Mladá Boleslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mladá Boleslav
germane: Jungbunzlau
urbo
Mladá Boleslav, old factory.jpg
Devena konstruaĵo de firmao Laurin & Klement en Mladá Boleslav
Flag of Mlada Boleslav.svg
Flago
Mlboleslav znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Mladá Boleslav
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mladá Boleslav
Administra municipo Mladá Boleslav
Historia regiono Bohemio
Ŝoseo Aŭtovojo R10
Tipo de urbo Statuta urbo
Riveroj Jizera, Klenice
Situo Mladá Boleslav
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50°24′45″N 14°54′16″E  /  50.4125°N, 14.90444°O / 50.4125; 14.90444 (Mladá Boleslav)
Areo 28,89 km² (2 889 ha)
Loĝantaro 45 580 (31.12.2009)
Denseco 1 577,71 loĝ./km²
Fondo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 293 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0207
NUTS 5 CZ0207 535419
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 13
Bazaj sidejunuoj 46
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mladá Boleslav
Retpaĝo: www.mb-net.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Mladá Boleslav estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Jizera, 50km nordokcidente de la ĉefurbo Prago, tuj apud eŭropa aŭtoŝoseo 65. Ĝi estas grava ekonomia, kultura kaj administra centro de la norda parto de Mezbohemia regiono kaj famas precipe kiel sidejo de aŭtomobilfabriko Škoda.

Etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

Nomo de la urbo signifas "Juna Boleslao" (ĉeĥa vira nomo). La urbo estis nomita laŭ siaj fondintoj, bohemiaj princoj Boleslav la 1-aBoleslav la 2-a. 30 km sude situas la urbo Stará Boleslav ("Maljuna Boleslao"). En la germana lingvo la urbo nomiĝas "Jungbunzlau".

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzeo Škoda

Supozeble jam en la 10-a jarcento princoj Boleslav la 1-aBoleslav la 2-a konstruigis burgon, el kies subburgejo evoluis urbo, vastigita en la jaro 1528 je Nova Urbo kaj avancigita en la jaro 1600 de la imperiestro Rudolfo la 2-a je reĝa urbo. Precipe en la 16-a jarcento okazis evoluo de metioj (tranĉilproduktado, drapproduktado, ledindustrio, sonorilindustrio). Urbo Boleslav estis unu el centroj de Bohemiaj Fratoj. Dekadencon alportis la tridekjara milito, en la jaro 1631 okupis la urbon svedoj, fine de la 17-a jarcento trafis ĝin neniigaj incendioj. En la 19-a jarcento tie estiĝis vico da industriaj entreprenoj, precipe fabriko Laurin a Klement (1895), kiu estas la nuntempa fabriko por aŭtomobiloj Škoda-Volkswagen. Interesuloj povas rigardi ekspozicion pri la historio de fabrikado de aŭtomobiloj en Škoda-Aŭto-Muzeo, kiu estas malfermita tutjare.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Burgo

La burgo, karakteriza urba dominanto, estis konstruita sur loko de princa sidejo en la 14-a jarcento.En la 16-a jarcento ĝi estis alikonstruita renesance, en la 17-a jarcento ĝi estis parte detruita, en la 18-a jarcento ŝanĝita je kazerno. Ekde la jaro 1972 ĝi servas por kulturceloj, dum la lastaj jaroj ĝi estas renovigata. Havas en ĝi sidejon distrikta muzeo kun historiaj kaj etnografiaj kolektoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ arkeologia kolektaĵo de societo "Keltoi", keltan ekspozicion eblas ekvidi ankaŭ en parko Štěpánka, kie estas konstruitaj replikoj de diversaj konstruaĵoj. El originaj remparoj konserviĝis restaĵoj de Praga Pordego – pilieroj kun plastikaĵoj de leonoj..

La placo de Paco[redakti | redakti fonton]

Nur en la jaro 1528 estis tiu ĉi loko, origine ekster urbaj muregoj, alprenita al Mladá Boleslav, kiel dua kvartalo kun nomo: „Nové město“ (Nova urbo). La aspekto estis multfoje ŝanĝita kaj plej multe en la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj. Dudek domoj estis forigitaj – inter ili gastejoj: „Poŝto“, „Reĝino“, „Domo de laboristoj“, „Ĉe blua grapolo de vinberoj“, eĉ fama pilzena restoracio „U Hasmanů. Malaperis domo nomata „Kamerál“, kie gastis en la jaro 1843 fama ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana ĉe la gepatroj de sia estonta edzino – Kateřina Kolářová. Dometoj, kiuj staras sur proksima placo „Kozina“ ŝajnigas la eksan aspekton de iama placo.
Eklezia konstruaĵo de Nova urbo estas dominanto de la baroka preĝejo de Johano Nepomuka. La altaron ornamas bildego de Václav Vavřinec Reiner, kiu origine estis en nuligita klostro en urbo Lysá nad Labem. Kontraǔ la preĝejo restis ununura konstruaĵo de eksa regiona (ekonoma) ŝparkaso kaj kie nun estas „Česká spořitelna“ (Ĉeĥa ŝparbanko), sed ĝia aspekto ŝanĝiĝis en dudekaj jaroj de pasinta jarcento.
La Placo de Paco havas viglan trafikon, ligas Novan urbon kun la historia centro de la urbo. Rekonstruo de la Placo de Paco, avenuo de T.G.Masaryk, Placo de Respubliko kaj Norda loĝkvartalo estas verkoj de arkitektoj Döbert, Řezáč kaj Kosík.

