sur la Hispana imperio. En Hispanameriko multaj lokaj elitoj formis juntas kaj organizis mekanismojn por regadi en la nomo de Fernando la 7-a, kiun ili konsideris la laŭleĝa hispana monarko. La eksplodoj de la militoj de la Sendependigo de Hispanameriko en plej el imperio estis iel rezulto de la nestabiliga agado de Napoleono en Hispanio kaj kondukis al la apero de kaŭdiloj en la tajdo de tiuj militoj.[90]

Milito de la Kvina Koalicio kaj Marie Louise[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de la Kvina Koalicio.
Napoleono ĉe la Batalo de Wagram, pentrita de Horace Vernet.

Post kvar jaroj flanke, Aŭstrio serĉis alian militon kun Francio por venĝi siajn pasintajn malvenkojn. Aŭstrio ne povis enkalkuli subtenon el Rusio ĉar tiu lasta estis milite kontraŭ Britio, Svedio, kaj la Otomana Imperio en 1809. Frederiko Vilhelmo de Prusio dekomence promesis helpi la Aŭstrianojn, sed poste malakceptis antaŭ la komenco de la konflikto.[91] Informo de la Aŭstria financa ministro sugestis ke la trezoro elĉerpiĝos meze de 1809 se la granda armeo kiun Aŭstrio estis forminta ekde la Tria Koalicio restos mobilizita.[91] Kvankam la Arkiduko Karlo avertis ke Aŭstrio ne estis preta por alia kunfronto kontraŭ Napoleono, aserto kiu metis lin en la tiel nomita "pacpartio", ankaŭ li ne volis vidi la armeon malmobilizita.[91] La 8an de Februaro 1809, la defendantoj de la milito finfine sukcesis kiam la Imperia Registaro sekrete decidis alian kunfrontadon kontraŭ Francio.

Frumatene de la 10a de Aprilo, antaŭeniraj elementoj de la Aŭstria armeo trapasis la riveron Inn kaj invadis Bavarion. La tuja atako de Aŭstrio surprizis la Francojn; Napoleono mem estis ankoraŭ en Pariso kiam li aŭdis pri la invado. Li alvenis al Donauwörth la 17an por renkonti kun la Grande Armée kiu estis en danĝera pozicio, kun siaj du flankoj separataj per 121 km kaj kunigitaj nur per fajna fadeno de Bavariaj trupoj. Karlo premis la maldekstran alon de la Franca armeo kaj sturmis per siaj homoj la 3an Korpuson de la Marŝalo Davout. Responde, Napoleono ideis planon por tranĉi la Aŭstrianojn per la celebrita Manovro Landshut.[92] Li reliniigis la akson de sia armeo kaj marŝigis siajn soldatojn al la urbo Eckmühl. La Francoj atingis konvinkan venkon en la rezulta Batalo de Eckmühl, devigante Karlon retiri siajn fortojn al la Danubo kaj en Bohemion. La 13an de Majo, Vieno falis por la dua fojo en kvar jaroj, kvankam la milito pluis ĉar plej el la Aŭstria armeo estis survivinta la komencajn engaĝiĝojn en Suda Germanio.

Ĉirkaŭ la 17a de Majo, la ĉefa Aŭstria armeo estrita de Karlo estis alveninta en Marchfeld. Karlo tenis la kernon de siaj trupoj kelkajn mejlojn for el la riverbordo espere koncentradi ilin al la punkto kie Napoleono decidedos trapasi. La 21an de Majo, la Francoj faris sian unuan ĉefan klopodon por trapasi la Danubon, kio rezultis en la Batalo de Aspern-Essling. La Aŭstroj ĝuis la komfortan laŭnombran superecon super la Francoj laŭlonge de la batalo; la unuan tagon Karlo disponis el 110,000 soldatoj kontraŭ nur 31,000 komanditaj de Napoleono.[93] Ĉirkaŭ la duan tagon, plinfortigoj plialtigis la Francajn nombrojn ĝis 70,000.[94] La batalo estis karakterizita de forta tien kaj reen luktado por la du vilaĝoj Aspern kaj Essling, nome la kernaj punktoj de la Franca pontokapo. Ĉirkaŭ la fino de la luktado, la Francoj estis perdintaj Aspern sed ankoraŭ kontrolis Essling. Konstanta Aŭstria artileria bombardado finfine konvinkis Napoleonon retiri siajn fortojn reen al la insulo Lobau. Ambaŭ flankoj okazigis ĉirkaŭ 23,000 perdojn al la mala flanko.[95] Ĝi estis la unua malvenko kiun Napoleono suferis en grava batalo, kaj ĝi okazigis ekscitigon tra multaj partoj de Eŭropo ĉar ĝi montris, ke li povas estis venkita en la batalkampo.[96]

Post la malvenko de Aspern-Essling, Napoleono dediĉis pli ol ses semajnojn en la planado kaj preparado por la eblaj situacioj antaŭ li faris alian klopodon por trapasi la Danubon.[97] El la 30a de Junio al la komencaj tagoj de Julio, la Francoj retrapasis la Danubon kun fortoj, kun pli ol 180 000 trupoj marŝanta tra Marchfeld al la Aŭstroj.[97] Karlo ricevis la Francojn kun 150 000 el siaj propraj homoj.[98] En la posta Batalo de Wagram, kiu daŭris ankaŭ du tagojn, Napoleono komandis siajn fortojn en kio estis la plej granda batalo de lia kariero ĝis tiam. Napoleono finis la batalon per koncentrita centra kerno kiu faris truon en la Aŭstria armeo kaj devigis Karlon retiriĝi. Aŭstriaj perdoj estis tre fortaj, atingante ĉirkaŭ 40,000.[99] La Francoj estis tro lacegaj por persekuti la Aŭstrianojn tuje, sed Napoleono finfine renkontiĝis kun Karlo ĉe Znaim kaj tiu lasta subskribis batalpaŭzon en la 12a de Julio.

