Unua Imperio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unua Imperio estis la reĝimo starigita en Francio de Napoleono Bonaparte en 1804 por anstataŭigi la Konsulaton.

Ĝi komenciĝis en la 18-a de Majo 1804, kiam la senatano-konsulo proklamis Bonaparte « imperiestro de la francoj » sub la nomo Napoleono la Unua. La plebiscito de la 6-a de Novembro 1804 konfirmis tiun decidon. Fine, la kronado okazis la 2-an de Decembro 1804 en la katedralo Notre-Dame de Parizo.

La Unua Imperio finiĝis en Aprilo 1814 (abdiko de Napoleono, kaj deiro por la insulo Elbo). Ĝi estis sekvata de la burbona Restaŭro, rompita per la Cent Tagoj de la 20-a de Marto ĝis la 22-a de Junio 1815.

Ingres, Napoleono sur lia imperia trono.
La kronado de Napoleono.
Majenco konkerita de Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

De la konsulato al la imperio[redakti | redakti fonton]

En 1799, Napoleono Bonaparte faris puĉon kaj estis nomumita 'Unua konsulo'. ŝtatestro de respubliko, kiu reprosperis sub lia regado, li prezentiĝis kiel providenca viro, sur kiu Francio povis apogi sin. La 27-an de Marto 1804, la Senato, baziĝante sur la danĝero de monarkia restaŭro sekve de la reĝisma komploto de Cadoudal de Februaro 1804, ne hezitis proponi al li la kreadon de hereda regformo.

La 15-an de majo 1804, senatdecido konfidis la regadon de la respubliko al la Unua konsulo, kun la titolo Imperiestro de la francoj. La plebiscito de la 6-a de Novembro 1804 ratifis la deziron de la tuta nacio oficiale aprobante la senatan proponon per 3 572 000 voĉoj kontraŭ nur 2 572 ne. Tiel naskiĝis la Konstitucio de la jaro 12-a, vera laŭleĝa akto de la transiro al la Unua Imperio. En ĝi estas deklarite ke la regado de la respubliko estas konfidata al hereda imperiestro laŭ ties natura idaro, laŭleĝa aŭ adopta aŭ, kaze de malhavo, laŭ tiu de liaj fratoj JozefoLudoviko, la idaroj de Luciano kaj de Ĵeromo estis forigitaj (pro iliaj divorcoj).

La komenco de la Imperio (1804)[redakti | redakti fonton]

Napoleono, konsiderante ke la lando bezonis stabilajn kaj hierarkiajn strukturojn, klopodis restarigi la rigidecon de la funkciado de la socio de la Malnova Reĝimo.

La 25-an de Majo 1804, li decidis fondi la urbon La Roche-sur-Yon por ĉesigi la malstabilecon de la departemento Vendée. La 15-an de Julio 1804, la unua ceremonio por la alkroĉo de medalo de la ordeno Honora Legio okazis.

La kronado de la 2-a de Decembro 1804[redakti | redakti fonton]

La kronado de Napoleono la Unua okazis en la katedralo Notre-Dame de Parizo en ĉeesto de la papo Pio la Sepa, kiu prezidis la ceremonion.

Ne observante la kulton, la imperiestro ne komuniis en la meso. Starante dorse al la papo, li prenis la imperian kronon, mem metis ĝin sur sia kapo, memorante pri la imperia kronado de Karolo la Granda. Poste, li kronis sian edzinon Jozefino, kiu tiel fariĝis imperiestrino. Tiun scenon montras la pentraĵo de Jacques-Louis David La kronado de Napoleono.

La imperia kronado estis plena je simboloj. La transiro de respubliko al Imperio necesigis la kreadon de imperia blazono, kaj simbolaj objektoj por ekzistigi tradicion ankoraŭ ne ekzistantan. Napoleono, kiu volas aperi kiel arigisto, decidis asocii al la simboloj de sia regno la bildojn, kiuj antaŭe reprezentis Francion, same kiel la fortajn eŭropajn potencojn.

