Otto Wagner
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 22 Aŭg. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Otto Wagner | |
|---|---|
| Naskiĝo | 13-a de julio 1841 en Vieno (Aŭstrio) |
| Morto | 11-a de aprilo 1918 en Vieno |
| Portalo pri Homoj | |
Otto Koloman WAGNER, naskita la 13-an de julio 1841 en Vieno (Aŭstrio), mortinta tie la 11-an de aprilo 1918, estis aŭstra arĥitekto. Lia stilo estis la secesia.
Verkoj [redakti]
Wagner desegnis interalie staciojn de la viena urba fervojo (nun parte metroo); famas precipe tiuj de la stacioj Karlsplatz kaj Schönbrunn. Aliaj verkoj liaj estas:
- Majolika-domo (kun karakterizaj floraj motivoj sur la fasado)
- Sinagogo en Rumbach-strato en Budapeŝto
- Akvobaraĵo kaj ponto Schemerlbrücke en Nußdorf (Vieno)
Liaj stacidomoj estis parte detruitaj dum la dua mondmilito, parte dum la transformado de la urba fervojo al metroo. Tiu ĉe stacio Karlsplatz estis savita de vienanoj per manifestacioj.
Eldiraĵo [redakti]
"Kio ne estas praktika, ne povas esti bela."
Links [redakti]
- germane Einige skizzen 1, Wien, 1905.
- germane Einige skizzen 2, Wien, 1905.
- germane Einige skizzen 3, Wien, 1905.