Franca Imperio je sia plej granda etendo en 1811; malhelblua, la Imperio mem; blua, la satelitaj ŝtatoj; helverda, la aliancanaj ŝtatoj.

En la Reĝlando Holando, la Britoj lanĉis la Kampanjon Walcheren por malfermi duan fronton en la milito kaj por malpezigi la premon super la Aŭstrianoj. La Brita armeo alteriĝis nur ĉe Walcheren la 30an de Julio, je punkto kie la Aŭstrianoj jam estis venkitaj antaŭe. La Kampanjo Walcheren estis karakterizita de malgranda luktado sed ankaŭ de grandaj perdoj pro la populare kromnomita "Febro Walcheren". Ĉirkaŭ 4000 Britaj trupoj perdiĝis en fuŝa kampanjo, kaj la cetero retiriĝis en Decembro 1809.[100] La ĉefa strategia rezulto el la kampanjo iĝis la prokrastita politika setlado inter Francoj kaj Aŭstrianoj. Imperiestro Francisko volis atendi kaj vidi kiel la Britoj plenumis en tiu teatro antaŭ eniri en negocado kun Napoleono. Kiam evidentiĝis ke la Britoj estis irantaj nenien, la Aŭstrianoj konsentis pacnegocadon.

La rezulta Traktato de Schönbrunn en Oktobro 1809 estis la plej akra premo kiun Francio estis metinta super Aŭstrio en ĵusa memoro. Metternich kaj la Arkiduko Karlo havis la konservadon de la Habsburga Imperio kiel sia fundamenta celo, kaj por tio ili sukcedis unu la alian farante Napoleonon serĉi pli modestajn celojn revene al promesoj de amikeco inter la du povoj.[101] Tamen, dum plej el la heredaj landoj restis parto de la Habsburga regnaro, Francio ricevis Karintion, Kraniskon, kaj la havenurbojn de la Adriatika Maro, kvankam Galicio estis donita al la Poloj kaj la areo de Salcburgo de Tirolo iris al la Bavarianoj.[101] Aŭstrio perdis ĉirkaŭ tri milionoj da subuloj, ĉirkaŭ onu kvinonon de ties totala loĝantaro, kiel rezulto de tiuj teritoriaj ŝanĝoj.[102] Kvankam la lukto en Iberio pluis, la Milito de la Kvina Koalicio estis la lasta ĉefa konflikto en la Eŭropa kontinento por la venontaj tri jaroj.

Napoleono turnis sian fokuson al enlandaj aferoj post la milito. La Imperiestrino Joséphine ankoraŭ ne estis naskinta filon el Napoleono, kiu estis priokupinta pro la estonteco de sia imperio post sia morto. Malespera havi laŭleĝan heredanton, Napoleono divorcis el Joséphine en Januaro 1810 kaj startis serĉi novan edzinon. En espero cementi la ĵusan aliancon kun Aŭstrio pere de familia konekto, Napoleono edziĝis al Arkidukino Maria Luiza, kiu estis 18jaraĝa tiame. La 20an de Marto 1811, Maria Luiza naskis bebon, kiun Napoleono faris lian heredanton kun la titolo de Reĝo de Romo. Lia filo fakte neniam regis la imperion, sed historiistoj ankoraŭ aludas al li kiel Napoleono la 2-a.

Invado de Rusio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca invado al Rusio.
La Incendio de Moskvo (1812) pentrita de nekonata Germana artisto.

En 1808, Napoleono kaj la caro Aleksandro kunsidis ĉe la Kongreso de Erfurt por konservi la Rus-Francan aliancon. La estroj havis amikan personan rilato posr ilia unua kunsido ĉe Tilsit en 1807.[103] Ĉirkaŭ 1811, tamen, la malkonsentoj estis kreskiĝintaj kaj Aleksandro estis sub premo el la Rusia nobelaro por forrompi la aliancon. Ĉefa problemo por la rilato inter la du landoj iĝis la regulaj perfortoj de la Kontinenta Sistemo fare de la Rusoj, kio kondukis Napoleonon al minaco kontraŭ Aleksandro per seriozaj sekvoj se li formis aliancon kun Britio.[104]

Ĉirkaŭ 1812, konsilistoj de Aleksandro sugestis ke la eblo de invado fare de la Franca Imperio kaj de rekapto de Pollando. Je ricevo de spionaj informoj pri la militpreparoj fare de Rusio, Napoleono etendis sian Grande Armée al pl ol 450,000 homoj.[105] Li malatentis ripetitajn konsilojn kontraŭ invado de la Rusia kerno kaj prepariĝis por ofensiva kampanjo; la 24an de Junio 1812 la invado komenciĝis.[106]

Retiro de Napoleono el Rusio, pentraĵo de Adolph Northen.

