Metroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri sistemo de publika transporto. Por unu de longo rigardu la paĝon Metro.
Metroo de Amsterdamo

Metroo, aŭ longe metropoliteno, aŭ subtrajno estas formo de publika amasa vetursistemo, kie kutime parto de la fervojo estas en tuneloj sub la tereno de la urbo.

Metrooj estas forta ilo en urboplanado. Ĉirkaŭ metrostacioj, la grundprezoj kreskas pro la facilaj ating- kaj vojaĝebloj.

Tradicie, metroaj vagonaroj havas homajn kondukistojn, sed lastatempe estas ankaŭ uzataj aŭtomataj trajnoj, ekzemple en Singapuro kaj Londono.

Konstruado de subteraj tuneloj estas multekostega projekto, ofte plenumata dum multaj jaroj. Ekzistas kelkaj metodoj fari tunelojn. Unu kutima metodo estas meti la fervojon rekte sub la urbaj stratoj, subtenante la stratojn per betonaj aŭ ŝtalaj pilieroj. Tiu metodo nomiĝas "tranĉi kaj kovri", kaj partoj de la metroo en Novjorko estis konstruitaj tiel. Alia malpli kutima metodo estas fosi tunelojn sub jam okupitaj subteraj spacoj, sub fundamentoj, kaj hermetikigi per betono la tunelojn kontraŭ terakvo.

Preskaŭ ĉiuj metrosistemoj funkcias per elektro; plej ofte per kontaktrelo, sed fojfoje ankaŭ per supertraka kontakta lineo. Tamen ofte ekzistas ankaŭ dizelaj veturiloj por specialaj veturoj, ekzemple kiam la elektro ne funkcias.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua lokomotivo kurinta sur la Londona metroo

La unua metrolinio en la mondo realiĝis en 1863 en Londono, kaj funkciis unue per vapora potenco. Sekvaj sistemoj uzis elektron. La unua metroo sur la eŭropa kontinento kompletiĝis en 1896 en Budapeŝto, kaj la unua en Ameriko en Bostono en 1897. La metropoliteno de Parizo sekvis en la jaro 1900. Novjorko, kies unua (supertera) metroeca fervojo malfermiĝis en 1868, kompletis sian unuan subteran linion en 1904.

La vorto "Metroo" devenas de la Metropolitan-Linio de la Londona metroo, kiu sekve inspiris la nomon de la tuta sistemo en Parizo.

Distingo de aliaj relaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Krom la lokigo en urbo aŭ urba regiono esenca trajto de metroo estas ĝia apartigo de ĉiu alia trafiko. Ĝi ne nur ne uzas vojon komune kun normalaj person- aŭ var-trajnoj nek kun strataj veturiloj, sed ankaŭ ne krucas ilin samnivele (eble kun malmultaj bone sekurigitaj esceptoj?). Ofte oni atingas tiun celon per tuneloj, sed ankaŭ fosoj, digoj, viaduktoj.

Ĉar por distingo disde ordinara regiona fervojo tio estas la sola klare difinita distingo, ekzistas dubaj kazoj, kiel la S-Bahn en Berlino kaj Hamburgo (Germanio), kiuj internacie estas traktataj kiel metroo, sed funkcias tute laŭ regularo de fervojo, ene de la konzerno de la germana ŝtata fervojkompanio, kaj krom la elektra sistemo estas tute kongruaj al la fervoja reto.

Krome metrooj kutime (sed ne nepre) estas malpli larĝaj, malpli altaj kaj uzas flankan elektran relon. Ĉio ĉi malpligrandigas la necesan diametron por tuneloj. Aliflanke ili kutime estas pli larĝaj ol tramoj, sed ankaŭ tie ne ekzistas minimuma / maksimuma mezuro.

El la jam menciita apartigo de alia trafiko rezultas kelkaj trajtoj, kiuj povas esti uzataj kiel aldona distingilo disde tramo:

  • uzo de fervojaj semaforoj aŭ aŭtomataj sistemoj kontraŭe al trafiklumoj kaj strataj prioritato-reguloj
  • uzo de altaj kajoj
  • parta veturo en tunelo
  • eblo uzi pli longajn vagonarojn ol ordinare ĉe tramoj

Ekzistas transportsistemoj, kiuj havas kelkajn el tiuj trajtoj (precipe, sed ne nepre, tunelojn), sed krucas stratojn samnivele aŭ eĉ veturas parte surstrate. Tiuj ofte estas prezentataj kaj perceptataj kiel metrooj, sed ne fake tiel nomataj. Oni povus uzi la esprimon tram-metroo.

Listo de metroaj retoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrooj en la mondo.

Tipoj de metroo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]