Mírov
| Mírov | |
| germane: Mürau | |
| municipo | |
|
Mírova burgo meze de la vilaĝo
|
|
| Oficiala nomo: Mírov | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc |
| Distrikto | Distrikto Šumperk |
| Administra municipo | Mohelnice |
| Historia regiono | Moravio |
| Memorindaĵo | Mírov burgo |
| Situo | Mírov |
| - alteco | 395 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°47′37″N 16°50′19″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.79361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.79361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 13,59 km² (1 359 ha) |
| Loĝantaro | 419 (03.07.2006) |
| Denseco | 30,83 loĝ./km² |
| Fondo de burgo | 1256 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 789 53 |
| NUTS 3 | CZ071 |
| NUTS 4 | CZ0715 |
| NUTS 5 | CZ0715 569381 |
| Katastraj teritorioj | 3 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 3 |
| Retpaĝo: www.obecmirov.cz | |
Mírov (germane Mürau) estas municipo situanta en suda parto de distrikto Šumperk, proksimume 4 km de Mohelnice. Nuntempe ĝi havas proksimume 410 loĝantojn. Dominaĵo de la vilaĝo estas mezepoka burgo, en kiu estas lokigita malliberejo Mírov kun plialtigita gardado.
Historio[redakti]
Post tio, kiam olomouca episkopo Bruno el Schauenburg fondis en la jaro 1256 burgon Mírov, la densa ĉirkaŭa loĝiĝo plinombriĝis kaj akiris signifon. En la paso de tempo ĉi tie estiĝis urbeto kaj sidejo de administrado de nordaj teritorioj de la olomouca ĉefdiocezo. Krom aliaj ĉi tie okazis ankaŭ ekleziaj juĝoj kaj ĉe ili establita ankaŭ malgranda arestejo. Iom post iom la soldata signifo de la burgo falis, dum husanaj militoj ĝi ankoraŭ rezistis al provo de husanoj pri konkero, sed dum la tridekjara milito forbruligis ĝin svedoj (necesas aldoni, ke ili ne konkeris la burgon per atakoj, sed pro malsatigo). Samtempe ankaŭ la urbeto estis prirabita kun ĝi, kiu falis en nivelon de mezproksima vilaĝo. Samtempe kun falo de la soldata funkcio de la burgo ĝi estis senĉese pli kaj pli uzata kiel malliberejo, ekde la fino de la tridekjara milito tio estis ties ĉefa funkcio. Nuntempe la arestejo, kie estas malliberigataj la plej danĝeraj arestitoj de Ĉeĥio, estas fonto de plejparta fameco. Dum Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj komunisma diktaturo ĉi tie estis malliberigataj politikaj arestitoj, el kiuj vico mortis pro kruela traktado kaj rifuzado de kuracista zorgo. En la jaro 2000 fuĝis el Mírov Jiří Kajínek, nuntempe eble la plej fama arestito en Ĉeĥio.