En klopodo por akiri pliiĝanta subtenon el la Polaj naciistoj kaj patriotoj, Napoleono nomigis la militon la Dua Pola Milito — dum la Unua Pola Milito estis la Bara Konfederacio nome ribelo fare de Polaj nobeloj kontraŭ Rusio en 1768. Polaj patriotoj volis ke la Rusia parto de Pollando estu aligita al la Duklando de Varsovio kaj sendependa Pollando kreiĝu. Tio estis malakceptita de Napoleono, kiu asertis ke li estis promesinta al sia aliancano de Aŭstrio ke tio ne okazu. Napoleono malakceptis liberigon de la servutuloj de Rusio pro tio ke ĝi povus okazigi reagon en la ariergardo de ties armeo. La servutuloj poste faraĉos malhumanaĵojn kontraŭ la Francaj soldatoj dum la retiriĝoj de la Francoj.[107]

La Rusoj evitis la celojn de Napoleono de decidiga engaĝiĝo en batalo kaj anstataŭe retiriĝis pli profunde en Rusio. Mallonga klopodo de rezisto estis farita ĉe Smolensk en Aŭgusto; krome la Rusoj estis venkitaj en serio de bataloj, kaj Napoleono pluigis sian antaŭeniron. La Rusoj denove evitis batalon, kvankam en kelkaj okazoj tio plenumiĝis nur ĉar Napoleono malkutime dubis ataki kiam la oportuno leviĝis. Pro la taktikoj de bruligita tero fare de la Rusia armeo, la Francoj trovis pli kaj pli malfacile trovi furaĝon por ili mem kaj por iliaj ĉevaloj.[108]

Batalo de Borodino, pentraĵo de Louis Lejeune 1822.

La Rusoj finfine proponis batalon ekster Moskvo en la 7a de Septembro: la Batalo de Borodino rezultis en proksimume 44,000 Rusoj kaj 35,000 Francoj mortintaj, vunditaj aŭ kaptitaj, kaj povas esti la plej sangelverŝa tago de la batalo en la historio ĝis tiame.[109] Kvankam la Francoj estis venkintaj, la Rusa armeo estis akceptinta, kaj eltenis, la plej gravan batalon kiu Napoleono supozis kiel la plej decidiga. La propra rakonto de Napoleono estis jena: "La plej terura el ĉiuj bataloj estis tiu antaŭ Moskvo. La Francoj montriĝis meritantaj venkon, sed la Rusoj montriĝis meritantaj esti nevenkeblaj".[110]

La Rusa armeo retiriĝis ekster Moskvo. Napoleono eniris en la urbo, supozante ke ties falo estus la fino de la milito kaj Aleksandro negocus pacon. Tamen, laŭ ordonoj de la urba guberniestro Fjodor Rostopĉin, anstataŭ kapitulaci, Moskvo estis bruligita. Post kvin semajnoj, Napoleono kaj lia armeo foriris. Komence de Novembro Napoleon eksciis pri la perdo de kontrolo hejme en Francio post la puĉo de Malet de 1812. Lia armeo retiriĝis malrapide sur neĝo ĝis la genuoj kaj preskaŭ 10,000 homoj kaj ĉevaloj frostiĝis ĝismorte nur en la nokto de la 8a/9a de Novembro. Post la Batalo de Berezina Napoleono sukcesis fuĝi sed devis abandoni multon de la restanta artilerio kaj ekipaĵaro. La 5an de Decembro, tuj antaŭ alveni en Vilno, Napoleono lasis la armeon per sledo.[111]

La Francoj suferis dum la daŭro de tiu ruiniga retiriĝo, kaj ankaŭ pro la akreco de la Rusia vintro. La Armée komencis kun ĉirkaŭ 400,000 frontliniaj trupoj, el kiuj restis malpli ol 40,000 trapasante la riveron Berezina en Novembro 1812.[112] La Rusoj estis perdintaj 150,000 homojn en batalo kaj centojn da miloj de civiluloj.[113]

Milito de la Sesa Koalicio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de la Sesa Koalicio.
Adiaŭo de Napoleono al sia Imperia Gvardio, 20a de Aprilo 1814.

Estis ektrankvilo en la luktado dum la vintro de 1812–13 dum kaj la Rusoj kaj la Francoj rekonstruis siajn fortojn; Napoleono kapablis pretigi 350,000 trupojn.[114] Kuraĝigita pro la Francia perdo en Rusio, Prusio aliĝis al Aŭstrio, Svedio, Rusio, Britio, Hispanio, kaj Portugalio en nova koalicio. Napoleono ekprenis komandon en Germanio kaj okazigis serion de malvenkoj al la Koalicio kiuj finigis en la Batalo de Dresdeno en Aŭgusto 1813.[115]

Spite tiujn sukcesojn, la nombroj plue enkalkuliĝis kontraŭ Napoleono, kaj la Franca armeo renkontis forton dufoje sian grandon kaj malvenkis en la Batalo de Leipzig. Tiu estis pro multo la plej granda batalo de la Napoleonaj Militoj kaj kostis pli ol 90,000 perdojn totale.[116]

La Aliancanoj proponis pacterminojn ĉe la Frankfurtaj proponoj en Novembro 1813. Napoleono restis kiel Imperiestro de Francio, sed tiu estis limigita al siaj "naturaj landlimoj". Tio signifis ke Francio povis reteni kontrolon de Belgio, Savojo kaj Rejnlando (nome okcidenta bordo de la rivero Rejno), dum rezignis la kontrolon de la ceteron, kiel ĉio de Hispanio kaj Nederlando, kaj plej el Italio kaj Germanio. Metternich diris al Napoleono ke tiuj estis la plej bonaj terminoj kiujn la Aliancanoj estis pretaj proponi; post pliaj venkoj de la aliancanoj, tiuj terminoj estus pli kaj pli akraj. La motivo de Metternich estis reteni Francion kiel ekvilibrilon kontraŭ Rusiaj minacoj, dum finigi la tre malstabiligan serion de militoj.[117]

Napoleono, esperante venki la militon, prokrastis ĝin tro longe kaj perdis tiun oportunon; ĉirkaŭ Decembro la Aliancanoj estis retintaj sian proponon. Kiam li havis sian dorson kontraŭ la muro en 1814 li klopodis remalfermi pacnegocadon sur la bazo akcepti la Frankfurtajn proponojn. La Aliancanoj nuna havis novajn, pli akrajn terminojn kiuj inkludis la retiron de Francio al siaj limoj de 1791, kio signifis la perdon de Belgio. Napoleono restis Imperiestro, tamen li malakceptis la terminojn. La Britoj volis ke Napoleono estu porĉiame forigita; ili sukcesis. Napoleono obstine malakceptis.[117][118]

