Kutná Hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kutná Hora
germane: Kuttenberg
urbo
Kutná Hora - pohled od Svaté Barbory.jpg
Vido al Kutná Hora de sankta Barboro
Kutna Hora CZ flag.gif
Flago
COA Kutna Hora.gif
Blazono
Oficiala nomo: Kutná Hora
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kutná Hora
Administra municipo Kutná Hora
Historia regiono Bohemio
Rivero Vrchlice
Situo Kutná Hora
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 49°57′00″N 15°16′01″E  /  49.95°N, 15.26694°O / 49.95; 15.26694 (Kutná Hora)
Areo 33,05 km² (3 305 ha)
Loĝantaro 21 604 (02.01.2009)
Denseco 653,68 loĝ./km²
Fondo 1142
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 284 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0205
NUTS 5 CZ0205 533955
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia centro de Kutná Hora kun preĝejo de sankta Barbora kaj kun templo de Ĉieliro de Sankta Maria en Sedlec
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 732
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 12
Bazaj sidejunuoj 47
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kutná Hora
Retpaĝo: www.kutnahora.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kutná Hora (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ) estas urbo kaj eksa minejurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 65km oriente de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivereto Vrchlice. En 2005 ĝi havis 21 109 loĝantojn.

Unike konservita historia urbocentro de Kutná Hora estas konsiderata kiel arkitektura juvelo de tuteŭropa signifo. En 1995 ĝi estis enskribita en Liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la urbo estas ligita kun minado de riĉaj trovejoj de arĝento. Laŭ mito la arĝento trovis en teritorio de hodiaŭa urbo monaĥo de cisterciana monaĥejo (hodiaŭ ĝi staras en antaŭurbo, fondita en la jaro 1142), kiu dormante sonĝis, ke li promenas en la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo kaj la arĝento elkreskas kvazaŭ herbo el la tero kaj kiam li estis vekiĝinta, li vere trovis ĝin apud si. La minado estis en spaco de hodiaŭa urbo komencita en la 13-a jarcento kaj „arĝenta febro“ allogis multe da loĝantoj el vico da lokoj de Eŭropo. Ĉirkaŭ unuopaj minejoj ili fondis vilaĝojn, kiuj kunkreskis en urban tutaĵon. Tial Kutná Hora havas kompare kun laŭplane fonditaj urboj neregulan bazplanon kaj reton de stratoj, laŭ kiuj estas videble, ke ili devenas el kelke da devenaj vilaĝoj. En la jaro 1300 reĝo Venceslao la 2-a eldonas novan superan leĝaron Ius Regale Montanorum, kiu regulis regulojn de la mineja entreprenado kaj samtempe ĝi reformis monsistemon. Ĝisnunaj 17 monerstampejoj disŝutitaj en la tuta lando estis malfondita kaj en Kutná Hora estis fondita nova, la centra monerstampejo de Reĝlando ĉeĥa. Estis komencita stampado de nova, pli kvalita arĝenta monero nomata praga groŝo. La urbo fariĝas en mezepoko dank‘ al sia riĉeco la dua plej granda kaj plej grava urbo de la reĝlando. Pluan periodon de ekfloro la urbo travivas dum regado de reĝo Venceslao la 4-a, kiu en Kutná Hora ofte restadis havante ĉi tie pli grandan trankvilon de la ĉeĥa sinjoraro, kiu senĉese batalis kontraŭ li pro divido de potenco. En la jaro 1409 la reĝo eldonis ĉi tie la tn. Dekreton kutnohoran, per kiu li regulis rilatojn en Praga universitato. Kunkreinto de la dekreto estis ankaŭ Magistro Jan Hus. Periodo de nova disvolviĝo estas okazanta dum regado de Vladislao la 2-a Jagello, kiu estis ĉi tie surtronigita en landa koncilio en la jaro 1471 sur la ĉeĥan tronon. En la jaro 1485 ĉi tie kunvenas Kutnohora koncilio traktanta pri repaciĝo inter katolikoj kaj utrakvistoj. Ekde la 16-a jarcento profitig-kapableco de la minejoj en Kutná Hora sinkas kaj kun ĝi falas eĉ gloro de la urbo. En la jaro 1547 oni ĉi tie stampis la pragajn groŝojn lastfoje kaj en la jaro 1726 la monerstampejo estis plene fermita. Ĉefaj trafikvojoj en la 19-a jarcento evitis al Kutná Hora kaj la urbo tial dank‘ al malforta industriigo konserviĝis en malmulte difektita stato. Nuntempe en la urbo agadas filio de fabriko ČKD, filio de aŭtomobilfabriko de marko AVIA. En la jaro 1995 estis la urbo enskribita en Liston de monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de Sankta Jakobo
  • Preĝejo de Sankta Barbara (surloke disponeblas informilo en esperanto)
  • Kapelo de Dia korpo
  • Kastelo nomata Norditala korto
  • Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento
  • Princa domo (artlernejo kaj koncertejo)
  • Ŝtona domo
  • Ŝtona akvoputo
  • Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka
  • Monaĥinejo de ursulaninoj
  • Tombeja kapelo kun ostejo (surloke disponeblas informilo en esperanto)
  • Jezuita kolegio
  • Preĝejo de Dipatrino
  • Pestokolono
  • Monaĥejo en Sedlec kun katedralo de Ĉieleniro de Maria Virgulino
  • Muzeo pri alkemio

Kulturaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • "Kutnohorské stříbření" - Historia urba festeno (semajnfino ĉirkaŭ 21.6.)
  • Festeno de Sankta Venceslao - bunta kultura programo la lastan sabaton en septembro
  • Festivalo de klasika muziko - la tutan septembron

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En Kutná Hora naskiĝis: Mikuláš Dačický el Heslov (15551626), Josef Kajetán Tyl (18181856, en lia naskodomo proksime de placo estas lokigita monumento), Jiří Orten (19191941), Miroslav Florian (19311999).