Prokop Holý

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prokop Holý

Prokop HOLÝ, nomata la Granda (li mortis la 30-an de majo de 1434, Lipany) estis husana radikala sacerdoto, politikisto kaj vojevodo, kiu post morto de Jan Žižka gvidis la husanajn soldatarojn.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li devenis el malnovurba burĝa medio. Lia patrino baldaŭ fariĝis vidvino kaj la knabon adoptis lia onklo sinjoro Johano de AquisJohano el Aĥeno, unu el la plej riĉaj patriotoj en la ĉeĥa metropolo kaj posedanto de burgo Jenštejn en la jaroj 14081414, kie la juna knabo travivis sian infanaĝon.

La riĉa sinjoro Johano donis al la nevo eminentan klerecon kaj eble ankoraŭ pli multon li faris por li per tio, ke li kelkfoje kunprenis lin kun si al komercvojoj. La junulo venis ĝis Francio, Hispanio, Italio, eĉ onidire ĝis la dia tombo ĝis Jerusalemo. Universitataj studoj kaj ordinigo al sacerdoto same kiel familiaj ligoj certigis al li promeseman vojon. Li ĉeestis al nasko de la husana revolucio en Prago, komune kun Žižka li foriris ĝis Plzeň kaj post tio ĝis la estiĝanta urbo Tábor. Li apartenis de komence al anoj de radikala direkto, eĉ li estis kulpigata pro pikardeco, sed fine de la jaro 1420 li disiĝis kun la pikardoj kaj ekde tiu tempo li protektis pli moderan linion el Tábor.

Ekde la jaro 1426 li fariĝis gvida politikisto de tabora partio kaj eklezia gvidanto de tabora kampa komunumo. Kunlaborante kun Orfa kaj Praga asocio li sukcesis akiri plimulton de Bohemio sub la husanan kontrolon. Per kombino de diplomata kaj armea premoj (sukcesaj ekskursoj en Hungarujon, germanajn kaj aŭstriajn teritoriojn, Silezion kaj Luzacion) li klopodis devigi la okcidentajn kristanojn por trakti pri la husana programo. En januaro ĝis aprilo de 1433 li staris frunte de la husana delegacio en koncilio en Bazelo, en septembro de 1433 li estis revokita el gvidantaro de la tabora kampa komunumo, printempe de 1434 li revenis en la funkcion. Li pereis en batalo ĉe Lipany la 30-an de majo de 1434 en flanko de la husanaj radikaloj.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Li estis ja eminenta militisto, sed li mem emfazis, ke kiel sacerdoto li neniam mortigis per la propra mano homon. Li ne portis armilojn kaj li neniam persone batalis, sole li komandis. De la ceteraj predikantoj el Tábor, kiuj klopodante simili al la unuaj apostoloj portis barbojn, li diferencis sin per tio, ke li razis sin – de tie kromnomo Holý (noto: la ĉeĥa „holý“ signifas „razita“ aŭ „nuda“). Prokop staris frunte de husanaj homamasoj ne kiel ĉefhetmano, sed en funkcio de elektita „administranto“ aŭ „komandanto“ de la soldataroj. Persone li estis konsiderata kvazaŭ nevenkebla, dum sia vivo li persone suferis sole unu gravan malvenkon – en batalo ĉe Lipany, kie li falis.

Prokop Holý sukcesis krei el tabora kaj orfa frateco tre unuecan forton, kun kiu li iris en kontraŭsturmon. Liaj la t.n. „belegaj rajdadoj“ havis por evoluo de la husmovado grandan signifon. Precipe ili transportis la militojn ekster la teritorioj de la propra Bohemio malebligante tiel al ties rabado, plu ili propagis la husanajn ideojn en fremdaj landoj, kies loĝantoj havis pri la movado ofte tre misinterpretitajn imagojn, sed ili estis ankaŭ fonto de rabaĵo, kiu servis al materia certigo de la soldatoj.