Nova sinagogo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la nova sinagogo
la ĉielarkaj vitraloj en la meza navo
la tri-arka enirejo
rigardo de la televida turo de Berlino

La nova sinagogo de Berlino en la strato Oranienburger Straße en la kvartalo Spandauer Vorstadt de la urba distrikto Berlin-Mitte estas konstruaĵo de elstara signifo en la historio de la urba juda loĝantaro de la urbo kaj ankaŭ en ĝenerala perspektivo estas grava konstrua monumento. La konservita parto de la konstruaĵo estas leĝe protektata monumento. La sinagogon planis la arkitektoj Eduard Knoblauch kaj Friedrich August Stüler. Krom por diservoj, la konstruaĵo ankaŭ uziĝis por publikaj koncertoj, inter ili ekzemple violina koncerto kun Albert Einstein en 1930.

Planado kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento la juda komunumo en Berlino estis tre grandiĝinta. Ĉirkaŭ la jaro 1860 ĝi havis proksimume 28 000 membrojn. La tiutempe sola sinagogo de la urbo, pli poste nomata Alte Synagoge, do malnova sinagogo - situis en la strato Heidereutergasse, proksime de la konstruaĵaro Hackescher Markt en la urbodistrikto Berlin-Mitte kaj ne plu sufiĉe grandis. Post kiam la komunumo en 1856 aĉetis areon en la strato Oranienburger Straße, en kvartalo kun multaj judaj loĝantoj, la 7-an de aprilo 1857 komenciĝis arkitekta konkurso pri la planata konstruaĵo. Prezidanto de la konkursa komisiono estis la tre okupita arkitekto Eduard Knoblauch, ekde la jaro 1845 membro de la prusia arta akademio de Berlino. Neniu el la arkitektaj projektoj vere konvinkis la komisionon. Sekve Eduard Knobloch mem ricevis la taskon erkitekte realigi la konstruaĵon - antaŭe li jam sukcese organizis la trakonstruon de la malnova sinagogo kaj de la Juda Malsanulejo de Berlino. Kiam li en 1859 forte malsaniĝis, la arkitektan laboron transprenis la "reĝa arkitekto" Friedrich August Stüler, amiko de Eduard Knoblauch. Li transprenis la jam deciditan eksteron kaj planis la internan dezajnon.

La konstruado komenciĝis la 20-an de majo 1859 kaj en la unuaj jaroj bone progresis. Poste la realigo tamen malrapidiĝis: la interna dezajno estis nekutime komplika, kaj dum la milito inter Prusio kaj Danlando de 1864 ekmankis konstruaj materialoj. Nur okaze de la juda novjara festo Roŝ-Haŝana' la 5-an de septembro 1866 – la 25-an de elulo 5626 laŭ la juda kalendaro - la preta sinagogo povis esti inaŭgurata. La tiama prusia ĉefministro kaj pli posta regna kanceliero Otto von Bismarck partoprenis la ceremonion.

Eduard Knoblauch en siaj planoj uzis elementojn de la maŭra stilo, kaj aparte inspiriĝis de la palaco Alhambro en la andaluzia urbo Granado. Tiu stilo tiutempe aspektis ekzotika inter la ĉirkaŭaj domoj, kaj ankoraŭ nun efikas nekutima, sed tamen ne maloftis en la konstruado de sinagogoj meze de la 19-a jarcento.

La kostoj fine estis la sesoblo de la origine planita sumo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Fundamento[redakti | redakti fonton]

La fundamento adaptiĝis al la specifa formo de la disponebla teritorio. Post kapa konstruaĵo ĉe la strato Oranienburger Straße nuntempe sekvas plurangula, kupole tegmentita antaŭhalo, la vestibulo, kaj malgranda antaŭa aŭ semajntaga sinagogo. Ĝis la jaro 1958 post tio ankoraŭ sekvis la konstruaĵo de la ĉefa sinagogo kun salono por nuuptoj, kaj kun rabena ĉambro. La tiutempaj komunismaj regantoj de Orienta Berlino, ĉefubo de GDR, ne juĝis konservinda la kompletan konstruaĵaron. La strata fasado larĝas 29 metrojn kaj la tuta fundamento origine longis 9 metrojn. La mezuroj de la ĉefa sinagogo origine estis 45 oble 40 metroj - en la ĉefa salono povis kune preĝi 3000 ĝis 3200 homoj.

