Jílové u Prahy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jílové
Jílové u Prahy
germane Eule
urbo
Placo en Jílové u Prahy kun urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jílové u Prahy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-okcidento
Administra municipo Jílové u Prahy
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Konstruaĵo Viadukto Žampach
Situo Jílové u Prahy
 - alteco 381 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 42″ N 14° 29′ 36″ O / 49.89500 °N, 14.49333 °O / 49.89500; 14.49333 (mapo)
Areo 16,23 km² (1 623 ha)
Loĝantaro 5 165 (2023)
Denseco 318,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1045
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 254 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020A
NUTS 5 CZ020A 539333
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jílové u Prahy
Retpaĝo: www.jilove.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jílové u Prahy (germane Eule, "strigo") estas historia urbo en Ĉeĥio situanta proksimume 20 km sude de Prago. Ĝi etendiĝas 3 km de la dekstra bordo de rivero Sázava, ĉirkaŭita per masiva montetaro, kiu komune kun valo de la rivero kreas unu el la plej belaj lokoj de ĉirkaŭaĵoj de Prago, konvena precipe por refreŝigado kaj ripozado. Ĝis nun konservita naturo ĉi tie kuniĝas kun historio de la malnova urbo. Jam pli ol 650 jaroj la urbo fieras pri kromnomo "reĝa ora monto". Vivas ĉi tie 5 165 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohoří (distrikto Prago-okcidento), Hradištko (distrikto Prago-okcidento), Petrov, Krňany, Kamenný Přívoz kaj Libeř.

Falo aŭ ekfloro de la urbo dependis de kvanto de oro elminita el ĉi tieaj minejoj. Inter la plej malnovaj kaj historie plej valoraj konstruaĵoj apartenas urbodomo, konstruita en la 14-a jarcento kaj pli poste alikonstruita en baroka stilo, kaj preĝejo kun gotika tabula altaro. La eksterordinare sukcesan interioron de tiu ĉi preĝejo elektis ankaŭ Miloš Forman por filmigado de sia filmo Amadeus.

El la sama tempo kiel la urbodomo estas ankaŭ domo Mince, kie hodiaŭ estas lokigita Regiona muzeo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 801
18802 693
18902 504
19002 465
19102 301
19212 208
JaroLoĝantoj
19302 494
19502 532
19612 974
19702 853
19802 875
19913 285
JaroLoĝantoj
20013 325
20144 392
20164 571
20174 675
20184 722
20194 770
JaroLoĝantoj
20204 857
20215 049
20224 919
20235 165

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Urbo Jílové u Prahy konsistas el sep partoj sur tri katastraj teritorioj:

  • Jílové u Prahy (ankaŭ nomo de k. t.) inkluzive de lokoj Svatováclavské Lázně kaj Kamenná Vrata en la okcidenta parto
  • Radlík (ĝi situas en k. t. Jílové u Prahy)
  • Kabáty (ĝi situas en k. t. Jílové u Prahy) en Kabáty ĉe limoj kun Borek situas ankaŭ stacidomo Jílové u Prahy)
  • Studené (Horní Studené situas en k. t. Jílové u Prahy, Dolní Studené en k. t. Luka pod Medníkem)
  • Žampach (ĝi situas en k. t. Jílové u Prahy) la dekstraborda parto de Žampach inkluzive de loko Včelní Hrádek; la maldekstraborda parto de Žampach apartenas en k. t. Hostěradice de municipo Kamenný Přívoz)
  • Borek (k. t. Borek nad Sázavou)
  • Luka pod Medníkem (ankaŭ nomo de k. t.) ensumigas lokojn Podloučí kaj Dolní Studené; en tiu ĉi k. t. troviĝas fervoja stacio Luka pod Medníkem

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]