České Budějovice
El Vikipedio
- Koordinatoj: 48°58'N; 14°28'E Mapo
| České Budějovice | |||
|
|
|||
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | České Budějovice | ||
| Fondita en | 1265 | ||
| Alto super la marnivelo | 381 m | ||
| Loĝantoj | 94 653 (2005) | ||
| Poŝtkodo | 370 01 | ||
| Retpaĝaro | http://www.c-budejovice.cz | ||
České Budějovice [ĈESke BUDjejovice] estas regiona urbo en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo.
Enhavo |
[redakti] Historio
La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fonditan kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.
Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.
En 1832 la unua ĉevaltira fervojo inter České Budějovice kaj Linz en Aŭstrio, la unua fervojo sur kontinenta Eŭropo (= ekster Anglio).
[redakti] Vidindaĵoj
- ĉefplaco de Přemysl Otakar la 2-a - kun urbodomo, aro da bele konservitaj historiaj domoj kaj fontano de Samson - laŭ la areo la plej granda placo en tuta Mezeŭropo
- katedralo de Sankta Nikolao el la 13-a jarcento alikonstruita en la 17-a jarcento
- gotika dominikana monaĥejo kun preĝejo Oferiĝo de Virgulino Maria (13-a kaj 14- jarcentoj)
- renesanca Nigra Turo (1577-1577)
- malnovaj viandaj butikoj (1560)
[redakti] Muzeoj
- Sudbohemia muzeo
- Muzeo de ĉevalfervojo
- Sudbohemia motorcikla muzeo
- Muzeo de la biero Budvar
[redakti] Industrio
La urbo famas precipe pro siaj bieroj Budvar (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).
[redakti] Ĉirkaŭaĵo
- Holašovice, vilaĝo en stilo de popola baroko, parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- Český Krumlov, unike konservita renesanca urbo kaj kastelo, parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- romantika kastelo Hluboká
- ĉaskastelo kaj bestoĝardeno Ohrada
|
kastelo Ohrada kun infanludejo |
[redakti] Famaj personoj
- Sankta Jan Nepomucký Neumann (1811 – 1860), misiisto kaj episkopo en Filadelfio
- Norbert Frýd (1913 – 1976), verkisto
- Vladimír Remek (1948-) – la unua astronaŭto, kiu estis nek soveto nek usonano
- Pavel Šporcl (1973 - ) – violonisto
- Petr Chrdle (1946- ) - konata ĉeĥa esperantisto
[redakti] Ĝemelurboj
Almere en Nederlando
Gomel en Belorusio
Linz en Aŭstrio
Lorient en Francio
Nitra en Slovakio
Passau en Germanio
Suhl en Germanio
[redakti] Literaturo
- Encyklopedie Českých Budějovic, Statutární město České Budějovice a NEBE s. r. o., České Budějovice 2006, 2-a eldono. ISBN 80-239-6706-1
[redakti] Eksteraj ligoj
- Oficiala urba retpaĝo
- BudNews – novaĵservo
- České Budějovice en la oficiala portalo de Ĉeĥio
- Mallonga videofilmo pri la urbo