Ekstera arkitekturo[redakti | redakti fonton]

la sinagoga fasado en 1865

La berlina sinagogo en la strato Oranienburger Straße' estas la plej frua ekzemplo por la kombino de sinagoga fasado el du turoj, kupolo kaj triparta pordego.[1] La fasado estis riĉe ornamita per skulptitaj rokoj kaj terakotoj, kun akcentoj de kolorigitaj brikoj. La triaksan mezan parton ĉirkaŭas du flankaj aloj kun kupole tegmentitaj okangulaj turoj. La motivo de tri arkoj dominas la fasadon. Ĝi aperas kaj en la triarka enirejo, sed ankaŭ en la tri vitralaj fenestroj en la supra etaĝo de la meza alo. La tiel nomata "tambura" kupolo en siaj triopaj arkaj fenestroj ripetigas la motivon. La brile orumita kupolo, en sia plej alta punkto ekzakte 50,21 metrojn alta, estas la kulmina punkto de la konstruaĵo kaj tuj post la konstruo samkiel nun videblas jam de malproksime. Por la kupola formo la arkitekto inspiriĝis de barata-islama arkitekturo, kaj la konkreta modelo estis la "reĝa paviliono" en la brita urbo Brighton.

Interna arkitekturo[redakti | redakti fonton]

la interno de la sinagogo en la 19-a jarcento

La interna arkitekturo de la ĉefa sinagogo antaŭ la definitiva detruo en 1958 aspektis kiel trinava preĝejo, dividita je po kvin kupolaj partoj. Nekutimaĵo estis, ke kaj videble en kolonaj palisoj de kaj maŭra kaj barata stiloj kaj nevideble en la kupola tegmento stabiligocele uziĝis multe da fero. Dua nekutimaĵo estis la zorge planita lumigo per vitraj kupoloj kaj vitralaj flankaj fenestroj. La rondaj kupolaj fenestroj havis du tavolojn da vitro: la ekstera vitraĵo estis senkolora, la interna vitrale kolorigita, kaj inter la du tavoloj gasaj lampoj lumigis la vitralojn ankaŭ en horoj sen sunbrilo.

Uzo kaj detruo[redakti | redakti fonton]

militaj damaĝoj de la sinagogo en 1948
memoriga tabulo de 1966

Kontraŭjudemaj radikaluloj perceptis la reprezentan konstruaĵon kun la brila orkolora kupolo kvazaŭ "provoko". Ĝi tamen ankaŭ kaŭzis ardajn diskutojn inter la judoj de Berlino. Liberalemaj judoj kritikis, ke la nekutima, ekzotika maŭra stilo akcentigus la fremdecon de la juda religio en Berlino, kaj tiel malhelpus la proceson de juda integriĝo en la urban socion. Konservativaj judoj male kritikis la diversajn novaĵojn en la diserva ceremoniado kaj en la interna sinagoga dezajno. La komunuma estraro nomumis la reformjudan rabenon Joseph Aub estro de la nova sinagogo. La diservoj celebriĝis laŭ la nova rito, kaj ekde la jaro 1868 ili akompaniĝis per orgena muziko. Konservativaj judoj do moke nomis la sinagogon "bela teatrejo, sed ne sinagogo". La konfliktoj fine kaŭzis skismon de la komunumo. En 1869 formiĝis grupo de malkontentaj konservativaj komunumanoj, kiuj malmembriĝis el la komunumo en 1872 kaj en 1885 oficalee rekoniĝis kiel dua berlina sinagoga komunumo.

La plimulto de la urbaj judoj tamen juĝis la konstuaĵon en fiero kaj kontento, kiel simbolo por la signifo kaj memfido de la juda komunumo en Berlino. La plej granda, plej multekosta kaj plej impona juda preĝejo en Germanio, ankaŭ ekzemplo por la apliko de iuj tiutempe plej modernaj konstruaj teknikoj, iĝis tre atantata vidindaĵo de la urbo Berlino.

Dum la tutlandaj pogromoj de novembro 1938 anoj de la nazia Sturmabteilung (SA) komencis fajrigi la novan sinagogon. La kvartala policisto Otto Bellgardt' kontraŭstaris la bruligistojn per minaco de pistolaj pafoj, substrekis la ekde jardekoj validan leĝan monumento-protekton de la konstruaĵo, alarmigis la fajrobrigadon kaj tiel protektis la sinagogon kontraŭ detruo. Lia superulo, la kvartala policestro, Wilhelm Krützfeld, poste defendis lin kaj persone subtrekis la ĝustecon de rezisto kontraŭ la naziaj detruemuloj, kaj poste nur la superulo estis kritike pridemandata fare de la urba policestro. Kvankam ambaŭ agis tute laŭleĝe, aparte Wilhelm Krützfeld kiel "respondeculo" de sia teamano dum la sekvaj jaroj estis amase malhelpita fare de la naziaj regantoj. Memoriga tabulo nun honorigas la - en la tiutempaj cirkonstancoj nekutime kuraĝan - agon kaj de protekto de protektinda monumento kaj de sentima defendo de ĝuste aginta policisto fare de lia superulo. Ekde la jaro 1993 polica lernejo en Ŝlesvigo-Holstinio havas la nomon Wilhelm Krützfeld.