Napoleono retiriĝis en Francion, lia armeo malpliiĝis al 70,000 soldatoj, kaj malmultan kavalerion; li frontis tri fojojn tiom multaj Aliancanaj trupoj.[119] La Francoj estis ĉirkaŭitaj: Britaj armeoj premis el la sudo, kaj aliaj Koaliciaj fortoj poziciis por ataki el la Germanaj ŝtatoj. Napoleono venkis serion de venkoj en la Sestaga Kampanjo, kvankam tiuj ne estis sufiĉe gravaj por ŝanĝi la tajdon. La estroj de Parizo kapitulacis al la Koalicio en Marto 1814.[120]

Napoleono abdikis en Fontainebleau, 4a de Aprilo 1814, de Paul Delaroche.

La 1an de Aprilo, Aleksandro alparolis al la Konservisma Senato. Delonge obeema al Napoleono, sub la incito de Talleyrand ĝi estis turniĝinta kontraŭ li. Aleksandro diris al la Senato ke la Aliancanoj estis luktantaj kontraŭ Napoleono, ne kontraŭ Francio, kaj ili estis pretaj proponi honorajn pacterminojn se Napoleono estu forigita el la povo. La venontan tagon, la Senato aprobis la Imperiestran Elpostenigilon ("Acte de déchéance de l'Empereur"), kiu deklaris Napoleonon elpostenigita. Napoleono estis veninta ĝis Fontainebleau kiam li eksciis ke Parizo estis perdita. Kiam Napoleono proponis al la armeo marŝi kontraŭ la ĉefurbo, liaj veteranaj oficiroj kaj marŝaloj insurekciis.[121] La 4an de Aprilo, estrita de Ney, ili frontis kontraŭ Napoleono. Napoleono asertis ke la armeo sekvos lin, kaj Ney respondis ke la armeo sekvos siajn generalojn. Kvankam la ordinaraj soldatoj kaj regimentaj oficiroj volis lukti plue, sen veteranaj oficiroj aŭ marŝaloj sukcesa invado de Parizo estus tue malebla. Akceptinte tion neeviteblan, la 4an de Aprilo Napoleon abdikis favore de sia filo, kun Marie Louise kiel regentino. Tamen, la Aliancanoj malakceptis akcepti tion sub instigo de Aleksandro, kiu timis ke Napoleono povas trovi ekskuzon por rehavi la tronon.[122] Napoleono estis tiam devigita anonci sian senkondiĉan abdikon nur du tagojn poste.

Ekzilo al Elba[redakti | redakti fonton]

Brita bildo el 1814 celebre al la unua ekzilo de Napoleono al Elba fine de la Milito de la Sesa Koalicio.

En la Traktato de Fontainebleau, la Aliancanoj ekziligis lin al Elba, nome insulo de 12,000 loĝantoj en la Mediteraneo, 20 km ĉe la marbordo de Toskanio. Ili havigis al li suverenecon super la insulo kaj permesis lin reteni la titolon de Imperiestro. Napoleono klopodis memortigi sin per pilolo kiun li estis portinta post preskaŭ esti kaptita de la Rusoj dum la retiriĝo el Moskvo. Lia potenco estis malfortiĝinta laŭ la aĝo, tamen, kaj li survivis al fakto esti ekzilita dum lia edzino kaj filo trovis rifuĝon en Aŭstrio.[123] En la unuaj kelkaj monatoj en Elba li kreis malgrandan ŝiparon kaj armeon, disvolvigis la ferajn minojn, superrigardis la konstruadon de novaj ŝoseoj, aprobis dekretojn pri modernaj agrikulturaj metodoj, kaj alĝustigis la juran kaj edukan sistemon de la insulo.[124][125]

Post kelkaj monatoj en sia ekzilo, Napoleono eksciis ke lia eks-edzino Josephine estis mortinta en Francio. Li estis ruinigita pro la novaĵoj, malfermis sin en sia ĉambro kaj malakceptis eliri dum du tagoj.[126]

Cent-Tagoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cent-Tagoj.
Napoleono revenas el Elba, de Karl Stenben, 19a jarcento.

Separita el sia edzino kaj filo, kiu estis reveninta al Aŭstrio, perdinta la subvencion garantiita al li de la Traktato de Fontainebleau, kaj konscia de onidiroj pri tio ke li estos malproksimigita al tro fora insulo en la Atlantika Oceano,[127] Napoleono fuĝis el Elba, per la brigo Inconstant la 26an de Februaro 1815 kun 700 homoj.[127] Du tagojn poste, li surteriĝis en Franca ĉeftero ĉe Golfe-Juan kaj ekiris norden.[127]

La 5a Regimento estis sendita por haltigi lin kaj fakte kontaktis lin ĝuste sude de Grenoblo la 7an de Marto 1815. Napoleono alproksimiĝis al la regimento sole, elrajdiĝis kaj, kiam li estis je atingo de pafilo, kriis al la soldatoj, "Jen mi. Mortigu vian Imperiestron, se vi deziras".[128] La soldatoj tuj respondis pere de, "Vive L'Empereur!" Ney, kiu estis fanfaronante al la restaŭrita Burbona reĝo, Ludoviko la 18-a, ke li alportos Napoleonon al Parizo en fera kaĝo, korinkline kisis sian iaman imperiestron kaj forgesis sian ĵuron de fidelo al la Burbona monarkio. Ambaŭ homoj tiam marŝis kune al Parizo kun kreskanta armeo. La nepopulara Ludoviko la 18-a fuĝis al Belgio post konstati ke li havas malmultan politikan subtenon. La 13an de Marto, la potencoj de la Kongreso de Vieno deklaris Napoleonon eksterleĝulo. Kvar tagojn poste, Granda Britio, Rusio, Aŭstrio, kaj Prusio ĉiu promesis meti po 150,000 homojn en la batalkampo por finigi sian regadon.[129]

Portreto de la Duko de Wellington, Francisco de Goya, 1812-14.

