Arĥitekturisto
Arkitekturisto (ankaŭ arĥitekto) estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekturisto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.
Enhavo |
Historio [redakti]
En antaŭaj tempoj la arkitekturistoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.
Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekturisto fariĝis aparta akademia disciplino. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitekturistoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakdisciplinojn, inter alie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekturisto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.
Tasko [redakti]
Arkitekturisto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵo aŭ eklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.
La arkitekturisto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekturisto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekturisto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.
Foje iu instanco petas al diversaj arkitekturistoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.
Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekturisto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.
Arkitekturisto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.
Desegnado [redakti]
Depende de la grandeco de la arkitekturofico, la arkitekturisto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.
Gravaj arkitekturistoj [redakti]
- Alvar Aalto
- Donato Bramante
- Santiago Calatrava
- Willem Marinus Dudok
- Jacques Dupuis
- Gustave Eiffel
- Ferdinand Fellner
- Antoni Gaudí
- Jules Hardouin-Mansart
- Le Corbusier
- Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekturisto
- Pierre Cuypers
- Jacques Lemercier
- Louis Le Vau
- Mies van der Rohe
- Eugène Viollet-le-Duc
- Otto Wagner
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.aia.org Usona instituto de arkitekturistoj
http://www.architecture.com.au Reĝa aŭstralia instituto de arkitekturistoj
http://www.raic.org Reĝa instituto de arkitekturistoj en Kanado