La Malnovurba placo[redakti | redakti fonton]

Ne nur la ĉefurbo Prago, ankaǔ Mladá Boleslav kun sia miljara historio havas Malnovurban placon. Ĝi estiĝis kaj servis kiel mezepoka foiro sur nekutime triangula plataĵo. La dominanto de la placo estas renesanca urbodomo kun turo por publika ĉirkaǔrigardo. En la mezo de la placo staras kolono de Virgulino Maria. Ĝi estis starigita en la jaro 1681 kiel danko de loĝantoj, ĉar terura pesto evitis la urbon. Unuecan arkitektonikan stilon iel ĝenas hotelo „Věnec“ (Krono), adaptita en tempo de „unua respubliko“ kaj pli nova sidejo de distrikta estraro de komunisma partio.
En la jaro 2010 oni komencis rekonstrui la placon por plibonigi la socian kaj kulturan vivojn. Kiel simbolo de la reviviĝo estas ĉi tie akvo. La urbo staras ĉe la rivero Jizera kaj la arkitektoj imitis la fluon de la rivero kaj aldonis multajn interaktivajn elementojn meze de la Malnovurba placo. Super akvo kliniĝas metalaj salikoj kaj vizitantoj povas al ili konfesi siajn deziroj, revojn kaj esperi sukcesojn. Ankaǔ la fontano post sunmalleviĝo ludas per koloroj.

La Malnova urbodomo[redakti | redakti fonton]

La Malnova urbdomo

Krom Kolegio de Unuiĝo Fratara el la tempo de renesanco la Malnova urbodomo estas la plej grava. Sur ĝi estas riĉaj sgrafitaj ornamaĵoj. Ene de la urbodomo estas granda impona salono. La interese ornamitan plafonon subtenas unu kolono de toskana tipo, staranta tra du etaĝoj.

En la konstruego oni ne nur administris, sed estis ĉi tie vendejoj, deponejoj kaj gastejo, oni eĉ juĝis ĉi tie kaj iam estis ĉi tie arestejo. La urbodomo havas du turojn. De la pli alta estas bela ĉirkaǔrigardo al la urbo kaj la ĉirkaǔaĵo, dum bela vetero ĝis montaroj ĉe norda limo de la lando.

La Nova urbodomo[redakti | redakti fonton]

En 19-a jarcento, en la periodo de renesanco, grandan parton de la spaco en la konstruaĵo de Malnova urbodomo okupis juĝejo. La urba estraro solvis bezonojn de la urbo per konstruo de nova urbodomo en proksimo inter la jaroj 1865-1868. En la vasta domo trovis salonon artistoj, do teatroamantoj jam ne devis esti premitaj en gastejoj. Parto de la Nova urbodomo estas akvadukta turo, kiu havas la saman „veston“ kiel la urbodomo mem.

La urba teatro[redakti | redakti fonton]

Urba teatro

La interno de la teatro, laǔ planoj de fama viena metiejo Kellner kaj Helmer estas novbaroka, sed ekstero estas secesia de ĉeĥaj arkitektoj Emil Králík kaj Rudolf Kříženecký. Tre saĝa decido de la urbestaro serĉi modernan stilon estis saĝa. Pri la ornamaĵoj de la fasado ili petis faman Jan Štursa. La statuaro „Vekiĝo de nacio“ kaj „Venko de arto“ super la ĉefa enirejo estas unikaj valoraĵoj de la urbo. La teatraj maskoj sekvas en vico tutan konstruaĵon. La unuaj spektantoj aplaǔdis en la jaro 1909. La teatro havas propran ensemblon. Sian karieron komencis ĉi tie famaj ĉeĥaj aktoroj, ekzemple: Martin Růžek, Jarmila Krulišová, Oldřich Vízner, Luděk Munzar, Jaroslava ObermaierováAndrea Elsnerová.

Fratara presejo[redakti | redakti fonton]

Fratara presejo

En la jaro 1518 aperis la unua presita geografia mapo. Fari tion signifis brile majstri presejan metion. Pro tio la plano de la mapo pri Ĉeĥa reĝlando estis preparita en germana Nurenbergo, kie studis presarton Nikolao Klaudian, ano de Unuiĝo Fratara. En la sama jaro, kiam la mapo aperis, Nikolao Klaudian venis al Mladá Boleslav kaj fondis propran presejon. Simpla domo kun mansarda tegmento sur rando de la urbo plimitigiis konstruaĵojn sur milda altaĵo, nomata „Karmel“. Tie Ĉeĥaj Fratoj jam dum kelkajn jarojn antaǔe agis post invito de boleslava estraro. Se Klaudian ne tiel multe hastus, la unua mapo de Ĉeĥaj landoj povis deveni el Boleslav.

„Karmel“[redakti | redakti fonton]

Unuiĝo Fratara estis unu el religiaj sektoj, kiuj dum la periodo de la renesanco forte esprimadis malkontenton kun praktikado de la katolika eklezio, estrata per papo en Romo. Tiu progresa religia socio havas radikojn en orientbohemia urbo Kunvald. Ĉe la fino de la 15-a jarcento invitis Boleslavaj sinjoroj anojn de Unuiĝo Fratara, kiuj ĉi tie dum la plej forta religia perturbo ricevis decajn kondiĉojn kaj en la jaro 1554 estis por bezono de Unuiĝo konstruita spacoplena Kolegio Fratara sur placo de Ĉeĥaj Fratoj kaj estas vere la perlo de la urbo. Boleslava sidejo de Unuiĝo havis eksterordinaran signifon por diverse lokitaj anoj de Unuiĝo kaj fariĝis sidejo de episkopoj. Iamaj dokumentoj skribas pri la urbo kiel pri „Fratara Romo“, aǔ „Jeruzalemo ĉe Jizera“. Sur Karmel ĝis nun staras konstruaĵoj de minorita monaĥejo, Fratara presejo kaj Fratara lernejo, kiu post foriro de Fratoj fariĝis la unua gimnazio en la urbo. .

