Albert Einstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Einstein
(Alberto Ejnŝtejno)

Albert Einstein Head.jpg

Persona informo
Nomo Albert Einstein (Alberto Ejnŝtejno)
Dato de naskiĝo 14-a de marto 1879
Loko de naskiĝo Ulm en Germanio
Dato de morto 18-a de aprilo 1955
Loko de morto Princeton en Usono
Okupo
Aĝo je morto 76
v  d  r
Information icon.svg

Albert Einstein (Alberto Ejnŝtejno) [ˈalbɛrt ˈaɪ̯nʃtaɪ̯n] (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm en Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955 en Princeton en Usono) estis germana fizikisto. Li konceptis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativeco en 1905 kaj 1915.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Einstein naskiĝis en Ulm, Germanio al judaj gepatroj, sed iris al Svislando por studi. Tie li konatiĝis kun sia unua edzino Mileva Marić. Post la fino de siaj studoj, li komencis labori en oficejo pri patentoj en Berno.

Li plu laboris en Svislando, kiel profesoro. Post kiam la nazioj forprenis lian germanan civitanecon en 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St). Ejnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezidantecon de la tria kongreso de SAT.

En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante ke en Nazia Germanio konstruiĝis tia bombo (la Germana atombomba esploro, gvidita per Werner Heisenberg post la malkovro de nuklea fisio en Berlino je 1939, finfine progresis malpli rapide ol la Usona, kiu produktis la du atombombojn uzitajn kontraŭ Japanio je 1945, por eviti invadon de Japanio mem post la kapitulaco de Germanio, do fini la Duan Mondmiliton).

Albert Einstein publike konsideriĝas la prototipo de esploristo kaj geniulo. Li uzis sian altan konatecon ankaŭ ekster la naturscienca fakularo, argumentante por interpopola kompreniĝo kaj internacia paco. En tiu kunteksto li mem komprenis sin kiel pacisto, socialisto kaj cionisto. Li vivis kiel vegetarano.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

La habilitiĝo de Albert Einstein en la Universitato de Berno unue estis malakceptita en 1907. Li sukcesis nur en la posta jaro. En la jaro 1909 oni vokis lin kiel eksterorda profesoro pri teoria fiziko al la Universitato de Zuriko. En 1911 li iris al la Germanlingva Universitato de Prago. Jam unu jaron poste li revenis al Zuriko por instrui ĉe la Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, kie li siatempe ne sukcesis en la aliĝekzameno.

Verko[redakti | redakti fonton]

En 1905 Albert Einstein, tiam nekonata fizikisto, publikigis tri artikolojn en sciencaj revuoj, kiuj revolucios diversajn kampojn de la Fiziko.

La plej konata estas la teorio de movado konata sub la nomo de teorio de relativeco. En ĝi aperas la fama formulo:

E = mc^2

La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.

La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta   ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide.

La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco.

Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj.

Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max Born):

Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo.

Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.

Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.

Inteligenteco[redakti | redakti fonton]

Cerbo[redakti | redakti fonton]

La cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Sylvia tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio.

IK[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo la Intelekta kvociento de EINSTEIN estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu, ĉar

  • La genio de EINSTEIN—kiel tiu de Picasso aŭ de Edisono -- ne estas tio, kion oni povas mezuri facile per ekzameno. Genio ne estas inteligenteco. La vera genio de EINSTEIN estis la kapablo demandi simplan, infanan demandon kaj respondi ĝin laŭ vidpunkto tute neatendita. "Se unue la ideo ne estas absurda, ĝi estas sen espero," li unufoje diris.
  • Kiel diris Edisono, genio estas inspiro je 10 por cento, kaj ŝvito je 90 por cento. Kaj tio estis vera pri EINSTEIN, kiu diris pri si mem, ke li ne estis la plej inteligenta fizikisto, sed la plej laborema.

Sociaj, politikaj kaj religiaj opinioj[redakti | redakti fonton]

Einstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne estis judreligiema. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Eternulo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Eternulo) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale.

Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis.