La abeloj estis supozataj memorigi la merovidojn, kaj ilia pozicio sur la blazono kaj la imperia mantelo devis memorigi pri la lilifloro de la kapetidoj. La justica mano, uzata de la kapetidoj, dum la reĝaj kronadoj, devis montri ke la Imperiestro estis la heredanto de ilia potenco. Napoleono volis montri ke li estis la fondinto de la « kvara dinastio », la dinastio de la bonapartidoj, post la merovidoj, la karolidoj, kaj la kapetidoj. Aliaj simboloj uzataj dum la kronado estas plenaj je morala valoro. Tiel Napoleono tenis dum momento la globon de Karolo la Granda ; li portis la kronon de tiu imperiestro. Lia spado kaj lia sceptro estis dirataj « de Karolo la Granda » : fakte ili estis uzataj dum pluraj jarcentoj de la valezianoj poste de la burbonoj dum iliaj kronadoj.

La aglo estis elektita por referenci al la romiaj agloj, portataj de la legioj, sed ĝi estis simbolo ankaŭ de Karolo la Granda, la malfaldita aglo. La ruĝa koloro de la imperia mantelo estas rekta referenco al la purpuro de la romia imperiestro. Napoleono tiel sin montris kiel la heredinto de la romia Imperio kaj de Karolo la Granda.

Ĵuro dirata de Napoleono la Unua, dum lia kronado ;

" Mi ĵuras plu teni la kompletecon de la teritorio de la respubliko ; obei kaj obeigi la leĝojn de la Konkordato kaj la liberecon de la kultoj ; obei kaj obeigi la egalecon de la rajtoj, la civilan kaj politikan liberecon, la nenuligeblecon de la vendoj de la naciaj bienoj ; ne decidi pri nova imposto sen leĝo ; plu teni la ordenon de la Honora Legio ; regi nur por la intereso, la feliĉo kaj la gloro de la franca popolo. "

Aklamata kiam li eliris el la preĝejo, Napoleono fariĝis antaŭ la okuloj de la popolo ŝtatestro, samtempe delegito de politika interkonsento de nacio kaj monarko elektita kaj protektata dank'al Dio. Tamen, li estis konsiderata eksterlande kiel la heredinto de fundamente kontraŭmonarkia revolucio. Tiu ambigueco estis certe la malforta punkto de la reĝimo.

La supreniro de la Imperio (1805–1812)[redakti | redakti fonton]

Per siaj venkoj kaj militaj aliancoj Napoleono Bonaparte sukcesis regnigi la imperion super la preskaŭ tuto de la kontinenta Eŭropo, rompante la sinsekvajn koaliciojn, kiujn la eŭropaj suverenoj, milite kaj finance subtenataj de Anglio, starigis kontraŭ li.

En 1805, fronte al la Tria Koalicio, kiu arigis la rusian Imperion, kaj la aŭstran Imperion, financataj de la Britoj, Napoleono komencis la unuan kampanjon de Aŭstrio, La Granda Armeo marŝis al Aŭstrio, post la transpaso de la riverego Rejno, la sep korpusoj de Napoleono disrapidis sur Germanio. La imperiestro pelis sian kontraŭulon Karl Mack al enŝlosiĝo en Ulm. Mack kapitulacis en la 19-a de Oktobro. Tio estis brila venko por Napoleono, sed necesis ankoraŭ venki la rusojn de Kutuzov kaj la aliajn aŭstrajn armeojn.

Pro la novaĵo de la malvenko de Ulm, la ĉefduko Karolo devis retreti en Vienon, la Granda Armeo eniris Moravion, sed ne sukcesis malebligi la kuniĝon de la trupoj de Kutuzov kun tiuj de Aleksandro la Unua de Rusio kaj de Francisko la Unua de Aŭstrio en Austerlitz.