La Eduka Centro „Karmel“[redakti | redakti fonton]

apartenas al historia centro de la urbo. Oni trovas ĝin proksime dĉe la placo de Ĉeĥaj Fratoj. Inaǔgurita ĝi estis en la jaro 2007 merite de firmao Škoda Auto. Tiu ĉi parto de la urbo apartenas al la plej belaj. La komplekso enhavas du historiajn konstruaĵojn kaj modernan domegon. La malnova estas eksa piarista klostro kun preĝejo de sankta Bonaventuro. La loko estas dokumentita antaǔ mezo de la 14-a jarcento. De fino de la 15-a jarcento la konstruaĵoj servas por edukado ĝis nun. La nova moderna konstruaĵo estas ligita per subtera koridoro al historiaj konstruaĵoj. Ĝi estas sidejo de altlernejo de Škoda Auto por preskaǔ 900 studentoj. Oni povas ĉi tie aranĝi kulturajn kaj sociajn programojn, eĉ geedziĝceremonioj. La tuta komplekso staras sur altaĵo super valo de la rivero Jizera kun bele prilaboritaj terasoj en parko post klostra konstruaĵo, de kie estas impona rigardo al rivera valo.

La preĝejo „Ĉieliro de la Virgulino Maria“[redakti | redakti fonton]

La preĝejo „Ĉieliro de la Virgulino Maria“

Tiu ĉi preĝejo el ĉiuj ekleziaj konstruaĵoj havas la plej buntan historion. Tuŝis ĝin ĉiuj ĉefaj arkitekturaj stiloj, cetere kiel multajn alianj. La templo tamen havas plejparte malfrugotikan karakteron, ene estas gravaj renesancaj elementoj. Pri tio meritas per siaj riĉaj donacoj elstara mecenatino Kateřina Militká, kiu plu konstruigis hospitalon ekster la urbo por malriĉa loĝantaro. En periodo de baroko la eklezio pliornamis frunton de la preĝejo. Tio estis finita en la jaro 1702, pri tio certigas numeroj super enirejo. El ekipaĵoj de la preĝejo la plej malnova estas stana baptopelvo el la jaro 1489.

La preĝejo de Sankta Johano Nepomuka[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Johano Nepomuka

Ĉiu ĉeĥo konas la nomon de Václav Vavřinec Reiner ekde sia lerneja tempo - nomo de unu el la plej elstaraj pentristoj en Ĉeĥio, same kiel estas konataj nomoj Karel Škréta, Petr BrandlJan Kupecký. V.V.Reiner estas aŭtoro de la bildego sur la ĉefa altaro.

Baroka stilo, ene kaj ekstere, estas nur „mantelo“. La muroj de la preĝejo memoras tempojn pli fruanj. Nuna aspekto estiĝis nur post la jaro 1727, kiam okazis forta ŝtormo kaj la preĝejon difektis. En la preĝejo okazadis, de la fino de la 18-a kaj ĝis komenco de la 19-a jarcentoj, armeaj diservoj.

La Kolegio de Ĉeĥaj Fratoj[redakti | redakti fonton]

En la mezo de la 16-a jarcento invitis la posedantoj de la urbo – la familio Krajíř – konstruiston Matteon Borgorelli por realigi kelkajn gravajn konstruaĵojn. Italo Borgorelli venis kaj alportis stilon, kiu furoris en periodo de renesanco. Krom la Nova Urbodomo kaj rekonstruo de la burgo je la kastelo, lia elstara projekto estis preĝejo por Unuiĝo Fratara. Borgorelli surprizis. La projekto de la edifico ne estas tiperenesanca. La konstruisto uzis gotikan stilon en ĝia malfrua formo kaj eĉ jam plinovan romanikan stilon. La konstruaĵo estas unika kaj ĉefe la internoeno estas mirinda. La blanka koloro de la interno kaj sobreco de ornamaĵoj veka sencon de pureco, kontraŭe al tipa baroka preĝejo. Nun la edifico servas kiel galerio kaj pro unika akustiko kiel koncerta salonego.

La preĝejo de la Sankta Havel (Gallus)[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Sankta Havel (Gallus)

Origine temis pri tombeja preĝejo. Ĝi devenas el renesanca periodo, sed estas konstruita laŭ malfrugotika stilo. La unua persono, kiu estis tie entombigita, iu viro nomata Havel kaj tiel estis elektita patrono de la preĝejo – Sankta Havel, fakte Sankta Gallus.

La tombejo estis tre lerte ŝanĝita al interesa parko en la dua duono de la dudeka jarcento. Ĝi estiĝis en bela, romantika loko por ripozo en centro de la urbo. La korpo de la preĝejo devenas el kripto de la nobela gento Krajíř el Krajk. La gento estis konata per sia religia toleremo. kaj por moderna, progresiga Unuiĝo de Ĉeĥaj fratoj kreis decajn kondiĉojn. Nun la aspekto de la preĝejo estas baroka, la turon oni alkonstruis nur en la jaro 1735, sed ene, ĉefe el bele formita volbo spiras al vizitantoj gotiko. En sakristio la atentemaj vizitantoj povas trovi tombon de la Barbora Smetanová - patrino de komponisto Bedřich Smetana, kiu mortis dum vizito ĉe sia filino en la jaro 1864.