Pri la rilato inter "scienco kaj religio", li en 1950 en "Out of My Later Years", skribis: "La scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda"

Kaj plue: “La scienco, male ol opinio vastiĝinta, ne eliminas Dion. La fiziko-scienco devas sin proponi scii ne nur pri kiel estas la naturo, sed ankaŭ scii kial la naturo estas tiamaniere kaj ne alimaniere, kun la celo kompreni ĉu Dio povis havi aliajn elektojn kiam li kreis la mondon” (Holdon, "The Advancement of Science…", Cambridge Un. Press, N. Y. 1986, p. 91). Plue: «Mi ne estas ateisto kaj ne konsideras min panteisto. Ni estas en la kondiĉo de infano kiu eniris bibliotekon plenplenan je libroj skribitaj en multaj lingvoj. La infano scias ke kelkaj certe skribis tiujn librojn, sed li ne scias kiel kaj ne scipovas la lingvojn en kiuj ili estas skribitaj. Li suspektas ke ekzistas mistera ordo en la dispozicio de la volumoj, sed li ne scias kia ĝi povas esti. La pasia konvinko pri la ĉeesto de de iu supera racia povo, kiu sin rivelas tra la nekomprenebla universo, fundas mian ideon pri Dio. (Einstein, "His Life and Universe", Simon & Schuster, 2008, p. 27).

Kion pensis Einstein pri la Katolika Eklezio?: “Ĉar mi estas amanto de la libero, kiam okazis la revolucio en Germanio, mi rigardis kun konfido al la Universitatoj... Sed la universitatoj estis silentigitaj, mi rigardis kun konfido al la grandaj eldonistoj de ĵurnaloj... Sed ankaŭ ili estis reduktitaj al la silento, sufokitaj ene de malmultaj semajnoj. Nur la Katolika Eklezio restis firma, piedstaranta por bari la la vojon al la kampanjoj de Hitlero celantaj forstreki la veron. Antaŭe mi nutris nenian apartan intereson por la Katolika Eklezio, sed nun ni sentas, rilate ĝin, grandan sento-inklinon kaj admiron, ĉar la Eklezio, tutesole, havis la kuraĝon kaj la obstinon subteni la intelektan veron kaj la moralan liberon...” (Intervjuo al "Time Magazine", 23/12/1940, p. 40).

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Erare atribuita al Albert Einstein estas tro ofte trovebla la frazo : "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de internacia lingvo" (aŭ : "de la problemo de internacia lingvo" ).

En la paĝo 29 de la "Historio de Esperanto -- 1887-1912", de Z. Adam (Adam Zakrzewski, eld. Pola Esperanto-Asocio, 1979, represo de eldono de 1913 fare de Gebetner & Wolf, Varsovio), aperas paragrafo, kiu komprenigas la fonton de tiu konfuzo. Same en la paĝo 43 de la unua volumo de la "Historio de Esperanto -- 1887-1900" de Edmond Privat (eld. Ferdinand Hirth & Sohn, Esperanto-fako, Leipzig, 1923).

Ĵurnalisto en Nurembergo, pioniro de Esperanto en Germanio, Leopold Einstein (1834-1890) okupiĝis i.a. pri la demando de internacia lingvo. Li forlasis volapukon kaj tuj strebis ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo "Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems" (La L.I. kiel plej bona solvo de la problemo de internacia mondlingvo).

Tamen ekzistas nekontestebla fakto pri lia rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kies unika laborlingvo estas Esperanto. Per letero de la 14a de junio 1923 al ties fondinto Lanti, du jarojn post ricevo de la Nobel-premio pri fiziko (1921), Albert Einstein (1879-1955) akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kaselo (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la naciismo : "La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro.", kaj pro sameco de vidpunkto tiurilate. Jam en januaro 1921, la fondintoj de SAT skribis en “Laborista esperantisto“ (SAT fondiĝis en Prago kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto 1921) : "Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimiĝi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo." Saman malestimon cetere havis Albert Einstein rilate la militarismon kaj staton de soldato : "La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi hatas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon, ĉar mjelo kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun kanceron de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo" ("Kiel mi vidas la mondon", 1934).

Ekzistas portreto de Albert Einstein farita de Ludoviko Rodo, esperantista aktivulo, desegnisto, pentristo, skulptisto, kvara filo de la fama pentristo Camille Pissarro. Tiu portreto aperas kun klarigoj en artikolo titolita "Albert Einstein, Esperanto kaj SAT" : http://www.esperanto-sat.info/article437.html

Ricevitaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Einstein ricevis la Nobel-premion pri Fiziko en la jaro 1921.

Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio.

Bibliografio pri Einstein en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Albert Einstein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»