Post kiam la sekvoj de la bruligo estis forigitaj, la nova sinagogo ekde aprilo 1939 denove povis esti uzata por diservoj. La antaŭe orkologa kupolo post la komenciĝo de la Dua Mondmilito pro minaco de elaeraj atakoj de la urbocentro devis esti superpentrata per armeece verda-bruna farbo. Simile kiel la sinagogo Rykestraße, krom por diservoj ĝi pli kaj pli ankaŭ uziĝis por koncertoj, prelegoj kaj aliaj kulturaj eventoj por juda aŭskultantaro, ĉar aliaj kunvenejoj laŭ la naziaj leĝoj estis fermitaj por la judaj urbanoj. La 31-an de marto 1940 la granda sinagoga salono lastfoje povis esti uzata fare de la komunumo, por lasta el serio da koncertoj por la loka "juda vintrohelpa organizaĵo", fondita por subteno de malriĉaj judaj urbanoj, kiuj pro sia kredo estis ekskluditaj el ŝtata socia subteno. Post lasta diservo en la malgranda preĝosalono la 14-an de januaro 1943 la nazigermana armeo Wehrmacht transprenis la konstruaĵon kaj tie instalis stokejon por armeaj uniformoj. Bomboj parte damaĝis la tegmenton, kaj post la milito la konstruaĵo plue damaĝiĝis kiam ĝi ekspluatiĝis kiel fonto de konstrumaterialo. Post la milito, la malmultaj ne murditaj judoj de la urbo en la administra konstruaĵo de la novaa sinagogo fondis novan judan komunumon. Celoj estis kaj rekrei elteblajn kondiĉojn por juda vivo en la urbo, kaj helpi tiujn judojn en la urbo, kiuj kiel eble plej rapide volis forlasi Germanion kaj elmigri precipe al Usono kaj Palestino. Kiam iom post iom ĝis 1949 stariĝis la du postmilitaj germanaj ŝtatoj kaj la du same dividitaj partoj de Berlino, la nova sinagogo en la komuniste regata orienta urboparto iĝis pli kaj pli malfacile atingebla por judoj el okcidenta Berlino, kaj laŭ la komunista doktrino en GDR krome religia vivo estis ĝenerale malsubtenata. En somero 1958 la ĉefa sinagogo kaj pliaj konstruaĵopartoj, pro- kaj postmilite forte damaĝitaj, estis tute forigitaj, kun ŝtata pravigo ke la ruinoj danĝerus pro minaco de plia kolapso, kaj ke rekonstruo ne eblus. Nur la fasada konstruaĵoparto rekte ĉe la strato Oranienburger Straße restis, en ankaŭ damaĝita stato, kiel monumento kontraŭmilita kaj kontraŭfaŝisma.

Centrum Judaicum[redakti | redakti fonton]

