Uničov
| Uničov | |||
| germane: Mährisch Neustadt | |||
| urbo | |||
|
Urbodomo en Uničov
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Uničov | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc | ||
| Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
| Administra municipo | Uničov | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Riveroj | Oskava, Lukavice | ||
| Situo | Uničov | ||
| - alteco | 248 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°46′16″N 17°07′01″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.77111 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.77111°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 48,27 km² (4 827 ha) | ||
| Loĝantaro | 12 031 (05.11.2010) | ||
| Denseco | 249,24 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1213 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 783 81 ĝis 783 91 | ||
| NUTS 3 | CZ071 | ||
| NUTS 4 | CZ0712 | ||
| NUTS 5 | CZ0712 505587 | ||
| Katastraj teritorioj | 9 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 22 | ||
| Retpaĝo: www.unicov.cz | |||
Uničov estas urbo kun 12 700 loĝantoj, situanta en norda Moravio, en norda parto de regiono, kies nomo estas Haná, 8 km de urbo Litovel. Kiel reĝan ministan urbon fondis ĝin en la jaro 1213 moravia markgrafo Vladislav Jindřich, frato de reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Ĝi estis centro de regiono kaj ĝi estis forte fortikigita per ŝtonaj remparoj, parte konservintaj (duonronda bastiono), kun kvar pordegoj, el kiuj konserviĝis Medecká-pordego kaj pli juna Vodní-pordego. Vane la urbon konkeris tataroj kaj pli malfrue Matiaso la 1-a Korvino, sed sukcesis en sieĝado prusia soldataro en la jaro 1742. Bazplano de la urbo estas ronda kun placo kaj urbodomo, kiu estis neniigita de svedoj kaj en la jaro 1891 ĝi estis renovigita, kun 45 m alta turo. Dominaĵo estas trinava preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario (1330 – 1341) kun alkonstruita baroka kapelo (1713).
En la urbo estas maŝinindustrio kaj nutraĵindustrio, en pasinteco oni minis okcidente de Uničov ferercon.
Transporto [redakti]
Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.
|
|
|
|---|---|
|
Benkov | Brníčko | Dětřichov | Dolní Sukolom | Horní Sukolom | Nová Dědina | Renoty | Střelice | Uničov |
|