Napoleono alvenis en Parizo la 20an de Marto kaj regis dum periodo nune nomita la Cent-Tagoj. Komence de Junio la armitaj fortoj disponeblaj al li estis atingintaj 200,000, kaj li decidis iri ofensive por klopodi meti kojnon inter la venontaj Britaj kaj Prusaj armeoj. La Franca Armeo de la Nordo trapasis la landlimon al Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj, en nuntempa Belgio.[130]

La fortoj de Napoleono luktis kontraŭ la koaliciaj armeoj, komanditaj de la Duko de Wellington kaj de Gebhard Leberecht von Blücher, en la Batalo de Waterloo la 18an de Junio 1815. La armeo de Wellington rezistis ripetitajn atakojn de la Francoj kaj forigis ilin el la batalkampo dum la Prusianoj alvenis forte kaj elrompiĝis tra la dekstra flanko de Napoleono.

Napoleono revenis al Parizo kaj trovis ke kaj la leĝofaristoj kaj la popolo estis turniĝintaj kontraŭ li. Konstatinte ke lia pozicio estis neeltenebla, li abdikis la 22an de Junio favure al sia filo. Li eliris el Parizo tri tagojn poste kaj setlis ĉe la iama palaco de Josephine en Malmaison (ĉe la okcidenta bordo de la Sejno ĉirkaŭ 17 km okcidente de Parizo). Dum Napoleono veturis al Parizo, la fortoj de la Koalicio iradis tra Francio (alvenante al proksimeco de Parizo la 29an de Junio), kun la deklarita intenco restaŭri Ludovikon en la Francia trono.

Kiam Napoleono aŭdis ke Prusiaj trupoj havis ordonojn kapti lin viva aŭ mortinta, li fuĝis al Rochefort, konsiderinte fuĝon al Usono. Britaj ŝipoj estis blokante ĉiujn havenojn. Napoleono petis azilon al la Brita kapitano Frederick Lewis Maitland de la "Bellerophon" la 15an de Julio 1815.[131]

Ekzilo en Sankta Heleno[redakti | redakti fonton]

Napoleono en Sankta Heleno.

Britio metis Napoleonon en la insulo Sankta Heleno en la Atlantika Oceano, je 1870 km el la okcidenta marbordo de Afriko. Napoleono estis translokigita al la Longwood House tie en Decembro 1815; ĝi estis malbone riparita, kaj la loko estis malseka, ventofrapita kaj malsaniga. The Times publikigis artikolojn kiuj sugestis ke la Brita registaro estis klopodante akceli lian morton, kaj li tre ofte plendis pro la vivkondiĉoj en leteroj al la guberniestro kaj al lia gvardiano, Hudson Lowe.[132]

Kun malgranda aro de sekvantoj, Napoleono diktis siajn memorojn kaj plendis pri la vivkondiĉoj. Lowe malaltigis la elspezojn de Napoleono, regulis malpermeson de donacoj se ili mencias lian imperian statuson, kaj devigis liajn subtenantojn subskribi garantion ke ili restos kun la prizonulo porĉiame.[133]

Longwood House, Sankta Heleno: kaptivejo de Napoleono.

Estis onidiroj pri komplotoj kaj eĉ pri fuĝoj, sed reale oni ne faris seriozajn klopodojn.[134] Laŭ la angla poeto Lord Byron, Napoleono estis la resumo de la heroo en Romantismo, persekutita, sola, kaj senmakula genio.[135]

Morto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mortmasko de Napoleono.
Bronza mortomasko de Napoleono. Modelita en 1821, fandita en 1833.

Lia persona kuracisto, Barry O'Meara, avertis al Londono ke lia malplialtiĝanta sanostato estis okazigita ĉefe de akra traktado. Napoleono enfermiĝis dum monatoj en sia malseka kaj mizera loĝejo Longwood.[136]

En Februaro 1821, la sano de Napoleono rapide malboniĝis. Li reamikiĝis kun la Katolika Eklezio. Li mortiĝis la 5an de Majo 1821, post konfeso, fina unkto kaj viatiko en esto de pastro Ange Vignali. Liaj lastaj vortoj estis, "France, l'armée, tête d'armée, Joséphine" ("Francio, armeo, stabanaro, Joséphine").[137][138]

La origina mortmasko de Napoleono estis kreita ĉirkaŭ la 6a de Majo, kvankam ne klaras kiu doktoro kreis ĝin.[139] En sia testamento, li estis petinta esti entombigita ĉe la bordoj de la Sejno, sed la Brita registaro diris ke li estos entombigita en Sankta Heleno, en la Valo de Salikoj.[137]

Tombo de Napoleono ĉe Les Invalides.

En 1840, Ludoviko-Filipo la 1-a akiris permeson el la Britoj por revenigi la restaĵojn de Napoleono al Francio. La 15an de Decembro 1840, oni faris ŝtatan funebron. La funebra veturilo eliris el la Triomfarko laŭ la Champs-Élysées, tra la Place de la Concorde al Les Invalides kaj poste al la kupolejo en la kapelo de Sankta Jakobo, kie ĝi restis ĝis la tombo desegnita de Louis Visconti estis kompletita.

