Dipatrino de Parizo
| Notre-Dame de Parizo | |
|---|---|
|
|
| Loko | |
| ŝtato | |
| regiono | Île-de-France |
| departmento | Parizo |
| municipo | Parizo |
| koordinatoj | 48°51′10″ n.larĝ. 2°20′59″ o.long. |
| Bazaj informoj | |
| religio | kristanismo |
| rito | romkatolika eklezio |
| diocezo | Ĉefdiocezo pariza |
| statuso | Katedralo |
| Arkitektura priskribo | |
| konstrustilo | Gotika arkitekturo |
| tipo de konstruaĵo | Katedralo |
| konstruado | 1163 - 1345 |
| Specifo | |
| kapacito | 9 000 homoj |
| longo | 128 m |
| larĝo | 40 m |
| alto | 69 m |
| konstrumaterialo | Masonaĵo, faga ligno |
| Ligiloj | |
| adreso | Cathédrale Notre-Dame de Paris 6 Parvis Notre-Dame Place Jean-Paul II 75004 Paris |
| oficiala paĝaro | http://www.notredamedeparis.fr |
Notre-Dame de Paris, estas famega katedralo en Parizo. Ĝi situas sur la insuleto "Île de la Cité - Civita Insulo" meze de la urbo. La konstruado komenciĝis en 1163 kaj finiĝis en 1345. Ĝi estas konsiderata kiel unu inter la unuaj grandaj gotikstilaj katedraloj (kun la baziliko de Saint-Denis kaj katedralo de Laon), kaj servis kiel modelo por multaj katedraloj kaj preĝejoj en Francio kaj Eŭropo.
Ĝi estis tute restaŭrigita de la fama franca arkitekto Eugène Viollet-le-Duc dum la 19a jarcento (1845-1864).
Beletre ĝi estis fona "scenejo" de fama romano far Victor Hugo "Notre-Dame de Paris", kun ties rolantoj Quasimodo kaj Esmeralda.
Notre-Dame de Paris ankaŭ estas titolo de franca muzikalo verkita de Luc Plamondon kaj komponita de Richard Cocciante en 1998.
Loko: 48,85348 Norde, 2,34848 Oriente.