Husmovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Husmovadaj teologoj disputas kune kun Ladislao la 2-a Jogajlo.

La Husmovadohusana revolucio estis radikala kristana reforma movado inter la jaroj 1415 ĝis 1436 en Ĉeĥio, rande ankaŭ en Slovakio kaj Saksio.

La movado baziĝis sur predikoj de Magistro Jan Hus, kiu postulis longefikan reformon de la kristana eklezio. Jan Hus estis influita de la angla teologo John Wyclif kaj parte eĉ de la movado de Valdenanoj. Dum la husana revolucio ekzistis tri ĉefaj fluoj: la radikalaj taboranoj, centristaj orebitoj, post morto de Jan Žižka nomataj orfoj, kaj la moderaj praganoj.

Koncilio en Konstanco kaj komencoj de la husmovado[redakti | redakti fonton]

Aresto de Jan Hus en Konstanco dum la jaro 1414 elvokis en la ĉeĥaj landoj grandan streĉon kaj la nobelaro postulis ke imperiestro Zigmundo la 1-a liberigu Janon Huson. Post morto de Hus en la koncilio en Konstanco la 6-an de julio de 1415 komenciĝis malfermaj bataloj, precipe kontraŭ katolikaj klerikoj kaj ordenanoj, kaj la ĉefepiskopo de Prago devis fuĝi. Reĝo Karolo la 4-a, gvidita ankaŭ de sia malamo kontraŭ Zigmundo la 1-a, same kiel sia edzino, favora al la Husanoj, subtenis la ribelon. Papo Marteno la 5-a ankoraŭ kiel kardinalo, intervenis en la batalon kontraŭ la opinioj, kiujn la koncilio kondamnis, sed li bezonis por tio kunlaboron de reĝo Venceslao la 4-a. En la jaro 1418 Zigmundo konvinkis sian fraton Venceslaon aliĝi al la flanko de la koncilio, ĉar la religia milito estis eksplodonta. La gvidantoj de la husmovado kaj soldataraj komandantoj devis forlasi la landon kaj katolikaj pastroj estis enoficigitaj reen en siajn postenojn.

Precipe post morto de reĝo Venceslao la 4-a en la jaro 1419 en Bohemio eksplodis la plej diversaj kunfliktoj. Urbaj funkciuloj ĵetiĝis el la fenestroj de la praga novurba urbodomo kaj husanoj koncentriĝis en urboj kaj en montaraj regionoj: komenciĝis la husana revolucio kaj husanaj militoj. En la jaro 1420 la husanoj fiksis sian programon en la t.n. Kvar artikoloj pragaj. En la sama jaro ili fondis urbon Tábor, kiu poste fariĝis la centro de la husana revolucio.

Husanaj militoj[redakti | redakti fonton]

memorŝtono por persekutitaj husanoj, kiuj mortis kadre de sieĝo de la urbo Reichenbach en Saksio dum la jaroj 1430 kaj 1431

Zigmundo la 1-a, valida heredanto de la ĉeĥa trono, reagis al la eventoj en la ĉeĥaj landoj ekde la jaro 1420 ĝis la jaro 1431 per kvin kruckavaliraj militiroj. Ĉiuj estis malvenkaj. La husanajn soldatarojn gvidis unue legenda kaj neniam venkita Jan Žižka el Trocnov. Poste Prokop Holý transprenis gvidadon de la husanaj soldataroj. Sed pro internaj konfliktoj la husanoj sin dividis je radikala alo nome "Taboritoj kaj Orfoj" kaj la moderaj kalikuloj. La radikalaj Taboritoj kaj Orfoj rifuzis ĉian ajn kompromison. Ili devigis ĉiujn loĝantojn de Landoj de Krono Ĉeĥa aliĝi al la Kvar artikoloj pragaj kaj daŭrigis la batalojn kontraŭ katolikaj landoj. La moderaj kalikuloj strebis al interkonsento kun la imperiestro kaj la eklezio kaj al militofino. Tio fine montriĝis en decida periodo, dum traktado kun bazela koncilio.

Traktado kun la bazela koncilio[redakti | redakti fonton]

La bazela koncilio invitis ĉeĥan senditon kaj ili diskutis precipe rilate al la kvar artikuloj pragaj la 10-an de januaro de 1432. Sed okazis nenia unueco. Post pluaj traktadoj estis fine la 30-an de novembro de 1433 en Prago akceptita la t.n. Praga kompaktato. Tiu ĉi interkonsento certigis akceptado de utrakvismo al tiuj, kiuj volas, sed samtempe kun kompreno, ke Kristo ĉeestas sub ĉiu el la manieroj. La libera predikado de la vorto estis permesita sub certaj kondiĉoj – la eklezio estis aprobonta kaj lokigonta pastron, tiel estis konservota aŭtoritato de episkopo. Sed artikolo rilatanta al profana potenco de pastro ne implicitis.

Fino de la husmovado[redakti | redakti fonton]

Konfliktoj inter la taboranoj kaj la moderaj kalikuloj fine gvidis al la batalo ĉe Lipany, en kiu la 30-an de majo de 1434 staris vidalvide la unuiĝintaj fortoj de la taboranoj kaj orfoj en unu flanko kaj la katolikoj kaj la moderaj kalikuloj en la alia flanko. La batalo finiĝis per granda venko de la modera flanko kaj definitiva neniigo de la radikalaj kampaj soldataroj. La gvidanto de la taboranoj Prokop Holý mortis dum la batalo. La ĉefkomandanto de la orfaj kampaj soldataroj Jan Čapek ze Sán eĉ kun granda parto de sia rajdistaro eskapis ĝis Kolín kaj pli malfrue agnoskis la malvenkon. Dum plimulto da tempo li reteniĝis ekster la teritorio de Bohemio.

La rezulto de la batalo signifis finon de la influo de la taboranoj al la agado en Bohemio. La nobelara koncilio sesianta en Jihlava en la jaro 1346 deklaris repaciĝon inter la ĉeĥoj unuflanke kaj Romo kun la tuta okcidenta eklezio aliflanke. Imperiestro Zigmundo la 1-a fine akiris la ĉeĥan kronon. La nobelaro poste en Prago deklaris la doktrinon de Viklef pri la lasta vespermanĝo kiel heredon de la jaro 1444. Plimulto de la taboranoj transiris al la flanko de la kalikuloj, la resto kreis Unuecon fratecan.

La plej gravaj datoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]