Přerov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Přerov
germane: Prerau
urbo
Přerov, Horní náměstí.jpg
Přerov, La supra placo
Prerov.jpg
Flago
Prerov CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Přerov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Přerov
Historia regiono Moravio
Fervojstacio Přerov
 - fervojlinio n-ro 270
Tipo de urbo Statuta urbo
Konata loko Přerov kastelo
Rivero Bečva
Situo Přerov
 - alteco 210 m s. m.
 - koordinatoj 49°27′20″N 17°27′04″E  /  49.45556°N, 17.45111°O / 49.45556; 17.45111 (Přerov)
Areo 58,50 km² (5 850 ha)
Loĝantaro 46 738 (31.12.2009)
Denseco 798,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 750 00
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0714
NUTS 5 CZ0714 511382
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Přerov
Retpaĝo: www.mu-prerov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Přerov (germane: Prerau) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, ĉe la rivero Bečva, 20 km sudoriente de Olomouc. En 2008 ĝi havis 47 679 loĝantojn. Grava fervoja vojkruciĝo, sidejo de Muzeo de Komenio, la historia urbocentro estas proklamita kiel urba monumentzono. En Předmostí u Přerova troviĝas mondfama arkeologia trovloko de mamuto-ĉasintoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.

La plej malnova mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. La reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 la urbon posedis familio Pernštejn, kiu alikonstruis gotikan burgon en Supra placo je renesanca kastelo kun cilindra turo ). En la 16-a jarcento dum posedo de la familio Žerotín, en kiu Dum tiu periodo dank al aktivecoj de Bohemiaj Fratoj la urbo floris kaj fariĝis grava centro de klereco kaj kulturo. Agadis en ĝi Jan Blahoslav kaj en la loka lernejo en 16081611 studis Johano Amoso Komenio. Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj. Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas nuntempe precipe industria urbo, sed ĝi ofertas al siaj loĝanotj kaj gastoj ankaŭ kvalitajn multflankajn servojn en sfero de turismo, kulturo kaj sporto.

Fine de la dua mondmilito estis en la urbo perforte subpremita ribelo en Přerov. Mallongtempe post fino de la dua milito sekvis masakro sur Svedaj ŝancoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kastelo, nuntempe sidejo de ampleksa Muzeo de Komenio (fondita en 1888)
  • valoraj urbanaj domoj, fontano kaj monumento al Jan Blahoslav (skulptita de František Bílek en 1923) sur la ĉefplaco
  • restaĵoj de remparoj (iuloke ĝis 9 m altaj) kun 11 bastionoj kaj pordegeto el la 15-a jarcento
  • kapelo de Sankta Georgo el la 13-a jarcento
  • novrenesanca Urba domo (nuntempe kultura kaj societa centro) el 1897 kun riĉa stuka ornamo kaj secesiaj elementoj
  • unike konceptita urba parko Michalov el 1903, kun diversaj etkonstruaĵoj kaj plastikaĵoj (proklamita kiel kultura memorindaĵo)
  • skanzeno de praepoko sur Čekyňský kopec en Předmostí (mondfama trovejo de mamuto-ĉasintoj), kun ekspozicio (en loka elementa lernejo) kaj piedmigra instrupado

Esperanto en Přerov[redakti | redakti fonton]

  • En la urbo aktivas vigla Esperanto-klubo, fondita en 1923
  • Unu el aktivaj membroj estas ankaŭ Miloslav Šváček.
  • En 2008 la klubo organizis en Přerov kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
  • La klubo eldonis koloran esperantlingvan broŝuron pri la urbo kaj ĝiaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]