La Parko ĉe sankta Havel (Gallus)[redakti | redakti fonton]

La rekonstruo de la urbo dum regado de socialismo nuligis la tombejon ĉe preĝejo de sankta Havel, tamen ke ĝi apartenis sen troa aserto al dekduo de valoraj tombejaj kompleksoj en Ĉeĥa respubliko. Feliĉe almenaǔ la plej gravaj tombaj monumentoj el renesanca periodo estis savitaj kaj nun estas kontraǔ kapricoj de la vetero deponitaj ene de la preĝejo de sankta Havel kaj en la palaco Templ. Aliaj tombaj monumentoj estis en la jaro 2003 starigitaj kiel ekspozicio ĉe muroj de la tombejo. Sur tombon de Anna Drobná – fama kiel „Latina avulino“ estis revenita tomboŝtono kaj legendo pri ŝi reviviĝis. Ŝi luadis ĉambretojn por studentoj, kiuj venadis al Mladá Boleslav por studi kaj subtenis ilin dum studado en la 19-a jarcento. Nun denove venas studentoj al ŝia tombo en pintaj momentoj de sia vivo, ĉar ŝi estas ilia patronino. Krada, majesta pordego estis forĝita laǔ origino, nur estas ŝovita iom malproksime de la strato kaj ne estas tombeja, sed parka. La parko pligrandiĝis per ĝardeno de „familio Hejda“. La mirinda etoso de trankvileco, meze de urbo de la 21-a jarcento, frapante ŝanĝita, tamen daǔras.

La parko „Štěpánka“[redakti | redakti fonton]

Parko Štěpánka

La valo de la rivereto Klenice, kie estas la parko, subpiede de la altaĵo, kie staras la urbo portas nomon de virino, kiun ne ĉiu nun ankoraǔ konas. En la jaro 1881 fianĉiĝis al belga princino Stefanie – ĉeĥe Štěpánka – kronprinco Rudolfo, filo de imperiestro Francisko Jozefo la Dua. Ĝenerale oni vidigis ŝin kiel venontan reĝinon. Rudolfo soldatservis en tiu tempo ĉe boleslava infanteria 36-a regimento. Lia garnizono venis kun ideo planti arbojn, kiel bazo de vasta parko kaj kiu portos nomon de fianĉino de Rudolfo. Bedaǔrinde Rudolfo kaj Stefanie post edzofesto feliĉaj ne estis kaj Stefanie la imperiestrino ne fariĝis. Ŝia edzo en la jaro 1889 senmortigis sin kune kun sia amaĵistino. Kiel atestanto pri la trista okazaĵo restis la parko, kiu estas pitoreska parto de la urbo. Nun oni povas ĉi tie trejni tenison, aǔ eble kontraǔ pluvo ŝirmi sin en historia muzika pavilono.

La nacia natura memoraĵo „Radouč“[redakti | redakti fonton]

La areo ĉe norda rando de la urbo kun nomo Radouč, ne tro granda, jam ĉe la unua vido aspektas alie, ol tipa ĉeĥa pejzaĵo. La naturo ĉi tie sorĉe kreis stepon kun idealaj kondiĉoj por kreskaĵoj sur niaj latitudoj tre nekutimaj. Sur preskaǔ nuda roko kun nur kelkaj arboj, alte antaǔ maldekstra bordo de la rivero Jizera, bone progresas varmemaj kreskaĵoj, ĉefe stepaj herboj, similajn oni eĉ en nia lando ne trovas. Bonajn kondiĉojn por sia vivo havas granda familio de zizeloj. Promeno laǔ rando de la roko proponas belan ĉirkaǔrigardon en valon de Jizera kaj al kontraǔan krutan deklivon, kie staras impona ruino de „Michalovická Putna“ kun turego klinita.

La parko „Výstaviště[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento Mladá Boleslav gastis du gravajn prestiĝajn ekspoziciojn. La unua en la jaro 1912, la Nordbohemia ekspozicio, okazis tuj post inaǔguro de publikaj konstruaĵoj en strato „Palackého“, kiu reprezentis potencon de la urbo. Kaj tuj apud estis kreita deca ekspozicia spaco. Poste ĝi estis plivastitan per pluaj pavilonoj por la dua Nordbohemia ekspozicio en la jaro 1927. Grandaj foiroj tie jam ne okazas, ekspoziciaj pavilonoj forpasis. Unu el ili estis nuligita pro kurioza peto de la fondinto de la aǔtomobilfabriko Václav Klement. Lian familian trankvilon ĝenis bruo, ĉar lia vilao staris en proksimeco. Post historia pasinteco restis nur la nomo „Výstaviště – Ekspoziciejo“. La koro de la parko estas muzika pavilono, rekonstruita al intima kafejo kaj sabloŝtonaj stauaroj „Dancantaj virinoj“ de talenta Vojtěch Sapík, mortinta bedaǔrinde en sia juneco. Statuo de Komenio sur alta piedestalo staranta kontraǔ gimnazio estas skulptita de Ladislav Šaloun, aǔtoro de statuaro kun Johano Hus sur la Malnovurba placo en Prago.


La strato „Palacký“[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1900 la argilaj ĝardenoj tuj malantaǔ lastaj domoj de la urbo direkte al urbo Kosmonosy estiĝis granda konstruejo. Oni realigis kuraĝan kaj arkitektonike sukcesan planon en la historio de la urbo. Sur unu flanko de la konstruita strato „Palacký“ elkreskis du gimnazioj. Sur la dua flanko en la jaro 1905 palaco por gimnastiko. En novembro 1909 oni inaǔguris teatron per teatraĵo de Alois Jirásek: „Laterno“. La teatro estas la plej valora edifico de la strato. En la jaro 1917 apud ĝi aperis konstruaĵo de Aǔstri-Hungaria banko. Post unu jaro la Aǔstri-Hungaria imperio falis, sed nia strato estis en plena beleco. Ankoraǔ en la jaro 1921 oni aldonis etan memorŝtonon de la verkisto kaj poeto Svatopluk Čech.