Napoleono volis kredigi al la malamiko, ke li estis tro malforta por venki. Por tiu celo, li uzis multajn ruzaĵojn (organizi retroiron de siaj fortoj dum alfrontiĝoj aŭ bataletoj, peti renkonton kun la aliaj imperiestroj kvazaŭ li dezirus trakti, ktp.). La malamikoj tiam pensis ke Napoleono disponis nur pri 40 000 homoj. Kutuzov ne estis konvinkita, sed la junaj generaloj volis brili antaŭ sia imperiestro, kaj rapidis en la kaptilon…

La 2-an de Decembro 1805, en la batalo ĉe Slavkov (france Austerlitz), malgraŭ sia nombra malsupereco, Napoleono kaj liaj 73 000 homoj suferigis humiligan malvenkon al la koaliciaj aŭstroj-rusoj (86 000 homoj), post taktika ĉefverko de la imperiestro de la francoj.

La 26-an de Decembro, Aŭstrio subskribis la traktaton de Presburgo. Francio tiam estis libera por reorganizi Germanion : Napoleono la Unua kreis la rejnan federacion kaj malfondis la sanktan Romian Imperion. Fine, Aŭstrio devis pagi monkompenson de 40 milionoj da guldenoj, t.e. sepono de ĝia nacia enspezo.

Prusio ne akceptis ke la franca supereco etendiĝis ĝis ĝiaj limoj per la rejna federacio kaj, la 9-an de Aŭgusto, la reĝo Frederiko Vilhelmo la Tria, instigita de la Unuiĝinta Reĝlando, dekretis la mobilizadon por militi kontraŭ Francio.

Kvara Koalicio kontraŭ Napoleono kreiĝis en Oktobro 1806, konsistanta el Prusio, la Unuiĝinta Reĝlando, la rusia Imperio kaj Svedio.

Napoleono tiam devis prepari novan militan kampanjon. En Septembro, li koncentris sian armeon ĉe Rejno. La 25-an de Septembro, li antaŭiris direkte al Prusio kun ĉirkaŭ 160 000 homoj (komenca nombro, kiu kreskis dum la kampanjo). La unua ŝoko estis la 'batalo de Saalfeld', kie la princo Ludoviko Ferdinando de Prusio estis mortigita.

La rapida antaŭiro de la franca armeo estis tia, ke tio ebligis neniigi la prusan armeon, kiu nombris 250 000 homojn. Napoleono kaj la marŝalo Davout disvenkis en la bataloj de Jena (france Iéna) kaj de Auerstadt, la 14-an de Oktobro 1806. La prusa armeo perdis en la sama tago proksimume 43 000 homojn, kaj sian tutan artilerion. Tiuj malvenkoj konfuzegis la prusojn. Tiel, oni vidis 500 francajn husarojn komandatajn de generalo Lasalle kapti solaj kaj sen rezisto malamikan fortreson. Ne plu estis prusa armeo.

La 27-an de Oktobro, Napoleono eniris Berlinon ĉe la kapo de la Granda Armeo. Entute, Napoleono bezonis nur 19 tagojn de la lanĉo de sia atako al Prusio ĝis sia eniro en Berlino. Kompare, Prusio batalis dum tri jaroj dum la milito de la unua koalicio.

La 21-an de Novembro 1806, Napoleono dekretis la starigon de kontinenta blokado kontraŭ Anglio.

Post la venko kontraŭ la prusoj, Napoleono decidis iri por liberigi Pollandon de la rusa jugo, dek jarojn post la lasta dispartigo de Pollando ; en ĉiuj urboj, en ĉiuj kamparoj, la soldatoj de Napoleono estis akceptitaj kiel liberigantoj, des pli ke inter ili estis la malnovaj polaj legioj de la itala armeo de Dombrowski. La ribelo de la polaj provincoj kontraŭ la prusa aŭ rusa okupanto provizis 30 000 homojn al Napoleono.

Antaŭ Varsovio, la rusoj evitis kaj rifuzis batali. Murat konkeris Praga, ĉirkaŭurbon de la ĉefurbo. Napoleono alvenis en la 18-a de Decembro en Varsovio. Devigata travintri en Pollando, Napoleono trapasis la tutan monaton de Januaro en Varsovio, kie li renkontis la grafinon Maria Walewska. Fakte la franca armeo vere bezonis ankaŭ ripozi. Ĝiaj perdoj malebligis postkuri la rusan armeon. Ĝi retretis ĉe la rivero Vistule por reformiĝi kaj ricevi helpotaĉmentojn de Francio. Feliĉe, laŭ memoro de poloj, neniam la vetero estis tiel milda. Por la francoj, la temperaturo estis pli dolĉa ol en Parizo tiusezone.

