Sinagogo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sinagogo ĉe Lesko, Pollando.

Sinagogo estas la preĝejo de la kredantaj judoj, kelkfoje eĉ nur ĉambro.

En la juda kredo estis malpermesite oferi beston ekster la Jerusalema templo. Post kiam tiun detruis romianoj (70 p.K.), la kredantoj daŭrigis la religian kulton en la sinagogoj; oni preĝas tie kaj legas la sanktajn skribojn, sed ne rajtas oferi bestojn.

La hebrea nomo por sinagogo estas aŭ Bejt Knesset - בית כנסת (Domo de Kunveno; ne konfuzu kun Knesset, la israela parlamento) aŭ Bejt Tefila - בית תפילה (Domo de Preĝo). Sinagogo kutime havas grandan kunvenĉambron por preĝo (la ĉefa sanktejo) kaj aliajn ĉambretojn por studo. Ĝi eble havas sociĉambon kaj oficejojn. Flankenmetita studĉambro nomiĝas "Bejt Midraŝ" - בית מדרש (Domo de Studo).

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=1212&letter=S&search=synagogue
Ekstera ligilo    http://encyclopedia.jrank.org/SUS_TAV/SYNAGOGUE_avvaywyii_.html
Ekstera ligilo    http://www.newadvent.org/cathen/14379b.htm
Ekstera ligilo    http://www.lwow.home.pl/brama/synagogi/synagogi.html