Olomouc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olomouc
germane: Olmütz, latine: Eburum
urbo
Olomouc panorama.jpg
Vido al Olomouc kun katedralo de sankta Venceslao de sudokcidento
Logo olomouc.svg
Olomouc flag.png
Flago
Olomouc CZ CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Olomouc
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Hornomoravský úval
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj
Riveroj Morava, Bystřice
Situo Olomouc
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 49°35′38″N 17°15′03″E  /  49.59389°N, 17.25083°O / 49.59389; 17.25083 (Olomouc)
Areo 103,36 km² (10 336 ha)
Loĝantaro 101 898 (07.01.2011)
Denseco 985,86 loĝ./km²
Estiĝo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 779 00
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 500496
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Kolono de La plej Sankta Triopo
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 0
Lokaj partoj 26
Bazaj sidejunuoj 82
Zoologia ĝardeno ZOO Olomouc
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Olomouc
Retpaĝo: www.olomouc.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Olomouc (prononcu Olomoŭc) estas distrikta kaj regiona urbo de Regiono Olomouc, situanta en meza Moravio, super kunfluejo de riveroj Morava kaj Bystřice, centro de la regiono, kies nomo estas Hanakio. En Olomouc vivas 105 000 loĝantoj. Troviĝas tie Universitato Palacký kaj Scienca biblioteko. La urbo estas konata pro tutŝtataj flor-ekspozicioj Flora Olomouc, karakterizaj fromaĝetoj el Olomouc (forte fetoraj), maŝinfabriko Sigma Olomouc.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la hodiaŭa urbo estas loĝigita jam ekde neolito. En la 11-a jarcento ĉi tie estis en loko de pli malnova burgejo fondita burgo, kiu fariĝis la plej signifa el tri sidejoj de moraviaj přemyslidaj princoj. Vratislav, la unua ĉeĥa reĝo, ĉi tie fondis episkopejon, kiu ekde la jaro 1131 havis sidejon rekte en la burgo. En la jaro 1253 estis fondita reĝa urbo. En la jaro 1306 ĉi tie estis murdita reĝo Venceslao la 3-a, kaj sekve de tio dinastio de Přemyslidoj estas formortanta laŭglave. Karolo la 4-a, ĉi tie ofte restanta kiel marggrafo moravia, fondis oficejon de moraviaj landaj tabuloj. En la tempo de husanaj militoj la urbo staris en flanko de imperiestro Zigmundo la 1-a, pli malfrue ĝi stariĝis kontraŭ reĝo Jiří z Poděbrad, kiam ĝi alkliniĝis al flanko de bofilo de Jiří, al hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino. Korvín ĉi tie estis eĉ proklamita de rezistmovadaj moraviaj nobelaroj en la jaro 1469 kiel ĉeĥa reĝo kaj Moravio poste dum kelke da jaroj estis administrata de la hungara reganto. La situacio solviĝis nur pro kronado de Vladislao la 2-a Jagello kiel hungara reĝo. En la jaro 1573 estis en la urbo fondita akademio de jezuitoj, kiu poste fariĝis universitato al kies tradicioj ligas la hodiaŭa Universitato Palacký. Dum la tridekjara milito Olomouc estis okupita de svedaj soldataroj. Tiutempe la urbo perdis la postenon de la moravia metropolo kaj ĉefurbo de Moravio fariĝis Brno. En la jaro 1741 en la tempo de sileziaj militoj prusoj okupis la urbon, tial estis decidite, ke la urbo estos alikonstruita en barokan fortreson (tiel okazis en la jaroj 17421754). La remparoj ja savis la urbon en la jaro 1758 kontraŭ plua atako de prusoj, sed samtempe ili malhelpis ties kreskon kaj evoluon. Olomouc tial pro kunpremo de la barokaj remparoj estis industriigita eĉ ne post alkonduko de fervojo en la jaro 1841. Reviviĝo okazis nur post malvalidigo de la fortreso en lasta kvarono de la 19-a jarcento. En la jaro 1848 ĉi tie havis sidejon provizore la viena kortego kaj imperiestro Ferdinando la 5-a ĉi tie abdikis la tronon. Post la unua mondmilito la urbo estis forte industriigita. Nuntempe estas reprezentata maŝinindustrio, ĥemia kaj farmacia industrioj, teksindustrio, vestindustrio kaj nutraĵindustrio. En Olomouc okazas ankaŭ festivaloj – Akademiafilm kaj Internacia orgenfestivalo.

Ĉar en 1777 la urbo estis ĉefepiskopejo, Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memorigaĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, preĝejo de Sankta Venceslao, palaco de Přemyslidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj).

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Trajna transporto[redakti | redakti fonton]

Olomouc situas je grava elektrizita fervoja linio de Bohumín al Česká Třebová (temas pri linio numero 270). Do, tra Olomouc veturas trajnoj de Prago al Ostrava kaj al aliaj lokoj. Pro la graveco de Olomouc, haltas ĉi tie ĉiuj longdistancaj trajnoj (krom unu konekto de Prago al Třinec kaj male). Regulaj konektoj estas dum tago ankaŭ kun Brno, Břeclav, Jeseník kaj Šumperk.

Urba transporto[redakti | redakti fonton]

Pri urba transporto zorgas Transporta entrepreno de urbo Olomouc. En Olomouc oni uzas tramojn (5 linioj sume) kaj aŭtobusojn. Entuta longeco de tramlinioj estas 30 km[1].

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie kaj ankaŭ klubo (vidu informon ĉi tie). En jaro 1987 okazis en urbo la 5-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.dpmo.cz/default.asp?str=zajimavosti