Krňany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krňany
municipo
Ŝoseo en Krňany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krňany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Benešov
Administra municipo Týnec nad Sázavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Krňany
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 42″ N 14° 28′ 39″ O / 49.84500 °N, 14.47750 °O / 49.84500; 14.47750 (mapo)
Areo 12,24 km² (1 224 ha)
Loĝantaro 495 (2023)
Denseco 40,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1061
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 257 44
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0201
NUTS 5 CZ0201 529974
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krňany
Retpaĝo: www.krnany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Krňany estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Benešov sur montodorso inter kuniĝanta Vultavo kaj Sázava, prosimume 30 kilometrojn sude de Prago. Vivas ĉi tie 495 loĝantoj (2023). Al la municipo apartenas krom la vilaĝo Krňany ankoraŭ vilaĝoj Teletín kaj Třebsín, samkiel ankaŭ vico da malpli grandaj domaroj kaj solejoj, el kiuj rekte al Krňany apartenas Hubičkův Luh, Slapnice, Suchá Louka kaj Šejtovka, kies norda parto apartenas en katastron de Hostěradice, do al la municipo Kamenný Přívoz. La ceteraj domaroj kaj solejoj apartenas aŭ al Třebsín (Závist kaj Norbertinka), aŭ al Teletín (Chlístov, Bučina kaj Marš).

En distanco 18 km sudoriente situas urbo Benešov, 21 km sude urbo Sedlčany, 22 km nordoriente urbo Říčany kaj 22 km okcidente urbo Dobříš.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradištko (distrikto Prago-okcidento), Vysoký Újezd, Lešany, Netvořice, Rabyně, Kamenný Přívoz, Jílové u Prahy kaj Štěchovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1061.

Dum la dua mondmilito la vilaĝo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 15-an de septembro 1942 forloĝiĝi.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869706
1880797
1890861
1900813
1910843
1921778
JaroLoĝantoj
1930757
1950552
1961562
1970441
1980397
1991335
JaroLoĝantoj
2001328
2014391
2016402
2017421
2018429
2019438
JaroLoĝantoj
2020454
2021529
2022480
2023495

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]