La rusa marŝalo Bennigsen atakis en Januaro 1807, tio devigis Napoleonon komenci la teruran kaj nedecidan batalon de Eylau en la 8-a de Februaro. La malamiko retretis.

La franca armeo kontraŭatakis. La 10-an de Junio, en la Batalo de Heilsberg, je la kosto de grandaj perdoj, impresa sturmo de la kavalerio de Murat trudis retreton de la armeo de Bennigsen. La francoj postkuris ilin kaj, la 10-an de Junio, gajnis decidan venkon en la batalo de Friedland. Modelo de manovro kaj de juĝo, komparebla al la batalo de Austerlitz, la batalo de Friedland signas kompletan venkon de la franca armeo.

La 7an de Julio, la du ŝtatestroj subskribis en Tilsit, la traktaton kun la sama nomo. Rusio fariĝis aliancano de Francio, ĝi forcedis siajn teritoriojn en Mediteraneo, aparte la ioniajn insulojn kaj aliĝis al la kontinenta blokado. La traktato estis katastrofa por Prusio : ĝi perdis ĉiujn siajn teritoriojn okcidente de la rivero Elbo, kiu konsistigis la reĝlandon de Vestfalio, kun, je ĝia kapo, la frato de la imperiestro, Ĵeromo. Ĝi devis forcedi siajn posedaĵojn en Pollando por konsistigi la varsovian duklandon, kaj pagi pezan militan monkompenson. Neniam imperiestro atingis tian potenconivelon.

Ekde la 2-a de Majo 1808, la engaĝiĝo de Francio en la aferoj de Iberio ekigis la militon de Hispanio, perfortema konflikto, kiu daŭris dum pli ol ses jaroj, kaj kiu severe malfortigis la Imperion. Napoleono ricevis la abdikon de la reĝo Karlo la Kvara kaj la forcedo de la rajtoj de lia filo Fernando la Sepa kaj de ties fratoj, antaŭ ol starigi sian fraton Joseph Bonaparte sur la trono. En Portugalio, la reĝo Johano la Sesa fuĝis al Brazilo helpe de Anglio. La francaj armeoj tamen neniam sukcesis submeti Portugalion.

En 1809, Francio kaj Aŭstrio denove batalis. Francio venkis tiun kvinan koalicion en la batalo de Wagram, kaj trudis la traktaton de Schönbrunn al la Habsburgoj.

La apogeo de la Imperio (1812)[redakti | redakti fonton]

Administracia partigo de Francio en 1812

Je sia apogeo en 1812, la franca Imperio enhavis 130 departementojn kaj pli ol 44 milionojn da homoj. Ĝi kapablis militigi 600 000 homojn kontraŭ la cara Rusio. Ĝi tenis militan ĉeeston etenditan en Germanio, Italio, Hispanio kaj en la varsovia Duklando. Prusio kaj Aŭstrio estas aliancanoj. Fine Dalmatio (aŭ 'iliriaj provincoj'), estis rekte ligita al la Imperio, sen esti departementizita (aŭ pli ĝuste la projekto pri departementizo estis formetita en 1811).

La malkresko kaj la falo de la Imperio (1812-1815)[redakti | redakti fonton]

Okupareo de Francio de Junio 1815 ĝis Novembro 1818.

