La kronigo de Napoleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kronigo de Napoleono, (1806).

La kronigo de NapoleonoLa ĵuro de Napoleono (en franca Le Sacre de Napoléon) estas pentraĵo de la franca pentristo Jacques-Louis David, tiame oficiala pentristo de Napoleono realigata inter 1805 kaj 1808. La pentraĵo estas grandega, precize 629 x 979 cm kaj konserviĝas en Luvro de Parizo, Francio. La kronigo kaj la sakrigo okazis en Notre Dame de París, tiele Napoleono emfazis la fakton, ke li estas filo de la Revolucio: oni markis la ĉefurbon kiel politikan, administran kaj kulturan centron de Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En unu de la grandaj hazardaj koincidaĵoj de la historio, la intima asocio de David kun la Komitato de Publika Sano dum la Teroro rezultis je la fakto, ke li subskribis la morton de iu Alexandre de Beauharnais, malgrava nobelo. La vidvino de Beauharnais, Joséphine de Beauharnais, estos poste konata tutmonde kiel Jozefino Bonaparto, Imperiestrino de la francoj. Estis ŝia kronigo farita de ŝia edzo, Napoleono la 1-a, kiun David reprezentis tiom memorinde en la Kronigo de Napoleono kaj Jozefino, decembre de 1804.

David estis admirinta Napoleonon ekde ilia unua renkonto, impresita de la klasikaj trajtoj de la tiama Generalo Bonaparte. Petinte, ke la trookupita kaj senpacienca generalo pozu por li, David estis kapabla atingi skizon de Napoleono en la jaro 1797. Post la proklamo de la Imperio en 1804, David iĝis la oficiala kortuma pentristo de la reĝimo.

Unu el la verkoj kiujn oni mendis al David estis La kronigo de Napoleono en Notre Dame. Al David oni permesis vidi la eventon. Li petis planojn de Notre Dame kaj la partoprenintoj en la kronigo venis al lia pentrejo por individue pozi, kvankam neniam la Imperiestro (la ununura fojo kiam David atingis pozadon de li estis en 1797). David sukcesis je privataj pozadoj de la Imperiestrino Jozefino kaj la fratino de Napoleono, Carolina Murat, danke al meceno Joakino Murat, bofrato de la Imperiestro. Por la fono, David uzis la ĥoranojn de Notre Dame. Ankaŭ la Papo pozis por la pentraĵo, kaj fakte benis Davidon. Napoleono venis vidi la pentriston, rigardis fikse la pentraĵon dum unu horo kaj diris «David, mi omaĝas vin». David devis refari kelkajn partojn de la pentraĵo pro kapricoj de Napoleono, kaj pro tiu pentraĵo, David ricevis nur 24.000 frankojn.

La pentraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝin trapasas kelkaj aksajn liniojn kaj respektas la normojn de la klasikismo. Unu el la ĉefaj linioj pasas tra la kruco kaj estas vertikala. Ĉiuj rigardoj kunverĝas al Napoleono kiu estas en la centro de la komponaĵo. Diagonala akso iras el la papo al la imperiestrino. La verko enhavas 150 portretojn de gravuloj el kiuj ĉiu estas aparta verko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]