Moravský Beroun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moravský Beroun
germane: Bärn
urbo
Mor Beroun PM.JPG
Moravský Beroun - Preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria
Moravsky beroun znak.jpeg
Blazono
Oficiala nomo: Moravský Beroun
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Moravský Beroun
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Moravský Beroun
 - alteco 525 m s. m.
 - koordinatoj 49°47′47″N 17°26′41″E  /  49.79639°N, 17.44472°O / 49.79639; 17.44472 (Moravský Beroun)
Areo 51,22 km² (5 122 ha)
Loĝantaro 3 189 (01.01.2012)
Denseco 62,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1339
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 05
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 597678
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj sidejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moravský Beroun
Retpaĝo: www.morberoun.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Moravský Beroun (legu Moravski Beroŭn) estas urbo kun proksimume 3500 loĝantoj, situanta en norda Moravio inter urboj Šternberk kaj Opava. Moravský Beroun estas pordego en montaron Nízký Jeseník.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la urbo estas kunigita kun historio de sinjorujo el Šternberk en norda Moravio. Ĝiajn bazojn metis iam en duono de la 13-a jarcento Zdislav el Šternberk, kiu akiris cismontaron de Nízký Jeseník de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La unua mencio pri la urbo signas, ke ĝi estis antaŭ la jaro 1339. En la jaro 1577 la urbo ricevis de imperiestro Rudolfo la 2-a rajton fari du datrevenajn foirojn. Post iom da tempo la urbo akiris ankaŭ rajton de libera komerco kaj foiro kaj elkranrajton. En la dua duono de la 16-a jarcento eklezia libereco kaŭzis novan ondon de germana almigrado, en kiu perdiĝas restojn de ĉeĥa loĝantaro. La urbo suferis dum la tridekjara milito, kiu alportis ekonomian malkreskon kaj mizero sekve kaŭzis fanatismon de sorĉistaj procesoj. Nur fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento la urbo travivas periodon de ekfloro kunigita kun teksindustrio. En la jaro 1872 estis finita fervoja kunigo kuj Olomouc, en la jaro 1928 estis komencita aŭtobusa trafiko.

En Moravský Beroun komence de la 20-a jarcento vivis preskaŭ ekskluzive germanoj, alfluo de ĉeĥa loĝantaro komencis nur post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio post la jaro 1918.

Proksime de la centro, en urboparto nomata Ondrášov estas fontoj de eminenta mineralakvo konata sub nomo Ondrášovka. La akvo estis proklamita en la jaro 1357 far Stepano el Šternberk kiel kuraciga. Fonto Jozefo estis malkovrita jam en la jaro 1260.

Al historiaj memorigaĵoj apartenas naskodomo de profesoro Hanel (17511820), instruisto de Jakub Jan Ryba, kiu staras en la placo. Dominaĵo de la urbo estas preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario, kiu estis konstruita kiel evangelia renesanca en la jaroj 16061610 kun la plej malnova orgeno en Moravio.