La vilaoj de Laurin kaj Klement[redakti | redakti fonton]

Kelkaj tagoj antaǔ Kristnasko en la jaro 1895 oni malfermis en Praga strato, gvidanta al ĉefurbo, ĉe rando de la urbo metiejon por fabrikado kaj riparo de bicikloj kun marko „Slavia“. La komenco estis malfacila – kreditoj, prunteprenoj nombraj, laboro pena. Sed post tri jaroj oni povis konstrui novan pli grandan metiejon en alia loko sur norda flanko de la urbo ĉe strato al urbo Kosmonosy. Ĉi tie jam oni fabrikis ankaǔ motorciklojn. En la jaro 1905, dek jarojn post fondiĝo de la firmao, el la metiejo elveturis la unua aǔtomobilo. Marko Laurin & Klement trovis lokon sub suno kaj posedantoj festis sukceson per konstruo de familiaj domoj. Malgraǔ iaj komercaj disputoj la kunposedantoj estis bonaj amikoj. En strato Husová, konstruita en secesia stilo, eksa mekaniko el Turnov kaj librovendisto el Mladá Boleslav estis najbaroj.

La gepatra domo de aktorino Adina Mandlová[redakti | redakti fonton]

La gepatra domo de aktorino Adina Mandlová

Secesia ludomo numero 252 en strato Václava Klementa furoras per sia bunta fasado. Komence de la dudeka jarcento, kiam ĝi estis konstruita, la loko estis periferio de la urbo. En ĝi en unu apartamento kreskis unua stelo de ĉeĥa filmo en periodo inter du mondmilitoj – Adina Mandlová. Jam kiel infano ŝi estis okulfrapa. Pri tio atestas rememoro el ŝia adoleskeco en Mladá Boleslav, pri kiu oni povas legi en ŝia leginda libro de memoaroj „Hodiaǔ mi ridas pri tio“. Jen ni citu: „La milito finiĝis, sed mizero pli kaj pli kreskis. Ni vivtenis plejparte nur per tio, kion ni kulturis en ĝardeno kaj kion ni bredis en korteto…sed ĉefe ni ŝtelis – terpomojn en apuda kampo, grenon kaj semojn de sunfloroj, kiujn oni plantis en parko kaj legomon kaj fruktojn el najbara ĝardeno. Nia najbaro estis riĉa homo, kunposedanto de aǔtofabriko Laurin&Klement. Lia vilao havis parkon kaj grandan ĝardenon. La muro ĉirkaǔ la domo estis alta, sed ni estis akrobatoj kaj la alteco ne ĝenis nin. Sinjoro Klement estis iam amiko de mia patro kaj komence ne koleris, sed ĉio havas siajn limojn. En momento, kiam lia rikolto enhavis nur pomaĉojn kaj liaj florbrasikoj, fragoj kaj persikoj finiĝis en niaj stomakoj anstataǔ sur lia mahagona tablo, perdis paciencon kaj la muroj ricevis pikdratojn kaj li luis gardiston. Tiel finis unu el fontoj de nia vivteno.

La gepatra domo de František Gellner[redakti | redakti fonton]

La domo sur Malnovurba placo numero 16 havas memortabulon de poeto, ĵurnalisto, karikaturisto, kaj ilustranto František Gellner – el generacio de anarkistaj ribeluloj plena de kontraǔstaro al etburĝaro. Liaj verkoj bildigas lian vidpunkton al socio, amareco de vivo kaj seniluziĝo pri samtempeco.

La konstruaĵoj de arkitekto Jiří Kroha el periodo de „unua respubliko“[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1923 – 1939, do preskaǔ tuta periodo de la unua respubliko, urbestris en Mladá Boleslav Karel Šerák. Lian admistradon karakteris vigla konstruado. Inter dekoj da publikaj konstruaĵoj elstaras juna arkitekto Jiří Kroha. Merite de moderne pensanta urbestraro la konstruaĵoj el tiu ĉi tempo en Mladá Boleslav estas progresemaj. Projekto de Industria lernejo estis monumenta. Akraj formoj kaj dismembriga korpo de konstruaĵo ne plaĉis, eĉ nun ne plaĉas, al ĉiuj. Ekzemple ekonomike pensanta prezidento Masaryk okaze de sia vizito opiniis pri teknike komplikaj projektoj, ke tiuj estas superflua malŝparo. La Industria mezlernejo estas okulfrapa kaj fakuloj admiras ĝin. Aliaj laboroj de Kroha estas Instituto de sociala zorgo en strato „Havlíčkova“ kaj sidejo de ĝenerala sanasekurejo en strato „Jaselská“. Sur la Malnovurba placo Kroha moderne rekonstruis hotelon „Věnec“ – Krono.


La Juda tombejo[redakti | redakti fonton]

Judan tombejon en Mladá Boleslav en mezo de Bohemio povas oni kompari kun tombejoj en Kolín kaj Brandýs nad Labem. Longan tempon oni pensis, ke la plej malnova tombo devenas el la jaro 1604, sed dum lasta arkeologia ekzakta laboro oni trovis tomboŝtonojn eĉ pli malnovajn. La plej grava persono, kies ostoj ĉi tie ripozas, apartenas al Jakobo Baŝevi. Li vivis en periodo de tridekjara milito kaj estis konata kiel financulo de Habsburkaj imperiestroj kaj generalo Albrecht Valdštejn, estante tiel „tiu homo en malantaǔo“ en historio de ĉeĥaj landoj. Li estis la unua judo, kiu havis tiel altan postenon. La tombejo estas en bona stato kaj estas unika kompleto. Al nombro de tomboŝtonoj oni konstruis kelkajn etajn konstruaĵojn. Ĉe enirejo, ĉe malnova strato al Prago, staras dometo de tombisto. La tombejo enhavas deklivon kaj altaĵon. Sur la altaĵo staras ceremonia salono el la jaro 1889 kaj apud ĝi kadavrejo el la jaro 1937. Arkitekturo de kadavrejo havas elementojn funkcionalismajn. La fakto, ke tiu moderna stilo tuŝis eĉ judan tombejon, estas tre ekstraordinara. En la ceremonia salono kaj la kadavrejo povas interesantoj rigardi daǔran ekspozicion pri judaj tradicioj kaj pri ilia loka historio.


