Sinagogo de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la sinagogo en Köln ĉe strato Roonstraße

La sinagogo de Kolonjo (germane Kölner Synagoge) situas en la urboparto Neustadt-Süd ("suda novurbo") en la strato Roonstraße vidalvide de la placo Rathenauplatz. Ĝi estas centro de la religia kaj kultura juda vivo en la urbo Kolonjo, dokumentita ekde la jaro 321: en tiu jaro la romia imperiestro Konstantino la Granda permesis, ke ankaŭ judaj civitanoj rajtu elektiĝi en la konsilion de la romia urbo Kolonjo, latine nomata Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Internacian atenton la sinagogo havis en aŭgusto 2005, kiam la papo Benedikto la 16-a dum la katolikaj Mondaj Junularaj Tagoj 2005 vizitis ĝin - temis pri la entute unua vizito de papo en juda preĝejo de Germanio.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Post kiam la en 1861 en maŭra stilo konstruita antaŭa ĉefa urba sinagogo en la strato Glockengasse ne plu havis sufiĉan lokon por la kreskanta urba juda komunumo, por la pli liberalaj membroj de la komunumo en la jaroj 1895 ĝis 1899 gvide de la kolonjaj arkitektoj Emil Schreiterer kaj Bernhard Below konstruiĝis nova sinagogo en novromanika stilo. La U-forma konstruaĵaro kun tufŝtona fasado en sia centro havas kupolan salonon kun krucforma fundamento kun antaŭhalo - ĝin flankigas kvaretaĝaj kromĉirkaŭaĵoj. Kadre de la naziaj pogromoj de novembro 1938 ĉiuj sep urbaj sinagogoj estis interne detruitaj, la aliaj ses komplete neniiĝis, dum de la sinagogo Roonstraße restis la muroj, kiuj tamen dum la Dua Mondmilito per bomboj de la Aliancanoj plie difektiĝis. Post la milito la okcidentgermania federacia kanceliero kaj antaŭa kolonja ĉefurbestro Konrad Adenauer kun aliaj urbanoj engaĝiĝis por restaŭrado kaj remalfermo de la sinagogo. La 20-an de septembro 1959 la konstruaĵo reinaŭguriĝis - fasade en proksimume origina formo, sed interne en pli simpla stilo. La strata fasado havas triarkan enirejon (simile al multaj aliaj sinagogoj, ekzemple la impresa nova sinagogo de Berlino) kaj super ĝi grandan rozfloroforman vitralon. La centra salono, antaŭe kovrita per kupolo, deekstere rekoneblas per romanikaj fenestroj, piramida tegmento kaj sveltaj angulaj turetoj laŭ bizancaj modeloj.[1]

La sinagogo nuntempe[redakti | redakti fonton]

la sinagogaj toraujo kaj legejo

La sinagogo uzatas kiel kunvenejo kaj kiel preĝejo. La konstruaĵo havas koŝeran restoracion, bibliotekon, muzeon, junularan centron kaj festan salonon. Pliaj sociaj servoj de la urba juda komunumo kun maljunulejo kaj flegejo situas en la la juda socia centro ĉe la stratoj Ottostraße/Nußbaumerstraße en la urboparto Ehrenfeld - ankaŭ tiu konstruaĵo estas historia. La sinagoga ĉefsalono havas lokojn por 800 viroj kaj 600 virinoj. En memoreja halo tabulo de la vortoj "Vi eniranta tiun-ĉi halon - restu en silenta memoro de la pli ol ses milionoj da senkulpe murditaj fratinoj kaj fratoj" memorigas pri la holokaŭsto.

La sinagogan toraon el la pli malnova sinagogo de la strato Glockengasse dum la pogromo de novembro 1938 savis kaj poste de detruo kaŝis la katolika pastro Gustav Meinertz - ĝis la jaro 2007 ĝi ekspoziciiĝis en vitra ŝranko de la sinagoga enirejo. Post restaŭrado, kies kostojn de 12 00 Eŭroj transprenis la katolika ĉefepiskopejo de Kolonjo, la torao nun denove povas praktike uziĝi en la juda liturgio.

Transiro al liturgio de ortodoksa judismo[redakti | redakti fonton]

En la sinagogo Roonstraße ĝis la Holokaŭsto praktikiĝis la liberalisma juda rito (diservoj kun netradiciaj orgeno kaj koruso, sed same kun tradicia divido inter viraj kaj virinaj preĝantoj). La sinagogo kiel ĉiuj aliaj urbaj sinagogoj krom la separatisma komunumo Adas Jeŝurun) apartenis al unueca urba juda komunumo. Post la Dua Mondmilito pro la malgranda nombro de pretervivintaj kolonjaj judoj, kaj pro la precipe ortodoksaj novaj komunumanoj el orienta Eŭropo, transpreniĝis la ortodoksa juda rito de judaj diservoj.

Aldona liberalisma juda komunumo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1996 en Kolonjo ekzistas malgranda liberalisma juda komunumo de proksimume 100 membroj, la juda liberala komunumo Kolonjo Geŝer Lamasoret (hebree por "ponto al la tradicio"). Ĝi membras en la Unio de progresemaj judoj en Germanio, kaj al la sinagoga komunumo de Kolonjo nur ligiĝas pere de kelkaj urbaj judoj kiuj membras en ambaŭ komunumoj. La malgranda sinagoga salono de la liberalisma komunumo situas en subetaĝo de luteranisma kapelo en la urboparto Riehl.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Dehio, Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler ("manlibro de germanaj artaj monumentoj"). Nordrhein-Westfalen I, eldonejo Deutscher Kunstverlag 2005, paĝoj 753-754.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]