En 1861, la restaĵoj de Napoleono estis entombigita en porfira sarkofago en la kripto sub la kupolo de Les Invalides.[140]

Mortokaŭzo[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo de lia morto estis celo de polemiko. La kuracisto de Napoleono, nome François Carlo Antommarchi, estris la nekropsion, kiu trovis la kaŭzon de la morto en stomaka kancero. Antommarchi ne subskribis la oficialan informon.[141] La patro de Napoleono estis mortinta pro stomaka kancero, kvankam tio estis plej verŝajne nekonata je la momento de la nekropsio.[142] Antommarchi trovis pruvaron de stomaka ulcero; tio estis la plej konvena klarigo por la Britoj, kiuj volis eviti kritikojn pri ilia zorgado de Napoleono.[137]

Gold-framed portrait painting of a gaunt middle-aged man with receding hair and laurel wreath, lying eyes-closed on white pillow with a white blanket covering to his neck and a gold Jesus cross resting on his chest
Napoleono en sia mortolito, de Horace Vernet, 1826

En 1955, oni publikigis la taglibrojn de la servisto de Napoleono, nome Louis Marchand. Lia priskribo de Napoleono en la monatoj antaŭ lia morto kondukis al artikolo de Sten Forshufvud en 1961 en la gazeto Nature kie li postulis aliajn kaŭzojn por lia morto, kiaj intenca venenado per arseno.[143] Arseno estis uzita kiel veneno dum tiu epoko ĉar ĝi estis nedetektebla se administrita laŭlonge de longa periodo. Forshufvud, en libro de 1978 verkita kun Ben Weider, notis ke la korpo de Napoleono troviĝis bone konservita kiam moviĝis en 1840. Arseno estas forta konservanto, kaj tiele tio subtenus la privenenan hipotezon. Forshufvud kaj Weider observis ke Napoleono estis klopodante malpliigi nenormalan soifon per trinkado de grandaj kvantoj de orgeata suko kiu enhavas cianidajn komponaĵojn en migdaloj uzitaj por gustigo.[143]

Ili subtenis ke la kalia tartrato uzita en lia traktado evitis ke lia stomako ekpelu tiujn komponaĵojn kaj le lia soifo estas simptomo de la veneniĝo. Ties hipotezo estis ke kalomelo donita al Napoleono iĝis troa dozo, kiu mortigis lin kaj lasis etendajn damaĝojn en la histoj.[143] Laŭ artikolo de 2007, la tipo de arseno trovita en la harar-radikaro de Napoleono estis minerala, nome la plej venena, kaj laŭ la toksikologo Patrick Kintz, tio subtenis la konkludon ke li estis murdita.[144]

Estis modernaj studoj kiuj subtenis la trovojn de la originala nekropsio.[144] En studo de 2008, esploristoj analizis montrojn de la hararo de Napoleono tra lia vivo, same kiel montrojn el lia familio kaj de aliaj samtempuloj. Ĉiuj montroj havis altajn nivelojn de arseno, proksimume 100 fojojn pli alte ol la nuna averaĝo. Laŭ tiuj esploristoj, la korpo de Napoleono estis jam tre poluita per arseno kiam li estis knabo, kaj la alta arsena koncentriĝo en lia hararo ne estis kaŭzita de intenca venenado; tiamaj homoj estis konstante eksponitaj al arseno el gluaĵoj kaj tinkturoj laŭlonge de siaj vivoj. La homa korpo povas toleri grandajn dozojn de arseno se ingestita regule, kaj tiu estis laŭmoda panaceo.[145] Studoj publikigitaj en 2007 kaj 2008 kontraŭis la pruvojn de arsena venenigo, kaj konfirmis pruvaron de peptika ulcero kaj de stomaka kancero kiel la mortokaŭzo.[146]

Frazoj[redakti | redakti fonton]

Trakuras la mondon aludoj al frazoj ŝajne diritaj de Napoleono. Ekzemploj estas la jenaj: citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:

"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."

Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):

"Ĉu vi scias, kion mi plej admiras en la mondo? Tio estas la senpovo de forto fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. Kun la tempo la sabro estas ĉiam finfine venkita de la spirito."