La Malnova urba tombejo[redakti | redakti fonton]

Malnova urba tombejo estis fondita en la jaro 1874. La dominanto en centro de la tombejo estas kapelo de „Bičík“ el la jaro 1891. Fondis ĝin riĉa etburĝa familio, posedanta proksiman hotelon kun restaǔracio kaj viandovendejo. Ĝis nun la domo staras kaj nomiĝas „U Bičíků“. En tombejo ripozas ambaǔ fondintoj de aǔtomobilfabriko, Václav Laurin kaj Václav Klement. La fabriko portis iliajn nomojn, nur ĝis la jaro 1925, kiam la fabriko estiĝis parto de konzerno Škoda. En okcidenta parto de la tombejo, el la plej malnova tempo, estas plejparto de interesaj tomboŝtonoj.

La statuoj kaj monumentoj en Mladá Boleslav[redakti | redakti fonton]

La plejparto de ili devenas el du periodoj – el la baroka, kaj el tempo de velkado de la imperio kaj tempo de fondiĝo de la unua memstara respubliko. La baroko preferanta religiemon penetris precipe en preĝejojn. Signifaj estas statuoj de sanktuloj el metiejo de familio Jelínek el proksima urbo Kosmonosy. Ili ornamas bele arĥigekanan preĝejon de „La Ĉieliro de Virgino Maria“. La pesta kolono sur Malnovurba placo portas Virginon Maria, forte orumitan. Gravaj skulpturaj verkoj el unua triono de dudeka jarcento, krom aliaj, situas en parko Výstaviště. Tie staras de la jaro 1928 sur alta piedestalo bronza statuo de Komenio kun libro. Komenio, bildita kiel „Migranto“, rememoras fakton, ke li devis pro sia nekatolika kredo forlasi naskiĝlandon. Li estis episkopo de la eklezio de Ĉeĥaj Fratoj. Komenco kaj fino de la lernejjaroj okazas sub la monumento. Aǔtoro de la monumento estas ĉeĥa skulptisto Ladislav Šaloun. Statuarojn de „Dancantaj virinoj“ en proksimeco skulptis Vojtěch Sapík. Kelkajn projektojn realigis skulptisto el Kosmonosy Josef Matějů: „Patrino kun infanoj“ antaǔ Domo de sociala zorgo, monumento de verkisto Alois Vojtěch Šmilovský antaǔ Domo de Kulturo kaj „Legiulo“ en parko ĉe Nova urbodomo. Dum lasta milito estis suba parto de „Legiulo“ fordonita al okupantoj kiel materialo por fabrikado de armiloj kaj supra parto estis kaŝita kaj post la milito revenita sur origina loko, pro tio la statuo ne estas kompleta..

Malgranda zooĝardeno[redakti | redakti fonton]

Estas unu el trankvilaj ripozlokoj en Mladá Boleslav. Prizorgas ĝin „Domo de infanoj kaj junularo“. En eksteraj birdejoj kaj ene de kabanoj estas 50 specojn de hejmecaj kaj sovaĝvivantaj, niaj kaj ekzotaj bestoj. Šatataj estas tropikaj serpentoj kaj kajmanoj, gufoj kaj scivola korvo. Infanojn allogas sciuroj, kunikloj, meleagro, poneo kaj frandema kapro. Precipe kajmanoj – speco de krokodiloj - allogas esperantistojn, kiuj subtenas ilin. Funkcias ĉi tie stacio por vunditaj kaj handikapaj rabobirdoj. En vitrejoj kaj ekstere estas kultivataj multaj diversaj plantoj kaj floroj. En la vitrejoj vi trovos oranĝujojn, citronujojn, bananujojn, figujojn kaj aliajn ekzotikajn plantojn inkluzive de insektovoraj. Aǔtune floras en Ĝardeno la plej riĉaj bedoj de dalioj, el la tuta boleslava regiono.

La stelobservejo[redakti | redakti fonton]

La plej nova lernejo en Mladá Boleslav havas nekutiman aspekton, havante kupolon por stelobservejo. Ĝi funkcias de la jaro 1996. Direktoro de la stelobservejo estas ano de loka E-rondeto kaj povas vin post interkonsento akcepti en stelobservejo kaj rakonti al vi, aǔ prelegi pri kosmoso. La stelobservejo havas ekipitan klubejon kaj skipo de stelobservejo eldonas de tempo al tempo broŝuretojn. Regule la stelobservejo por publiko funkcias vendrede vespere, se ne estas ferio aǔ ŝtataj festotagoj.

La flughaveno[redakti | redakti fonton]

Servas al amantoj de kuraĝaj sportoj. Administras ĝin Loka aeroklubo kaj aranĝas trejnadon de senmotoraj flugoj kaj gvidas paraŝutlernejon. Unu foje jare, kutime sabate meze de junio okazas „Flugotago“. Spektantoj povas vidi unikan paradon de aviadila komenco ĝis sesdekaj jaroj je la pasinta jarcento. Okazas ankaǔ flugoj de civilaj aviadiloj eĉ armeaj spektakloj. Oni povas trovi ĉi tie armean teknikon kaj homojn en historiaj vestoj. Tiuj ĉi aranĝoj, lanĉitaj en la jaro 2002, estas ligitaj al solena periodo dum velko de Aǔstri-Hungaria imperio, kiam en Mladá Boleslav vivis du fondintoj de ĉeĥa aeronaǔtiko – konstruisto Otto Hieronimus kaj mekanikisto Metoděj Vlach, ambaǔ laboristoj de firmao Laurin & Klement. Metoděj Vlach kreis en la jaro 1912 aviadilon kun aǔtomobila motoro. Lia funkcianta specimeno estas magneto por interesantoj dum „aerotagoj“. En strato Havlíčkova staras sub arboj monumento de Metoděj Vlach.