la juda centro de 1988 sur poŝmarko de GDR el 1990

Post kiam intertempe ekzistis planoj neniigi ankaŭ la lastajn konstruaĵopartojn kaj nur meti memorŝtonon al tiu loko, en 1988, lige al memorigaj eventoj pro la 50-jara datreveno de la pogromoj de novembro 1938 estis starigita fondaĵo "Nova Sinagogo de Berlino - Centrum Judaicum“ (latine por "centro juda" aŭ "centro judisma") kun la celo rekonstrui la sinagogon kaj samtempe krei centron por flegado kaj konservado de la loka juda kulturo. Jam la antaŭan jaron inter aliaj komunikiloj ankaŭ la esperantlingva bulteno GEJ-gazeto laŭde menciis la planon.[2]Parto de la "nova politika klimato" en GDR, ne plu nur kontraŭreligia, ankaŭ estis, ke inter septembro 1987 kaj majo 1988 ŝtate pagita usona rabeno povis aktivi en la sinagoga komunumo; li je ŝtata pago ricevis aŭton, loĝejon kaj servistinon, kiu tamen laboris por la komunista sekreta servo Stasi kaj pli havis la taskon kontroli la usonanon ol helpi pri ĉiutagaj servoj. La 10-an de novembro 1988 okazis simbola komenco de sinagoga rekonstruo. Pri la diversaj eblaj planoj de renovigo oni antaŭe forte diskutis: plena rekonstruo al la origina stato estis malakceptata, ĉar tio - laŭ la opinio de iuj - povus esti komprenata kvazaŭ provo nei, forigi aŭ forges(ig)i la suferojn de la pasinto. La celo de la rekonstrua plano tamen ĉiukaze estis konservi la konstruaĵon en fasade bone videbla stato kaj per tio konservi memorejon kaj pri la juda vivo en Berlino kaj pri la Holokaŭsto. Oni tial decidis videbligi kaj la antaŭe imponan arkitekturon kaj la perfortan detruon. La reprezenta ĉestrata fasado kun la ĉefa kupolo estis detale rekonstruata. Konstanta ekspozicio memorigas pri la juda vivo en Berlino. Ĝia titolo "malfermu la pordojn" estas la biblia versto libro de Jesaja 26/2 kiu en hebrea lingvo videblas super la ĉefa sinagoga enirejo (פתחו שערים ויבא גוי צדיק שמר אמנים). Ankaŭ montratas iuj pliaj retrovitaj arkitekturaj eroj kaj de la fasado kaj de la interna dezajno. En subĉiela areo pli distance de la strato, ŝtonoj markigas la amplekan fundamenton de la eksa ĉefa sinagogo. La renovigaj laboroj estis finitaj en 1993, tri jarojn post la reunuiĝo de Germanio. Amplekse protektata kontraŭ aktualaj teroraj minacoj kaj de dekstraj ekstremistoj kaj de islamistoj, la renovigita konstruaĵo la 16-an de decembro 1994 povis esti donata al la fondaĵo. La tuta konstrua komplekso ne estis reaŭgurita kiel sinagogo, sed ĝi enhavas malgrandan porpreĝan saloneton. En senpera najbareco troveblas pluraj instalaĵoj de la urba juda komunumo, judaj restoracioj, kafejoj kaj juda arta galerio.

Ekspozicio de 2011[redakti | redakti fonton]

En 2011 je la titolo "bonaj negocoj - arta komerco en Berlino 1933 ĝis 1945" okazis ekspozicio en la "aktiva muzeo de la centro juda" kaj en la landa arkivejo de Berlino.[3] La ekspozicio montris, kiel judaj religiaj posedaĵoj kaj privataj artaĵoj de judoj estis ŝtelitaj kaj venditaj, sed same elstarigis ke ankaŭ aliaj krom la judoj suferis je la nazia teroro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hannelore Künzl: Islamische Stilelemente im Synagogenbau des 19. und frühen 20. Jahrhunderts ["islamaj stileelementoj en konstruado de sinagogoj de la 19-a kaj komenca 20-a jarcentoj"]. Eldonejo Lang, Frankfurto ĉe Majno kaj aliaj lokoj 1984, ISBN 3-8204-8034-X, paĝo 313 kaj sekvaj (serio Judentum und Umwelt, volumo 9).
  2. "Malkonstruo de la sinagogaj muroj en Bonno", laŭda mencio pri la plano rekonstrui la Novan Sinagogon de Berlino paĝofine en plenpaĝa artikolo de Thomas Pusch en GEJ-Gazeto 5.87 (septembro-oktobro 1987), paĝo 21
  3. Christine Fischer-Defoy, Kaspar Nürnberg (eld.): Gute Geschäfte. Kunsthandel in Berlin 1933 - 1945, Katalog zur gleichnamigen Ausstellung des Aktiven Museums im Centrum Judaicum (10. April - 31. Juli 2011) und im Landesarchiv Berlin (20. Oktober 2011 - 27. Januar 2012) ["Bonaj negocoj. Komerco de artaĵoj en Berlino 1933-1945, katalogo pri samnoma ekspozicio de la Aktiva Muzeo en la Juda Centro (10-a de aprilo ĝis 31-a de julio 2011) kaj en la Landa Arkivejo Berlino (20-a de oktobro 2011 ĝis 27-a de januaro 2012)"]. Berlino: Aktives Museum Faschismus und Widerstand in Berlin ["Aktiva Muzeo pri faŝismo kaj rezisto en Berlino"], 2011, ISBN 978-3-00-034061-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.