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Napoleono Bonaparte estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Tulard Napoléon ou le mythe du sauveur p. 40. Depuis 1616, les Bonaparte sont membres du conseil des Anciens d'Ajaccio ; ils sont aussi avocats et fréquemment alliés aŭ anciennes familles seigneuriales insulaires ; voir aussi Valynselee 1954, Le sang des Bonaparte
  2. Chuquet, La Jeunesse de Napoléon, tome 1, p. 66. En fait, la vraie graphie corse est « Napulione », car dans la phonétique de cette langue, on doit prononcer "b" la consonne p, quand elle est précédée d'une voyelle.
  3. Kiel skribita sur mortoakto de Lapulion cf. J. Godechot en Mistler Napoléon 1. Naissance d'un empire p. 29
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 Octave Aubry, Napoléon, 1961, 391 p.
  5. Géographia magazine, janvier 1963, numero 136, p. 12
  6. J. Tulard, L. Garros Itinéraire de Napoléon p.13
  7. André Castelot, Bonaparte, p. 30
  8. 8,0 8,1 J.Tulard, L.Garros Itinéraire…, p. 15
  9. J.Tulard, L.Garros Itinéraire…p.16
  10. Mémoires de Bourrienne tome premier p. 33 selon Jacques Godechot les témoignages sur le séjour de Brienne sont contradictoires et sujets à caution (sous la direction de Jean Mistler, 1969) Napoléon : tome 1. Naissance d'un empire chapitre 1 p.35
  11. Longtemps attribué à Bourrienne, en fait, selon J. Tulard et L. Garros, Ibid., p. 17, cet épisode provient d'une brochure anglaise traduite sous le titre de Quelques notions sur les premières années de Bonaparte parue en l'an VI et reprise dans les Mémoires de Bourrienne sur Napoléon (1829), tome premier, p. 25.
  12. J. Tulard, L. Garros Itinéraire… p.21
  13. Jean Massin, Almanach du Premier Empire p.3
  14. J. Tulard, Napoléon ou le mythe du sauveur, p. 41
  15. Roberto Barrazutti, en Guerre et Histoire n° 14, paĝo 112
  16. Programo « Les dossiers de l'histoire » de Henri Guillemin elsendita la 13/01/1968 per la RTF. Videbla ĉe nome retejo de la arkivoj de la RTS Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Michel Massie, Sieyès et Roger Ducos se sont-ils partagé devant Bonaparte le trésor du Directoire ?, Annales historiques de la Révolution française, numero 257 julio-septembre 1984, p. 404-417.
  18. Le miroir de la Vérité, arkivoj de la BNF, Tolbiac H11830
  19. Roger Dachez, Histoire de la franc-maçonnerie française, PUF, 2003, p. 81.
  20. Ĵurnalisma dosiero «Bonaparte et l'Égypte» ĉe Instituto de la Araba Mondo.
  21. 21,0 21,1 21,2 Connelly 2006, p.57
  22. 22,0 22,1 Roberts 2001, p.xx
  23. Dwyer 2008, p. 444
  24. Dwyer 2008, p. 455
  25. François Furet, The French Revolution, 1770–1814 (1996), p. 212
  26. Georges Lefebvre, Napoleon from 18 Brumaire to Tilsit 1799–1807 (1969), pp. 60–68
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Lyons 1994, p. 111
  28. Lefebvre, Napoleon from 18 Brumaire to Tilsit 1799–1807 (1969), pp. 71–92
  29. Chandler 2002, p. 51.
  30. Chandler 1966, pp. 279–81.
  31. 31,0 31,1 McLynn 1998, p. 235
  32. Chandler 1966, p. 292
  33. Chandler 1966, p. 293
  34. 34,0 34,1 Chandler 1966, p. 296
  35. 35,0 35,1 Chandler 1966, paĝoj 298–304
  36. Chandler 1966, p. 301
  37. Schom 1997, p. 302
  38. 38,0 38,1 Lyons 1994, paĝoj 111–4
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Lyons 1994, p. 113
  40. Edwards 1999, p.55
  41. McLynn 1998, p. 290
  42. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 301
  43. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 303
  44. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, Introduction.
  45. Connelly 2006, p.70
  46. R.B. Mowat, The Diplomacy of Napoleon (1924) is a survey online; por ĵusa diplomatia historio, vidu Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (Oxford U.P. 1996) pp 177–560
  47. McLynn 1998, p. 265
  48. McLynn 1998, p. 243
  49. McLynn 1998, p. 296
  50. McLynn 1998, p. 297
  51. De Rémusat, Claire Elisabeth, Memoirs of Madame De Rémusat, 1802-1808 Volume 1, HardPress Publishing, 2012, 542 p., (ISBN 978-1290517478).
  52. 52,0 52,1 52,2 52,3 Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 355.
  53. Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (1996) pp 231–86
  54. Chandler 1966, p. 328. Dume, Francaj teritoriaj rearanĝoj en Germanio okazis sen Rusia konsultado kaj la aneksado fare de Napoleono en la Pada valo pli kaj pli malfaciligis la rilatojn inter ambaŭ.
  55. Chandler 1966, p. 331
  56. Chandler 1966, p. 323
  57. Chandler 1966, p. 332
  58. 58,0 58,1 Chandler 1966, p. 333
  59. Michael J. Hughes, Forging Napoleon's Grande Armée: Motivation, Military Culture, and Masculinity in the French Army, 1800–1808 (NYU Press, 2012).
  60. 60,0 60,1 McLynn 1998, p. 321
  61. McLynn 1998, p. 332
  62. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 108
  63. Andrew Uffindell, Great Generals of the Napoleonic Wars. p. 15
  64. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156.
  65. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156. "It is a historical cliché to compare the Schlieffen Plan with Hannibal's tactical envelopment at Cannae (216 BC); Schlieffen owed more to Napoleon's strategic maneuver on Ulm (1805)".
  66. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 407
  67. Adrian Gilbert. (2000) The Encyclopedia of Warfare: From Earliest Time to the Present Day. Taylor & Francis, p. 133. ISBN 978-1-57958-216-6.
  68. Schom 1997, p.414
  69. McLynn 1998, p. 350
  70. Cronin 1994, p.344
  71. 71,0 71,1 Watson 2003, pp.13–14
  72. Karsh 2001, p.12
  73. Sicker 2001, p. 99.
  74. Michael V. Leggiere. (2015) Napoleon and Berlin: The Franco-Prussian War in North Germany, 1813, p. 9.
  75. 75,0 75,1 75,2 Chandler 1966, p. 467–68
  76. Brooks 2000, p. 110
  77. McLynn 1998, p. 497
  78. Jacques Godechot et al. Napoleonic Era in Europe (1971) pp 126–39
  79. McLynn 1998, p. 370
  80. August Fournier. (1911) Napoleon I.: A Biography, p. 459.
  81. Roberts 2014, pp. 458–59.
  82. Roberts 2014, pp. 459–61.
  83. Horne, Alistair. (1997) How Far From Austerlitz? Napoleon 1805-1815. Pan Macmillan, p. 238. ISBN 9781743285404.
  84. Todd Fisher & Gregory Fremont-Barnes, The Napoleonic Wars: The Rise and Fall of an Empire. p. 197.
  85. Fisher & Fremont-Barnes pp. 198–99.
  86. Fisher & Fremont-Barnes p. 199.
  87. The Erfurt Convention 1808. Napoleon-series.org. Alirita 22a de Aprilo 2013.
  88. Fisher & Fremont-Barnes p. 205.
  89. Chandler 1966, paĝoj 659–60
  90. John Lynch, Caudillos in Spanish America 1800-1850. Oxford: Clarendon Press 1992, pp. 402–403.
  91. 91,0 91,1 91,2 Fisher & Fremont-Barnes, p. 106.
  92. Chandler 1966, p. 690
  93. Chandler 1966, p. 701
  94. Chandler 1966, p. 705
  95. Chandler 1966, p. 706
  96. Chandler 1966, p. 707
  97. 97,0 97,1 David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 708.
  98. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 720.
  99. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 729.
  100. The British Expeditionary Force to Walcheren: 1809. napoleon-series.org.
  101. 101,0 101,1 Todd Fisher & Gregory Fremont-Barnes, The Napoleonic Wars: The Rise and Fall of an Empire. p. 144.
  102. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 732.
  103. McLynn 1998, p. 378
  104. McLynn 1998, p. 495
  105. McLynn 1998, p. 507
  106. McLynn 1998, p. 506
  107. McLynn 1998, paĝoj 504–505
  108. Harvey 2006, p.773
  109. McLynn 1998, p. 518
  110. Markham 1988, p.194
  111. Napoleon1812. napoleon-1812.nl. Arkivita el la originalo je 2017-07-05. Alirita 2017-08-30.
  112. Markham 1988, pp.190, 199
  113. McLynn 1998, p. 541
  114. McLynn 1998, p. 549
  115. McLynn 1998, p. 565
  116. Chandler 1995, p.1020
  117. 117,0 117,1 J. P. Riley. (2013) Napoleon and the World War of 1813: Lessons in Coalition Warfighting. Routledge, p. 206.
  118. Leggiere. (2007) The Fall of Napoleon: Volume 1, The Allied Invasion of France, 1813–1814, p. 53–54.
  119. Fremont-Barnes 2004, p.14
  120. McLynn 1998, p. 585
  121. Gates 2003, p. 259.
  122. Lieven, Dominic. (2010) Russia Against Napoleon: The True Story of the Campaigns of War and Peace. Penguin, p. 484–85.
  123. McLynn 1998, paĝoj 593–4
  124. McLynn 1998, p. 597
  125. Latson, Jennifer. Why Napoleon Probably Should Have Just Stayed in Exile the First Time.
  126. PBS – Napoleon: Napoleon and Josephine.
  127. 127,0 127,1 127,2 McLynn 1998, p. 604
  128. McLynn 1998, p. 605
  129. McLynn 1998, p. 607
  130. Chesney 2006, p.35
  131. Cordingly 2004, p.254
  132. Schom 1997, pp.769–770
  133. McLynn 1998, p. 642
  134. Wilkins 1972
  135. McLynn 1998, p. 651
  136. Albert Benhamou, Inside Longwood – Barry O'Meara's clandestine letters, 2012
  137. 137,0 137,1 137,2 McLynn 1998, p. 655
  138. Roberts, Napoleon (2014) 799–801
  139. Wilson 1975, pp.293–5. Estis kutimo krei mortomaskon de estroj. Oni konas almenaŭ kvar verajn mortomaskojn de Napoleono: nome unu en The Cabildo en Nov-Orleano, unu en Liverpula muzeo, unu en Havano kaj unu en la biblioteko de la Universitato de Norda Karolino. Fulghum 2007.
  140. Driskel 1993, p. 168"
  141. McLynn 1998, p. 656
  142. Johnson 2002, pp.180–1
  143. 143,0 143,1 143,2 Cullen 2008, pp.146–48
  144. 144,0 144,1 Cullen 2008, p.156
  145. Cullen 2008, p.50
  146. Cullen 2008, p.161, kaj Hindmarsh et al. 2008, p.2092