La ĉefa fervoja stacidomo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1865 Mladá Boleslav fariĝis unu el la ĉefaj fervojaj stacioj sur linio Kralupy – Turnov kaj ĝi ligas Pragon kun urbo Liberec. La ŝarĝvagonoj liveris karbon el minejoj el Kladno por bezono industriaj uzinoj. En la jaro 1905 oni alkonstruis lokan fervojan linion, kiu ligas urbon Mělník tra Ĉeĥa paradizo al Sobotka kaj Stará Paka. Proksime de la Ĉefa stacidomo elkreskis iom post iom dum dua duono de la 19-a jarcento kaj komence de la dudeka jarcento pluraj fabrikoj rilataj al trajnlinioj, ekzemple distilejo, akumulatorejo, sukerfabriko, kooperativoj, laktofabriko. Iaj eĉ fabrikas ĝis nun, aliaj estas uzataj por aliaj bezonoj kaj alia fabrikado. La loko havas industrian karakteron.

Progreso de la urbo kaj BONDY CENTRUM[redakti | redakti fonton]

BONDY CENTRUM

De la jaro 1905 disdividadis la urbon linio de loka fervojo kaj la urbo vigle kreskis al ambaǔ flankoj. En kvartalo „Habeš“ kreskis familiaj domoj. La loko ricevis la nomon verŝajne laǔ ties sabla tavolo. La progreso daǔris per rapida konstruado de vasta panela plansetlejo – Norda urbo. Nun tie vivas granda plimulto de loĝantaro de la urbo – ĉirkaǔ tridek mil civitanoj. De la duono de sesdekaj jaroj la urbo alproksimiĝis al apuda urbo Kosmonosy per pligrandigado de boleslava aǔtomobilfabriko. Konstruado de loĝdomoj akompanis novaj sportejoj, vendejoj, servejoj, poŝtoficejo, bankoj, parkoj, polikliniko ktp. En centro de la Norda urbo elkreskis fine de la pasinta jarcento moderna sportstadiono, konstante plibonigata. Origina futbaltaĉmento Aston Villa estiĝis al nuna FK kaj jam dum kelkaj jaroj sukcese konkuras en la plej altaj konkursoj.

Por salonaj sportoj servas dum vico de jaroj tegmentita halo. Kompreneble estas ĉi tie reto de gastejoj. En la jaro 2003 estis realigita granda investo – la trajna linio estis metita sub surfacon de tero kaj la trafiko plirapidiĝis. Tute nova estas komerca kaj socia centro Bondy el la jaro 2007, konstruita merite de boleslava komerca familio Bondy, kiu travivis nazisman persekuton en la dua mondmilito. Moderna palaco havas multajn butikojn, gastejojn kaj kinejojn kaj apudas la aǔtobusan kaj trajnan stacidomon kaj parkejon.

La ruinoj de la burgo „Michalovická putna“[redakti | redakti fonton]

La burgo estis fondita sur altaĵo super la rivero Jizera en la dua duono de la 13-a jarcento. Jam en la 16-a jarcento ĝi estis forlasita. Intereson pri tiu mezepoka loko vekis periodo de romantismo en la 19-a jarcento. Tiam vizitis la ruinojn vaganta poeto Karel Hynek Mácha kaj la lokon desegnis en sian skizblokon. La dika forta turo tiam ankoraǔ ne estis tiel klinita, kiel okulfrape nune. Tamen grimpi pinton estas sekure kaj la ĉirkaǔvido estas impona.

La antaǔurbo „Debř nad Jizerou“[redakti | redakti fonton]

Origine estis Debř memstara civito. Ĝi disvastiĝas sur ambaǔ bordoj de la rivero Jizera en valo limitaj per deklivoj. Krom interesa promeno ofertas Debř tri kulturajn memoraĵojn. La unua estas preĝejeto de sankta Barbora, fondita en gotikaj tempoj. Sur preĝejeto ne estas turo, pro tio estis konstruita inter jarcentoj 17 kaj 18 memstare staranta brika sonorilejo kun kupolo el ŝindoj kaj estas interesa per sia okangula plano kaj inter ĉeĥaj sonorilejoj estas rara. La lasta memoraĵo estas proksime de stacidomo en Debř. Temas pri arka ferbetona ponto trans Jizera el la jaro 1922. Ĝi apartenas al interesaj konstruaĵoj en regiono de periodo inter mondmilitoj. Debř estas ankaǔ bona loko por komenci ĉi tie promenon al ruinoj de „Michalovická putna“.

