Hradec-Nová Ves
| Hradec-Nová Ves | |||
| germane: Gröditz-Neudorf, pole: Grodziec-Nowa Wieś | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Hradec-Nová Ves | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc | ||
| Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
| Administra municipo | Jeseník | ||
| Historiaj regionoj | Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
| Montaroj | Bohemia masivo, Riĥleba montaro | ||
| Rivereto | Bělá | ||
| Situo | Hradec-Nová Ves | ||
| - alteco | 364 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°17′25″N 17°16′40″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.29028 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.29028°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 4,5 km² (450 ha) | ||
| Loĝantaro | 319 (12.01.2010) | ||
| Denseco | 70,89 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1424 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 790 84 | ||
| NUTS 3 | CZ071 | ||
| NUTS 4 | CZ0711 | ||
| NUTS 5 | CZ0711 553301 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.hradec-novaves.cz | |||
Hradec-Nová Ves estas silezia vilaĝo situanta en distrikto Jeseník, proksimume 12 km de urbo Jeseník.
La unua mencio pri la vilaĝo Hradec estas el la jaro 1424 (mencio el la jaro 1351 ne estas unusignifa). La nomo estas derivita de pola "grodzić", eĉ kiam ĝi unuafoje aperas kiel persona nomo. Kiel la nomo tiel ankaŭ restaĵoj de fortikaĵo pruvas, ke ĉi tie staradis malpli granda burgo. El priskribo de la bieno el la jaro 1613 evidentas, ke la korto estis ĉirkaŭita per densaj arbaroj, antaŭ la korto troviĝis fiŝlago kaj apud ĝi staris nove konstruita segejuzino.
Vilaĝo Nová Ves estiĝis en la jaro 1685 per divido de unu el mikulovicaj kortoj, kiu estis nomata Studený. La korto estis ekonomie neprofitdona, tial episkopa administrcio donis ordonon por ties divido. Post la jaro 1848 estis ambaŭ vilaĝoj administre kunigitaj. Vivis ĉi tie precipe germana loĝantaro. Ekde la jaro 1976 la vilaĝoj fariĝis parto de Mikulovice ĝis la jaro 1990, kiam ili denove memstariĝis kiel komuna tutaĵo Hradec-Nová Ves.