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
  • Chesney, Charles (2006). Waterloo Lectures:A Study Of The Campaign Of 1815. Kessinger Publishing. ISBN 1-4286-4988-3.
  • Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
  • Cordingly, David (2004). The Billy Ruffian: The Bellerophon and the Downfall of Napoleon. Bloomsbury. ISBN 1-58234-468-X.
  • Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
  • Cullen, William (2008). Is Arsenic an Aphrodisiac?. Royal Society of Chemistry. ISBN 0-85404-363-2.
  • Driskel, Paul (1993). As Befits a Legend. Kent State University Press. ISBN 0-87338-484-9.
  • Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
  • Fremont-Barnes, Gregory; Fisher, Todd (2004). The Napoleonic Wars: The Rise and Fall of an Empire. Osprey. ISBN 1-84176-831-6.
  • Gates, David (2003). The Napoleonic Wars, 1803–1815. Pimlico. ISBN 0-7126-0719-6.
  • Harvey, Robert (2006). The War of Wars. Robinson. ISBN 978-1-84529-635-3.
  • Johnson, Paul (2002). Napoleon: A life. Penguin Books. ISBN 0-670-03078-3.; 200pp; quite hostile
  • Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
  • Markham, Felix (1963). Napoleon. Mentor.; 303pp; biografieto fare de Oksforda studento rete Arkivigite je 2017-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Septembro 2017.
  • McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
  • Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
  • Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.
  • Sicker, Martin (2001). The Islamic World in Decline: From the Treaty of Karlowitz to the Disintegration of the Ottoman Empire. Greenwood. [1] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Napoleon en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.