La antaǔurbo Ĉejetičky kaj Neuberk[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu ĉi parto de la urbo, origine nomata Suba aǔ Malgranda, nomiĝas nun laǔ evoluo de ĉeĥa lingvo – Čejetičky, komencas en ŝtonepoko, kiam homoj vivis sur ambaǔ bordoj de la rivero Jizera. Plidetalajn informojn ni havas el mezepoko, kiam sur maldekstra bordo estis konstruita burgeto Rácov por gardi vadejon trans rivero en la 13-a jarcento. Nun estas proksime ponto. Pliposte oni konstruis muelejon. Multe oni konstruis en Čejetičky en tridekaj jaroj de la 18-a jarcento dum administrado de posedantoj, urbaj civitanoj, gentanoj Gemrich. Juristo Jan Ignác Gemrich ricevis de imperiestro la Karolo la Sesa nobelan titolon kaj alnomo „de Neuberk“. Post unu jaro li fondis en la jaro 1730 sur maldekstra bordo de la rivero kastelon „Neuberk“ kiel centro de la latifundio. Al ĝi apartenis ankoraǔ vilaĝoj Čejetice, Líny kaj parto de vilaĝo Doubravička sur kontraǔa bordo. La kastelo staras en anglestila parko kaj ene ĝin ornamis elstara pentristo Václav Vavřinec Reiner. La anoj de la gento „Neuberk“ en la18-a kaj 19-a jarcento estis ĉeĥaj patriotoj. En sia kastelo kaj palaco en Prago kreis grandan riĉan bibliotekon, kolektis malnovajn aktojn, ili havis bonajn rilatojn kun Josef Dobrovský kaj Václav Matěj Kramerius, ili kontribuis al kolektoj de Nacia kaj Artindustria muzeoj en Prago. Jan Norbert el Neuberk partoprenis kiel ano en la jaro 1848 en Nacia komitataro kaj ĉeestis faman Slavan kongreson kaj kongreson en Kroměříž. La gento Neuberk posedis la kastelon ĝis duono de la dudeka jarcento, post konfisko la kastelo kadukadis. Nune ĝin posedas privatulo.

Loreta en Kosmonosy[redakti | redakti fonton]

Loreta estas arkitekta juvelo de Kosmonosy. En la jaroj 1702-1708 ĝin laǔ projekto de Giovanni Alliprandi konstruigis grafo Jakub Heřman Černín el Chudenice sur loko, kie staris ligna preĝejeto de sankta Martin. Loreta estas pilgrima loko kaj enhavas kelkajn religiajn konstruaĵojn: Sanktan kabanon, kapelon de sankta Martin kaj memstare starantan sonorilejon. La plej bela estas Sankta kabano, kies simpla eno estas en kontrasto kun riĉe ornamitaj eksteraj muroj kun reliefoj el gravaj momentoj de la vivo de sankta Maria. En klostra galerio estas valoraj statuoj de sanktuloj el metiejo Jelínek (ekzemple graveda Virgino aǔ sankta Prokop). En la baroka kapelo de sankta Martin estas konservita altaro kun skulptaĵo de sankta Martin, la patrono de la urbo Kosmonosy. En la kripto de la kapelo okazas de tempo al tempo ekspozicioj de plastika arto. La sonorilejo, la plej malnova parto de la komplekso, estis konstruita laǔ inspiro laǔ italaj sonorilejoj. Ĝi estas iom klinita kontraǔ okcidento, onidire tio servas kontraǔ influo de fortaj okcidentaj ventoj.

La infana skanzeno Altamira en Kosmonosy[redakti | redakti fonton]

Altamira estas praepoka subĉiela skanzeno kaj grava centro de infana arkeologio. Ĝi estas kreita en urbo Kosmonosy, proksime de la kastelo. La nomon la skanzeno akiris laǔ fama hispana kaverno, kie estis en la 19-a jarcento malkaŝitaj desegnaĵoj sur muroj el ŝtonepoko. Por infanoj malfermas ĉi tie sekreta mondo de pratempa historio kaj ili povas percepti ĝin per propraj manoj. La ĉefa konstruaĵo estas klubejo en formo de tri cirkloj kaj ŝajnigas pratempan loĝlokon. Ene estas ekspozicio de infanaj eksperimentaj arkeologiaj faraĵoj kaj malgranda ekspozicio de veraj elfosaĵoj. Estas ĉi tie kameno kun libera fajrejo, kopioj de desegnaĵoj el hispana kaverno kaj argilaj bestaj partoj faritaj laǔ modeloj el francaj grotoj Lascaux a Nioux. En areo de Altamira subĉiele estas tekseja kaj bakeja metiejo, kelta subtera vivejo, frumezepoka vitrofarejo, metiejo por fandi bronzon kaj kopio de angla Stonehenge.

Informejo en Mladá Boleslav[redakti | redakti fonton]

Informa centro estas loko de kontaktoj kaj servoj por loĝantoj kaj gastoj, kiuj deziras pli proksime konatiĝi kun pejzaĵo de riverbaseno de Jizera kaj Bohemia paradizo (Český ráj). Mladá Boleslav estas nomata „Pordego en Ĉeĥan paradizon“. Siajn servojn ofertas sur Mírové náměstí – Placo de Paco en centro de la urbo bone akirebla por piedirantoj eĉ por aǔtomobilistoj. La servejo estas senbariera, enhavas ĉambron por patrinoj kun infanoj, salonon kun interaktivaj elementoj por infanoj kaj paneloj pri aktualaĵoj. Laboranto de la centro konsilos al vi bone, kiujn memoraĵojn konvenas aktuale viziti. Ili havas supervidon pri malferma tempo de kasteloj, muzeoj kaj pluraj taǔgaj celoj. Ili konsilos, kie oni guste preparas manĝon kaj kie serĉi tranoktadon laǔ viaj deziroj. Al interesantoj pri sportaj kaj kulturaj aranĝoj en la urbo, eĉ en tuta Ĉeĥa respubliko, vendos biletojn. Por vojaĝantoj trovos aǔtobusajn ligojn kaj vendos biletojn enlande kaj eksterlande. Alia servo estas kopiado de dokumetoj, skanio kaj publika interreto, kiu estas speciale prilaborita eĉ por blindaj kaj nesufiĉevidantaj civitanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Teksto disponigita de Infocentro en Mladá Boleslav al Jindřiška Drahotová por esperantigo kaj enmeto en Vikipedion, simile kiel ŝi esperantigis la oficialan retejon de la urbo


Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la urbo[redakti | redakti fonton]

En Mladá Boleslav funkcias aktiva Esperanto-klubo, kiu organizas aranĝojn, tradukas kaj eldonas E-librojn ktp.

Aktualajn informojn vidu en la kluba E-retpaĝaro (ĉapitro Eksteraj ligiloj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]