Universitato de Karolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sigelo de la Karola Universitato
Monumento al la fondinto de la universitato, Imperiestro Karolo la 4-a
Doktoriga dokumento de Friedrich Hopfner de 1905 (en la latina)

Universitato de Karolo (latine Universitas Carolina, en esperanto ankaŭ Karola Universitato) estas universitato en Prago, fondita en la jaro 1348 de la Sankta Romi-Germana Imperiestro kaj Reĝo de Bohemio Karolo la 4-a (nomata "de Luksemburgio" aŭ "de Bohemio"). Ĝi estas la plej aĝa universitato de Mez-Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de la fondo de l'universitato, Prago ekfloris kiel ĉefurbo de la Sankta Romi-Germana Imperio. La universitato fondita de Karolo en sia funkcio kiel reĝo de Bohemio en la posta jaro per la diplomo de Eisenach de 1349 fariĝis "imperia universitato" kaj restis la plej grava de la mezepoka imperio ĝis la skismo komence de la 15-a jarcento. Laŭ la modelo de la (pli malnova) universitato de Parizo ĝi instruis en la klasikaj fakultatoj filozofia, jura, medicina kaj teologia.

Nationes ("nacioj")[redakti | redakti fonton]

Komence ĝi estis dividita inter kvar t.n. "nacioj" (nationes) laŭ la proksimumaj devenaj teritorioj aŭ regnoj de la - nur viraj - studentoj, nome laŭ la "bohemia", "pola", "bavara" kaj "saksa". Ĉiu studento el la Reĝlando Bohemio, ĉu german- aŭ ĉeĥ-lingva, aŭtomate apartenis al la "bohemia nacio". Al la "pola nacio" apartenis ĉiuj studentoj el la eŭropa nordoriento, egale ĉu ili estis civitanoj de la mezepoka pola regno aŭ ne (do ekzemple ankaŭ rusoj), al la "saksa" ĉiuj studentoj el altgermana kaj malaltgermana Nordeŭropo (ekzemple do ankaŭ tiuj el nuntempa Nederlando) kaj el Skandinavio, al la "bavara" ĉiuj el suda Germanio, hodiaŭa Svislando kaj Italio.

En la aŭtonome administrita universitato, ĉiu "nacio" havis po unu voĉo. La ne-bohemaj nacioj kutime voĉdonis kontraŭ la bohema 3:1. La streĉoj inter la "nacioj" fortiĝis, kiam la bohema subtenis la eklezian reform-movadon de Jan Hus, dum la aliaj daŭre restis ĉe katolikismo. La Karola Universitato estis centro de la husana movado. La bohemaj studentoj atingis, ke la filo de imperiestro Karolo, reĝo Venceslao la 4-a de Bohemio, per la Dekreto de Kutná Hora (Kuttenberg) la 18-an de januaro 1409 decidis, ke la bohema nacio havos tri voĉojn kaj la aliaj kune unu voĉon. En majo 1409 ĉ. 1000 profesoroj kaj studentoj proteste forlasis Pragon kaj fondis novan universitaton en Lepsiko. Tiu elmigro kaj la fakto, ke la restintaj bohemoj en 1417 decidis, ke la praga universitato oficiale estus husana, izoligis ĝin de la aliaj (tiuepoke nur katolikaj) universitatoj de Eŭropo. Eĉ katolikaj bohemoj studis ne plu en Prago, sed en eksterlando. Kiel konsekvenco la antaŭa graveco de la Karola universitato perdiĝis.

Universitato de Karolo-Ferdinando[redakti | redakti fonton]

En 1654 ĝi estis kunigita kun jezuita akademio, fondita en 1562, kaj nomita Universitato de Karolo-Ferdinando. Tiun en 1882 oni dividis en partoj ĉeĥa kaj germana. En 1920 estis renovigita la nomo Universitato de Karolo.