En Januaro 1808, Murat okupis Hispanion, sekve de ties neobeo al la kondiĉoj de la kontinenta blokado starigita de Napoleono. La 2-an de Majo, la popolo de Madrid ekribelis, kio estigis, en la nokto de la 2-a al la 3-a de Majo, teruran subpremon fare de Murat. De 1809 ĝis 1810, la gerilo estis nedecida. De 1811 ĝis 1812, la malvenkoj multiĝis en Hispanio. La 24-an de Junio 1812, la kreskantaj diplomatiaj malfacilaĵoj inter Francio kaj Rusio kondukis al la invado de la rusa teritorio fare de Napoleono. La kampanjo de Rusio riveliĝis katastrofa por Francio kaj la imperio. La rusoj uzis la taktikon de la 'bruligita tero', kiu estis la bruligo de la provianto kaj de la domoj por eviti ke la soldatoj de la 20 nacioj (la franca armeo) ne sukcesu provizi aŭ ŝirmi sin. La Granda Armeo preskaŭ tute dissolviĝis (komence 675 000 homoj kaj fine 295 000 homoj) kaj la hieraŭaj aliancanoj tuj refariĝis kontraŭuloj. En 1813, la milito kontraŭ la sesa koalicio finiĝis per la forpelo de la imperiaj trupoj el Germanio (malvenko de Leipzig la 19-an de Oktobro), escepte de kelkaj fortikaj urboj. De Januaro al Marto 1814, en la kampanjo de Francio Francio estis invadita de la koalicianoj. Aŭstroj, prusoj kaj rusoj okupis la landon post la abdiko de Napoleono, la 6-an de Aprilo 1814.

Lia lasta reveno, de la 20-a de Marto ĝis la 22-a de Junio 1815, dum la Cent Tagoj finiĝis per la disvenkiĝo de la franca armeo en Waterloo la 18-an de Junio 1815.

Kontrasta bilanco[redakti | redakti fonton]

La imperio volis esti, almenaŭ komence, la heredinto de la konsulato kaj de la respubliko. La venkoj de ĝia armeo eksportis en la konkeritajn landojn la akiraĵojn de la franca revolucio de 1789. La aristokratiaj privilegioj estis neniigitaj escepte en Pollando. La napoleona kodekso estis enkondukita tra la kontinento, farante ĉiun egala antaŭ la leĝo. Ĝi instalis la sistemon de ĵurio kaj leĝigis divorcon.

La imperio kreis ankaŭ novan heredan nobelaron. Okaze de la restrukturado de la mapo de Eŭropo, kiun faris Napoleono, lia familio kaj liaj proksimuloj ricevis tronojn de la diversaj eŭropaj landoj dum liaj ĉefaj kunlaborantoj estis dotitaj per titoloj kopiitaj de la malnova reĝimo.

Ĉefaj datoj de la Unua Imperio[redakti | redakti fonton]

Administracio[redakti | redakti fonton]

Registaro[redakti | redakti fonton]

En la imperio ĉiu ministro laboris por Napoleono la Unua ĉar ĉiuj povoj estis en liaj manoj[2]. Ili estis reduktitaj al simplaj farantoj sen iniciato, ilia laboro konsistis en la kontrolo de la apliko de la leĝoj[3].

Por helpi la ministrojn, tamen superŝargitajn per laboro, necesis krei administraciojn regatajn de la ŝtataj konsilistoj, nomataj 'ĝeneralaj direkcioj'. Tiuj lastaj estis kvazaŭ aŭtonomaj de la ministrejoj. Tiel estis kreitaj la ĝenerala direkcio de la Poŝtoj en 1804, la ĝenerala direkcio de la Arbaroj en 1805, la ĝenerala direkcio de la milita rekrutenskribado en 1806, la ĝenerala direkcio de la milita provianto en 1808, la ĝenerala direkcio de la Minoj en 1810, aldoniĝantaj al la ĝeneralaj direkcioj jam kreitaj dum la konsulato[3].

La departementoj[redakti | redakti fonton]

Francio en 1804

Je la tempo de la proklamo de la imperio la 18-an de Majo 1804, Francio enhavis 106 departementojn. Aldone al la provincoj de la Malnova Reĝimo dividitaj en 83 departementoj kaj la 'Comtat Venaissin', ĝi enhavis la konkerojn de la franca revolucio kun Belgio kaj Luksemburgo dividitaj en 9 departementoj, la maldekstra bordo de la riverego Rejno dividita en 4 departementoj, la kuniĝo de la duklando de Savojo, de la graflando de Nico kaj de la respubliko de Ĝenevo donis 3 departementojn, Piemonto, kiu antaŭe estis en la regno de Sardio, estis dividita en 6 departementoj.

La iliriaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La iliriaj provincoj estis kreitaj per la dekreto de la 14-a de Oktobro 1809 kunigante plurajn heterogenajn teritoriojn (Dalmatio okupita ekde 1806, granda parto de Kroatio, Karniolo, Koroška kaj parto de Tirolo)[4]. Tiu aneksado celis malfortigi Aŭstrion, malpermesi Trieston al la angloj fermante la tutan orientan adriatikan bordon al la anglaj komercistoj kaj disponi pri slava ŝtato kontraŭ la Caro[5].

La lando estis dividita en 1811 en sep provincoj, ĉiu administrata de intendanto, kiu havis la samajn povojn kiel prefekto, tiuj provincoj estis mem dividitaj en distriktoj kun ekvivalento de subprefekto ĉe ilia kapo. Supre de la administracio estis ĝenerala guberniestro helpata de ĝenerala intendanto pri financoj[4].

La administracio enkondukis la akiraĵojn de la revolucio en tiuj teritorioj, sed plej multaj ne estis akceptitaj de la loĝantaroj. La egaleco antaŭ la imposto estis malbone akceptita de loĝantaro alkutimigita al esceptoj sub la aŭstra regado. La deviga militservo, enkondukita en la 15-a de Aprilo 1811, okazigis ribelojn en Kroatio kaj fuĝon al Aŭstrio aŭ en la insuloj de 'Quarnero' farataj de loĝantoj kaj de familioj fuĝante antaŭ la sekvantaj rekrutkampanjojn[5]. Ankaŭ la religio estis temo de akrigitaj rilatoj kun la loka klerikaro, kiu ne akceptis la neniigon de la dekonaĵo, ĝia ĉefa imposto[6].

Se la franca lingvo estis enkondukita en la edukado, la aŭtoritato respektis la lokajn lingvojn[6]. La aŭtoritato kalkulas aparte kun la edukado por asimili la loĝantarojn. Per la dekreto de la 4-a de Julio 1810, ĉiu komunumo devis posedi elementan lernejon por knaboj kaj ĉiu kantono elementan lernejon por knabinoj. Pluraj liceoj estis antaŭviditaj kun la franca lingvo kiel sola instrulingvo, sed el la sep projektoj nur du estis kreitaj (en Laybach kaj en Raguse). Supera lernejo estis starigita en Laybach. Multaj ilirianoj estis senditaj en la francaj altlernejoj[7].

Institucia verko[redakti | redakti fonton]

En 1801, la Konkordato estis subskribita inter Napoleono Bonaparte kaj la papo Pio la Sepa. La 21-an de Marto 1804, la franca civila kodekso estis promulgita. En 1806, la labortribunaloj (france conseil de prud'hommes) estis kreitaj. En 1808, Napoleono kreis la Universitatojn, ŝtatan institucion.

Juro[redakti | redakti fonton]

Gravaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Triumfa Arko de Parizo mendita de Napoleono la Unua honore al la Granda Armeo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [[wikisource:fr:Actes constitutifs du Premier Empire|france Konstituciantaj aktoj de la Unua Imperio]]
  2. france Histoire et dictionnaire du consulat et de l'Empire, André Palluel-Guillard, p. 297
  3. 3,0 3,1 france Histoire et dictionnaire du consulat et de l'Empire, André Palluel-Guillard, p. 299
  4. 4,0 4,1 Le Grand Empire 1804-1815, Jean Tulard, p. 320
  5. 5,0 5,1 france Le Grand Empire 1804-1815, Jean Tulard, p. 321
  6. 6,0 6,1 Le Grand Empire 1804-1815, Jean Tulard, p. 322
  7. france Le Grand Empire 1804-1815, Jean Tulard, p. 323

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • france retpaĝo de 'Fondation Napoléon', dediĉita al historio de la Unua Imperio
  • france Tekstoj pri Napoleono, la Konsulato kaj la Imperio
Portalo pri Francio en la 19-a jc Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Francio en la 19-a jc
Portalo pri Cliopédia Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Cliopédia
Portalo pri Unua Imperio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Unua Imperio