Teplice nad Bečvou
| Teplice nad Bečvou (Zbrašov) |
|
| germane: Leipnik | |
| municipo | |
|
Banloka konstruaĵo Bečva de arkitektoj Karel Kotas kaj Oskar Oehler el la jaroj 1931 - 1949
|
|
| Oficiala nomo: Teplice nad Bečvou | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc |
| Distrikto | Distrikto Přerov |
| Administra municipo | Hranice |
| Historia regiono | Moravio |
| Karsto | Karsto ĉe Hranice |
| Kavernoj | Aragonitaj kavernoj |
| Rivero | Bečva |
| Situo | Teplice nad Bečvou |
| - alteco | 333 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°31′45″N 17°44′19″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.52917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.52917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 3,75 km² (375 ha) |
| Loĝantaro | 354 (03.07.2006) |
| Denseco | 94,4 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1328 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MEST (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 753 01 |
| NUTS 3 | CZ071 |
| NUTS 4 | CZ0714 |
| NUTS 5 | CZ0714 519031 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.teplicenb.cz | |
Teplice nad Bečvou estas municipo kaj banloko situanta 2 km de urbo Hranice na Moravě en profunda, preskaŭ kanjona valo de rivero Bečva.
En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento komenciĝis kaptado de mineralakvoj el boroj kaj estis fondita sanatorio. Malforte mineraligita hidrogenkarbon-kalkmineralakvo estas preskribata por kuracado de koromalsanoj kaj angiomalsanoj; oni uzas akvajn kaj gasbanojn, inhaladon kaj kompresojn.
La banloko estis devene parto de vilaĝo Zbrašov, la nomo Teplice nad Bečvou por parto kun la mineralfontoj aperis unuafoje en la jaro 1633, sed oficiala nomo de la vilaĝo ĝi fariĝis nur en la jaro 1958. Kurackonstruaĵoj estas ĉirkaŭitaj per banloka parko kun valora kapelo de sankta Pelegrino el la jaro 1775.
Super la dekstra valdeklivo de Bečva troviĝas Hranický-karsto kun la plej profunda abismo en Ĉeĥio – Abismo ĉe Hranice (Macůška). Plua karstaperaĵo estas Aragonitaj kavernoj en Zbrašov kaj aliaj aperaĵoj en Hranický-karsto.